|
La Skolta Mondo estas la gazeto de la Skolta Esperanto-Ligo. Ĝi rakontas pri la skolta vivo en diversaj landoj kaj pri la agadoj de SEL. Intertempe ĝi aperas kiel enreta gazeto. Tiu ebligas ke vi povas legi ĝin senkoste. Se vi preferas paperan gazeton por disdoni aŭ por vi mem, vi povas elŝuti presversion, por mempresi la gazetojn. Krome eblas aboni la Skolta Mondo.
La plej nova eldono aperis en marto 2007. Ĝi informas pri:
- someraj skoltaj tendaroj kun Esperanto,
- enmanigo de la Medalo de Toleremo,
- raporto pri UK kaj Roverway en Italio,
- agado de rumanaj skoltoj
- enkondukado de Esperanto al polaj skoltoj,
- skolta Esperanto-grupo en Kolombio,
En la reta arkivo troveblas ĉiuj numeroj ekde 2002. Se vi serĉas difinitan artikolon, eble helpas vin la registro.
|
|