Eurofax 77 Februaro 1999 Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Regiono. Gxin produktas la Europa Skolta Oficejo kaj gxin ricevas fakse cxiuj asocioj anoj de la Europa Skolta Regiono. Tiu cxi nur teksta versio estas disdonata kiel aldona servo al la membraro. La sensxangxa reproduktado de la artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas esti agnoskata kiel la informofonto. NI BONVENIGAS BULGARION KIEL NIA 151a ANO La organizo de la Bulgaraj Skoltoj(OBS) estas nun ano de la Monda Organizo de la Skolta movado. La Skoltismo komincis en Bulgario en la jaro 1911a, kaj estits unue agnoskata de la MOSM en 1923. OBS nun havas 2.000 membrojn, skoltoj kaj skoltinoj, en 57 grupoj en la 29 plej grandaj urboj de la lando. Gxia landa sidejo estas en Sofia. Vi povas kontakti la asocion retposxte : obs@techno-link.com. ALVOKO PRO LA KOLOMBIA TERTREMO La Kolombia Skolta Asocio petas urgxan helpon de aliaj skoltaj asocioj por povi liveri tegmenton al viktimoj de la tertremo kiu frapis la landon lastatempe. La Monda Skolta Oficejo ricevis mesagxon kies ni publikigas elcxerpajxojn: "Karaj geamikoj kaj skoltaj gefratoj, vi konas la terurajn kondicxojn kreitajn de la tertremo en la kafokreska regiono de Kolombio. Pli ol 200.000 homoj restis senhejme kaj tiu cxi estas la plej urgxa problemo liun oni devas solvi. Tempaj tegmentoj por la senhejmuloj. La prezidento Pastrana petis la Kolombia Skolta Asocio gvidi la strebon por konstrui tempajn tendarojn tiucile. La Nacia Skolta Konsilio kaj la Skoltestro de la Kolombia Skolta Asocio alvokas nun cxiujn skoltojn en Ameriko kaj en la mondo por helpi solvi la tempajn logxbezonojn de tiuj familioj per dono de mono per kiu ni povu acxeti tendojn. Oni taksis bezonon de almenau 10.000 gxis 14.000 tendoj por 2 gxis 6 personoj po". Fabia Castaneda Lopez, Landa Skoltestro kaj Alejandro Echavarria, Membro de la Nacia Skolta Konsilio Se vi volas donaci monon, bonvolu rekte kontakti la Kolombia Skolta Asocio. Fakso +57.1/287 23 56 Retposxte: aechavarr@intic.net KONTRAUPERSONAJ MINOJ "Karaj skoltoj de la mondo, pro la minkampoj kiuj cxirkauas nian urbon, ni ne povas iri kien ni volas. Ni esperas ke vi mem neniam trovigxos en tia situacio. de Kupa Skolta Grupo en Petrinja, Kroatio Kiel povas la Skoltismo ne reagi al problemo kies viktimoj estas ofte infanoj? Kiel ni povas resti blindaj al iu el la plej sxokaj skandaloj de nia moderna mondo, kies viktimoj estas gejunuloj? Cxiumonate, cxirkau 2.000 homoj, cxefe civiloj, mortas au perdas korpoparton pro la eksplodo de minoj. Multaj milionoj de minoj nun kusxas subtere en pli ol 70 landoj. Dum la pasintaj 20 jaroj kreskis la uzado de minoj por terurigi kaj fugxigi la civilajn logxantaroj. Ilo kauzas terurajn korpovundojn. Ili disrompas familiojn kaj detruas vivojn. La Europa Skolta Konferenco petis ke la Monda Skolta Komitato, la europa Skolta Komitato kaj la landaj asocioj tuj agu por varbi la kompetentajn autoritatojn tute malpermesi la konstruadon, eksporton, depono, transporto, komerco kaj uzado de cxiuj tipoj de kontraupersonaj minoj, kaj uzu tiucelan edukmaterialon por komprenigi la problemon. La Europa Skolta Regiono, kunlabore kun la Teamo pri Kontraupersonaj Minoj de la Gxeneva brancxo de la Svisa Skolta Movado, kaj kun la teknika helpo de Handicapo Internacia, eldonis edukilaron nomata "Minoj". La aro enhavas ludon por komprenigi la problemon al geunuloj inter 8 kaj 16 jaraj. Gxin inventis Rovera grupo el Gxenevo kiu volis transdoni siajn konvinkojn al aliaj gejunuloj per la fundamento de la skolta metodo "lerni farante". Ni esperas ke aliaj skoltestroj ankaj ludos tiun ludon kun gejunuloj de sia lando. Tiel ili povos helpi solvi la problemon en skolta maniero. La edukilaro estos baldau disdonata per Scoutpak kaj haveblos cxe nia TTT-ejo. Ni dankas la Europan Komisionon, la Junularan Fonduson de la Gxeneva Kantono kaj la Fondajxo Volkart Vision pro ilia helpo cxe tiu cxi projekto. PLENKRESKULOJ EN LA SKOLTA MOVADO Per la decembra kaj la januara Scoutpak oni disdonis du nove pruduktitajn numerojn de la dua serio de Information Exchange (N^ 15 kaj N^ 16). Eblas ankau elsxuti ilin de la europa TTT-ejo NOVAJ EUROPAJ REGIONAJ SKOLTAJ TTT-PAGXOJ Ni esperas ke vi jam vizitis nian novan TTT-pagxoj nun troveblaj cxe www.scout.org/europe. Ili celas plifaciligi la komunikadon ene de la Europa Regiono. Unu el la plaj gravaj plibonigoj estas la ebleco elsxuti dokumentojn. Ni pardonpetas ke la novaj pagxoj nuntempe haveblas nur en la angla lingvo, sed la franca traduko devus esti preta fine de Februaro. Estas kvar cxefak fakoj: La Europa Skolta Plano 1999-1007, Bultenoj kaj raporrtoj, Kio estas en la Europa Skolta Regiono kaj Kion gxi faras?, Ligoj el la Europa skolta regiono. Cxe La Skolta Plano, vi trovos la planerojn kaj gxisdatajn informojn pri la progreso okazanta en cxiu temo Cxe La Europa Skolta regiono, vi trovos informojn pri la servoj kiujn gxi liveras al siaj membroj, kaj vi povas vidi la anojn de la Europa Skolta Komitato, iliajn taskojn kaj kiel kontakti ilin. Vi povas ekzemple ricevi informojn pri la programo Europo por vi!, pri la europajn seminariojn, kaj elsxuti la datenaron Eurosteps 1999, kaj invitilojn al eventoj kiel la Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj. Cxe Bultenoj kaj Raportoj, vi povas elsxuti Eurofax, Information Exchange, kaj dokumentaron pri diversaj temoj. Cxe Ligoj, vi povas ligi al landaj skoltaj asocioj, aliaj Skoltaj regionoj, kaj partneraj organizoj kiel la Konsilio de Europo, Euro<26, Lonely Planet, UNICEF, UNESKO, WAGGGS kaj WWF. Ni konstante kontrolas la uzadon de la TTT-ejo, kaj jen kelkaj statistikoj: * Mezume 15 dokumentoj estas elsxutataj cxiutage de nia TTT-ejo; * 2.838 ekzempleroj de la dua serio de Information Exchange estas disdonitaj elektronike; * Venis entute 160.412 petoj pri Kiel restadi en Europo (Where To Stay In Europe); * Dum Januaro 1999 venis pli ol 2.500 petoj pri raportoj kaj bultenoj kaj 406 petoj pri EuroSteps '99. * Eurofax estas vizirata 73 fojojn tage. Vizitu http://www.scout.org/europe kaj diru al ni viajn proponojn por plibonigo. NEFORMALAJ RETOJ La retoj Nordo-Sudo kaj Overture renkontigxos de la 19a gxis la 21a de Marto en Courrie`re, Belgio. Ambau retoj cxefe pritraktos interkultura trejnado por plenkreskuloj kaj intersxangxos ideojn, spertojn kaj materialojn. Por pliaj informoj, bonvolu kontakti la gastigantan asocion: F.d.ration des Scouts Catholiques de Belgique. Fakso +32 2 511 46 87. LA PACA SXIPVOJAGXO 1999 estas la jaro de la Paca Sxipvojagxo. 96 junaj partoprenantoj, elektitaj per la landaj skoltaj organizoj kaj la organizoj anaj de la Europa Junulara Forumo kaj de la Mediteranea Junulara Forumo, partoprenos 4 pac-seminarioj en la sxipo "Nigra Zavisxa" de la 8a de Augusto gxis la 21a de Septembro. La elekto de la trejnistoj kaj de la partoprenontoj jam komencis. Atentu la alvokojn por partoprenontoj komence de Februaro. La limdato estos la 23a de Aprilo. La alvoko por trejnistoj, dissendita en Decembro, enhavas gravajn informojn pri kiel kandidatigxi liel ano de la trejntamo de la Paca Sxipvojagxo. LA limdato estas la 5a de Marto. Ambau dokumentoj haveblas cxe la Europa Skolta Oficejo, kaj pli da informoj pri la Paca Sxipvojagxo gxenerale haveblas de Anna Keep au Richard Amalvy, Europa Skolta Oficejo, Av. de la Porte de Hal 39, B-1060 Bruselo. Tel +32 2 534 33 15. Retposxto: peace.cruise@euro.scout.org MONDA SKOLTA KONFERENCO KAJ MONDA SKOLTA JUNULARA FORUMO La 7a Monda Skolta Junulara Forumo okazos en Balgowan, Sudafriko, de la 19a gxis la 22a de Julio 1999, kaj la 35a Monda Skolta Konferenco en Durban, Sudafriko, de la 26a gxis la 30a de Julio 1999. Por cxiu evento ekzistas dosiero por la landaj skoltaj organizoj, kaj pluraj kopioj de dosiero por la personoj por aligxi. Tiuj cxi dosieroj estis senditaj per la januara Scoutpak kune kun la Konferenca dokumento no. 5, titolita "Disvolvigi celmanifeston por Skoltismo" La dosiero por la landaj skoltaj organizoj pri la monda Konferenco enhavas informilon, du formularojn por nomumi oficialajn delegitojn kaj akceptatajn observantojn, informojn pri vialanda kotizo de la konferenco, la emblemfolio de la konferenco, informoj pri turismaj vojagxoj post la konferenco, la faldfolio de la programo por la akompanaj personoj kaj faldfolio pri la memorajxoj, kun mendilo. Se via asocio ne ricevis tiujn cxi dosierojn, bonvoli peti ilin de cxe la Monda Skolta Oficejo. URGXAJ LIMDATOJ Europaj seminarioj kaj arangxoj - Lingvokursoj (angla, franca, germana, itala, hispana kaj portugala), Konsilio de Europo: aligxi gxis la 22a de februaro. - Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj, Malto: aligxu kaj pagi gxis la 5a de Marto por ricevi 5% rabaton. La fina datlimo estas la 26a de Marto. - Paca Sxipvojagxo, limdato por kandidatigxi kiel trejnistoj: la 5a de Marto. - Povo de Informo kaj Komunikado, seminario en Strasburgo. Aligxu gxis la 15a de Marto. Bonvolu sendu vian aligxilon per fakso, posxto au retposxto al la Europa Skolta Oficejo kiel eble plej frue. Mondaj arangxoj - Jara cenzo (Jarraporto 1999 enhavanta cenzan formularon, cirkulero no. 28) resendi gxis la 31a de Marto. - Monda Skolta Konferenco kaj Monda Skolta Junulara Forumo, Sudafriko: aligxu gxis la 30a de Aprilo. Bonvolu sendi aligxilojn por la mondaj arangxoj rekte al la Monda Skolta Oficejo