Numero 95 Aקusto 2000 Meksikio gastigas la 11a Rover Moot De la 12 gxis la 23a de julio, la meksikaj skoltoj gastigis 3.107 gejunulojn agxaj inter 18 kaj 26 jarojn kaj 1.647 organizantoj el 71 landoj. La temo de la Moot estis "Tradicio por la estonteco", defio al gejunuloj por savi kaj uzi la ricxecon de nia pasinteco por kontribui al evoluo kaj ricxigo de nia komuna estonteco. La arangxo ofertis al la partoprenintoj okazojn por malkovri la naturon, la kulturon kaj la popolon de Meksikio per agadricxa programo el kulturaj, artaj, eksterdomaj kaj servaj agadoj en 5 regionoj de Meksikio. La partoprenintoj vivis kaj vojagxis lau internaciaj dekopoj. Oni preparis Vilagxon de la Tutmonda Evoluo (VTE) pri la temo de neformala edukado de la junularo, kunlabore inter landaj skoltaj asocioj, diversaj organizoj de la Unuigxintaj Nacioj kaj neregistaraj organizoj kiuj laboras kun gejunuloj. Tiu cxi renkonto kaj interaktiva ekspozicio estis malferma al la publiko kaj proponis laborgrupojn kaj agadojn pri temoj kiel edukado al sano kaj higieno, edukado al la homaj rajtoj, edukado por paco, edukado al la kulturaj intersxangxoj, komunikado, media edukado, aplikata teknologio. Tio estis por ni ebleco montri la kontribuon de Skoltismo al la socio je cxiu nivelo kaj tutmonde kaj instigi gejunulojn plani kaj mastrumi novigajn projektojn en siaj komunumoj. La Europa Skolta Regiono kore dankas la Meksikajn Skoltojn pro ilia peza laboro kaj varma gastemo, kaj cxefe pro la fakto ke ili donis al tiom da gejunulojn tiun belegan eblecon plivastigi siajn horizontojn kaj konstrui amikecojn tutmonde. Ni ankau deziras bonsukceson al la Skoltoj de Cxinio (Tajvano) cxe la preparo de la 12a Monda Rovera Moot en 2004. Doni al la gejunuloj la povon decidi je eײopa nivelo Cxi-tema seminario estas planita por la 18a-24a de novembro en Prago, Cxehxio. Gxi celas junajn delegotojn al la 17a Eײopa Skolta Konferenco kaj al la 10a Eײopa Skoltin Konferenco, okazontaj en Prago en julio 2001. Gxi celas prepari delegotojn partopreni aktive al siaj landaj delegitaroj, komprenigi kiel la konferenco finkcias, kaj plibonigi la kapablojn bezonotajn de juna delegito en la konferenco. La partoprenontoj agxu inter 18 kaj 30 jarojn kaj kapablu komuniki angle au france. La invitilo kaj aligxilo trovigxas en la julia EuroPak kaj en la Eײopa Skolta TTT-ejo. Lastaj informoj de la Eײopa Skolta Komitato La komitato kunsidis de la 16a gxis la 18a de junio en Gxenevo por pritrakti vastan temaron. - Rilatoj kun la diversaj religiaj organizoj por skoltoj igxu kiel eble plej fortaj kaj renkonto inter la Komitato kaj la organizoj okazos poste cxi-jare. - Kunlabora kadro kun la Eײazia Skolta Regiono estis aprobata. - Planoj por la 17a Eײopa Skolta Konferenco evoluigxis. Starigxis nova fako de nia TTT-ejo por la konferenca dokumentaro. - La projekto de Regiona Plano prezentota al la Eײopa Skolta Konferenco estis pridiskutata. - Daײis la laboro pri la rilatoj kun la Eײopa Skolta Fondajxo kaj pri la montrova strategio de la Regiono. - Oni ricevis raportojn pri la evoluo de la projektoj "Unu tago nur" kaj "Infanoj por la estonteco", kaj la Komitato volas danki la asociojn kiuj agadis favore al la skoltoj de sudorienta Eײopo. - La arangxo "Pontoj por la paco", okazonta en Francio dum novembro liveros sekvon kaj detalan pritaksadon de la Packrozado. - La baldaס gxenerala kunsido de la monda Skolta Parlamenta Unuigxo, okazonta en Pollando de la 23a gxis la 28a de aקusto, rivecis subtenon. La Komitato estos reprezentata en Varsovio kaj subtenas la pligrandigon de niaj rilatoj kun parlamentanoj. La prezidanto David Bull verkos kun la Prezidantino de la Eײopa Komitato de MSA (WAGGGS), komunan leteron enmetotan en EuroPak. La venonta kunsido okazos en Kandersteg de la 3a gxis la 5a de novembro. Sxtormo difektigas la ejon de FuturoScout La Eײopa Jxamboreo, nomita FuturoScout, estas arangxata kune de diversaj eײopaj skoltaj asocioj kaj estis komence planita por 2001. La organizantoj deziras garantii ke la arangxo okazu en la plej bonaj kodicxoj por la gejunuloj. Pro la lasta sxtormo en Jambville, apud Parizo, kiu detruis centojn da arboj, ili decidis prokrasti la arangxon al 2002. Pliaj informoj estos sendataj al la landaj asocioj kiel eble plej frue. La Eײopa Skolta Regiono subtenas tiun cxi agadon kaj atendas grandiozan arangxon. Novajxoj cxe Eײopo por vi! Pro la elcxerpigxo de la stoko, la angla versio de Pasporto al Eײopo estas nun represata kaj la varba vidbendo pri EײoPasxoj estas multobligata. Aligxiloj por la brosxuro EuroPasxoj 2001 estas senpacience atendataj, same kiel kandidatigxoj de landaj asocioj por gastigi RoverWay en 2003. Starigo de novaj teknikaj komitatoj je monda nivelo La nova Monda Programa Komitato (MPK / WPC) kaj la Monda Komitato pro plenkreskulaj rimedoj (MKPR / WARC) kunsidis unuafoje en Gxenevo de la 23a gxis la 25a de junio. Tiuj teknikaj komitatoj apogas la laboron de la Monda Skolta Komitato planante la politikojn de MOSM pri junulara programo kaj pri plenkreskulaj rimedoj. Ili devus esti proponemaj kaj produkti praktikajn gvidliniojn kaj ilojn por la landaj skoltaj asocioj. La MPK konsistas el 6 anoj: Gualtiero Zanolini (Prezidanto, Italio); Ralison Andriamandranto (Madagaskaro), Hector Carrer (Argentino), Ophelia Chan (Hongkongo); Jean-Pierre Darimont (Belgio); Lidija Pozaic (Croatio). Gxi preparis agadplanon pri la junulara programo por la periodo 2000-2002, surbaze de la cxefaj defioj identigitaj cxe la 35a Monda Skolta Konferenco. La cxefaj agadfakoj estas: sercxo kaj evoluigo, retumado kaj diskonigo, edukaj rilatoj. La laboro pri sercxo kaj evoluigo celos la adoleskulojn kaj specifajn temojn kiel la׳eksa eduxxado, junulara engagxigo, fakoj de la persona kresko, edukado por la homa evoluo kaj komplementa rilato inter skoltismo kaj lernejo. Retumado estos pligrandigata kun la Regionoj kaj la landaj skoltaj asocioj, por movigi pli efike cxiujn haveblajn kapablojn kaj diskonigi novajn ideojn kaj utilan materialon. Edukaj rilatoj kreigxos por pli bone agnoski la kapablojn de la MOSM kaj trovi pli da rimedojn por nia laboro. La MKPR konsistas el kvin anoj: Kirsty Brown (Prezidanto, Australio); Carlos Albicker (Meksikio); Th²ʳe Bermingham (Irlando); Goodenough Dlamina (Sudafriko); Mahmoud Omar (Egiptio). Gxi celas apogi la plenumon de la politiko pri plenkreskuloj en la skolta movado. La komitato revizis la eldonajxojn haveblajn por la landaj asocioj. La nova Manlibro pri mastrumado jxus pretigxis kaj la Manlibro pri plenkreskulaj rimedoj estas nun revizata. La komitato koncentrigxos sur la pretigo de tiu manlibro en la venonta jaro. Ankau daײos la intersxangxo de informoj, kaj monata eldonajx por la venontaj dekdu monatoj. Neformalaj retoj renkontigxas en Finnlando La venonta renkontigxo de la retoj Nordo-Sudo kaj Overture okazos en Helsinko de la 20a gxis la 22a de oktobro 2000. La reto Nordo- Sudo diskutos pri interkultura edukado kaj la reto Overture ekzamenos la efikon de malplimultoj en junularaj programoj. Ni memorigas ke tiuj retoj celas instigi la landajn asociojn interdividi spertojn, materialojn kaj informojn pri planoj, kaj kunlabori en fakoj kun komuna intereso. La kotizo estas FIM 500. Por pliaj informoj, kontakti la Finnaj Geskoltoj international.secretary@sp.parto.fi Alvoko pri la membrokomputado kaj kotizo de MOSM se via landa asocio ankoraנne resendis sian membrokomputadan formularon por 1999 au ne pagis sian mondan au eײopan kotizon por 1999-2000, ni petas vin fari tion kiel eble plej frue. Via kontribuo estas necesa por permesi al MOSM daurigi sian agadon kaj egaligi la kontojn. Preparado de la 17a Eײopa Skolta Konferenco En la julia EuroPak vi trovos la provizoran tagordon de la Konferenco. La programo trovigxas cxe nia ttt-ejo. La Komitato petas sendi aldonajn tagorderojn al la Eײopa Skolta Oficejo gxis la findato indikita malsupre. Vi ankaנtrovos loston da proponitaj laborgrupoj rilataj al la eײopa skolta plano 1998-2007, kaj vi estas petata ricxigi la liston proponante aliajn temojn. Fine, tie estas alvoko al kandidatoj por la eײopa skolta Komitato kaj gvidlinioj por helpi la landaj skoltaj asocioj elekti taקajn kandidatojn kiuj povu efike kontribui al la laboro de la Regiono. Bonvenon sursxipen! La Eײopa Skolta Regiono varme bonvenigas Elena Grimaud Ineichen, kiu dejxoros kiel eldona oficisto cxe la Eײopa Skolta Oficejo en Gxenevo de la 7a de aקusto. Elena estas svisa kaj kanada civitanino kaj studis jxurnalismon, publikajn rilatojn kaj komercon. Sxi akiris fortan profesian sperton laborinte kiel komunikada oficisto cxe grava svisa multlanda kompanio kaj kiel sendependa verkistino en Londono. Ni deziras al Elena bonsukceson en sxia nova posteno. Kontrollisto de findatoj - Laborgrupo pri la novaj programoj de EU (Belgio 9-10.9.2000), aligxi gxis la 18.8.2000 cxe ESO, Bruselo. - Renkonto de Amikoj de Skoltismo en Eײopo (Kroatio, 20- 22.10.2000) aligxi gxis la 1.9.2000 cxe Ren Karla. - Europasxoj 2001, aligxi gxis la 10.9.2000 che Eײopa Skolta Oficejo, Gxenevo. - EuroTrain 2001, aligxi gxis la 10.9.2000 cxe Eײopa Skolta Oficejo, Gxenevo. - Seminario pri "Meti la gejunulojn en la junularan politikon" (Francio 22-29.10.2000), aligxi gxis la 8.9.2000 (nova!) cxe Eײopa Skolta Oficejo, Bruselo. - Retoj Nordo-Sudo kaj Overture (Finnlando, 20-22.10.2000), aligxi gxis la 15.9.2000 cxe GSF, Finnlando. - 20a Monda Jxamboreo (Tajlando, 28.12.2002 - 8.1.2003), internacia dejxorantaro aligxi gxis la 30.9.2000 cxe Oficejo de la Monda Skolta Jxamboreo, Tajlando. - Seminario pri Seminario pri doni al la gejunuloj la povon decidi (Cxehxio, 18-24.11.2000) Aligxu gxis la 6.10.2000 cxe Eײopa Skolta Oficejo. Gxenevo. - RoverWay 2003: aligxu gxis la 30.10.2000 (nova!) cxe Eײopa Skolta Oficejo en Gxenevo. - 17a Eײopa Skolta Konferenco (Cxehxio, 7-13.7.2002) tagorderoj, proponoj por laborgrupoj, gxis 1.11.2000; kandidatigxoj al komitataneco: gxis la 1.2.2001 cxe la Eײopa Skolta Oficejo, Gxenevo.