tejo

Malkrokodiligu viajn krokodilajn geamikojn dum la IJK!

Moretto

Novajhoj
pri la IJK

Loka
Kongresa
Komitato

Hejmpagho
de la 54a IJK

 

 

 

Ene de Esperantio, Kroatio estas konata pro diversaj aferoj: SEK, la Studenta Esperanto-Klubo kiu de kvardeko da jaroj amuzigas sian publikon, la 44-a IJK en Zagrebo - la tria plej sukcesa kongreso en la historio de TEJO, la 54-a IJK kiu okazas en Rijeka chi jare... Unu plia konatajho estas ankau la kroatiaj krokodiloj, sufiche lauta ero de multaj esperantaj renkontighoj...

La LKK de la 54-a IJK decidis agi chikampe kaj jam akceptis diversajn regulojn krokodilrilate: dum la Kongreso en Rijeka, krokodiloj estos malpermesataj.

Por ebligi la malkrokodiligon de la gekongresanoj la LKK okazigos:

Internaciajn Esperanto-Kursojn

Dum la Kongreso chiutage dufoje, matene kaj posttagmeze, krokodiloj el la tuta mondo havos la eblecon lerni Esperanton en placha, lerniga kaj interesa etoso. Aligatoroj kaj kajmanoj estas ankau bonvenaj. La krokodiloj alighas che sia Landa Sekcio, au rekte, surloke. Se el iu lando venas sufiche granda kvanto da ili, ili rajtas kunporti propran malkrokodiligiston. Chiukaze, ankau la LKK prizorgos la instruistojn. Por rapidigi la transiron de krokodila al esperantista stato, la krokodiloj loghos, manghos, distrumos kaj vesperumos kune kun la gekongresanoj.

La kosto por unuopa krokodilo kiu alighas che sia LS estas 310 DEM por la tuta semajno, inkluzive chion krom ekskurso. Memzorgemaj krokodiloj havos la eblecon memzorgi je la prezo de 100 DEM por la tuta semajno (do la marcho estos arangxita, la manghajhon ili mem kaptu). Eblas ankau ke la krokodiloj partoprenu nur la kursojn: kontrau 70 DEM ili rajtos partopreni la tutan kongresan programon. La LKK shatus inviti chiujn krokodilajn partoprenontojn de la Pragaj Kursoj migri suden kaj post unu semjano pasigita en la akvoj de belega Vltava, gustumi ankau tiujn pli varmajn de la Adriatika maro. Aldone al la belega maro, ni promesas neforgeseblan kongresan semajnon. La reguloj pri la krokodiloj tamen estas striktaj. Fine de la Kongreso la restantaj krokodiloj estos forjhetitaj en la maron! Venu al Rijeka kaj malkrokodilighu!

Por pliaj informoj, kontaktu Snjez^ana Bokulic', Brestovice 12, HR-51215 Kastav, Kroatio. Tel. +385 51 224-720, fakse +385 51 224-710.



Tiu chi pagho preparighis la 31an de marto 1998 fare de Sjoerd Bosga. Ghisdatigo: 98-04-04.