Eurofax 78 Marto 1999 Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Regiono. Gxin produktas la Europa Skolta Oficejo kaj gxin ricevas fakse cxiuj asocioj anoj de la Europa Skolta Regiono. Tiu cxi nur teksta versio estas disdonata kiel aldona servo al la membraro. La sensxangxa reproduktado de la artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas esti agnoskata kiel la informofonto. NOVA MANLIBRO DE LUPIDESTROJ La anglalingva versio de la Manlibro de Lupidestroj estis publikigata de la europa kaj interamerika regionoj. La regionoj kune prezentis kaj distribuis ekzemplerojn en la Mondjxamboreo. Aldonaj ekzempleroj estos sendataj al cxiuj europaj asocioj cximonate. Per la publikigo de tiu cxi verko, la koncepto Macpro-RAP transiras al nova fazo: la terena uzado en la lupida brancxo. Gxi celas la bezonojn de geknaboj inter 7 kaj 11 jaragxaj kaj enhavas cxapitrojn pri: kiel aptigi erojn de la skolta metodo al tiu cxi agxo, kiel elekti, disvolvigi kaj taksi agadojn, kiel mastrumio la jaran programon kaj kiel taksi la personan disvolvigxon. Gxi ne nur bazigxas sur solida teoria koncepto kaj donas praktikajn sugestojn por okupigxi pri lupidaro tago post tago, sed gxi ankau havas belajn bildojn kaj multajn ideojn por la naciaj programaj teamoj. Por kromaj ekzempleroj kaj helpo por cxe eldonado en via lingvo, bonvolu kontakti la Europan skoltan Oficejon. SEMINARIO PRI LA POVO DE INFORMADO KAJ KOMUNIKADO Tiu cxi seminario okazos cxe la Europa Junulara Centro en Strasburgo, Francio, de la 2a gxis la 9a de Majo 1999. Gxi celas: kapabligi la landajn geskoltajn asociojn interkonigi ideojn kaj spertojn pri kiel liveri al gejunuloj aliron al temaj informoj, identigi diversajn komunikilojn klaj analizi ilian utilecon kaj allogecon por la junularo. La partoprenontoj devus esti junaj mastrumantoj de novigaj projektoj en la fako de informado kaj komunikado, au anoj de landaj, regionaj au lokaj teamoj kun tasko mastrumi informadon kaj komunikadon, kapablaj komuniki angle au france, agxaj inter 18 kaj 30 jarojn. La findato por aligxi cxe la Europa Skolta Oficejo estas la 15a de marto. LASTAJ NOVAJXOJ DE LA PACA SXIPVOJAGXO 1. Igxu paca maristo! La alvoko por partoprenontoj estas sendita al la landaj skoltaj asocioj de la europa kaj araba regionoj, kaj al la organizoj anaj de la Europa Junulara Forumo kaj de la Mediteranea Junulara Forumo. La akndidatoj devas agxi inter 18 kaj 25 jarojn kaj esti de landoj de la mediteranea marbordo. LA findato por aligxi estas la 23a de aprilo. Pli da informoj pri la Paca Sxipvojagxo haveblas de Anna Keep au Richard Amalvy, retposxte: peace.cruise@euro.scout.org. 2. Bonsukcesaj vizitoj Richard Amalvy, la projektestro, vizitis dum Februaro Grekion, Turkion kaj Israelon. La Landaj Organizaj komitatoj de la Paca Sxipvojagxo estas nun kreataj kaj starigis la necesajn oficialajn kontaktojn por garantii fruktodonan kunlaboron ja la loka nivelo. Li ankau vizitis la Delegitejojn de la Europa Unio, kiuj estis informitaj de Bruselo pri la projekto. Eblas pligrandigi nian rolon en la programo Media. Nia kunlaboro kun aliaj junularaj organizoj estas alte sxatata. 3. La Paca Sxipvojagxo kiel gvidprojekto La Paca Sxipvojagxo integrigxis en la nova programo Junularo por Europo (Youth fo Europe) de la Europa Unio kiel gvidprojekto. Gxi trovigxas kadre de la Ago D, kiu subtenas junularaj s.ngxoj kun landoj ekster Europa Unio. Tiamaniere, la Europa Komisiono subtenas la intersxangxojn lau la vojo de la sxipo. Por pli da informoj, bonvolu kontakti Anna Keep au Richard Amalvy cxe la Europa Skolta Oficejo, au vian landan agentejo Junularo por Europo. SKOLTA EUROPA JXAMBOREO 2001 La planado de la venonta Skolta Europa Jamboreo jam komencigxis. En 1997 estis subskribita interkonsento inter ASDE kaj MSC (Hispanio), ZHP (Pollando), Scouts de France kaj The Scout Association (Britio) por starigi komunan arangxon por iliaj skoltaj brancxoj kaj kunlabori por plibonigi iliajn junularajn programojn. Pro la granda intereso de aliaj asocioj, la organizantoj decidis proponi rezolucion al la Europa Skolta Konfernco de 1998. La konferenco decidis ke la menciitaj asociopj organizos la arangxon nome de la tuta Regiono en 2001. La arangxo okazos en Jambville, Francio, de la 29a de Julio 2001 (malfermo) gxis la 3a de Augusto (fermo), kun ebleco plilongigi la restadon en aliaj tendaroj en Francio, au per hejma gastigado en najbaraj landoj. Gxi celos geknaboj agxaj inter 11 kaj 15 jarojn kaj la partprenado okazos per landaj partoloj, aligxintaj per landa tacxmento. Oni fakte subtenos la gxemeligxon inter patroloj de malsamaj landoj. La programo bazigxos sur la tri cxefaj fakoj proponitaj de la programo Aventurlandoj de la europa Skolta Regiono: esplorado kaj aventuro, gajni novajn teritoriojn kaj la bando. La Jxamboreo utilos liel eksperimentejo de novaj agadoj kaj intersxangxejo de ideoj inter landaj asocioj pri kiel plibonigi la programon por la skolta brancxo. La organizantoj volus ke kiel eble pli da asociaoj partoprenu en la planado kaj mastrumado de la arangxo, por ke gxi estu vere europa jxamboreo. Plki detalaj informoj haveblos cxe la Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj en Malto. TAKSADO DE EUROPASXOJ (EUROSTEPS) '98 La enketiloj pri la rezultoj de Europasxoj' 98 estas jam analizitaj. Ni ricevis respondojn de 20 Europasxoj de 12 landoj, el 64 en 22 landoj. Aldonajn reagojn ni ricevis de le gejunuloj per la enketilo enhavata de la brrosxuro Europasxoj '98, kaj de partoprenintoj en la Europa Konferenco kaj en la Konferenco de Mastrumantoj de Europaj Geskoltaj Centroj. Entute 5.851 gejunuloj inter 16- kaj 22-jaragxj vizitis la 20 Europasxojn analizitaj en 1998. La 10 Europasxoj kun la plej alta nombro da eksterlandaj vizitintoj en tiu agxgrupo estis, en malkreska ordo, Kandersteg, Apulia, B.cours, Vaessaroe, Veruda, Mediteranea arbaro, B.-P. Park, Bucher Berg, Sa. Jacinto, Buitenzorg. La landoj de kie plej da gejunuloj vizitia Europasxojn estia, en malkreska ordo, Belgio, Germanio, Britio, Francio, Italio, Hispanio, Nederlando, Romanio, Luksemburgio, Danio. Gxenerale, la Europasxoj sxatas la programon cxar gxi helpas igi iliajn programojn pli defiaj kaj internaciigi ilin, tiel permesante al ili allogi pli da adoleskuloj kaj gejunuloj el sia landoj kaj el eksterlando. Ili tamen rimarkis ke necesas plibonigi la varbadon je cxiuj niveloj per laborgrupoj, trejnkursoj kaj eldonajxoj, kaj ke la landaj asocioj helpu la grupojn preparigxi antau partopreni en Europasxo. La gejunuloj ankau sxatis la programon kaj taksis sian partoprenandon amuza kaj ricxiga sperto. Ili tamen petis pli da subtenon de siaj asocioj kaj de la Europasxoj por plani kaj ekzekuti iliajn projektojn. La landaj asocioj sxatis la programon Europo Por Vi!, sed petis pli da informoj kaj da helpo de la Europa Regiono por apliki gxin je la loka nivelo. Baldau publikigxos detala raporto kun la rekomendoj por la landaj asocioj, la Europasxoj, la partoprenantoj kaj la Europa skolta regiono. Gxi estos dissendata per la Europak. NOVAJXOJ DE LA EUROPAJ LABORGRUPOJ La Europaj Laborgrupoj renkontigxis en Gilwell Park, Britio, de la 19a gxis la 21a de Februaro por analizi la progresoj cxe la apliko de la Europa Skolta Plano 1999-2007. La cxefa tagordero por la laborgrupo pri la junulara programo estis la preparo por la Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj. Inter la aliaj tagorderoj estis RAP, Europo Por Vi!, la Europa Skolta Jxamboreo, Eurofolk kaj la Europaj Seminarioj, la uzado de la TTT-ejo kaj komunikiloj. Ankaj la laborgrupo pri Plenkreskulaj Rimedoj laboris por prepari la Forumon kaj disvolvis proponon por europa trejnado kaj intersxangxa programo por trejnistoj. La grupo pri komunikado disvolvis planon por plibonigi la komunikadon en la regiono. Gxi proponis ka antau la fino de la jaro 2002 cxiuj landaj asocioj havu elektronaj komunikiloj por komuniki kaj intersxangxi ideojn kun aliaj per la Interreto. Aliaj ideoj prezentitaj, kiel la starigo de forumoj kaj dissendolistoj por faciligi la kunlaboron en diversaj fakoj de la Europa Skolta Plano, kaj la kreado de virtuala biblioteko kaj rimedejo, monhelpo por ilaro kaj trejnado, estos proponataj al la Europa Skolta Komitato por decido dum la cximonata kunsido. RAP - SENDU AL NI REAGOJN ! Ni nuntempe preparas gxisdatigon de RAP kaj sxatus ricevi raportojn pri la maniero kiel la landaj asocioj aplikis RAP-on. Bonvolu sendi viajn reagojn, rimarkojn kaj sugestojn al Jacqueline Collier cxe jcollier@euro.scout.org. Antaudankon pro via kunlaboro. ALIGXO AL LA NEFORMALAJ RETOJ Se vi ne ankorau aligxis por partopreni en la renkontigxoj de la retoj Nord-Sudo kaj Overture kiuj okazos de la 19a gxis la 21a de Marto en Courrie`re, Belgio, tiu cxi estras via lasta ebleco! Anbau retoj, dum tiuj cxi renkontigxoj, debatos interkulturan trejnadon por plenkreskuloj kaj intersxangxos ideojn, spertojn kaj materialon. Por pli da detaloj, bonvolu kontakti la gastigantan asocion: F.d.ration des Scouts Catholiques de Belgique, fakso +32 2 511 46 87. ALIAJ URGXAJ FINDATOJ * Europaj Skoltaj Seminarioj kaj arangxoj - Forumo pri la Junulara Programo kaj la Plenkreskulaj Rimedoj, Malto, aligxu gxis la 5a de Marto por ricevi 10%-an rabaton ; la fina aligxdato estas la 26a de Marto. - Europa Konferenco de mastrumantoj de geskoltaj centroj, Pollando, aligxu gxis la 1a de Majo. Bonvolu sendi viajn aligxilojn al la Europa Skolta Oficejo kiel eble plej frue per Fakso, posxto au retposxto. * Mondaj Skoltaj arangxoj - Jara censado (Jara raporto 1999a kun censoslipo, cirkulero n-o 28). Resendi gxis la 31a de Marto - Monda Skolta Konferenco kaj Monda Skolta Forumo, Sudafriko, aligxu gxis la 30a de Aprilo. 30 April. Bonvolu sendi aligxilojn pri mondaj arangxoj rekte al la Monda Oficejo. BONVENON AL ANNE-CHRISTINE La Europa Skolta Oficejo gxoje bonvenigas Anne-Christine Vogelsang el Svisio. Sxi eniras la teamon kiel administra asistantino. Sxi eklaboros en Gxenevo la 1an de Marto kaj estas atingebla c. eurobureau@euro.scout.org