Eurofax 96 Septembro 2000 Esperanto Renkonto de la Monda Skolta Parlamenta Unio La 3a gxenerala kunsido de la Monda Skolta Parlamenta Unio (WSPU) okazis en Varsovio de la 23a gxis la 27a de Aקusto kaj venigis 19 eײopajn landojn inter la 57 reprezentataj de delegitoj aנ observantoj cxe ka arangxo. La Asembleo pristudis tre gravajn temojn por la parlamentanoj kaj la skoltoj. La gxenerala sekretaro de CIVICUS, Kumi Nadoo prelegis pri civila socio, Maria-Helena Henriques-Mueller prelegis pri edukado, kaj la Direktoro de la UN junulara teamo, Bill Angel, prelegis pri landaj junularaj politikoj. Baldaנeldonigxos plena raporto. La rezultoj de la gxenerala kunsido konfirmis ke la Skoltismo bexonas evoluigi siajn rilatojn al parlamentanoj por substreki la rolon de la skolta movado en la neformala edukado, kun la subteno de efikaj kaj konstantaj landaj junularaj politikoj. Skoltismo devas ankau bone komuniki sian mesagxon. Cxi-rilate, dum la gxenerala kunsido okazis renkonto en kiu partoprenis multaj delegitoj kaj observantoj. Baldau renkontigxos malgranda grupo por plani reton inter la anoj de la eײopa Parlamento kaj anoj de la Parlamenta kunsido de la Konsilio de Eײopo. Anoj de WSPU en Eײopo povos ricevi eldonajxojn de la Eײopa Skolta Regiono, cxefe pri junularaj politikoj kaj ekstera financado. La agadoj en tiu fako pliigxos por subteni la rilatojn de la asocioj kun parlamentanoj. La gxenerala kunsido estis lerte organizita de la ZHP en Pollando kaj ni gxojas anonci ke la sekretarejo de WSPU restos en Pollando Laborgrupo pri Junulara Programo La eײopa laborgrupo pri Junulara Programo daײe laboras, laנla Monda Skolta Junulara Programa Politiko, pri nova helpmaterialo, gvidlinioj kaj trejneroj, cxefe por plibonigi la programoj de la skolta kaj rovera brancxoj. Gxi ankaנpreparas la venontan serion da sub- regionaj arangxoj kaj la 2an Eײopan Forumon pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj, okazonta en Malaga, Hispanio, de la 19a gxis la 26a de majo 2000. Baldaנla JOTA/JOTI La jara Jamboreo sur la ondoj (la 43a) kaj la Jxamboreo sur la reto okazos la 21an kaj 22an de oktobro. La lastaj informoj pri la du arangxoj troveblas cxe la sekva adresoj www.scout.org/jota kaj www.scout.org/joti. Inter la planitaj programeroj de JOTA estas speciala interreta komiksa sercxo. Renkonto de geskoltaj reprezentantoj Cxiujare, la Eײopa Skolta Regiono kaj la Eײopa Regiono de MSA kunvenigas gejunulojn de la tuta Eײopo kiuj reprezentas geskoltismon en landaj junularaj organizoj. Tio estas por ili okazo interdividi kai lerni per alies sperto kiel plenumi sian rolon. Cxijare, la renkonto de la reto okazos en Skovakio de la 22a gxis la 24a de septembro, gastigote de Slovensky Skauting. Cxu vi scias kiu reprzentas vian asocion en vialanda junulara konsioio? Cxu ili venos al la renkonto de la reto? Se viaj reprezentantoj ankorau ne aligxis, restas kelkaj lokoj. Bonvolu kontakti la Eײopan Skoltan Oficejon en Bruselo por pliaj informoj. Kalendaro de seminarioj kaj arangxoj en 2001 La kalendaro pri la regionaj seminarioj kaj arangxoj planitaj en 2001 troveblas en la cxi-monata EuroPak kaj en la ttt-ejo de la Eײopa Skolta Regiono. Bonvolu noti ke la datoj kaj lokoj estas konfirmendaj. Invitiloj kaj aligxiloj aldonigxos tuj kiam la preparaj renkontoj estos okazintaj. La Eײopa Skolta Regiono organizas la sekvajn sub-regionajn arangxojn: pri la junulara programo kaj plenkreskulaj rimedoj: en Rumanio, 18a-21a de januaro en Israelo, en aprilo 2001, en Bulgario (dato anoncenda); seminarion pri evoluigo de geskoltismo en urnaj zonoj, Francio, 3-9 de marto; seminarion pri mastrumado, Svisio, 3a-9a de marto; renkontigxoj de la retoj Nordo-Sudo kaj Overture, Italio, printempo 2001 kaj Britio, 19a-21a de oktobro; 2a Eײopa Forumo pri junulara programo kaj plenkreskulaj rimedoj, hispanio, 19a-26a de majo; 17a Europa Skolta Konferenco, Cxekio, 7a-12a de julio; seminario pri lernadaj kaj volontulaj laboreblecoj por la pli ol 16- jaragxaj, Kroatio, septembro 2001; Reta renkontigxo por geskoltaj reprezentantoj en landaj kaj internaciaj junularaj organizoj, loko: anoncenda, septembro aנ oktobro 2001; 7a Konferenco de mastrumantoj de eײopa geskoltaj centroj, Germanio, 10a-14a de oktobro; Seminario pri evoluigo de asocioj, loko anoncenda, novenbro 2001 EuroTrejno 2001 EuroTrejno estis lancxita unue cxi-jare kaj jam bonege sukcesis, malgraנke la trejnsezono ankoraנdaײas. Gxis nun okazis intersxangxo de trejnistoj inter Danio, Irlando, Makedonio, Skovenio kaj Jugoslavio. Tiujn intersxangxojn finance helpis la Eײopa Skolta Regiono. La fina nombro de partoprenantoj en la 25 proponitaj landoj igxos konata antaנla fina taksado de la projekto 2000, sed la reagok de la partoprenintoj estis tre pozitivaj. Unu partopreninto diris "Mi vere sentis ke ni donis bonajn ideojn unu al la alia". Nun rapude alproksimigxas la findato por aligxi al EײoTrejno 2001, gxis la 10a de septembro. Bonvolu pripensu kiu el viaj trejnadoj povas proponi internacian flankon, plenigi la aligxilon senditan per la junia EuroPak au haveblaj cxe http://scout.org/europe/europak/0006-Eurotrain2001E-pdf kaj resendu gxin al la Eײopa Skolta Oficejo en Gxenevo gxis la 10a de septembro. Skolta kandidato al la prezidanteco de la Eײopa Junulara Forumo Henrik Soderman, 24-jara, ano de la Internacia Komisiono de la finnaj geskoltoj, kaj ano de la eײopa laborgrupo pri junulara politiko, estas kandidato al la prezidanteco de la Eײopa Junulara Forumo nome de la Monda Organizo de la Skolta Movado. Henrik estis ano de 1998 de la oficejo de la Eײopa Junulara Forumo. Li estis kandidata de la Landa Konsilio por la Finna Junularo, ALLIANSSI, kiu subrenas ln cxe la nuna kampanjo. Gravas promoti tiun cxi skoltan kandidaton por ke diversaj landaj junularaj konsilioj votu por Henrik kiam la gxenerala kunsido okazos en Bruselo de la 19a gxis la 21a de oktobro Nova gvidlibro por uzantoj de RAP haveblos cxi-a״une La gvidlibro por uzantoj de RAP, eldono 2000, haveblos baldau en presita formo en angla kaj franca kaj anstatauos la antaסn fotokopiitan version. Gxin akpmpanos KD, kaj gxin enhavos plasta dosiero, por ebligi al la uzantoj aldoni sian propran dokumentaron. Tiu cxi nova eldono elsxuteblas nun cxe la ttt-ejo de la Eײopa Skolta Regiono. La gvidlibro celas la teamoj pri la landa junulara programo dezirantajn revizi kaj gxisdatigi la nunan junulara programo de siaj asocioj, kaj tiujn kiuj planas tute novan junularan programon. Gxi enhavas unu RAP-ilon po xiu el la 8 pasxoj en la evoluado de la programo, de la difino de la eduka propono gxis la desegnado de progresiga sistemo. Cxiu ilo celas stimuli la pripenson kaj la diskuton, disponigi ekzemplojn de malsamaj aliroj, kaj helpi la landajn teamojn identigi la plibonigendajn fakojn de siaj programo. Landaj asocioj rajtas libere uzi la dokumentojn de RAP kiel ajn ili eziras, sed agnosko de la fonto estus sxatata. La turkaj skoltoj atingas altan famon Sespagxa artikolo kun titolo "La skolta movado en Turkio" aperis en la enaviadila revuo de Turkish Airlines "Skylife" pasintan septembron. Gxi skizas la evoluon de la movado de la komenco en febrסro 1912, sekvante de proksime la britan modelon, tra la periodo inter la su mondimilitoj, kiam la agado estis haltita, kaj poste revivigita sub la Oktomana Imperio kaj poste la turka respubliko, kiuj abau kuragxigis la anecon en movado kiu reprezentis "sanon, moralecon kaj amo al la patrujo". Ekde 1947, la Turkaj Skoltoj vaste aperis kiel partoprenantoj kaj gastigantoj de internaciaj arangxoj. Nun, la anoj de la Turka Geskolta Federacio, kreita en 1991, daurigas sian altvaloran kontribuon al la turka vivo. Informoj de la Eײopa Skolta Oficejo Cxi-monate, la Eײopa Skolta Oficejo adiaסs Anna Keep, vicdirektoro pri eksteraj rilatoj en Bruselo, kiu reiras al Britio por igxi mezlerneja instruisto pri modernaj lingvoj. Ni dankas Anna pro sxia valora kontribuo al la Regiono kaj deziras al sxi bonsukceson. Ekde cxi tiu numero, Elena Ineichen transprenas de Jacqueline Collier la redaktadon de Eurofax. Ni volas danki Jaqueline pro sxia granda iniciatemo cxe la kreado kaj la daײigo de la alta nivelo de tiu cxi utila informfonto por la eײopaj skoltaj asocioj. Kontrollisto de findatoj - Kunveno de Amikoj de Skoltismo en Eײopo (Kroatio, 20a-22a 10.2000) aligxu gxis la 1a 9.2000 cxe Ren Karla, Vieno, fakse au retposxte - Seminario pri "meti la gejunulojn en la junularan politikon" (Francio, 22a-29a 10.2000) aligxu gxis la 8a 9.2000 cxe la ESO en Bruselo. - Renkontigxo de la reto de geskoltaj reprezentantoj en landaj kaj internaciaj junularaj organizoj (Slovakio, 22a-24a.9.2000) aligxu kiel eble plej frue cxe la Eײopa Skolta Oficejo, Bruselo - Eײopa skolta volontula programo: sendu aligxilon gxis la 9a.9.2000 al John Moffat, Internacia Skolta Centro Kandersteg. - Europasxoj (EuroSteps) 2001: findato por gxisdatigoj la 10a 09.2000 Cxe la ESO, Gxenevo. - Laborgrupo pri la novaj programoj de EU (Belgio, 8a-10a 9.2000) aligxu gxis la 18a 8.2000 cxe la Eײopa Skolta Oficejo, Bruselo. - EuroTrejno 2001: aligxu gxis la 10a 9.2000 cxe la Eײopa Skolta Oficejo, Gxenevo. - Retoj Nordo-Sudo kaj Overture (Finnando, 20a-22a.10.2000) aligxu gxis la 15a.9.2000 cxe GSF, Finnlando. - 20a monda Skolta Jxamboreo (Tajlando, 28a.12.2002 - 8a.1.2003) internacia servoteamo, aligxi gxis la 20a.9.2000 cxe Oficejo de la Monda Jxamboreo, Tajlando. - Renkontigxo de la asocioj de centra kaj orienta Eײopo (Jugoslavio 13a-15a.10.2000): aligxu gxis la 15a.9.2000 cxe SIJ, Jugoslavio. - Seminario pri doni al la gejunuloj la povon decidi (Cxekio, 18a- 24a.11.2000) Aligxu gxis la 6a.10.2000 che Eײopa Skolta Oficejo. Gxenevo. - RoverWay 2003: aligxu gxis la 30a.10.2000 cxe Eײopa Skolta Oficejo en Gxenevo. - 17a Eײopa Skolta Konferenco (Cxekio, 7a-12a.7.2002) tagorderoj, proponoj por laborgrupoj, gxis la 1a.11.2000; kandidatigxoj al komitataneco: gxis la 1a.2.2001 cxe la Eײopa Skolta Oficejo, Gxenevo.