Eurofax 85 Oktobro 1999 Tertremo en Grekio Nur kelkaj tafoj post Turkio, nun Grekio estas frapita de tertremo. La grekaj skoltoj estis inter la unuaj kiuj reagis al la unuaj kiuj reagis. Ekde la unua momento ili ekhelpis la malfelicxulij, kaj post unu semajno pli ol 3000 skoltoj estis implikitaj. Ni gratulas ilin pro ilia rapida kaj efika reago. La geskoltoj starigis pli ol 1500 tendojn en 19 komunumoj kaj mastrumas plurajn tendejojn por la viktimoj de la tertremo. Ili de proksime kunlaboras kun "Kuracistoj de la mondo" kaj disdonis mangxajxojn kaj elfonis faldfolion kun titolo "Kiel plifaciligi vian vivon en tendo". Ili organizas agadojn por la infanoj de la tendaroj. En la tendaroj mankas kelkaj bazaj ajxoj kiel malvarmosxrankoj por mangxajxoj kaj grandaj tendajxoj por ombrumi. La turkaj skoltoj helpis la grakajn, kiel ili estis helpintaj la aliajn la antauan semajnon. La cipra skolta asocio respondis al la alvoko per livero de valizetoj mun libroj, krajonoj, ktp por la infanoj de la tendejoj, cxar la larnejo malfermigxis. Niaj pensoj kaj niaj pregxoj iras al cxiuj homoj atingitaj de katstrofoj, ankau en Tajvano, kiun frapis la lasta tertremo. La manifesto de la Pazkrozado Okaze de la lancxo de la Internacia Jaro por la Packulturo la 14an de septembro en Tessaloniki, la pacmaristoj oficiale prezentis la Manifeston de la Packrozado al la Gxenerala Direktoro de UNESKO, al la prezidanto de la Europa Unio, al la Gxenerala Sekretaro de la Konsilio de Europo. Dum vidkonferenco, Frederico Mayor, Gxenerala Direktoro de UNESKO, oficiale nomis la pacmaristoj "pacambasadoroj" Jen la teksto de la Manifesto: Enkonduko "Ni, la pacmaristoj el la tuta mondo ensxipigxis en la Packrozadon por plenumi vastan taskon celantan antauenigi pacon kaj reamikigxon. Ni dankas la jenajn organizoj pro ilia subteno: UNESKO, Centro Nordo-Sudo de la Konsilio de Europo, Europa Unio, Monda Otganizo de la Skolta Movado, Europaj kaj Mediteraneaj Junularaj Forumoj. Tra la malmola mara vivom ni celas kunmeti malsamajn kulturojn. ni deziras ke la paca spirito estu en cxies pensoj kaj deziroj. Tial ni estas cxi tie, Ni deziras per nia cxeesto realigi tiajn ideojn. ni deziras eduki kaj klerigi la venontan generacion por ke gxi pretigu la fundamentoj de paco. La Packrozado ricxigis nian koncepton pri paco, pri kultura malsameco, pri la kultura malsameco, pri la mastrumado de konfliktoj, pri negociado, pri justeco, pri homaj rajtoj, pri komunikado kaj pri la role de la junularaj organizoj. Manifesto Nin, la pacmaristojn, kunigas unu revo pri paco kaj harmonio en la tuta mondo. Ni estas konvinkitaj ke tiun celon eblas atingi per proksima kunlaboro. Lau ni, paco bezonas: 1. edukadon, kiu evoluigu pacon en la spirito kaj en la bolo de la homoj; 2. homojn, kiuj scipovu profiti je la vivo gxoje kaj kontente, 3. rifuzon de perforto kaj diskriminacio, por ke la homoj komprenu kaj malfermu sin al la malsamaj kulturoj, religioj, kutimoj kaj tradicioj; 4. homojn scipovantajn dispartigi sian amon inter ili, memorante ke tio kio ne estas donata, estos forperdata; 5. homojn sercxantajn komunajn interesojn. Tio ebligos konstrui ponton super la bariloj kiuj malpermesas la unuecon de la mondo. Fine, ni estas konvinkitaj ke paco eblas. ni estas konvinkitaj ke la junularo deos ludi gravegan rolon en la starigo kaj la daurigo de la paco. Ni opinias ke la gejunuloj povas atingi tiun cxi celon evoluigante en siaj landoj publikan opinion kiu alvoku justicon, protektadon de la homaj rajtoj, toleremon kaj reciprokan respekton. Ni colas ke paco regu en la tuta mondo edum la venonta jarmilo. La Packrozado triumfe eniris Pireon la 19an de septembro, kie gxin akceptis la grekaj geskoltoj, anoj de aliaj junularaj organizoj kaj vizitantoj de diverdaj europaj kaj arabaj grupoj. La 22an de septembro okazis ronda tablo pri la rolo de junularaj organizoj por la paco, reamikigxo kaj homaranaj urgxajxoj. Gxin sekvis emocia malferma ceremonio. Ne maltrafu la fotojn kaj la taglibron de la pacmaristoj cxe www.peacecruise.org. 4a Euro-Araba renkonto en Grekio Reprezentantoj el skoltaj asocioj el 8 europaj kaj 6 arabaj landoj renkontigxis en Pireo de la 22a gxis la 26a de septembro por pluevoluigi la kunlaboron Europo - Araba mondo. La pinto de la arangxo estis diskuto kun la pacmaristoj kaj pri kiel pli efike subteni iniciatojn kaj projektojn de la gejunuloj. Cxiuj partoprenintoj konsideris ke la Packrozado estis unika kaj intensa sperto kiu ilin helpis starigi firmajn rilatojn trans la limoj kaj kiu ebligis al ili antauvidi kiel alpreni realajn respondecojn kaj realigi verajn sxangxojn en iliaj komunumoj. Oni rekomendis daurigi la projekton en la estonteco, implikante pli multajn gejunulojn. Aliaj temoj pritraktitaj: prelegoj de la asocioj pri kunlaboraj projektoj intere Europo kaj la Araba mondo, kun priskribo de la atingoj, de la problemoj kaj de la bezonataj plibonigoj; pretigo de gvidlinioj por la intersxangxoj de europaj kaj arabaj gejunuloj; la agadprogramo de la europaj kaj mediteraneaj gejunuloj por la intersxangxaj projektoj kaj la volontulaj servoj; venontaj agadoj je landa kaj regiona skalo. La detaloj de la projektoj kaj de la agadoj por 2000-01 aperos en la raporto kiu baldau haveblos cxe la regiona TTT-ejo. La 5a Euro - Araba renkontigxo okazos en Libano en 2003. Mendu Europo por vi! Per la julia Europak, cxiuj asocioj ricevis mendilon por la brosxuroj kaj aliaj varoj pri Europo por vi!, la speciala programo de la Europa Skolta Regiono por la 16-22-jaruloj. La eldono 2000 de cxiuj brosxuroj estas pretigata, kaj estos baldau presata. Se vi deziras mendi ilin, bonvolu sendi la mendilon al la Europa Skolta Oficejo kiel eble plej frue. S via mendo alvenos antau la 6a de oktobro, la brosxurojn sendos al vi la presejo mem. Tiel oni sxparos valoran tempon kaj laboron, kaj viaj anojn ricevos la brosxurojn gxustatempe. Ni sxatus speciale danki cxiuj kiuj gxis nun kontribuis kaj partoprenis en la programo Europo por vi! Kiu gastigos la Eurodfolk 2003? Nur post la europa seminario pri "Allogaj programoj por gejunuloj pli ol 16jaraj" oni decidos kiu gastigos la venontan Eurofolk. La seminario okazos en antalya, Turkio, de la 20 gxis la 26a de majo 2000. La partoprenontoj en la seminario ricevos la taskon skixi novan tipon de europa arangxo por la gejunuloj 16-22jaraj, inkluzive de nova nomo. La Europa Skolta Komitato volus analizi la rekomendojn kaj proponojn antau alvoki kandidatojn por arangxi la eventon. Ankau la asocioj estas invitataj sendi proponojn al Jacqueline Collier cxe la Europa Skolta Oficejo. Seminario "Akvo por kreski" en Pollando Por la unua fojo, anoj de landaj teamoj respondecaj pri la programo por geskoltoj, pri marskoltismo kaj pri ekologio, renkontigxis por trovi la manieron ricxigi la programojn celantajn geknabojn 12-15jaraj en akva agado. La seminario okazis cxe la Europasxo de Perkoz de la 4a gxis la 10a de septembro. La programo enhavis: la karakterizojn de adolesko; kiel skizi junularan programon; ligojn inter Plano 21 kaj la geskoltaj taskoj; esploron de kazo pri agadoj kaj projektoj por la junularo; esploro de la lagoj kaj arbaroj de la regiono de la Mazuraj lagoj; la malkovron de la mara kulturo; individuajn kaj grupajn projektojn. La partoprenintoj taksis ke la seminario estis unua pasxo al la bona direkto por kunlaboro inter maraj kaj teraj geskoltoj. Gxi ebligis konsciigxi pri la pluraj allogaj edukaj eblecoj kiujn la akvo ofertas, kaj gxi instigis la asociojn plifotrigi la ekologian aspekton de iliaj junularaj programoj. La raporto alvenos per la novembra Europak, kaj enhavos esplorojn pri kazoj, ideojn por agadoj, kaj projektojn faritajn dum la seminario. EuroSea 6, kiu okazos en Perkoz de la 8a gxis la 12a de junio 2000, fondigxos sur la rezultoj de tiu cxi seminario. Simpozio pri la taskoj de skoltismo La invitilon al la Simpozio pri la taskoj de skoltismo vi trovos en la oktobra Europak. La arangxo okazos en Slovenio de la 21a ghis la 23a de januaro. Gxi konstituos en la Europa Skolta Regiono la sekvo de la decidoj de la Monda Skolta Konferenco, precipe pri la taskoj de skoltismo kaj la kundivido de la respondecoj inter la seksoj je cxiuj niveloj de la MOSM. Gxi estos ankau la okazo por trovi la manierojn por konfirmi la kunulecon kaj evoluigi skoltismon, precipe en Balkanio. Ne forgesu ke vi povas partopreni en nia tasko ankau per la regiona TTT-ejo. Maksimume 3 personoj po landa skolta asocio rajtos partopreni la arangxon. La partoprenontoj estu anoj de landaj teamoj pri la edukmetodoj kaj flue scipovu la anglan au la francan. La partoprenkosto estas 300 CHF, kun eblaj rabatoj por mezeuropaj landoj. La Jarcenta Fonduso La Europa Komitato volus ricevi antau la 22a de oktobro la raportojn pri cxiuj projektoj subtenitaj far la Jarcenta Fonduso en 1999. La raportojn oni analizos por decidi pri la pago de la lasta parto de la monhelpo. La petformularoj por la subteno en 2000 trocigxos en la oktobra Europak kaj devus reveni al la Europa Oficejo antau la 31a de decembro. Kontrollisto de findatoj - Seminario Unue la infanoj (120-26.11.1999 Belgio):sendu vian demandon rekte al la ESO en Bruselo. - Europo por vi! Mendu brosxurojn kaj varojn de 2000 gxis la 6.10.1999 cxe la ESO en Gxenevo. - Retoj Overture kaj Nordo.sudo (22-24.10.1999, Danio): kandidatigxoj ghis la 11.10.1999 che la DDS. - Simpozio "Sekuraj kontrau la malbono" (20-26.11.1999, Britio): kandidatighoj gxis la 15.10.1999 che la ESO en Ghenevo. - Simpozio pri la tasko de skoltismo (21.23.1.2000), aligxoj gxis la 10.12.1999 cxe ESO en Gxenevo. - Jarcenta fonduso 2000: kandidatigxoj ghis la 31.12.1999 che la ESO en Gxenevo. - Monda Skolta Moot, Meksikio: kandidatigxoj ghis la 31.12.1999 che la organiza komitato, Meksikio.