Eurofax 74 Novembro 1998 Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Regiono. Gxin produktas la Europa Skolta Oficejo kaj gxin ricevas fakse cxiuj asocioj anoj de la Europa Skolta Regiono kaj de la Europa Regiono de WAGGGS, kaj aliaj. Tiu cxi nur teksta versio estas disdonata kiel aldona servo al la membraro. La sensxangxa reproduktado de la artikoloj estas rekomendata, sed Eurofax devas esti agnoskata kiel la informofonto. JUNULARO EN CENTRA KAJ ORIENTA EUROPO EN SXANGXPERIODO Kvardekses landaj estroj el dekkvin asocioj el dekdu landoj de centra kaj orienta Europo renkontigxis en Varsovio, Pollando, de la 23a gxis la 25a de oktobro. La temo de la renkontigxo estis Junularo en centra kaj orienta Europo dum sxangxperiodo. La renkontigxo pristudis la situacion de la junularo dum la periodo da socia sxangxo kiu sekvis la ideologian kaj ekonomian transformigo de la landoj de centra kaj orienta Europo, kaj analizis la eblecon uzi la celojn, principojn kaj metodojn de Geskoltismo por helpi al la edukadp de la junularo en tiuj landoj. La partoprenintoj konkludis ke iliaj asocioj havas multon komunan, pro la similaj sociaj, historiaj kaj geografiaj kondicxoj en kiuj ili vivas. Kiel alie, la geskoltismo povas oferti tre efikan ne-formalan edukan eblecon por la junularo de tiuj landoj. La partoprenintoj interkonsentis ke devas multe plibonigxi la kunlaboro bazita sur la junularaj programoj kaj kulturaj intersxangxoj inter iliaj asocioj, kiu povus profiti al multaj gejunuloj en la landoj de centra kaj orienta Europo.Cxiuj reprezantataj asocioj engagxigxis plene kalkuli la konkludojn de la renkontigxo en siaj estontaj planoj. La reprezentataj landoj estis Blankrusio, Cxehxio, Latvio, Litovio, EJR-Makedonio, Moldavio, Pollando, Romanio, Slovakio, Slovenio kaj Jugoslavio. C.estis ankau pluraj reprezentantoj de la monda kaj regiona nivelo de ambau WAGGGS (MSA) kaj WOSM (MOSM). La renkontigxon gastigis la pola geskolta asocio ZHP. REGIONA FORUMO PRI LA JUNULARA PROGRAMO KAJ PLENKRESKULOJ EN SKOLTADO La Region Forumo pri la Junulara Programo kaj Plenkreskuloj en Skoltado okazos de la 29a de Majo gxis la 5a de Junio 1999 en la Centro Mount St. Joseph Centre, Malto, gastigate de la malta skolta asocio. Gxi celas helpi la landajn skoltajn asociojn plibonigi sian junularan programon kaj la mastrumadon de la plenkreskulaj rimedoj. Tiu cxi arangxo estis planata por plenumi la rezoluciojn de la Europa Skolta Konferenco kaj reagi al la bezonoj agnoskitaj kaj al la demandoj starigitaj far la landaj skoltaj asocioj en cxi tiuj du kernaj fakoj de la Strategio de la Monda Organizo. La partoprenkotizo estas CHF 350, kun ebleco malaltigi gxin lau la LBP (landa malneta produkto) de la koncerna lando. La partoprenontoj devas esti landaj au regionaj cxefoj sxargxitaj per la jkunulara programo au la mastrumadoo de la plenkreskulaj rimedoj, anoj de landa au regiona programteamo au trejnteamo, au similaj teamoj, aliaj cxefuloj kiuj okupigxas pri la evoluado de la junulara programo au pri strategioj por la mastrumadoo de la plenkreskulaj rimedoj en skoltato. Ne ekzistas agxlimo por tiu arangxo, sed grava kriterio pos elekti la partoprenontoj estas ilia kapablo labori en angla kaj franca lingvoj. La arangxo povas akcepti gxis 200 homojn, krom eventualaj geedzoj kaj infanoj. Gxi havos du laborliniojn: nome, la junularan programon kaj la plenkreskulajn rimedojn, kun kelkajn komunaj kunsidoj pri gxenaralaj temoj interesaj por ambau grupoj, por plifortigi la ligojn inter la du temoj. Cxiu partoprenonto povas aligxi al unu sola laborlinio. Cxiu asocio estas petata sendi plurajn cxefulojn por partopreni en cxiu laborlinio. La invitilo kaj la aligxilo estas en la novembre Europak-o kaj ankau troveblas cxe la regiona TTT-ejo. La plenigita aligxilo oni sendu al la Europa Skolta Oficejo por ke gxi alvenu plej malfrue la 26an de Marto 1999. Ni rekomendas al la partoprenontoj sendi siana aligxilon kiel eble plej frue. RETOJ NORDO-SUDO KAJ OVERTURE La retoj Nordo-Sudo kaj Overture kunsidis en Berno de la 23a gxis la 25a de Oktobro c. la Svisa Skolta movado. La reto Nordo-sudo kunvenigis 20 partoprenintoj el 10 landoj. Gxi revizis la nunajn planojn de la asocioj, ekzamenis studojn pri kazoj de kunlaborado, diskutis la temo "fido kaj malfido" kaj ekekzamenis la sekvojn de la cxartoj de Kigali kaj de Marrachesx per enketilo preparita de unu el la partoprenantoj. La afero dauros dum la estontaj kuvenoj. Oni intersxangxis informojn pri projektoj de MOSM kaj de MSA. Fine, la reto aprobis rezumon de siaj celoj kej labormetodoj preparita de iu el la partoprenantoj petite de la reto, kiu mem jam estis difininta la bezonon pri pli konstanta laboro kaj pli bona ena kaj ekstera kompreno de la celoj. La reto Overture kunvenigis la plej grandan nombron da partoprenantoj en sia vivo: 20 el 9 landoj. La Europa seminario pri almargxenigita junularo kaj la aprobo de tiutema rezoluzio en la Europa Konferenco estis donintaj novan forton. La cxefa tagordero estis la varbado de plenkreskuloj el etnaj kaj margxenaj komunumoj. Iu el la partoprenantoj arangxis simulacian ludon kaj sekvis prelego pri kiel alproksimigxi al islamaj familioj. La reto ankau revizis la nunajn projektojn de la asocioj pri laboro kun rifugxintoj, almigrintoj, handikapaj kaj margxenaj gejunuuloj, kaj planis venontajn numerojn de la bulteno Overture. La venonta kunveno de ambau retoj okazos en Courrie`re, en Belgio, de la 19a gxis la 21a de Marto 1999, cxe la Federacio de Katolikaj Skoltoj de Belgio. La reto Nordo-Sudo okupigxos pri la trejnado de estroj kadre de la komunuma evoluo kaj de la kunlaboro, kaj la reto Overture okupogxos pri la interkulturaj trejnmetodoj. Cxe la regiona TTT-ejo disponeblas la bazaj labordokumentoj, inkluzive de la cxartoj de Kigali kaj de Marrakesx, la bulteno Overture, la raporto pri la europaj seminarioj pri margxenaj gejunuloj kaj pri la konstruado de pacaj kaj amikecaj pontoj, rezumoj de la projektoj kaj raportoj pri la retaj kunvenoj. EUROPO POR VI ! La brosxuro EuroSteps 99 (Europasxoj 99, en angla, franca kaj germana lingvoversioj) kaj Where to stay in Europe 99 (Kie restadi en Europo 99, en angla kaj franca lingvoj) estas pretaj kaj nuntempe presataj. Ili estos sendataj al. la landaj asocioj kaj al aligxintaj ejoj tuj poste.La l.andaj asocioj devus do kapabli disdoni ilin al la lokaj grupoj antau Kristnasko. Se vi ankorau ne mendis ilin, bonvolu rapide fari tion per faksajxo al John Moffat cxe la Internacia Skolta Centro en Kandersteg. Fax: +41.33/675 82 89. En 1999 ekzistos 64 EuroSteps in 22 landoj. Inter la novaj landoj estas Latvio kaj Norvegio. Ili estas ekscitaj projektoj por gejunuloj inter 16- kaj 22-jaragxaj en Belgio, Francio, Italio, Germanio, Slovenio, Hispanio, Svisio, Britio kaj Jugoslavio. Temas pri projektoj pri la 6 bazaj temoj de Pasporto al Europo, kaj pri muziko, pentrarto, fotoarto, dancarto, tradiciaj metioj, restaurado de antikvaj monumentoj, protekti kulturan kaj inustrian posedajxon, socia laboro kun viktimoj de milito, handikapuloj kaj malprivilegiuloj, antaudefendo kontrau arbaraj fajroj, ripari difektojn kauzitajn de tertremo, gxardenprizorgado, birdobservado, hajkado, velsxipado, kaj pluraj mediaj aferoj. Estas io por cxia emo. Bulteno kun rezumo de cxiuj EuroStep kaj reagoj de la asocioj pri diversaj flankoj de "Europo por vi" estos baldau dissendata per Europak, kune kun raporto pri la du europaj seminarioj pri "Europo por vi": Sperto kaj Aventuro, gastigataj de la Verband Christlicher Pfadfinder und Pfadfinderinnen, Landesverband Bayern. La informo ankau haveblos cxe la regiona TTT-ejo: http://www.scout.org/europe [ Reklamo de eldonejo Lonely Planet Publications TOGETHER - WE MAKE A GREAT TEAM ! Internationally renowned travel guides publisher Lonely Planet helped by providing maps for this year's Europe For You ! publications. During the last 25 years, Lonely Planet has built up a wealth of experience and a stable of writers who have produced guidebooks to nearly every country on the planet. Lonely Planet Travel Guides explore a destination in depth whether city, country or continent with options to suit a range of budgets. As the name suggests, Lonely Planet Shoestring Guides are designed for travellers who want to make their money stretch as far as possible: for the truly budget-conscious traveller, these 'tried and true' classics offer reliable, first-hand advice on transportation, where to eat and accommodation. For a free, full-colour catalogue, or to subscribe to their free quarterly newsletter, Planet Talk, please contact: Lonely Planet Publications, 10a Spring Place, London, Great Britain, NW5 3BH. Email: go@lonelyplanet.co.uk Or visit their web site at: http://www.lonelyplanet.co.uk where you will find a wealth of information about almost every country on the planet.] SEMINARIOJ KAJ ARANGXOJ 1999 La programo de seminarioj kaj arangxoj por 1999 estas senditaj al cxiuj asocioj per Europak kaj haveblas nun cxe la regiona TTT-ejo: http://www.scout.org/europe. La informoj estos regule gxisdatigataj. KUNLABORO ALPORTAS FRUKTOJN KUN EURO <26 Multaj el la europaj landaj sistemoj por la karto Euro <26 havis en sia tagordo kunlaboron kun skoltaj organizoj. Ekde autuno 1998 cxirkau 2000 skoltoj en Aragonio (Hispanio) igxis avantagxuloj de provprojekto en kiu ili ricevis automate, estante skoltoj, la karton Euro<26 "Carnet Joven" kiu proponas al ili multajn avantagxojn kiel rabatoj cxe multaj varoj kaj servoj en ilia lando kaj eksterlande. Se en via lando ekzistas sistemo por karto Euro<26 kaj vi volas esplori similan kunlaboron, lernu pli pri tiu cprovprojekto kontaktante Julian Villarroya, Carten Joven, Franco y Lopez 4, 50005 Zaragozo, Hispanio. Tel: +34.976/55 09 04. Fax: +34.976/55 34 32. Pli ol 2,5 milionoj da homoj en pli ol 20 europaj landoj posedas junularajn kartojn. Cxiuj kartoj surhavas la simbolon Euro<26 logo, kiu indikas la lokojn kaj la servojn kiuj proponas avantagxojn kaj rabatojn. Cxiuj organizoj por la karto eldonas senpagan gvidlibron por la membroj kun listo de la haveblaj avantagxoj. Pliaj informoj pri la sistemo Euro<26 trovigxas en cxiuj niaj eldonajxoj Europo por vi ! Au cxe gxia TTT-ejo http://www.euro26.org Email: eyca@euronet.nl - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - Ray Saunders Direktoro pri Informaj Tehxnologioj - Monda Skolta Oficejo Monda Organizo de la Skolta Movado