25 julio - 1 aug.'98
Hejmpagho
de la 54a IJK
Loka
Kongresa
Komitato
Internaciaj
Esperanto-
Kursoj
|
Jam 360
alighoj!!!
Je la 4a de julio la nombro de
alighantoj jam atingis 360... chu vi ankorau ne alighis?
Faru tuj, char shajne chiuj el viaj amikoj jes venos. Chu vi
jes jam alighis? Bonege! Tiukaze ni baldau
renkontighos!
Jes, 360 alighoj el 32 landoj! Kaj
ankau la preparo de la programo tre bone progresis. Ghis nun
la tema programo havas 20 erojn. Inter la prelegantoj:
Istvan Nemere, Ivo Osibov, Ivo Borovecki, Floreal Martorell,
Jorge Camacho, Thomas Bormann, Spomenka Stimec, Joseph
Truong...
Ankau pri la distra programo oni
bone zorgis... sed ne chion ni antaue rakontas. Pri la
vespera programo tamen mi jam diros ion: JoMo, SEK, Kia
Koincido, kaj oni diras ke estos iu speciala festo rilate al
TEJO...
(Chi subaj informoj estas de la
mezo de aprilo)
La preparoj de la IJK en Rijeka
progresas bone!
Jen la plej freshaj informoj pri la
54a IJK de TEJO. Ghis la 13an de marto 1998 alighis 156
personoj el 25 landoj, inter ili el Japanio, Australio kaj
Nigherio. Se vi ankorau ne alighis, faru tion baldau, char
la dua alighperiodo finighos la 30an de aprilo. Alighilon vi
trovos en la
hejmpagho de la IJK.
Nuntempe la 12-membra Zagreb-Rijeka
LKK preparas sin por la
kvina komuna kunsido fine de marto, sed malgrau chiuj okupoj
ili tamen havis tempon prepari por vi etan superrigardon de
kio estas jam aranghita.
Pretighis la nula numero de la
kongresa gazeto "Kongresa Tempo"; 16 paghoj (inter kiuj kvar
koloraj) prezentas la kongresan urbon, auspiciantojn,
kongresan temon, vesperan kaj distran programojn,
ekskursojn, utilajn informojn ktp.
Amaskomunikiloj
- IJK estos tre bone
amaskomunikile kovrita! Auspiciantoj estas loka
sendependa gazeto "Novi list" kaj loka radio "Radio
Opatija". Kun Radio Opatija oni aranghis esperantlingvajn
elsendojn dum tag- kaj vesper-manghojn, apartan almenau
15 minutan elsendon por la ghenerala auskultantaro,
aliajn erojn laubezone.
- Post 10 jaroj (Zagrebo 1988)
oni denove havos kongresan televidon pri kiu zorgos
E-profesiulo(j) de la Kroatia Televido.
Antaukongresaj kursoj
- Kadre de koresponda
Esperanto-kurso kiu dauros ghis la Kongreso, fine de chiu
monato oni lotumas premiojn inter ghustaj
respondintoj.
- Rijeka Esperanto-societo chiun
unuan mardon de la monato okazigas dumonatan
Esperanto-kurson por komencantoj.
- En dusemajna enigmata revuo
"Feniks", eldonata de "Novi list" amaskomunikila
auspicianto de la 54-a IJK en Rijeka, aperis la unua
leciono de koresponda kurso de Esperanto. La kurson
verkas Spomenka Stimec kaj la (tutan!!) paghon redaktas
Sanja Bokulic. Esperanto-pagho aperados ghis la IJK. Oni
lotumos premiojn unufoje monate kaj la chefa premio estas
senpaga restado dum la IJK.
Ekzistado de la E-pagho (eble ech post la IJK) dependas
multe de la respondoj de legantaro. Chiukaze, ni petas
subtenon de la eksterlanda esperantistaro - bildkarto au
letero kun kelkaj salutvortoj rilate al la kurso certe
helpos! Korespondemuloj krome povas sendi siajn
koresponddezirojn kun adreso al la redakcio de Feniks. La
adreso estas:
"Feniks", Zvonimirova
20a, HR-51000 Rijeka, Kroatio
"Za Feniksov techaj esperanta".
Loghado kaj ejo
- Dormejo, manghejo, sportejo kaj
umejo: Studenta domo situanta dek minutojn autobuse de la
centro de la urbo.
- Kongresejo: Ekonomia
universitato, 8 minutojn piede de la dormejo.
- Memzorgantejo: en la ejoj de la
apuda Teknika universitato, oni bezonas kunporti
dormosakon!
- Diskejo: en la ejoj de la apuda
Medicina universitato, 10 minutojn de la kongresejo
(suben) au iom pli revenante.
- Vesperejo: - vespera programo
(malfermo, teatrajhoj..) okazos en la centro de la urbo,
en t.n. Kroatia Kultura Domo (600 lokoj) au sur la centra
placo (koncertoj...). Oni vershajne organizos specialan
autobusan transporton de dormejo/kongresejo ghis
vesperejo kaj reen (10 minutoj). Promenad-shatantoj
bezonos 20/30 minutojn.
- Cetere, kongresaj kartoj
validos kiel senpagaj autobusaj biletoj por la urba
transporto!
Loka kunlaboro
- Akademiano d-ro Vlatko
Pavletic', prezidanto de la kroatia parlamento, konfirmis
esti alta protektanto de la Kongreso
- IJK estas organizata en
kunlaboro kun Urbo de Rijeka, Turisma komunumo kaj
Universitato - oni fondis t.n. "Rijekan Organizan
Komitaton" kiu agas paralele kaj en kunlaboro kun LKK.
ROK konsistas el spertuloj kaj gravuloj el la Urba
Estraro kaj Turisma Komunumo kiuj krom sperto ankau havas
teknikajn kaj financajn kapablojn helpi en solvado de
certaj organiz-segmentoj. Krome, la Kongreso tiel pli
malfermas al la ghenerala publiko kaj ricevas pli da
atento.
- Certaj eroj de nia kongresa
programo oficiale eniras la programon de la t.n. "Somero
en Rijeka"
- Kongresa simbolo estas Moretto,
tipe rijekaa suveniro: kapo de la nigrulo portanta la
oran turbanon surkape (Kial nigrulo kaj kial turbano?
Legu en "Kongresa Tempo"!).
Internaciaj
Esperanto-Kursoj
- Dum la tuta semajno okazos
ankau Esperanto-kursoj. Legu pri ili chi
tie!
Fine
- Kongresontoj estas petataj
kunporti sian plej shatatan nacian gazeton kaj espereble
ankau gazeton au bultenon eldonitajn de ilia klubo au
landa sekcio, char oni organizos ekspozicion.
|