|
|
Viglaj diskutoj en varmega RijekaPri la komitatkunvenoj en la 54a IJK de TEJO |
![]() |
Nova kasisto, nova sistemo por elekti estraranojn kaj komitatanojn B kaj nova landa sekcio estas la chefaj rezultoj de la komitatkunvenoj de TEJO kadre de ghia 54a IJK, en Rijeka. Dum kvar tagduonoj kunsidis la komitato de TEJO, post neformala renkontigho en la unua tago de la kongreso. Krom la kutimaj formalajhoj kiel aprobo de jarraporto, la komitato en sia unua kunsidotago akceptis la alighon de Litova Esperantista Junulara Ligo (LEJL), tiel altigante la nombron de landaj sekcioj de TEJO al 40. Pro la demisio je la unua de augusto de la ghistiama kasisto, la komitato nomumis novan kasiston, Anna-Lena Eriksson el Svedio, kio kauzis la unikan situacion ke dum tri tagoj TEJO formale havis du kasistojn... Sed ankau praktike Anna-Lena ne sole alfrontos la financojn de TEJO. La komitato fondis financan komisionon, kun la celo subteni la kasiston. La komisiono ne nur provizos praktikajn kaj teoriajn konsilojn, sed ankau tre konkrete helpos ekzemple en la revizorado de la librotenado de la IJK-oj. Verkota manlibro kaj librotena kontosistemo por IJK-j plie kontribuos al pliprofesiigo de la financa administrado de TEJO. Por certigi kunordigadon kaj intershanghon pri laborbrigadoj, la komitato nomumis komisiiton pri tiu fako. Ankorau estas serchataj homoj kiuj shatus organizi laborbrigadon en Portugalio, por kiu konkreta propono jam ekzistas. Laborbrigadoj estas ne nur parto de la socia agado de TEJO, sed krome kontribuas al la disvastigado de Esperanto inter junuloj. Du komitataj laborgrupoj pritraktis la ontan strategion de la organizo. Unu laborgrupo faris la unuan pashon en strategia planado por TEJO, dum alia grupo poste specife ellaboris strategion pri seminarioj. Surbaze de bonaj spertoj kun seminario pri informado en Budapeshto, la laborgrupo proponis estonte multe pli ol ghis nun organizi trejnajn seminariojn. Krome estas planoj organizi seminarion kadre de pli granda renkontigho. Grava shangho okazis en la maniero lau kiu estonte prezentighu kaj trejnighu kandidatojn al la estraro. Por pli efektivigi la laboron precipe de novaj estaranoj, nove kreita elekta komisiono konstante serchos taugajn kandidatojn, prizorgos trejnkursojn, kaj fine prezentos taugajn kandidatojn al la komitato. Celo estas evito de spontaneaj elektoj de homoj malbone preparitaj au netaugaj. Samtempe oni forte malrekomendas ke estraranoj de TEJO havu tro temporabajn aliajn postenojn. Ankau la elektoproceduro de komitatanoj B shanghighis, parte lau la modelo de UEA. Por kandidatighi, interesitoj de nun devos kolekti subskribojn au rekomendojn de minimume 5 individuaj membroj el du landoj, konforme al la ideo ke komitatano B reprezentas ghuste la individuajn membrojn. Ghenerale la komitatkunvenoj estis karakterizitaj de viglaj diskutoj kaj intensa laboro ankau ekster la kunvenoj. Je la fino, la estraro esprimis la deziron ke same viglos la kontribuoj al cirkuleroj kaj diskutoj dum la jaro. |
|
|
Tiu chi pagho preparighis la 5an de septembro 1998 fare de Sjoerd Bosga. Ghisdatigo: 98-09-19. |