Eurofax. numero 92, majo 2000
La projekto Infanoj por la estonteco plu dauras
"Laureta, 18-jara, estas el Korce, malproksima albana vilagxo de la
montaro en la orienta parto de la lando, proksime de la makedona
limo. Sxi estas studentino kaj lupidestrino. Kun cxiuj gejunuloj de
sia vilagxo, sxi helpis akcepti rifugxintoj el Kosovo dum la
printempo 1999. Sxi persone vidis la sekvojn de timego, malamo
kaj desespero, sxi auskultis la infanojn rakonti siajn fisongxoj en la
rifugxintaj tendaroj. Dum la pasinta somero, sxi unuafoje foriris el
Albanio kaj partoprenis la Packrozadon, organizita en la
Mediteraneo far la Europa Skolta Regiono kaj la Europa Junulara
Forumo. Sxi pasigis dek tagojn marmeze en la trimasta sxipo
"Zawisza Czarny", de la pola skolta asocio ZHP. La lastan tagon,
en Ateno, sxi ploris adiauante siajn kun-packrozintojn. Ili estis
palestinanoj, israelanoj, turkoj, grekoj, kroatoj kaj serboj. Estis tre
malfacile lasi homojn kun kiuj oni dividis komunan aventuron, ili
estis malkovrintaj ke ili estis kvazau gefratoj, kun la samaj esperoj
kaj timoj, vivante kune, simple kiel homoj. Laureta reveturis hejmen
kvazau alia homo. Sxi volas rompi la sinsekvon de milito kaj
divido, sxi volas liberigi la infanojn el plurgeneracia malamo. Sxi
nun laboras cxe edukprogramo pri paceduko kaj mastrumado de
konfliktoj en sia landa tendaro".
Tiu cxi teksto estas cxerpita el la nova dokumento "Infanoj por
estonteco" kiu prezentas la laboron de skoltismo en sudorienta
Europo, kadre de gxia konstanta strebo kontrau etna malamo,
antaujugxoj kaj perforto. Gxi donas resumon de agadoj kaj arangxoj
planitaj cxijare kaj la kontaktinformojn pri la koncernaj landaj skoltaj
asocioj. La dokumento estis lastatempe sendita al cxiuj internaciaj
komisiitoj kaj ankau haveblas cxe la regiona TTT-ejo:
www.scout.org/europe.
Le Magazine informas pri "Vojagxo por paco"
Sercxu la lastan numeron (no. 12) de la eldonajxo de la Europa
Komisiono "Le Magazine" kiun via landa asocio baldau ricevos. La
Packrozadon havas cxefan rolon en la kovrilo. Sekvas kvinpagxa
artikolo kie skoltismo estas prezentata kiel "malferma movado kun
sociaj taskoj" kaj ne "mallargx-rigarda organizo, kiel kelakj homoj
ankorau konsideras gxin"
Estas citata frazo de Richard Amalvy, la projektestro: "Labori por
paco estas ero de la fundamento de skoltismo, kaj plibonigi la
mondon estas parto de nia idealo. Skoltismo estis malpermesata
de cxiuj totalismaj registaroj, cxu nazia, cxu komunismaj. Gxi estis
malpermesata cxar gxi batalas por libereco kaj plurismo. Ni devas
komprenigi al la politikistoj ke en junularaj organizoj la gejunuloj
lernas praktiki civitanecon. Junularaj organizoj ne estas nur
distrejoj. ili trejnas homojn kiuj igxos respondecaj pri novaj sociaj,
ekonomiaj kaj politikaj taskoj.
Ni konsideras la Packrozadon kiel investo por la estonteco kaj ni
tre dankas cxiujn partoprenintoj, trejnistojn, kunulojn kaj
subtenantojn kiuj helpis realigi nian revon. Gxi sukcesis igi
skoltismon pli videbla kaj fidinda kunulo por aliaj junularaj kaj
interregistaraj organizoj kaj pretigis la vojon al pluraj novaj iniciatoj =
cxe loka, lada kaj internacia nivelo.
La Pacmaristoj konstruas Pacpontojn
Malgrau la packrozado nun finigxis, la projekto Pacpontoj daurigos
la taskon kiun gxi komencis. Unue, estas plano renkontigi denove
la pacmaristojn dum la jarfino por taksi la sekvojn de la projekto en
iliaj vivoj kaj junularaj organizoj, kaj kiel ili estas uzantaj sian
sperton en sia junulara laboro. Due, la Europa Skolta Regiono
preparas aron da iloj kaj agadoj uzitaj dum la packrozado.
Skoltestroj povos uzi ilin en sia eduka laboro kun gejunuloj de siaj
landoj. Niaj TTT- pagxoj baldau dissemos la ideojn pri paceduko
kaj kuneco inter la gejunuloj.
Europak enrete
EuroPak nun haveblas cxe la regiona TTT-ejo kiel aldona servo al
la landaj skoltaj asocioj. La aprila EuroPak enhavas la lastan
numeron de Committee Update kaj la reagojn de la landaj asocioj
pri la gxisnuna plenumo de la Europa Skolta Plano 1999-2007.
Europak estos daure sandata posxte al la internaciaj komisiitoj.
BruPak baldau
La Europa Skolta Oficejo plezure prezentas BruPak, nova informilo
kiu portos al vi informojn el la europaj instancoj. Atendu la unuan
numeron baldau, gxi markos la lancxon de la novaj junularaj
programoj de la Europa Unio.
Findatoj por la Junulara programo de la Europa Unio
La lancxo de tiuj cxi novaj programoj konfuzigis la novajn regularojn,
findatojn kaj aligxilojn. se vi estas preparanta projekton por
Junularo por Europo au Europa Volontula Servo, bonvolu kontakti
Anna Keep au Richard Amalvy cxe la Europa Skolta Oficejo en
Bruselo por la lastaj novajxoj.
Irlandaj skoltoj preparas sin al nova kuna estonteco.
Inter la multaj novecaj projektoj prezentitaj kadre de la Centjara
Fonduso 2000, unu elstaris pro originaleco. La irlandaj skoltaj
asocioj CSI kaj SAI kune prezentis projekton por starigi unu solan
asocion en Irlando. Gvida komitato konsistanta el anoj de ambau
asocioj kunordigos la laboron de subkomitatoj pri unuopaj temoj:
junulara programo, plenkreskulaj rimedoj, havajxoj kaj financo,
profesiuloj kaj administrado, publika bildo, uniformoj kaj insignoj,
konstitucioj kaj reguloj. Oni starigis precizajn punktojn kaj celojn por
cxiuj komitatoj per vasta konsultado de eksteraj spertuloj kaj aliaj
organizoj. Anoj de ambau asocioj partoprenos landajn konsultajn
renkontojn, kaj gejunuloj partoprenos per iliaj landaj parlamentoj kaj
Roveraj Forumoj.
La proponoj estos prezentataj cxijare al la landaj konsilioj au
asembleoj kiuj decidos, kaj oni faros interkonsenton kun la Skolta
Asocio, Britio, pri Norda Irlando.
La Europa Skolta Regiono firme apogas tiun cxi kuragxan iniciaton
fonditan sur la volo forigi dividojn kaj starigi fortan unuigxintan
skoltan movadon en Irlando. Ni esperas ke skoltismo en Irlando
starigos ekzemplon por aliaj pri la maniero efike mastrumi
sxangxon kaj simpligi strukturojn por la bono de la junaj kaj
plenkreskaj membroj.
Vilagxo de la tutmonda evoluo planita por Expo 2000
Ni memorigas ke la germana geskoltaj asocioj organizas Vilagxon
de la tutmonda evoluo cxe la monda Ekspozicio 2000 en Hanovro,
Germanio, de la 7a gxis la 27a de augusti. La gxenerala devizo
estas "Homa-Naturo.Teknologio". Se vi sxatus arangxi laborgrupon
au "enmarsxan" programeron, bonvolu kontakti Sandra Gehrke,
fakso: +49 30 61285009, retposxto: 0000,8000,0000=
expo2000-gdv@scoutnet.de
Eldonigxis la unua bulteno de la Monda Jxamboreo
Jam preparigxas la 20a Monda Jxamboreo, okazonta en Sattahip,
Tajlando, de la 28a de decembro gxis la 8a de januaro 2003. La
unua bulteno prezentas la jxamborean insignon, temon,
partoprenontojn, junularan programon, lokon kaj kotizojn aprobitaj
de la Monda Skolta Komitato. La temo estos: "Interdividi nian
mondon, interdividi niajn kulturojn". Tiu cxi arangxo estos unikan
eblecon por gejunuloj el la tuta mondo sperti la interdividan spiriton
de Skoltismo, vivante kaj lernante pri kultura malsameco. Rajtas
partopreni geknaboj inter 14 kaj 17-jaragxaj (naskitaj inter 29a de
decembro 1984 kaj 18 de decembro 1988). La nombreco de
ordinara trupo estos 36 geknaboj (4 patroloj el 9 geknaboj) plus 4
plenkreskaj estroj. La internacia Serva Teamo konsistos el
gejunuloj inter 18 kaj 28-jaragxaj. Pliaj informoj haveblas cxe:
www.worldscoutjamboree20.org
Novaj eldonajxoj de la Laborgrupo Strategio
La Monda Skolta komitato starigis novan laborgrupon Strategio
konsistanta el 6 volontuloj kaj prezidata de John Beresford. La
laboro pri strategio koncernos ankau pli vastan kaj pli reprezentan
ularon, inkludanta gejunulojn. Por atingi tiun celon, starigxos
neformala reto kiu komunikos retposxte kaj provos la materialon
produktotan de la laborgrupo. La kerno de la laboro estos apliki la
Rizolucion 3/99 de la Monda Skolta Konferenco, pri la taskoj de
skoltismo, precipe per la produktado de iloj kiuj helpu plenumi la
taskojn je cxiuj niveloj de la Monda Organizo de la Skolta Movado.
La unua nova eldonajxo havas la titolon "Kompreni la Taskateston"
kaj haveblas en angla kaj en franca lingvoj kaj elsxuteblas cxe la
monda skolta TTT-ejo: www.scout.org. Gxin sekvos "Plenumi la
Taskojn de Skoltismo", kiu enhavos skizon por landa au regiona
laborgrupo.
Lasta alvoko por Monda Skolta Solidareca Tendaro B=E9cours 2000
Estas via lasta ebleco aligxi al tiu cxi alloga arangxo kiu kunvenigos
gejunulojn inter 15 kaj 20-jaragxaj el la tuta mondo. Gxi okazos de
la 27a de julio gxis la 3a de augusto 2000 en B=E9cours, Francio,
EuroPasxo en forlasita malnova vilagxo cxarme renovigita de
geskoltoj dum la lastaj 20 jaroj. Por pliaj informoj, bonvolu kontakti
EEDF: www.eedf.assoc.fr
Lasta ebleco aligxi al la 11a Monda Skolta Moot en Meksikio
Restas kelkaj lokoj en la Monda Skolta Moot okazonta en Meksikio
de la 12a gxis la 23a de julio 2000. Tiu cxi arangxo estas por
gejnuloj inter 18 kaj 26-jaragxaj, kaj la temo estas "Tradicioj por la
Estonteco". Se via lando deziras sendi teamon kaj ankorau ne
aligxis, tuj kontaktu la organizan komitaton: 000=
0,8000,0000seop.moot@usa.net
Nova afisxo de skoltaj insignoj
35 novaj anaj organizoj aligxis al la Monda Organizo de la Skolta
Movado post la lasta fojo kiam tiu cxi mondfama afisxo eldonigxis.
La nova afisxo prezentas la 184 insignojn de niaj 28 milionoj da
membroj tutmonde kaj haveblas cxe SCORE:
www.worldscoutshop.org
Novajxoj de la Europa Skolta Oficejo
Post la foriro de Dominique B=E9nard kaj gxis la alveno de Jocelyne
Gendrin kiel Regiona Direktoro la 1an de julio 2000, Kjeld
Jespersen dejxoros kiel provizora Direktoro. Baldau oni decidos
pri dungo de novaj oficistoj kaj alvokoj al kandidatigxoj
Kontrollisto de findatoj
- 20a Monda Jxamboreo (28.12.2002 =AD 8.1.2003, Tajlando):
antaualigxo de teamoj 30.6.2000, internacia serva teamo
30.9.2000 cxe Monda Skolta Oficejo