Eurofax 94, Julio 2000 EuroSea 6 gastigita en Pollando Marskoltado estas aparte populara cxe la adoleskuloj kaj gejunuloj. Gxi povas proponi vastan gamon da allogaj eksterdomaj agadoj, ricxan simbolaron kaj tradiciaron, kaj la eblecon starigi proksimajn rilatojn kun samagxuloj kaj plenkreskulojn per intensa gruplaboro. Tia travivajxo povas ricxigi la junularajn programojn gxenerale. En majo, 21 landoj, inkluzive Usono kaj Libio, sendis entute 48 marskoltajn reprezentantojn al EuroSea 6, okazanta en la EuroStep (Europasxo) "Perkoz" en Pollando. La programeroj estis: merkato kie la partoprenintoj prezentis sian marskoltadon kaj edukmaterialojn, enkondukaj kunsidoj pri la Europa Skolta Programo kaj la situacio de marskoltado en Europo, prezentado de marskoltaj arangxoj kaj analizo de ekzemploj pri novecaj projektoj en diversaj landoj. Venis utilaj kontribuoj pri marskoltado kaj interreto, trejnado de plenkreskaj estroj, iloj por estroj, sekurecaj regularoj kaj eײopa legxaro. La pintoj estis: vigla internacia vespero, ekscita marorientiga ludo kaj memorinda sxipestra festo. Ni kore dankas la Polajn Geskoltojn (ZHP) pro ilia perfekta organizado kaj mirinda gastamo. La partoprenintoj rekomendis ke EuroSea igxu konstanta procezo pri intersxangxo kaj evoluigo de novaj ideoj kaj iloj por pliricxigi la marskoltadon tutmonde. Ni esperas plibonigi la marskoltan parton de la regiona TTT-ejo, starigi marskoltan dissendoliston kaj ilaron da utilaj materialoj. Staras ankaנpropono starigi reton da sub- regionaj marskoltaj kunordigantoj por kolekti kaj dissendi informojn, kaj sistemon da gvdistoj por helpi rekoni la bezonojn de asocioj kaj disponigi al ili la necesajn ideojn kaj subtenon. Oni atente prizorgos la subtenon al la evoluo de marskoltado en landoj kie gxi estas malforta aנtute ne ekzistas. Kiel praktika sekvo, la Regiono planas eldoni libron kunlabore kun Scouting Nederland pri akvaj ludoj kiu povos helpi la gejunuloj malkovri la gxojon de akvo. Enketo pri marskoltado en Europo La Europa Skolta Regiono faris enketon pri marskoltado en europo kiu montris ke ekzistas cxirkaנ95.000 marskoltoj en 28 landoj, en grupoj da 16 gxis 167. La plimulto de marskoltoj estas en Nederlando, Pollando, Finnlando, Britio kaj Svedio. La rezultoj de la enketo trovigxos en baldaנeldonota Euro.Scout.Doc pri marskoltado La packrozado portas al Pacaj Pontoj La TTT-ejo de la Packrozado funkcias denove: www.peacecruise.org rakontas la allogan aventuron de 96 gejunuloj agxaj inter 18 kaj 25 jaroj, el 27 landoj kaj 34 junularaj organizoj, kiuj velsxipis en la belega trimasta sxipo "Zavisza Czarny" apartenanta al la Polaj Geskoltoj (ZHP). Pasintan someron, ili lernis en la sxipo pri averto kaj solvo de konfliktoj, kaj portis esperan mesagxon al 7 landoj de la orienta Mediteraneo. En la TTT-ejo vi trovos informojn pri la sxipo kaj la vojagxo, kaj legos la deklaracion de la pacmaristoj, resumon de la krozado kaj la taglibron de la pacmaristojn. La TTT-ejo pligrandigxos kaj enhavos forumon por la pacmaristoj, taksadajn demandarojn kaj informojn pri la sekvajn agadojn, kiel la projekto Pacaj Pontoj Pacaj Pontoj denove kunvenigos la pacmaristojn en Marsejlon, Francio, venontan novembron, por taksi la efikon kaj la spurojn de sia sperto sur ili mem kaj sur la devenaj organizoj. Gxi estos ankaנ ebleco por mezuri la avantagxojn de la arangxo por la kunlaborantoj (MOSM, UNESKO, Eײopa Unio, Konsilio de Europo, Europa kaj Mediteranea Junularaj Forumoj). Tiu cxi projekto fondigxos sur la sperto de la Packrozado kaj prilaboros manlibron pri trejnado al packulturo kaj trejnilojn por aliaj situacioj. La Eײopa Skolta Volontula Programo Multaj gejunuloj el la tuta mondo nun laboras en eײopaj lokoj per la Eײopa Skolta Volontula Programo. La programo celas helpi gejunuloj de lla tuta mondo evolui siajn estrecon kaj interkulturan lernadon. Tion oni atingas donante al ili la eblecon labori kiel volontulo en loko eksterlande en Eײopo (nuntempe 28 lokoj en 10 landoj). Garantiante laboron dum almenaנ4 semajnoj kaj posedante iujn kondicxojn, la gejunuloj ankau ricevas ioman subvencion de la Europa Skolta Regiono por la vojagxkostoj La laboro jam komencis cxe la pretigo de la programo por la venonta jaro. Se vi havas rilaton al iu loko kaj estas interesata ricevi gejunulojn de la tuta mondo helpi vin; se vin interesas havi belegan travivajxon en alia lando; se vi volus scii pli pri la programo, bonvolu kontakti vian landan oficejon au John Moffat, Direktoro, Internacia Skolta Centro Kandersteg, CH - 3718 Kandersteg, Switzerland Tel: +41 33 675 82 82 email: director@kandersteg.scout.org Meti la gejunulojn en la junularan politikon En 1998, la estraroj de la 5 plej grandaj junularaj movadoj de la mondo (MOSM, MSA, YMCA, YWCA, Asocioj IFRK/RK), kune kun la International Award Association, eldonis "La edukadon de la gejunuloj - Aserto cxe la komenco de la 21a jarcento" kiuj alvokis la gravuloj de la mondo serioze konsideri la bezonon de junularaj politikon je cxiuj niveloj. En 1999 estis eldonata nova dokumento "Survoje al memstara, helpema, respondeca kaj partoprenema junularo" kiel laborteksto pri landaj junularaj politikoj de la vidpunkto de la junularaj organizoj pri neformala edukado. Ambaנhaveblas en la maja ScoutPak. Europa seminario okazos en Strasburgo, Francio, de la 22a gxis la 28a de Oktobro 2000 por konstrui surbaze de tiuj kunaj deklaracioj. Gxi disponigos forumon por gejunuloj el malsamaj devenoj por analizi sian komprenon de la junulara politiko kaj por evoluigi interesajn kaj malsamajn alirojn al la ebleco influi al gxi. La seminario progresigos la komprenon pri landa junulara politiko kaj pri kiel la junularaj organizoj povas helpi al gxia evoluo, pri kiel la junularaj organizoj povas influi al la junulara politiko je landa kaj internacia niveloj, inkluzive de la rolo de junularaj konsilioj, helpi al la gejunuloj ludi aktivan rolon en la civila socio kaj en la decidado ekster la medio de la junularaj organizoj; ebligi al la gejunuloj kontribui al la evoluo de la landa junulara politiko. La kandidatoj devas agxi inter 18 kaj 30 jaroj, aktivi en la aferoj de junularaj konsilioj ene de siaj organizoj je landa aנregiona nivelo, interesigxi pri kiel transpreni ene de siaj organizoj la laboron faritan je la eײopa kaj monda nivelo, interesigxi pri kunlaboro pri junulara politiko kun aliaj junularaj organizoj, scipovi la anglan aנla francan. La invitilo kaj aligxilo troveblas en la julia EuroPak. Novaj Euro.Scout.Doc 2000 La numeroj de Euro.Scout.Doc de la jaro 2000 havas novan desegnon kaj estas elsxuteblaj el la TTT-ejo de la Europa Skolta Regiono. Enhavo: Numero 1: Plenkreskulaj rimedoj, Forumo en Malto, Tiu cxi numero prezentas la laboron de la eײopa laborgrupo pri plenkreskulaj rimedoj kaj la rezultojn de la unua eײopa seminario pri la junulara programo kaj la plenkreskulaj rimedoj, okazinta en Malto dum Majo 1999. Gxi donas novajxojn pri la temo de plenkreskuloj en skoltismo kaj la projektojn faritajn de la internaciaj teamoj dum la forumo. Numero 2: Junulara politiko, infanprotektado. Gxi temas pri la rajtoj de la infanoj kaj de la gejunuloj, kaj pri la graveco de sekura medio por infanoj kaj gejunuloj en la skoltismo. Gxi prezentas la rezultojn de la eײopa simpozio "Sekuraj kontrau la malbono", okazinta en Britio dum novembro 1999. Gxi enhavas konsilojn pri kiel rekoni la signojn de infana ekspluatado kaj kiel funkciigi infanprotektadon. Numero 3: Junulara politiko, la taskoj de Skoltismo. Gxi prezentas la novan taskateson de Skoltismo aprobitan cxe la 35a Monda Skolta Konferenco en Sudafriko en 1999, kaj la rezultojn de la simpozio pri la Taskoj de Skoltismo okazinta en Slovenio en Januaro 2000. Gxi analizas la fortojn kaj malfortojn de la movado kaj listigas la cxefajn defiojn por la landaj skoltaj asocioj en Europo cxe la plenumo de la taskatesto. Gxi enhavas la reagojn pri la gxisnuna plenumo de la regiona plano kaj la sugestojn pri gxia evoluo. Laborgrupo pri la nova Junulara programo de EU La Eײopa Skolta Regiono arangxos laborgrupon en Bruselo de la 8a gxis la 10a de Septembro 2000 por ebligi al la asocioj pretigi kaj prezenti petojn pri kunfinancadon per la Junulara Programo de EU. Ni memorigas ke tiu cxi programo povas esti fonto de kunfinancado por la internacia laboro de asocio. La programo pavas ekzemple subteni junularajn intersxangxojn inter du au pli eײopaj landoj, la gastigadon de juna internacia volontulo por labori cxe iu projekto, au la sendadon de juna volontulon eksterlanden. La partoprenontoj devas scipovi la anglan kaj bone koni ka internacian programon kaj cxefcelojn de la asocio, same kiel gxian financan situacion. Vidu la julian EuroPak por detaloj. Kroatio gastigos la 2an jarkunvenon de la amikoj de Skoltismo en Eײopo La dua jarkunveno de la Amikoj de Skoltismo en Eײopo okazos en Zagrebo, Kroatio, de la 20a gxis la 22a de Oktobro 2000. La programo enhavos la eblecon viziti Zagebon kaj la cxirkaסjxon, kaj renkonti kroatajn skoltojn. La kunveno estas malfermita al cxiuj anoj de la Amikoj de Skoltismo en Eײopo kaj al homoj kiuj intencas aligxi al la Amikoj de Skoltismo en Eײopo. Gxi anoncas sin kiel amuza kaj ege interesa semajnfino, tial bonvolu konsideri aligxi. Por pliaj informoj, bonvolu kontakti Ren Karla (Komitatano de la Europa Skolta Fondajxo) cxe HRKarla@aol.com. La aligxilo troveblas en la julia EuroPak. Kontrollisto de findatoj - Renkontigxo de la reto de geskoltaj reprezentantoj (Slovakio, 22a- 24a.9.2000) aligxu gxis la 1a 8.2000 cxe la eײopa oficejo de MSA (WAGGGS). - Laborgrupo pri la novaj programoj de EU (Belgio, 8a-10a 9.2000) aligxu gxis la 18a 8.2000 cxe ESO, Bruselo. - Kunveno de Amikoj de Skoltismo en Eײopo (Kroatio, 20a-22a 10.2000) aligxu gxis la 1a 9.2000 cxe Ren Karla - Europasxoj (EuroSteps) 2001: aligxu gxis la 10a 09.2000 Cxe la ESO, Gxenevo. - EuroTrain 2001: aligxu gxis la 10a 9.2000 cxe la ESO, Gxenevo. - Seminario pri meti la gejunulojn en la junularan politikon (Francio, 22a-29a 10.2000) aligxu gxis la 8a 9.2000 (nove!) cxe la ESO en Bruselo.