|
Ĉu mankas via lingvo? Taduku!
Dissendolistoj
En la interreto ekzistas tri dissendolistoj, kiu temas kaj pri Esperanto kaj pri skoltismo:
skolta-esperanto-ligo@yahoogroups.com
estas dissendolisto por aktivuloj kiuj diskutas pri la funkciado kaj agado de SEL. Oni abonas ĝin per retmesaĝo al skolta-esperanto-ligo-subscribe@yahoogroups.com kaj sekvante la instrukciojn kiujn oni ricevas post tio.
esperanto@scoutnet.org
estas la babilejo en Esperanto de Global Scoutnet, reta organizo agnoskita de la Monda Organizo de la Skolta Movado (MOSM). Tie oni povas diskuti en esperanto pri ĉiuj skoltaj temoj kiuj ne rilatas kun la funkciado de la ligo. Oni abonas ĝin per mesaĝo al esperanto-subscribe@scoutnet.org.
euroscoutinfo-eo@scoutnet.org
estas dissendolisto por ricevi la oficialan monata bultenon de la Eŭropa Skolta Regiono de MOSM en Esperanto. Oni abonas ĝin per mesaĝo al euroscoutinfo-eo-subscribe@scoutnet.org. En tiu listo, la abonintoj ne rajtas skribi sed nur ricevi.
ksel@yahoogroups.com
estas Kolombia Skolta Esperanto Listo. Ĝi informas ĝiajn membrojn pri la agado de la kolombiaj skoltoj kaj esperantistoj, kiuj starigis en Bogoto novan skoltan grupon, kiu uzas Esperanton. Oni abonas ĝin per retmesaĝo al ksel-subscribe@yahoogroups.com kaj sekvante la instrukciojn kiujn oni ricevas post tio.
|