Eurofax 76 Januaro 1999 Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Regiono. Gxin produktas la Europa Skolta Oficejo kaj gxin ricevas fakse cxiuj asocioj anoj de la Europa Skolta Regiono. Tiu cxi nur teksta versio estas disdonata kiel aldona servo al la membraro. La sensxangxa reproduktado de la artikoloj estas bonvena, sed Eurofax devas esti agnoskata kiel la informofonto. 19a SKOLTA MONDJXAMBOREO La Jxamboreo en Cxilio estis granda bonsukceso. La mirinda tendumejo de Picarquin trovigxis en bela natura cxirkauajxo, la vetero estis varma kaj suna, la cxilaj gastifantoj estisa amikemaj kaj bonvenigaj, kaj la partoprenintoj el la tuta mondo estis gxojaj kaj entuziasmaj pri la jxamborea programo kaj pri la subtendara vivo. Entute partoprenis 30.948 geskoltoj, estroj kaj internacia helpteamanoj el 157 landoj kaj teritorioj. 9.183 el ili venis el Europo. Multaj el la 38 cheestantaj landoj sendis sian plej grandan tacxmento al transmara arangxo. La tri europaj landoj kun la plej grandaj tacxmentoj estis Britio (2.004), Francio (1.266) kaj Germanio (940). Europo do sukcesis grande kontribui kaj, kompreneble, profiti de tiu "unufoja en la vivo" evento. La Monda Skolta Komitato kaj la Monda Skolta Oficejo kunsidos la 19an de marto en Gxenevo por taksi kaj plani kaj eltiri kiel eble plej multajn utilajn sekvojn por la venonta Skolta mondjxamboreo. Gxi okazos en Sattahip, Tajlando, de la 28a de decembro 2002 gxis la 8a de jxanuaro 2003. Se vi sxatas konigi viajn ideojn kaj spertojn pri la cxila au pri antauaj jxamboreoj, bonvolu sendu viajn komentojn (fakse au retposxte, angle, france, hispane au portugale) antau la fino de Februaro al Jean Cassaigneau, Monda Skolta Oficejo, fax +41.22.781 20 53, e-posxto: jcassaigneau@world.scout.org. Bonvolu ordigi viajn komentojn sub titoloj kiel: preparado, junulara programo, infrastrukturoj, ceremonioj, gastigado. La plej gravaj demandoj estas: kiuj estas la bonaj aferoj kiujn ni volas revidi en Tajlando? Kion ni volas vidi plibonigita en Tajlando? Ni esperas ke multaj europaj asocioj kontribuos per siaj ideoj, kaj ki esperas fari ecxpli bonan venontan Skoltan Mondjxamboreon. GRAVAJ EVENTOJ EN 1999 Multaj aferoj okazos en 1999 kaj viaj asociaoj varsxajne havos problemon elekti. Bonvolu noti la sekvajn eventoj por cxefaj estroj: - Seminario pri mastrumado, Kandersteg, 6-11 marto, por la cxefaj profesiuloj kaj volontuloj en la landaj skoltaj asocioj. - Forumo pri Jununulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj, Malto, 29a de majo - 4a de junio, por anoj de naciaj teamoj pri programo kaj plenkreskulaj rimedoj/trejnsdoj. - La Paca Sxipvojagxo, Orienta Mediteranea Maro, 8a de augusto - 21a de septembro, por gejunuloj 16-25-jaragxaj el Mediterraneaj landoj. - 4a Euro-Araba renkontigxo, Grekio, 20-26 septembro, por cxiuj kiuj interesigxas pri progresado de la kunlaboro inter la europaj kaj arabaj skoltaj asocioj. - Europa Konferenco de Mastrumantoj de Geskoltaj Centroj, Poland, 13-17 oktobro, por mastrumantoj de centroj kaj tendumejoj. Ni rimarkigas ke la Europa margeskolta seminario okazos en Perkoz, Pollando, de la 8a gxis la 12a de junio 2000, kaj ne en 1999, lau la unua propono. Informoj pri cxiun Europaj seminarioj kaj eventoj, kun raportoj pri la antauaj seminarioj kaj eventoj, povas esti elsxutataj el la TTT-ejo de la Europa Skolta Regiono: http://www.scout.org/europe Mallonga informo pri cxiu el la cxijaraj Europasxoj (EuroSteps) trovigxas en la speciala aldono al tiu cxi numero. EUROPA CENTJARA SKOLTA FONDUSO La Europa Skolta Plano, aprobita far la Luksemburga Konferenco pasintjare, proponis havigi rektan financan helpon al la landaj asocioj por subteni novigaj projektoj. Petiloj astas senditaj al cxiuj asocioj dum oktobro kaj ni gxojas anonci ke, cxe la findato, ni estis ricevintaj 31 petojn. La finaj decidoj okazos dum la marta kunsido de la Europa Skolta Komitato. La mono estos disponebla per la Fonduso por Europa Skoltismo. La komitato multe interesigxas pri la Fonduso, kaj unuopaj komitatanoj kaj oficistoj volonte kunlaboros kun la asocioj por diskuti petojn au prilabori la venontajn. NOVAJXOJ EL LA EUROPA KOMITATO La Europa skolta Komitato kunsidis en Parizo dum la semajnfino 6-8 de novembro 1998. Gxi ankau renkontis la Europan Komitaton de WAGGGS por diskuti pri la Komuna Plano kaj aliaj temoj. Malgrau la densa programo, la Komitato sukcesis renkonti reprezentantojn de preskau cxiuj geskoltaj asocioj de Francio. Dankon al Scoutisme Francais kiu arangxis la aferon. La Komitato diskutis pri diversaj temoj, inter alie: * La Paca Sxipvojagxo La Komitato estas tre entuziasma pri la Paca Sxipvojagxo, donanta la eblecon partopreni en la konstruado de la paco en la mondo. Ni povas ankau plibonigi la kunlaboro kun la Araba Regiono kaj kun aliaj internaciaj organizoj, kiel UNESKO, la Konsilio e Europo kaj la Europa Unio. * Centra kaj Orienta Europo La Komitato konfirmis sian strebon por helpi cxiujn asociojn lau la bezonoj kaj la celon okazigi eventojn kaj agadojn en Centra kaj Orienta Europo, kiel eble. * La Europa Skolta Plano La kvar laborgrupoj, prezidataj cxiu de Komitatano, estas nun bone progresintaj laj siaj planoj. Se vi havas proponojn pri la Regiona Plano, bonvolu kontakti la koncernan laborgrupa prezidanto: Plenkreskulaj Rimedoj: Th.re`se Bermingham (retposxte: tbermingham@euro.scout.org) Komunikado: Jos. Warletta (retposxte: jwarletta@euro.scout.org) Junulara politiko: Maarten Veldhuijzen (retposxte: mveldhuijzen@euro.scout.org) Junulara programo: George Hourdakis (retposxte: ghourdakis@euro.scout.org) * Financo La Komitato aprobis la bugxeton por la nova jaro kaj gxoje rimarkis la progreson farita por reveni de la deficiton de la pasinta jartrio. Per Hylander (phylander@euro.scout.org) laboras kun Bill McDonald (wmcdonald@euro.scout.org), honora kasisto. La asocioj ricevos financan raporton aprobotan de la Komitato dum marto 1999. * La Monda Skolta Konferenco 1999 Estas prepaparata antauplano por tiu evento. Speciale por la regiona renkontigxo, okazonta kiel kutime dum la Konferenco en Durban. Ni esperas bonan cxeeston de europaj asocioj. * Europa Skolta konferenco La raporto pri la luksemburga konferenco estas publikigita kaj estas havebla cxe la TTT-ejo. La planado de la venonta conferenco de 20001 komencis kun Junak en Cxekio, kune kun WAGGGS. * Kandersteg La nombro de la gastoj en Kandersteg en 1998 kreskis kompare kun 1997 kaj la Komitato gratulis John Moffat, la Direktoro, kaj lian ekipon. La Europa Komitato de WAGGGS kaj la Europa Skolta Komitato kunsidos en Kandersteg en marto 1999. * Personaro La Komitato bonvenigis Anna Keep al sia nova posteno de vicdirektoro pri eksteraj rilatoj, en la Europa Skolta Oficejo en Bruselo. Ni bedauras adiaui kaj danki Ray Saunders, kiel direktoro pri komunikado, posti lia transiro al posteno de direktoro pri informadiko cxe la Monda Skolta Oficejo. Inter aliaj taskoj, li bonsukcese produktis 75 numerojn de Eurofax (de septembro 1992 gxis decembro 1998). Dankon Ray, kaj ne forgesu europon. NOVAJXOJ EL LA EUROPA SKOLTA OFICEJO Nun, dum la Europa Skolta Oficejo estas plene funkcianta en gxiaj novaj sidejoj, kaj la Regiono preterpasis sian lastatampan financan kaj administran malfacilajxon, la personaro pretas kaj emas okupigxi pri novaj defioj kaj doni sian plejbonon por halpi la landajn asociojn en 1999. Se vi deziras kontakti unuopajn teamanojn, vi povas tion fari tie cxi: * Bruselo: Richard Amalvy, Direktoro, Eksteraj Rilatoj (Europaj institucioj, junulara politiko, La Paca Sxipvojagxo) retposxte: ramalvy@euro.scout.org au: peace.cruise@euro.scout.org Anna Keep, Vicdirektoro, Eksteraj Rilatoj (Europaj institucioj, junulara politiko, La Paca Sxipvojagxo) - retposxte: akeep@euro.scout.org au: peace.cruise@euro.scout.org * Gxenevo: Dominique B.nard, Regiona Direktoro (mastrumado de la Europa Oficejo, kresko, strategia planado, komunikado) retposxte: dbenard@euro.scout.org Jacqueline Collier, Direktoro, Junulara programo (junulara programo, disvolvigxo kaj helpo al la landaj asocioj, RAP, EuroSteps, Reto Overture, Euro-Araba kunlaboro) retposxte jcollier@euro.scout.org Kjeld Jespersen, Direktoro, Plenkreksulaj rimedoj (Plenkreskuloj en la skolta movado kaj helpo al la landaj asocioj, mastrumado, regiona TTT-ejo) retposxte: kjespersen@euro.scout.org Aidan Jones, Director, Administrado kaj Financo (administrado de la Europa Oficejo, financa mastrumado, Jarcenta fonduso). Retposxte ajones@euro.scout.org * Kandersteg: John Moffat, Direktoro, Internacia Skolta Centro Kandersteg (mastrumado de la K.I.S.C., Konferenco de mastrumantoj de europaj geskoltaj centroj, Kie Restadi en Europo, Europa Volontula servo) - retposxte director@kandersteg.scout.org KIAL EUROFAX ASPEKTAS NOVE La Europa Komitato de WAGGGS anoncis sian intencon lancxi apartan faksan bultenon por siaj membroj, kaj sekve eksprimis sian deziron ke Eurofax ne pli aspektu kiel komunan publikajxon de la Europa regiono de WAGGGS kaj de la Europa Skolta Regiono. Eurofax tial revenas al sia unua celo: servi cxefe al la anoj de la Monda Organizo de la Skolta Movado en Europo