Interkultura lernado pere de lingvoj

Lingvokursoj

Trejnkursoj

Raporto pri trejnkurso

 

Kelkaj utilaj ligoj

Angle:

EJC lingvokursoj

Aranghoj de la EJC

Junulara Direkcio de la Konsilio de Europo

Junularaj paghoj en la reto

 

France:

EJC lingvokursoj

Aranghoj de la EJC

Junulara Direkcio de la Konsilio de Europo

Junularaj paghoj en la reto

 

La verkinto de la chi-suba artikolo partoprenis en kelkaj trejnkursoj de la Europa Junulara Centro en Strasburgo nome de TEJO. Jen li raportas pri unu el ili.

De la 10a ghis la 15a de novembro okazis en la Europa Junulara Centro (EJC) en Strasburgo trejnseminario pri interkultura lernado pere de lingvoj (Training Course on Intercultural Learning through Languages). La trejnseminarion partoprenis instruistoj de la lingvaj kursoj organizitaj de la EJC kaj de aliaj lingvinstruaj projektoj kiuj iel ligighas al europaj edukaj projektoj, partoprenintoj de la lastaj lingvokursoj de EJC kiuj repartoprenos kiel tutoroj la venontan jaron kaj reprezentantoj de internaciaj junularaj organizoj kiuj prilaboras lingvinstruajn projektojn. Mi partoprenis nome de TEJO kaj prezentis la internaciajn kursojn organizotaj en Zánka, kaj ghenerale parolis pri internaciaj E-kursoj, chefe surbaze de miaj spertoj akiritaj en Assisi.

filozofio

La seminario disvolvighis en kvar plenaj labortagoj, kun gheneralaj kunsidoj kaj laborgrupoj. La celo estis pridiskuti, kolekti kaj disdoni spertojn kaj materialon el diversaj lingvinstruaj projektoj por pli efike organizi kursojn dum kiuj kursanoj lernas lingvon interkulture. Ne temas do pri lingvokursoj en kiuj oni klasike provizas nur gramatikon kaj vortaron sed pri lingvolernado per instruiloj per kiuj partoprenantoj lernas pri aliaj kulturoj por faligo de miskompreno kaj antaujughoj (lau la filozofio de la EJC).

Mi klopodis ekscii iom pli de homoj kiuj longe okupighis pri lingvokursoj por transdoni helpan materialon al instruistoj kaj organizantoj de la venontaj IEK-oj. Dum la unua vespero la partoprenantoj instalis etajn budojn en kiuj ili prezentis siajn lingvinstruajn projektojn pere de afishoj, tekstoj, fotoj kaj aliaj diverspecaj okulfrapaj materialoj. Oni havis tempon por trapromeni la salonon kaj viziti alies budojn kaj intershanghi informojn, ideojn kaj opiniojn. Mi rimarkis intereson pri la IEK-oj de TEJO. Kelkaj instruistoj tre shatis la sistemon de protektangheloj dum la IEK (chiu kursano havas protektanghelon kiu enkondukas lin en la kongreson tiel ke li ne perdighu kaj laueble malpli revu pri krokodiloj). Ili asertis ke ofte en siaj kursoj multaj lernantoj ne bone envolvighas en la etoson. Aliaj taksis tre bona ideo okazigi lingvan kurson ene de iu granda junulara renkontigho kies laborlingvo estas tiu instruata.

Tre bona okazo estas prezento de IEK-oj kadre de seminario en kiuj oni diskutas pri interkultura lernado. Dum kelkaj substrekis de tempo al tempo ke ofte partoprenantoj en la kursoj fundamente fajfas pri interkultura lernado kaj celas nur lerni lingvon, ofte por personaj kaj ech profesiaj kialoj, mi atentigis pri tio ke partoprenanto en iu IEK celas chefe akiri ilon por havi interkulturajn rilatojn. Pro tio IEK-oj havas grandan ekspluatindan potencialon por interkultura lernado char la partoprenantoj ne nur lernas interkulture lingvon, sed ja la lernita lingvo ankau estas ilo por akceli interkulturajn travivajhojn.

laborgrupoj

La duan tagon la seminarianoj disdividighis en laborgrupoj lau diversaj personaj celoj kaj interesoj kaj intershanghis praktikajn ekzemplerojn de interkulturaj lerniloj. Mi disdonis la kantaretojn uzitajn dum la IEK-oj en Assisi kaj klarigis kiel ili estis uzataj por kunlaborigi kursanojn, kiuj tiam organizis korusetojn kaj skechojn kiujn ili ludis dum la internacia vespero. Tio estis tre trafa ekzemplo de interkultura lernado char la filozofio de la EJC multe antauenpushas neformalajn ilojn por lernigi lingvojn. Multaj programeroj estis dedichitaj al ekzercoj por analizo kaj pritakso de interkulturaj diferencoj. Kelkaj el ili povas esti interesaj por ludi dum IEK-oj kursoj.

interesa materialo

La lastan tagon okazis kvin laborgrupoj por pridiskuti diversajn aspektojn de interkultura lingvolernado. Mi persone partoprenis en tiu pri "praktika produktado de interkulturaj lerniloj". La rezultoj de chiu laborgupo aperos en la raporto fare de la EJC. Finaj raportajhoj povos ludi gravan rolon por junularaj organizoj, kiel la nia, kiuj okupighas pri lingvoinstruaj projektoj, konsistigante bazon el interesaj kaj cherpindaj ideoj. Che la EJC ekzistas diversaj eldonajhoj en pluraj liongvoj (sed chefe en la angla kaj franca) pri metodoj kaj instruiloj por neformala kaj interkultura lingvoinstruado. Kelkaj partoj de ili ech tradukighis en Esperanton. Kiam ekzistas definitiva listo de instruistoj por venontaj IEK-oj, indus sendi ghin al la EJC kaj peti dissendon de tiu materialo al la instruistoj. Tio povus sugesti kaj provizi ideojn por novaj kurseroj. Krome pretighos fare de la EJC kompleta raporto pri la trejnkurso kun chiu disdonita materialo. Ankau ghi povus esti interesa materialo por la instruistoj de la IEK-oj.

pli ol nur lingvokurso

Tiu Strasburga seminario ne estis mia unua sperto en la kampo de interkultura lingvolernado. Mi fakte partoprenis en augusto 1997 kaj 1998 en kursoj de la EJC pri la germana, en Kassel. Baza filizofio en tiu kurso (kaj en la aliaj EJC-lingvokursoj) estas "lerni lingvon diference". Tiun diferencon konsistigas interkulturaj intstru- kaj lernoteknikoj, kiel mi supre rakontis. La partoprenantoj, aktivuloj de pluraj internaciaj junularaj organizoj, estas instigataj aktive kontribui al la programo de la kurso kaj kunagas en grupoj por prilabori projekton. Ili prelegas pri siaj agadoj kaj pri siaj junularaj organizoj, diskutas pri diversaj aspektoj de junulara vivo, kaj plifortigas siajn sentojn pri interkulturaj ecoj de la hodiaua socio.

Por plej efike kunlaborigi la partoprenantaron kaj por helpi al plej timemaj kursanoj, flanke de la instruista teamo agadas ankau partopreninto de la antaua kurso. Li zorgas pri la etosigo kaj la funkciigo de la grupo. Verdire tiu homo devas plej eble kashite kaj enombre agadi por kuraghigi la grupanojn al memproponemo kaj memstareco. Tia estis mia tasko kiam mi estis en Kassel la duan fojon. La direktoro de la kurso en 1997 petis min roli kiel kuratoro sekvajare. Mi volonte akceptis. Tio utilis al pli profunda kompreno de la interkultura lingvolernada filozofio. Kuratoroj, instruistoj kaj organizantoj de la EJC-kursoj renkontighis en novembro 1997 dum kvar tagoj en Budapeshto por pritaksi la jhus pasintajn kursojn kaj intershanghi ideojn kaj opiniojn por ilin plibonigi kaj pliefikigi. Mi renkontis multajn antauajn kursanojn kaj kuratorojn kaj tre efike komprenis kiel agi surloke en Kassel. En lingva kurso eblas lerni multe pli ol lingvo!

Mi volonte donos aliajn informojn kaze ke mi ne elcherpigis vian scivolevon!

Frederico Breda
retposhte: federico.breda@polirone.mn.it


Tiu chi pagho preparighis la 27an de junio 1999 fare de Sjoerd Bosga.