EUROFAX 105 - DECEMBRO 2001 MEMBRARA EVOLUA STUDKUNSIDO, COURRIERE, BELGIO La Eu~ropa Skolta Regiono kunsidis pri membrara evoluo cxe la Skolta Centro de Courriʲe en Belgio de la 11a gxis la 14a de oktobro. La kunsidon cxeestis 25 partoprenantoj laborantaj au interesigxantaj pri membreca disvolvigo. La studkunsido estis tre utila, kaj por la Europa Skolta Regiono kaj por la partoprenintaj asocioj. Tri cxefajn punktojn estis taksitaj nepraj por la estonta disvolvigo de Europaj Skoltaj asocioj, nome juneca programo, plenkreska instruado, kaj administracio kaj strukturoj. Cxi tiuj tri punktoj starigos fortajn bazojn por la regiona laboro de cxi tiu jartrio. La Eu~ropa Skolta Komitato nun esploros rezultojn kaj vidos kiel kunuzi cxi tiujn elementojn kun la laborantaj grupoj kaj taskoj en la regiono. Membrara evoluo dau~re estos cxefa en la regiona tagordo, kaj pli da eventoj estos organizataj en 2002 kaj 2003. KONFERENCO POR GESKOLTCENTRESTROJ Sepdek kvin geskoltcentrestroj el 17 europaj landoj kunvenis por la 7a Konferenco por geskoltcentrestroj de la 10a gxis la 14a de oktobro. Kvindek centroj estis reprezentitaj en la evento, kiu okazis cxe la Landa Centro de VCP "Pfadfinderburg Rieneck", Germanio. Dum kvar tagoj centrestroj de tuta Eu~ropo renkontigxis por interdividi siajn spertojn, lerni sin helpi reciproke kaj distrigxi. La eu~ropa konferenco de geskoltcentrestroj celas plifortigi la kunlaboron inter la geskoltaj centroj kaj faciligi proksimajn laborrilatojn inter la personaro kaj la centroj. La programo surbazis cxe mikso de plenaj kunsidoj kaj laborigrupoj kun la aktiva partopreno de cxiu partoprenanto. Gxi enfokusigxis kaj cxe punktoj gxenerale interesigaj kaj cxe pli specifaj aspektoj, kiel media instruado, agado kaj standardoj, personara evoluo kaj volontula personara trejnado. Ankaנokazis "angulsxtonaj" kunsidoj pri membraro, sekurecaj aferoj, financado, ktp. Aldone, granda parto de la Konferenco inkluzivis ekzamenadon pri manieroj kiel centroj povas helpi geskoltajn landajn asociojn sxangxi la emon al malkreskanta membraro. La programo ankaנofertis multajn eblecojn renkonti aliajn geskoltojn laborantaj cxe la Centroj kaj evoluigi retojn. Rezulto al cxi-jara sukcesa konferenco, centroj kunlaboros pri multaj novaj projektoj kaj plibonigoj ekde nun gxis la venonta konferenco en 2003. Ekzemploj de kunlaboro inkluzivas laborgrupojn pri personaraj intersxangxoj kaj plibonigoj al media programo. Oni esperas ke la kunlaboro atingos novajn spertojn, teknikojn kaj pli da eblecoj plibonigi tion, kion la gejunuloj mem spertas cxe la Centroj. Pli da informoj kaj raportoj pri la lasta konferenco haveblas cxe la TTT-pagxo de la Eu~ropa Skolta Regiono. AMIKOJ DE SKOLTISMO EN EUROPO: LASTA KUNVENO EN BULGARIO Geamikoj de Skoltismo en Eu~ropo havis bonegan kunvenon en Bulgario de la 19a gxis la 21a de oktobro. La longa semajnfino estis perfekta miksajxo de emociiga kultura malkovro, ricxigaj intersxangxoj kun la Bulgaria Skolta Organizo, formalaj kaj neformalaj diskutoj kaj, cxefe, multe da amikeco! Cxefaj punktoj inkluzivis vinan gustumon kaj tre bonan vespermangxon organizitan de la loka Skolta grupo en Arbanasio, piktoreska 18-jarcenta vilagxo; promenon en la etnografia vilagxo Ethurao, kiu montras kiel bulgaroj vivis dum la Mezepoko; viziton al instrua centro de la Bulgaria Skolta Organizo en Vitosxa Monto, proksime de Sofio; kaj eblecon vidi nekredeblan monahxejon Rilao! La kunveno de la Amikoj de Skoltismo en Eu~ropo okazis antaנ vespermangxo la sabatan vesperon en bonega restoracio en la centro de Sofio. Jocelyne Gendrin prezentis la Eu~ropan Skoltan Regionon kaj la cxefan defion de la plimulto de Eu~ropaj Skoltaj Organizoj: membrara pliigo. Blaise Bachmann prezentis katalogon de projektoj financendaj ene de la strukturo de la Eu~ropa Skolta Fondajxo. Do, dekdu projektoj prezentitaj de lokaj Skoltaj grupoj en Sud-Orienta Eu~ropo estis konservataj. La celo de la projektoj estas subteni la evoluon de Skoltismo per konkreta agado, ekzemple per acxeto de oficeja masxinaro aנ skoltestra trejnado. La plimulto de projektoj prezentitaj bezonas relative malmultan financajxon: inter 1.000 kaj 5.000 eu~roj. Unu el la projektoj estis financata dum la kunveno! Ceteraj projektoj restas nun cxe la manoj de la "Skoltaj Ambasadoroj"'. La venonta kunveno de Amikoj de Skoltismo en Eu~ropo okazos de la 18a gxis la 20a de oktobro, 2002 en Rumanio. Ni forte invitas cxiujn kiuj volas apogi la evoluon de Skoltismo en Eu~ropo anigxi al Amikoj de Skoltismo! KUNLABORO KUN ALIAJ REGIONOJ Afrika Regiono - Kalendaro 2002 pri Skoltismo en Afriko La Afrika Regiona Oficejo eldonis kalendaron 2002 reprezentantan Skoltismon en Afriko. Cxiu pagxo ofertas bildojn pri diversaj Skoltaj agadoj kaj celoj de gejunuloj en Afriko. Gxi ankaנmontras internaciajn skoltajn eventojn dum 2002. Eldonita en la angla kaj franca, la kalendaro estas vendebla al cxiuj skoltaj grupoj, individuoj kaj naciaj Skoltaj asocioj. Gajnoj iros al Afrika Skolta Fondajxo por helpi subteni kreskon kaj disvolvigon de Skoltismo en Afriko. Minimuma kvanto por ia mendo estas 10 kalendaroj kontraנU$ 50 inkluzive sendadon. La kalendaroj estos sendataj ekde la 20a de novembro 2000. Por mendi, kontaktu Lydiah: lkiburu@africa.scout.org INVITO AL 5a EURO-ARABA KUNVENO La kunveno okazos inter la 29a de aprilo kaj 3a de majo 2002 en Libano. Celoj estas: oferti eblecon al LSO-oj en ambaנregionoj intersxangxi instruajn praktikojn kaj spertojn; kaj taksi kaj disvolvigi novan kunlaboron rilatan al junulara kaj plenkreskula trejna intersxangxo. Temoj estas: Defioj antaנkunlaboro inter du regionoj hodia׍ Kresko kaj disvolvigo de Skoltismo: malsamaj perspektivoj Socioj: takso, prisekvo kaj kreado de novaj socioj Pli da informoj sekvos pere de janסra 2002-a Europak. AVENTURAJ AGADOJ EN SKOLTISMO - EUROPA FORUMO Skoltoj el tuta Eu~ropo havos multajn eblecojn partopreni sekure en aventuraj agadoj. Jxuse, oni instigis Skoltajn asociojn plene adopti regulojn de diversaj landaj registaraj instancoj pri sportaj agadoj. Kelkfoje estis pliaj malpermesoj far naciaj autoritatoj. Cxi tiu estas kreskanta defio por multaj asocioj. Pli kaj pli da Skoltoj afrontas tion kaj la eldono pri reguloj kiuj taקas al tiaj situacioj igxis pli gravaj. La Skolta Asocio (Britio) kredas ke estas gravaj bonoj gajneblaj kunvenigante respondeculojn el Europaj Skoltaj asocioj kunuzi siajn spertojn cxe aventuraj agadoj. Do gxi proponas apogi forumon, "Aventuraj Agadoj en Skoltismo", cxe Parko Gilwell proksime de Londono ekde jxaudo, 24a de janסro 2002 (vespere) gxis dimancxo, 27a de janסro 2002. Partoprenontoj devos esti membroj de Naciaj Organizoj (volontuloj aנdejxorantoj) kiuj ludas gravan rolon cxe aventuraj agadoj, endome aנekstere. Por trovi pli da informo au rezervi lokon cxe la forumo, kontaktu aidan.jones@scout.org.uk LA PACO KOMENCIGXAS HODIAU! Helpi konstrui pli pacan mondon inkluzivas kaj teknikajn spertojn kaj pli profundan komprenon pri ni mem kaj la aliaj. La Universitato de Paco en Namur, Belgio ofertas diversajn semajnfinaj seminarioj pri cxi tiu temo. Kelkaj celas helpi personojn esplori siajn personajn reagojn alfronte konfliktojn, alfronti situaciojn pli bone au uzi perajn teknikojn; aliaj celas pli specife al instruantoj. La universitato ankau ofertas librojn kaj vidbendojn acxeteblajn, celaj al instruantoj kaj/au junuloj. La universitato estis fondita en 1960 de Dominique Pire, gajninto de Nobel Premio. Adreso: Universit de Paix, Boulevard du Nord 4, 5000 Namur, Belgium. Tel: (+32)81 22 61 02, Fakso: (+32)81 23 18 82 (Mon-Fri 9:00-12:30) E-posxto: universit®de.paix@skynet.be TTT-pagxo: http://www.universit¤epaix.org UTILAJ INFORMOJ - Monda Skolta Jxamboreo en Tajlando http://www.worldscoutjamboree20.org/ - WONDER, Servo pri trejnmetodoj de la Monda Skolta Oficejo: http://www.scout.org/wonder/ - Abonu "iDespatch" - la monatan anglalingvan e-posxtan novajxleteron de la Afrika Skolta Oficejo: subscribe.idespatch@africa.scout.org - Abonu "iDepeche" - la monatan franclingvan e-posxtan novajxleteron de la Afrika Skolta Oficejo: subscribe.idepeche@africa.scout.org - Europak, Eu~ropa Regiono: http://www.scout.org/europe/europak/2001/ KONTROLLISTO DE FINDATOJ - Eu~ropa Skolta Financo - sendu alogxilon al ESO en Genevo en 31.12.01 - Forumo pri "Aventuraj Agadoj en Skoltismo" - sendu aligilon al Skolta Asocio (Britio) antau 31.12.01. La Eu~ropa Skolta Regiono deziras al vi Felicxan Kristnaskon kaj, cxefe, sekuran, sanan kaj pli pacan Novan Jaron! Tiun cxi numeron tradukis Rikardo Carrillo kaj revizis Guido Ricci