al la Kunveno de SEL dum la UK en Florenco (Italio) 31a de julio 2006
Dum la Universala Kongreso de UEA en julio 2005 en Vilnius okazis la pasinta jarkunveno de SEL.
Ĝi estis ankaŭ la unua post pluraj jaroj.
Dum la kunveno estis elektita centra komitato konsistanta el:
- Prezidanto: Carola Antskog
- Ĝenerala sekretario: Guido Ricci
- Redaktoro: Roberto Resende
- Kasisto: Allan Fineberg
Laŭ la konsento de la ĉeestintoj kaj de la plimulto de la NR kiuj
manifestis sin per interreto, tiu elekto okazis ekster la reguloj de
la Ligo pro la urĝa bezono reaktivigi la Ligon.
La elektita CK klarigis ke ĝi konsideras havi nur dujaran
mandaton, anstataŭ la ordinara kvinjara mandato, por restarigi la
kondiĉojn en kiu Ligon povos funkcii normale.
Per pluraj retmesaĝoj, Roberto Resende klarigis ke li ne intencis
esti ano de tiu centra komitato ĉar li ne agnoskis la baloton
okazintan en Vilnius.
La CK devis trovi novan redaktoron, kaj elektis Kinga Nemere.
La CK ankaŭ nomumis specialajn komisiitojn:
- Pri la retejo de SEL: Volker Schlüter
- Pri la agado en MĴ 2007: Helen Fantom, Istvan Nemeth, Marcelo Daniel Lucero
Tuj post sia nomumo, la Centra Komitato eklaboris por ĝisdatigi kaj
revivigi la reton de la Naciaj Reprezentantoj de SEL. Nun ni havas
NR-ojn en 24 landoj kaj havas informojn pri nuna agado de deko el
ili. Kelkaj estas tute novaj, kiel la NR-o en Kolombio, en Kazakio
kaj en Hungario
Neniu NR jam sendis formalan raporton pri sia jara agado al la
Ĝenerala Sekretario, sed la CK ricevadas informojn pri loka agado en
kelkaj landoj, kaj ili estas publikigataj en LSM.
Landa Agado
Kazakio: Vera instruadas esperanton al anoj de la skolta grupo Oceano.
La Kazakia skolta asocio ankoraŭ ne anas en WOSM.
Hindio: Venkatesh instruadas esperanton al skoltoj de diversaj
lernejoj. La skoltgrupoj tie baziĝas sur lernejoj.
Pollando: malgraŭ manko de NR, verŝajne esperanto estos uzata en
internacia tendaro de ZHP en 2007.
Francio: Krom la NR Samuel, lastatempe multe aktiviĝis Fabien, Li
aplikis esperanton en skolta ludo kaj kontaktis la centrajn skoltajn
instancojn de sia lando. Li partoprenos la IJK en Sarajevo kaj ni
sendos al li materialon pri la Ligo por varbi tie.
Hungario: Venis nova NR, Lala, kiu jam sukcesis starigi interkonsenton
inter la de li novfondita hungara sekcio de SEL kaj la landa skolta
organizo. Ŝajnas ke esperanto estos aplikata en tendaro en somero 2006.
Senegalo: La nova NR estas Emmanuel Djikoune. Li multe okupiĝas pri
la junularo de sia departemento, sed ankoraŭ ne havas retaliron.
Kolombio: NR estis mallonge Rodrigo Ramirez, poste li rezignis por
transloĝiĝo. Nun la NR estas Jorge Arelio Diaz, kiu ankaŭ estas
gravulo de la landa skolta organizo. Pro la iniciato de Camilo Botero
kaj lia filo Mateo, naskiĝis esperanta skoltgrupo en Bogoto. Ĝin
flegas Jorge Aurelio, Humberto Mayorquin kaj aliaj samideanoj kaj
skoltestroj. Ĉar la grupo baziĝas en tre malriĉa kvartalo, kies
junularo havas malmultajn kontaktojn kun la mondo, esperanto kaj
skoltismo kune celas plibonigi la eblecojn de tiuj infanoj. Kontaktoj
kaj interŝanĝoj kun aliaj skoltgrupoj estas absolute necesaj.
Eldonaĵoj
LSM aperis en aprilo kaj julio (numeroj 2006-1 kaj 2006-2).
La formato restas A5, kaj la paĝoj estas nun 12 pro numero.
Ĵamborea Lingvo restas en granda stoko ĉe Ko Hammer. 100 ekzempleroj estos disdonataj en la internacia tendaro Roverway. En la retejo haveblas bildon de ĉiuj paĝoj.
Skolta kaj Tenduma Terminaro ankoraŭ ne enretiĝis. Ni serĉas helpon por digitaligi ĝin en teksta formo.
Pli Vastaj Horizontoj troviĝas en la retejo kiel teksto.
Ĵamboreaj Notoj ankoraŭ mankas en la reto. Volontuloj por digitaligi kaj ĝisdatigi ĝin estas bonvenaj.
Via Ĝenerala Sekretario provis vendi per la reta merkato e-bay
kelkajn ekzemplerojn de Ĵamborea Lingvo kaj insignoj (profite de la kaso de SEL) kaj tiamaniere veki intereson pri esperanto inter la homoj kiuj serĉas skoltajn aferojn en la reto. Tiu aliro montriĝis
fruktodona. Aĉetintoj foje restas en kontakto kun li kaj petas pliajn
informojn.
Stato de la interreta komunikado
La retejo de SEL estis tute renovigita en 2006 danke al la sperta
laboro de la reteja komisiito Volker Schlueter. Nun ĝi aspektas pli profesia kaj fidinda. Ĝi ja enhavas la ĝisdatan adresaron de la Naciaj Reprezentantoj kaj la arkivon de la eldonaĵoj de SEL. Reta
ekzemplero de Ĵamborea Lingvo aperas en bildoformato. Ankoraŭ mankas
reta ekzemplero de Skolta kaj Tenduma Terminaro, kiun oni strebas
enretigi en pli praktika tekstoformato.
La sola adreso de la retejo estas nun http://www.esperanto.org/skolta/.
La anoj de la Centra Komitato kaj kelkaj el la komisiitoj uzas la
programon Skype por interparoli kaj kunsidi virtuale.
La dissendolisto skolta-esperanto-ligo de Yahoogroups.com funkcias
kiel forumo de la SEL.
La dissendolisto esperanto de scoutnet.org utilas por paroli ĝenerale
pri skoltismo en esperanto, ne pri SEL, Ĝi ne estas sufiĉe uzata.
Ĉiuj geskoltoj kiuj lernas esperanton devus aliĝi al ĝi por
praktiki a lingvon kaj trovi korespondamikojn en aliaj landoj.
La dissendolisto euroscoutinfo-eo de scoutnet.org servas al la
disdonado de la bulteno euro.scout.info, pri kiu ni parolos en la
paragrafo pri la rilatoj kun WOSM.
La maniero por aliĝi al ĉiuj dissendolistoj estas priskribata en la retejo.
Stato de la rilatoj kun WOSM kaj WAGGGS
La rilatoj kun la monda oficejo de WOSM sekvas bonaj. Roberto Resende
kaj Marcelo Daniel Lucero starigis bonan kontakton kun la ĝenerala
sekretario de WOSM d-ro Eduardo Missoni jam dum la tutamerika
ĵamboreo en Argentino en januaro 2005
La ĝenerala sekretario de SEL plusekvis tian rilaton kaj havas de
tempo al tempo amikajn kontaktojn kun d-ro Missoni. Li simpatias al
Esperanto, sed opinias ke ĝia ŝanco jam preterpasis. Ni klopodas
montri al li ke ĉio dependas de la homoj.
La 31a de julio estas la naskiĝtago de d-ro Missoni kaj ni sendos
bondezirkarton al li nome de la ĉeestantoj.
Granda helpo en niaj rilatoj kun WOSM venis de la decido farita en
februaro 2006 de la Fondaĵo Zamenhof aljuĝi sian Medalon de Toleremo
al la Skolta Movado. D-ro Missoni akceptos tiun medalon nome de la
Skolta Movado la 12an de aŭgusto la dum tuteŭropa gerovera tendaro
Rovervay, en Loppiano, apud Florenco (Italio), kun pli ol 5000
partoprenontoj. Kiel anoncite de s-ro Zaleski-Zamenhof duma la
malfermo de la UK, la Fondaĵo Zamenhof delegis la prezidanton de UEA
d-ro Renato Corsetti por enmanigi la medalon kaj via ĝenerala
sekretario akompanos lin al la tendaro.
Daŭras la esperantlingva eldonado de Euro.scout.info, la reta bulteno de la Eŭropa regiono de WOSM kun informoj pri eŭropaj eventoj, ĉefe
por gvidantoj, de la skolta movado. Dum la lastaj 9 jaroj la plimulto
de la numeroj de tiu bulteno aperis en esperanto kaj legeblas en la
retejo de SEL. Tiu traduko ne estas iniciato de SEL, ĉar via
ĝenerala sekretario ekprizorgis ĝin antaŭ enposteniĝi, kaj ĝia
kosto ne pezas nun sur la financoj de SEL, tamen la ekzisto de tiu
eldono utilas al SEL ankaŭ per la riĉigo de la skoltmovada
terminaro.
Kompreneble ĉiuj rajtas senpage ricevi tiun bultenon. La maniero por
aboni estas priskribata en nia retejo.
La oficiala insigno de la centjariĝo de skoltismo estas produktita de
SCORE, la vendejo de WOSM, ankaŭ kun esperanta teksto. SEL disponas
je stoko da tiuj insignoj por siaj statutaj celoj. Ili estas ankaŭ
aĉeteblaj unuope ĉe nia hispana NR.
La rilatoj kun WAGGGS bedaŭrinde ne estas same vivaj. La 23an de
aprilo 2006, festotago de Sankta Georgo, via ĝenerala sekretario
sendis al la centra oficejo de WAGGGS en Britio leteron kaj
ekzempleron de LSM, sed neniu reago venis.
Eble skoltino estus pli bonŝanca ol skolto en tia kontakto. Estus
bone ke inaj membroj de SEL sendu esperantlingvan karton al la centra
oficejo de WAGGGS okaze de la tago de frateca penso, la venontan 22an
de februaro.
Agado en internaciaj skoltaj aranĝoj
Post bona sukceso en la tutamerika ĵamboreo de januaro 2005,
Esperanto kaj SEL ĉeestos la sekvajn aranĝojn:
- La tuteŭropa gerovera tendaro Roverway kiu okazoe en Italio de la 6a ĝis la 14a de aŭgusto. Ĝin partoprenos pli ol 5000 geroveroj kaj ĝi
enhavos 100 vagantajn tendarojn, ĉiu po 30 geroveroj, kaj komunan fiksan tendaron en Loppiano, apud Florenco, de la 10a ĝis la 14a. En la fiksa tendaro okazos centoj da tiel nomataj metiejoj, kie la
geroveroj povos lerni diversajn teĥnikojn aŭ konsciiĝi pri diversaj
temoj. Unu el la metiejoj estos “Esperanto – Ĵamborea lingvo”. Ĝi
okazos kvar fojojn kaj povos tuŝi ĝis 100 geroverojn. La t.n.
majstro de la metiejo estos nia NR el Hindio Venkatesh Reddy. Lin
helpos Francesco Maurelli, skolto kaj estrarano de la Itala
Esperantista Junularo. Venkatesh ne nur gvidos la metiejon sed
partoprenos la tutan Roverway kun la pioniroj de la skolta grupo BC25
Sankta Benedikto de la belga asocio FCS.
-
La prezidanto de la Fondaĵo Zamenhof, Jaroslaw Parzyszek, informis
nin ke li konvinkis la prezidantino de la pola skolta asocio ZHP enkonduli esperanton kiel unu el la tri laborlingvoj en internacia skolta tendaro organizota en julio 2007 en orienta Pollando, proksime de Bialistoko.
-
La laborgrupo komisiita por enkonduki esperanton en la monda ĵamboreo
de 2007 apenaŭ funkcias kaj bezonas revivigon.
Aliĝoj
Por 2006 la CK decidis ke la aliĝo al la Ligo estu senpaga, krom
eventuala abono al la papera versio de LSM, kiu kostas kiel la kotizo
MJ de UEA.
Por 2007 la aliĝo, kun aliro al la elektronika versio de LSM kostos
unu kvinonon de MJ. Kun la papera versio de la revuo, ĝi kostos same
kiel MJ.
Guido Ricci
Ĝenerala Sekretario
Skolta Esperanto-Ligo
|