Eurofax en Esperanto Monata bulteno de la Eײopa Skolta Oficejo Numero 99 Decembro 2000 Projekto "Bosnio 2000 Pax An" La projekto "Bosnio 2000 Pax An" (de la germana verbo anpacken = manpreni, t.e. manpreni pacon) kunigis lastan someron en Bosnio-Herzegovino preskaנ250 junaj skoltoj agxaj inter 16 kaj 25 jarojn. Por tiu defio kunlaboris tutan jaron 4 naciaj skoltaj asocioj: la Skolta Asocio de la Kroata kaj Islama Federacio, la Skolta Asocio de la Serba Respubliko, la Skoltoj de Francio kaj la Germana Skoltaro Sankta Georgo. Tiu kunlaborado ne celis prelegi pri paco sed atesti ke io eblas malgraנla milito kaj ke ankorau eblas komuna estonteco, malgraנla vundoj. La partoprenintoj en la projekto venis el 3 landoj. Ili vivis kaj mastrumis la cxiutagan vivon po trilandaj teamoj. Tiu granda tendaro okazis laנtri partoj: partoprenado en la jxamboreo de Mlinska Rijeka en Serba Respubliko, 4-taga plongxado en 11 urbojn, kaj fina renkontigxo cxe la lago Boracko, en Kroata kaj Islama Federacio. Nun daײas multaj intersxangxoj inter gejunuloj kaj respondeculoj. Ni deziras al ili multajn komunajn projektojn (el la brosxuro " Franchir les frontiʲes, affranchir la paix" decembro 2000, Scouts de France. Por pliaj informoj pri tiu cxi projekto, bv. kontakti unu el la 4 asocioj). Kunaboro kun UNICEF Kontrakto de projekta kunlaboro estis subskribita la 4a de oktobro 2000 en Gxenevo inter UNICEF (Regiona Oficejo por Centra kaj Orienta Europo, KSSx kaj la Baltaj Landoj) kaj MOSM (Europa Skolta Oficejo). La kontrakto unuavice celas la redaktadon de diskutgvidlibro por gejunuloj, sekve al la eldono de raporto de UNICEF pri "junularo en sxangxantaj socioj". Tiu esplorraporto centrigxas sur la situacio de la junularo en tiu parto de E׳opo, sekve al la sociaj sxangxoj de la post-komunismo. 6 vastaj cxapitroj traktas la sekvoj de la sociaj sxangxoj sur la vivo de la gejunuloj: Transira junularo, Kresko kaj sano, La lernejaj jaroj, La labora vivo, La junularo kontraנla legxaro kaj La junaj civitanoj. La diskutgvidlibro estos eldonata en marto 2001 kaj ni disdonos gxin per EuroPak. Pliaj kunlaborkampoj restas por niaj du organizoj: rondaj tabloj, lancxo de la diskutgvidlibro, kunlaboro pri projektoj cxe la gejunuloj. Sekvos allogaj projektoj. Se vi deziras koni la enhavon de tiu esplorraporto, vi povas elsxuti gxin el la TTT- ejo de la Konsilio de Eײopo cxe la jena adreso, sub la titolo "Young people in changing societies": www.coe.fr/youth/research/papers Esploro pri la temo de seksa dimensio en edukado Nuntempe cxiuj landaj skoltaj asocioj akceptas geknabojn en siajn unuojn kaj plurfoje esprimigxis la bezono ke la Eײopa Skolta Regiono provizu pli da pedagogiaj iloj, cxefe en la kampo de la Junulara Programo. Tial la Regiono decidis komenci esploron pri la seksa dimensio en edukado, t.e. la atento al la diversaj bezonoj de cxiu ulo, kiuj foje povas dependi de gxia sekso. Tiu projekto okazos en proksima kunlaboro kun la Servo de la Edukaj Metodoj de la Monda Skolta Oficejo, sub la mastrumado de Jacqueline Collier, vicdirektorino de la Junulara Programo de la Monda Oficejo. En pasinta novembro estis subskribata esplorkontrakto kun la Universitato de Oslo Kadre de tiu projekto, esploristino konata de la Europa Regiono, Harriet Bjerrum Nielsen, prilaboros interviuojn kaj renkontojn cxe junuloj de lokaj skoltaj unuoj en 5 landoj (4 eײopaj kaj 1 azia). Gvidkomitato kontrolos la progresadon de la esploro kaj analizos gxiajn sekvojn por niaj junularaj programoj. Th²ʳe Bermingham reprezentos en gxi la Eײopan Skoltan Komitaton. En la janסra EuroPak ni sendos al vi dosieron prezentantan pli detale tiun ambician projekton. Por pliaj informoj, bv. kontakti nin. Novajxoj de la personaro de la Eײopa Skolta Oficejo La teamo de la Eײopa Oficejo baldaנkompletigxos kaj estos pli apta servi la landajn skoltajn asociojn. Unuavice, cxe la brusela oficejo, ni akceptis novan asistantinon por la eksteraj rilatoj. Sxi estas belgino kaj nomigxas Pascale Boulanger. Se temas pri Gxenevo, ni gxojas anonci al vi la nomumo de Radu Stinghe en la postenon de Direktoro de la Junulara Programo por la Eײopa Skolta Regiono. Li estas rumano kaj estis Landa Komisiito pri la Junulara Programo kaj ano de la regiona laborgrupo, same por la junulara programo. Nova posteno estas kreata en la teamo por provizi proksiman helpon al la diversaj landaj skoltaj asocioj de sudorienta Eײopo. Milutin Milosevic, eksa sekretario de la Jugoslava Skoltismo estis nomunita Komisiito por sudorienta Eײopo por du jaroj. Li laboros en Belgrado en tre proksima kunordigo kun la gxeneva oficejo. Ni bonvenigas ilin en la projektojn por la evoluo de skoltismo en Eײopo. Attentu, eraro en EuroSteps 2001 (EײoPasxoj 2001) Eraro trovigxas en la brosxuro eldonita en okrobro 2000 por prezenti la EײoPasxojn 2001. En la pagxoj 86 kaj 89 "EthnoStep kaj Stepart en Slovenio" oni devas legi "50 EUR po semajno po persono" kaj ne "po tago". Tio estas granda diferenco. Baldaנla numero 100 de Eurofax Ni komencos la novan jaron per nia numero 100 de Eurofax. 100 monatoj sen pa׺o meritas solemnigon, kaj ni rerakontos la pasxojn de tiu cxi komunikilo. Kontrollisto de findatoj - 17a Eײopa Skolta Konferenco (Cxehxio, 7-13.7.2001): kandidatigxoj por la Eײopa Skolta Komitato gxis la 1.2.2001 cxe la Eײopa Skolta Oficejo en Gxenevo. - 17a Europa Skolta Konferenco kaj 10a Eײopa Geskolta Konferenco (Cxehxio, 7-13.7.2001): por la landaj delegitaroj, ne forgesu aligxi cxe la organiza komitato JUNAK. La aligxilo trovigxas cxe nia TTT-ejo sub la jena adreso: www.scout.org/europe/conference. - La Eײopa Centjarigxa Fonduso. En la oktobra EuroPak ni sendis la petformularon por financa subteno kadre de la Centjarigxa Fonduso 2001. La findato por sendi gxin al la Eײopa Skolta Oficejo en Gxenevo estas la 31.12.2000. www.scout.org/europe/europak 0010-08 F. - Aligxoj al la semajno "Evoluigi geskoltismon en urboj": la findato por aligxi estas 23.2.2001. Por organizi tiun seminarion, ni petas vin teni la findaton. * * * * * * * * Nome de la tuta Eײopa Skolta Oficejo kaj de la Eײopa Skolta Komitato, ni deziras al vi agrablajn jarfinajn festotagojn. La jaro 2001 estu grandioza por vi kaj por viaj junaj skoltoj, kaj la estontaj junuloj kiuj povos kunigxi al ni. * * * * * * * *