Eurofax 75 Decembro 1998 Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Regiono. Gxin produktas la Europa Skolta Oficejo kaj gxin ricevas fakse cxiuj asocioj anoj de la Europa Skolta Regiono kaj de la Europa Regiono de WAGGGS, kaj aliaj. Tiu cxi nur teksta versio estas disdonata kiel aldona servo al la membraro. La sensxangxa reproduktado de la artikoloj estas rekomendata, sed Eurofax devas esti agnoskata kiel la informofonto. EUROPAJ OFICEJOJ TRANSLOGXIGXAS Jen la novaj konktaktejoj de la Europa Skolta Oficejo. Europa Skolta Oficejo, Rue Henri-Christin. 5, CH-1205 Gxenevo, Svisio Tel: +41.22/705 11 00 Fax: +41.22/705 11 09 Email: eurobureau@euro.scout.org Europa Skolta Oficejo, Avenue Porte de Hal 39, B-1060 Bruselo, Belgio Tel: +32.2/534 33 15 Fax: +32.2/706 52 67 Email: eurobureau@euro.scout.org La gxeneva oficejo plene funkcios ekde la 4a he Januaro 1999. La brusela, pro devoj de la personaro rilate al la monda j.mboreo, plene funkcios nur ekde la 18a de januaro 1999. Intertempe, eblos kontakti la personaron de la Europa Skolta Oficejo pere de la Monda Skolta oficejo. La Europa Skolta Oficejo estos fermita de la 24a de decembreo gxis la 4a de januaro. Ekde tij, la konktaktejoj de la nova Europa Oficejo de MSA (WAGGGS) estos: Europa Oficejo WAGGGS, Avenue Porte de Hal 38 (Posxtkesto/Bo.te 1), B-1060 Bruselo, Belgio. Tel: +32.2/541 08 80 Fax: +32.2/541 08 99 SKOLTA EUROPA FONDAJXO DE LA CENTA DATREVENO Se via asocio ankorau ne sendis aligxilon al al Skolta Europa Fondajxo de la centa Datreveno por subteni projektojn en 1999, bonvolu noti ke la datlimo por aligxoj alvenantaj al la Europa Skolta Oficejo en Gxenevo estas la 31a de Decembro 1998. Posxtaj aligxiloj devos esti adresataj al Europa Skolta Oficejo, Box 327, CH-1211 Gxenevo 4,Svisio. LA PACA SXIPVOJAGXO La Apoga Komitato kaj la Programa Komitato kunsidis en Gxenevo de la 27 gxis la 29a de novembro por elpretigi la arangxojn por la Paca Sxipvojagxo. Tiun grandiozan projekton mastrumas la Monda Organizo de la Skolta Movado kaj patronas la prezidando de la Europa Komisiono S-ro Jacques Santer. Gxi akceptas anojn de la junularaj organizoj kiuj estas en la Europa Junulkara Forumo kaj en la Mediteranea Junulara Forumo. La Nigra Kavaliro, apartenanta al la pola geskolta asozio ZHP ekvojagxos el Aleksandrio en Egipto la 1an de augusto 1999 kaj atingos Pireon en Grekio la 21an de septembro. Gxi haltos en la palestinaj teritorioj en Gaza, en Israelo en Haifa, en Libano en Beiruto, en Cipro en Larnaca, en Grekio en Rodoso, kaj en Turkio en Antalya kaj Istanbul. Cxiu el la 4 vojagxoj dauros almenau 10 tagojn kaj implikos 25 partoprenantojn inter 18 kaj 25-jaragxaj, el la landoj de la Mediteranea Maro. Kaj 4 trejnistojn. Krom la 96 junuloj sursxipe, miloj da homoj estos invitataj al la Pacaj Arangxoj liuj estos organizataj en cxiu halthaveno. La Europa Unio, la Konsilio de Europo kaj UNESKO entuziasme subtenas la projekton kaj prezentas gxin en siajn proprajn programojn kiel cxeverkon. Gxi pruvos kiel la Skoltismon povas doni al la gejunuloj eblecojn partopreni en vera agado en la socio, kaj efektive kontribuos en la batalo kontrau la antaujugxo kaj la sentoleremo, kaj al la konstruado de la paco. La apoga Komitato respondecas pri la organizado kaj la financa mastrumado de la projekto. Gxin prezidas Jacques Moreillon, Gxenerala Sekretario de la Monda Organizo. Anas en gxi reprezentantoj de la Gxenerala direktorio XXII de la Europa Komisiono, de la Nord-Suda Centro de la Konsilio de Europo, de UNESKO, de la Europa junulara Forumo, de la Europa Skolta Regiono, de la Araba Skolta regiono kaj de la Monda Skolta Komitato. La Apoga Komitato pristudis la budgxeto por la Paca Sxipvojagxo kaj por la Pacaj Arangxoj kaj ricevis raportojn pri la prelarado okazanta en pluraj havenurboj. La Programa Komitato de la Paca Sxipvojagxo enhavas reprezentantojn de Casin, specialigita en internacia negociado kaj evitado de konfliktoj, kaj de Beyond la Masko (Trans la Masko), specialigita en interaktiva teatrado, krom la supre menciitaj organizoj. Tiu komitato preparis la programon por motivigi la partoprenontojn kaj helpi ilin atingi la ecojn de pac-makleristoj en siaj komunumoj. Gxi ankau planis la enhavon de la Pacaj Arangxoj kaj la trejnado de la trejnistoj, kiu okazos de la 25a de aprilo gxis la 2a de majo en la Internacia Skolta Centro de Kajro . Per Europak oni jam dissendis informmaterialon. Baldau sekvos pli detalaj informoj kaj aligxiloj por gejunuloj kaj trejnistoj. Atentu ke ankau se via lando ne estas sur la mediteranea bordo, via asocio rajtas doni trejniston agxa malpli ol 35 jarojn, sperta pril laboro kun gejunuloj, cxefe en la mastrumado de la konfliktoj. Ankau eblas kunlabori organizante intersxangxoj kun maditeraneaj landoj. Pol pli da informopj, bonvolu kontakti Richard Amalvy au Anna Keep: Email peace.cruise@euro.scout.org. SEMINARIO PRI MASTRUMADO En januaro estos dissendataj la invitiloj kaj la invitiloj por la Seminario priu Mastrumado. Gxi okazos en la Internacia Skolta Centro de kandersteg de la 6a gxis la 11a de marto. Bonvolu noti ke pro tio la aligxlimo estos tre frua: 11a de februaro. La Seminario celas plifortigi la mastrumado de landaj skoltaj organizoj kaj asocioj, trejni iliajn pintajn mastrumantojn, helpi ilin mastrumi financajn, tehxnikajn kaj homajn rimedojn, apogi la disvolvigon de la junularan programon kaj de sistemo por mastrumi la plenkreskulajn rimedojn. La partoprenontoj devas esti pintaj mastrumantoj de landaj skoltaj asocioj au organizoj (ekzemple: Cxefaj Skoltestroj, Direktoroj, Cxefaj Komisiitoj) kapablaj kompreni kaj paroli bonan anglan au francan, Piu cxi arangxo ne havas agxlimon. POVO DE INFORMADO KAJ KOMUNIKADO La datoj de la seminario pri Povo de Informado kaj Komunikado estas nun konfirmitaj: de la 2a gxis la 9a de Majo 1999. Gxi okazos cxe la Europa Junulara Centro en Strasburgo, Francio. Gxi helpos landajn geskolatjn asociojn intersxangxi ideojn kaj spertojn pri kiel doni al gejunuloj facilan aliron al temaj informoj, kaj identigi plurajn informilojn kaj analizilojn, ilian utilecon kaj allogecon por la gejunuloj. La partoprenontoj devas esti regionaj au landaj teamanoj kun la tasko mastrumi informado kaj komunikado en landaj asocioj, au junaj mastrumantoj de novigaj projektoj en la fako de informado kaj komunikado. Il devos agxi inter 16 kaj 26 jarojn kaj povi bone komnuki en la angla au en la franca. La invitilo kaj la aligxilo estos sendataj per la Europak de januaro. La aligxiloj devos atingi la Europa Skolta oficejo gxis la 15a de marto. 5a EURARABA RENKONTIGXO Bonvolu noti ke la dato de la venonta euraraba renkontigxo, gastigota de la Soma Hellinon Proskopon en Ateno, Grekio, sxangxigxis al 20a-26a de septembro 1999 por okazi samtempe kun la alveno de la Paca Sxipvojagxo. Sekve al la temo de la antaua renkontigxo en Kuvajto, kiu temis pri la disvolvigi la programon por adoleskuloj, la temo de tiu cxi renkontigxo estos Junularo por la Junularo. Gxi rilatos al: 1- helpi gejunulojn krei eblecojn por aliaj gejunuloj en siaj komunumoj; 2- trejni plenkreskulojn por apogi la gejunulojn; 3- malfermi nian movadon al cxiuj gejunuloj. Landaj asocioj de la regionoj europa kaj araba intersxangxos studojn pri ekzemploj en tiuj fakoj, kaj siajn spertojn pri duflanka kaj multflanka kunlaboro, amendos gvidliniojn pri kunlaboro kaj preparos agoplanon kun landaj kaj regionaj agadoj. Invitilo kaj aligxilo estos sendata per la janara Europak. PALESTINA SKOLTA ASOCIO Renkonto inter la europaj asocioj kaj reprezentantoj de la europa kaj araba regionoj kiuj okupigxas pri la apogo al starigo de la Palestina Skolta asocio okazis en Gxenevo la 30an de novembro. Oni skizis la agadon faritan ekde la euraraba studvojagxo al la Palestinaj Teritorioj en junio 1997 kaj oni decidis novajn cxefprogamerojn. Oni decidis kunordigi la agadon de la du regionoj kaj starigi kadron en kiu landaj asocioj povas labori. Post preparo de detala agadplano far la Palestina Skolta Asocio, la du regionoj la apogantaj asocioj faros apogplanon dum la venonta renkonton en Kajro de la 16a gxis la 18a de aprilo 1999. Cxiuj europaj asocioj interesitaj por partopreni, precipe organizante gxemeligojn kaj intersxangojn de gejunuloj, donante trejnadon kaj ekipante distriktajn trejnejojn, devus kontakti Jacqueline Collier, taskita per la euraraba kunlaboro en la Europa Skolta Uficejo: jcollier@euro.scout.org. KANDERSTEG PLENUMAS PLIGRANDIGAN PROJEKTON Preskau 10 000 gejunuloj el 35 landoj vizitis la centron en 1998, por sperti unikan etoson renkonti aliajn homojn kaj lerni novajn aferojn. Dum la pasintaj 4 jaroj, la Internacia Skolta Centro de Kandersteg plenumis gravan pligrandigon de siaj ejoj, kaj en junio 1996 oni oficiale malfermis la kromdomo de la Chalet. Cxi tiu jaro, la 75a datreveno de la fondado de la centro, vidis multajn eventojn kaj la finpretigon de novaj logxejoj por la personaro kaj la gastoj. La Komitato Kandersteg aprobis la finan bugxeton kaj tiel la projekto atingis bonsukcesan plenumon. Multajn dankojn al cxiuj kiuj helpis la centron realigi sian revon sum la pasintaj kelkaj jaroj, precipe al Peter Eigenmann, la arhxitekto de la projekto. Danke al iliaj kunmetitaj streboj, multe pli da gejunuloj spertos nun la "kanderstegan sorcxon". Por pli da informoj pri la centro, bonvolu kontakti John Moffat, Tel: +41 33 675 82 82 Email: director@kandersteg.scout.org MARGESKOLTA SEMINARIO Bonvolu noti ke la dato de la 6a europa Margeskolta Seminario sxangxigxis al 8a-12a de junio 2000. La dato de la Seminario pri la Mara Medio restas de la 4a gxis la 10 de septembro 1999. Ambau arangxoj okazos en Perkoz, Pollando. KAJ FINE La komitatanoj de la Europa regiono kaj la personarodeziras al cxiuj nuiaj membroj en Europo gxojan festotempon kaj pacan kaj fruktodonan novan jaron. Ray Saunders Direktoro pri Informaj Tehxnologioj - Monda Skolta Oficejo Monda Organizo de la Skolta Movado