Euro.Scout.Info en Esperanto - Numero 82 - Septembro 2010 Enkonduko La 20a Eŭropa Skolt-Konferenco decidis novan regionan planon kaj elektis Eŭropan skoltan Komisionon. Bruselo, Belgio, 17 - 21 julio 2010 Pli ol 280 delegitoj, observantoj kaj gastoj, reprezentantaj 40 el la 41 Naciajn Skoltajn Organizojn (NSO-j) kaj akredititajn Naciajn Skoltajn Organizojn en Eŭropo ĵus kunvenis por la 20a Eŭropa Skolt-Konferenco kaj la samtempe okazanta 13a Eŭropa Geskolta Konferenco. Kvin plene okupitaj labortagoj estis karakterizataj de inform-interŝanĝo, diskonigo de la plej bonaj praktikoj kaj novigaj spertoj. Delegitoj ĉe la konferenco, kiu estas organizata ĉiun trian jaron, ricevis kun favoro raportojn de la Eŭropa Skolta Komitato, kiu reflektis agadojn organizitajn kaj progreson faritan dum la antaŭaj tri jaroj. La Regiona Kasisto ĉeestis la konferencon kun superrigardo de la financa situacio de la Regiono kaj la efiko de la lastatempa tutmonda ekonomia krizo. Eksiĝintaj komitatanoj Craig Turpie (TSA, Britio) kaj Henrik Söderman (SP-FS, Finnlando) estis reelektitaj; aldoniĝis Andrea Demarmels (MSdS, Svislando), Christos Hatzidiamandis (SHP, Grekio), Kristanoloste Ramos (PAGO, Hispanio) kaj Petr “Permi” Vanek (JUNÁK, Ĉeĥio). Dum ĝia unua renkontiĝo, la nova Eŭropa Skolta Komitato elektis Craig kaj Henrik kiel Prezidanton kaj Vic-Prezidanton. La konferenco ankaŭ diskutis kaj aprobis la novan Regionan Skoltan Planon, kiu gvidos la disvolvigon de la laboro de la Regiono dum la venontaj tri jaroj. La funkcia kadro por tiu Plano nuntempe estas evoluigita fare de la nove elektita Eŭropa Skolta Komitato kaj estos prezentata al la Regiono poste dum la jaro. La raportoj de la konferencoj estis dissendataj al ĉiuj NSO-j en Eŭropo kaj baldaŭ estos haveblaj sur la retejo de la Regiono ĉe www.scout.org/Europe. Laborfakoj Edukaj Metodoj Trejnaj Komisitoj kaj Estrotrejnistoj diskutas la ontaj defioj en sia Laborfako. Guadarrama, Hispanio, 17 - 19 septembro 2010 Kvindek partoprenantoj el la tuta Eŭropo kunvenis lastatempe en Hispanio por tre intensa kaj aktiva semajnfino. La celo de tiu ĉi dua Renkontiĝo de la Trejn-komisita Reto estis starigi taŭgan kadron por plua interŝanĝo en novaj tendencoj kaj por evoluo de novaj kaj novigaj ideoj en la fako de trejnado, same kiel kunlaboro. Kiam la Reto renkontiĝis en Pollando antaŭ tri jaroj, estis decidite, ke oni havu tiajn eblecojn de interŝanĝo kaj kundivido laŭ pli regula bazo kaj ĉi-foje 22 NSO-oj kaj NSA-oj el 19 landoj respondis sendante al Hispanio Trejnado-komisitojn kaj aliajn homojn laborantajn en tiu fako. La formato de la aranĝo estis ŝanĝita iomete - lasante la tutplanitecon, por allasi kontribuojn kaj esti pli respondema al la reago de la partoprenantoj. La listo de temoj traktitaj estas sufiĉe longa kaj reflektas grandan intereson de NSO-j por interŝanĝado de scioj kaj spertoj en la fako: Skoltado kiel lerna medio por plenkreskuloj; dumviva lernado; vojoj al lernado; novaj trejnaj metodoj; agnosko de trejnado en Skoltismo; aprobo de trejnado; la ilaro de la trejnsistemo; trejnado de trejnistoj; Trejnado por la ligna insigno; bezonoj rilataj al trejnado de junaj estroj; Eŭropaj iloj kaj financaj eblecoj. Kuraĝigitaj de la riĉiga interŝanĝo kaj debato, la partoprenintoj decidis havi similajn renkontiĝojn ĉiujare kaj skipeto da volontuloj konsentis, laŭ sia propra iniciato, komenci plani Ret-Renkontiĝon por 2011. La Eŭropa Regiono dankas pro subteno ricevita de la Eŭropa Unio tra ĝia programo Juneco en Agado. Danko ankaŭ iras al ASDE - Scouts de España kiu gastigos la renkontiĝon. Pliaj informoj pri tiu okazaĵo kaj la Reto de la Trejn-Komisitoj de la Eŭropa Skolta Regiono estas haveblaj sur la retejo de la aranĝo ĉe www.eurotrain.scouthub.org Tendaro Landoj de Adventuro 2010 Skolta Tendara Centro en Perdikovrissi, Montaro Parnassos, Grekio, 8 - 13 aŭgusto 2010   La fama Montaro Parnassos, en Grekio, la sama regiono, kie vivis la Muzoj Parnassos kaj Orfeo, estis la scenejo por la dua tentaro Landoj de Aventuro (LoA) tiun ĉi someron. 65 skoltoj el ses malsamaj landoj - Grekio, Italio, Hispanio, Portugalio, Rumanio, Ĉeĥio - akompanitaj de 24 estroj kaj ses volontuloj, kunvenis kaj havis la eblecon por unika travivaĵo. Marion, unu el la organizaj volontuloj, memoras: “Zeŭso kaj Eŭropo vojaĝis kun ni de lando al lando kaj per antikva greka historio kaj mitologio, estis kun ni ĉe Olimpikaj Ludoj kaj akompanis nin en unu-taga ekskurso al Delfo. La partoprenantoj de la tendaro LoA havis la eblecon esprimi sin, akiri novajn amikojn, gustumi tradiciajn frandaĵojn, ludi tradiciajn ludojn, lerni pri aliaj landoj, iliaj kulturoj kaj skoltaj kutimoj kaj, en nelasta vico. . . amuziĝi!” Post kvin memorindaj tagoj sub la suna ĉielo de Grekio, la partoprenantoj forlasis sian tendaron farinte promeson: promeso ke ĉiu devus fari sian plejbonon por disvastigi la mesaĝon de la programo Landoj de Aventuro kaj instigi pli da patroloj, pli da skoltoj kaj pli da estroj travivi tiun unikan tendaro. La tria tendaro Landoj de Aventuro devus esti aranĝota ie en Eŭropo en ne tro fora estonteco. Por pli da detaloj pri la Programo Landoj de Aventuro de la Eŭropa Skolt-Regiono, bonvole konsultu informojn haveblajn sur www.camp.landsofadventure.eu/. Evoluo kaj Subteno Monda Skolt-Komitato vizitas la Geskoltan Federacion de Turkio (TIF) Istanbulo, Turkio, 12a de septembro 2010 Mario Diaz Martinez, Oscar Palmquist kaj Luc Panissod dediĉis mallongan viziton al la Geskolta Federacio de Turkio dum ilia revojo el Kartvelio, kie ili partoprenis la 4an Eŭrazian Skolt-Konferencon. Kvankam la vizito estis mallonga, ĝi permesis al la Monda Skolta Komitato informiĝi pri la plej freŝaj evoluoj en Skoltismo en Turkio. Ili ĝuis faman Turkan gastamon, vizitante plurajn ejojn en Istanbulo. Post ke Mario kaj Luc devis foriri, Oscar restis kaj vizitis la Trejncentron en Istanbulo, kie li renkontis Hasan, la ĉefan skoltestron. Jen Oscar raportas: “Post kiam mi forlasis Marion en la flughaveno, mi estis prenita por lunĉi - nur mi, Barak kaj Zafir - kaj poste al la Bazaro. Je kvarono antaŭ la kvina posttagmeze ni alvenis al la Tendaro-Trejncentro, kie mi renkontis Hasan, kiu estis okupata stiri enorman maŝinon por ter-laboroj tra la kampadejo. Li aranĝis la lokon por nova grupo de proksimume 1500 skoltoj, kiuj estis pasigontaj ilian someran tendaron en la Centro. La centro servas al tiaj grupoj dum ok semajnoj ĉiun someron, kun forta subteno de loka administracio. Mi estis salutita varme kaj invitita traviziti kun Hasan per Ĵipo la kampadejon. Ĝi estis tre aventura, efektive, mi devas agnoski: sovaĝa veturado tra 3 kvadrataj kilometroj da arbaro kaj malfermita surfaco sur vojetoj. Reen post du horoj al la Centro, ni havis belan konversacion kaj mi lernis multe pri Turka Skoltismo kaj Hasan donis siajn pritaksojn pri plua kresko en la asocio. Li opinias ke proksimume 20% el la “Lernejaj Skoltoj” povus aliĝi al lia organizo. Poste en la vespero mi estis invitita al vespermanĝo kaj ricevis kelkajn donacojn, interalie flagojn de Turkio kaj de la Turka NSO.” Rilatoj kaj Financado Junularo en Movo - Eŭrop-Unia Agado por Junuloj Kvin milionoj da junaj eŭropanoj serĉas laboron. Multaj el ili maltrafas ŝancojn, ĉar al ili mankas la ĝustaj kvalifikoj aŭ spertoj. Tial la 15-an de septembro 2010, la Eŭropa Komisiono lanĉis “Junularo en Movo”-n, novan modelan iniciaton, kiu strebas helpi la junulojn akiri sciojn, kapablojn kaj spertojn, kiujn ili bezonas por ilia unua reala laboro. Kiel parto de la nova EU-a strategio “Eŭropo 2020”, Junularo en Movo proponas 28-ŝlosilajn agojn direktitajn al farado de eduko kaj trejnado pli signifaj por junularaj bezonoj kaj kuraĝigi ilin por eluzi avantaĝojn de EU-stipendioj por studi, aŭ trejni en alia lando. Tio pliigas la dungokapablon de junuloj kaj ilian aliron la labor-merkato. Laŭ Androulla Vassiliou, la Eŭropa Komisaro por Eduko, Kulturo, Multikultureco kaj Junularo, la aranĝoj celas la akiron de kvalito de edukado kaj trejnado en Eŭropo, tiel ke junuloj estu taŭge ekipitaj por la hodiaŭa labormerkato. La EU-o volas malaltigi la nombron de fruaj ellernejĝantoj kaj plialtigi nombron de junuloj en tria-ŝtupa edukado, tiel ke ili atingu sian plenan potencialon. Estas bezonataj pli da junuloj altagrade kvalifitaj, spertaj kaj novigaj, se ili kaj la Unio volas prosperi en la estonteco. Komentante la iniciaton, Alix Masson, la direktoro de la Eŭropa Skolta Regiono pri Eksteraj Rilatoj kaj Financado, diris: “Kiam organizo decidis eduki junulojn evoluigi ilian plenan potencialon, la skolta movado ne povas eviti ankaŭ engaĝiĝi por reklami tiajn agojn kiuj povas vere fortigi la subtenon al junuloj de Eŭropo. Aliflanke, ni devas esti konstante konsciaj pri la grava kontribuo kiun Skoltismo liveras al la junularo el la vidpunkto de transfero de vivo-kapabloj kaj de neformalaj kapabloj. Tio fortigas niajn junajn membrojn por pli bone alfronti plurajn flankojn de iliaj ĉiutagaj vivoj kaj, kompreneble, en la labormerkato. Ni ĉiuj scias tre bone, ke Skoltismo kaj volontulado en Skoltismo disponigas grandan kaj utilan spertojn por junaj homoj, kiuj estas senlaboraj, aŭ kiuj ankoraŭ ne estas en la labormerkato”. La Eŭropa Regiona Oficejo varme invitas vin por rigardi la retpaĝon de EU-iniciato ĉe www.europa.eu/youthonthemove/ kaj aktive antaŭenigi tiun ĉi iniciaton, por la avantaĝo de ĉiuj junaj membroj en NSOj kaj NSAj en la tuta Eŭropo. Eŭropa Jaro de Volontulado 2011: Ni Aktiviĝu! 2011, la Eŭropa Jaro de Volontulado estas jam tre proksime! Instrumentoj kaj renkontiĝoj komencas pretiĝi, do estas tempo por ĉiu el ni kontribui kaj fari tiun jaron nia jaro! La retejo de la Alianco por la Eŭropa Jaro de Voluntulado (EYV-Alianco) estis lanĉita kaj ĉiuj eroj baldaŭ estos aktivaj. Vi povos aboni la bultenon de la EYV-Alianco, kaj esti en kontakto, havi aliron al gravaj informoj, havigi al vi la logoon por marki viajn agadojn, registri viajn agadojn, sendi “eksterordinarajn rakontojn de ordinaraj homoj”, kaj kontribui al la jaro. La nova Regiona Plano forte substrekas volontuladon kaj dum 2011 tiu ĉi fako estos prioritato por certigi ke niaj volontuloj, kaj nia maniero volontuli, estu bone komprenataj kaj agnoskataj. La Eŭropa Skolta Regiono kaj la Eŭropa Regiono de MSA (WAGGGS) nuntempe preparas komunan retejon dediĉitan al tiu temo, kiu permesos al ĉiu el ni kontribui! Se vi havas ajnajn demandojn, vi povas kontakti Alix. ĉe amasson@scout.org. Vivo de la movado Ĉirkaŭ la mondo Skoltoj tra la Mondo aliĝas al kampanjo “Purigu la Mondon 2010” En multaj landoj tra la mondo, 17 - 19 septembro 2010 Miloj da geskoltoj tra la globo manifestis sian medan konscion purigante sian lokan kvartalon, parkojn, akvovojojn kaj arbarojn en la kadro de tiu ĉi jara “Purigu la Mondon” semajnfine je 17 - 19 septembro 2010. Kohere kun la ĉefa temo de la kampanjo, partoprenantoj koncentriĝis pri konservado de la naturo. Ian Kiernan, Prezidanto kaj Fondinto de “Purigu la Mondon” substrekis, ke protekti la medion estas la celo de la kampanjo ekde ĝia komenco antaŭ18 jaroj. La Monda Organizaĵo de la Skolta Movado (MOSM) estas partnero kaj aliancano de “Ordigu la Mondon” kaj apogas lokajn grupojn tra la mondo partopreni la ĉiujaran kampanjon perpurigaj agadoj kaj tiel montrante la engaĝiĝon de la Skolta Movado por pozitive influi iliajn komunumon kaj medion. Eŭropa Regiono Tendumi Sub Arboj: Rutino ĉe “Kilke 2010” - la Finna Jubilea Ĵamboreo Tendumejo Evo, Finnlando, 22 - 27 julio 2010 “Neniam starigu tendojn sub arboj” estas unu el multaj reguloj por geskoltoj de Britio kaj aliaj landoj, taksante ke estas danĝere liveri sin al risko de fulmoj, falantaj arboj kaj branĉoj. Do, multaj partoprenantoj surpriziĝis kiam ili ekkomprenis, ke ili spertos sian tendumadon en la mezo de granda arbaro en Finnlando. Tio estas ofta rutino por iliaj finnaj kolegoj, kiuj eĉ ne pensis indiki tiun fakton en la tendaraj informoiloj. La sestaga tendaro “Kilke 2010”, la finnan Jubilean Ĵamboreon, ne estis memorinda nur por tiuj kiuj pli kutimas tendumi en malfermaj lokoj. Rekorde altaj temperaturoj kontribuis al la sukceso de arbar- kaj akvo-agadoj. David McKee, Direktoro de la Eŭropa Regiona Oficejo, kiu vizitis la tendaron, estis impresita de la organizaj kaj loĝistikaj aranĝoj, kiujn faris la finnaj geskoltoj. Li antaŭĝojis pri reveno al Evo en 2012, kiam la tendumejo gastigos “Roverway 2012”, la jartrijan Eŭropan aranĝon por geskoltoj de la kvara aĝsekcio. Cetere: neniu akcidento okazis pro falintaj arboj aŭ branĉoj! Lokaj grupoj en Aŭstrio varbas novajn membrojn sekve al sukcesa Jubilea Ĵamboreo Schlosspark Laxenburg, Aŭstrio, 2 - 12 aŭgusto 2010 Skoltogrupoj en la tuta Aŭstrio ĵus komencis la novan sezonon. Sekvante tre sukcesan “Aŭstria Jubilea Ĵamboreo”-n ĉi somere kaj ĝian diskonigon per la amaskomunikiloj, centoj da junaj geknaboj montras sian intereson aliĝi. Ĉirkaŭ 8000 geskoltoj el ĉiuj kvin kontinentoj pasigis 10 memorindajn tagojn en la romantika teritorio de la parko de la iama imperiestra kastelo de Laxemburg, sude de Vieno. Pluraj membroj de la Registaro kaj la Prezidento de Aŭstrio vizitis la aranĝon kaj malkovris kiel geskoltoj el la tuta mondo ĝuas la internacian amikecon kaj la naturon. Rilate al ilia Jubilea Ĵamboreo, la media engaĝiĝo de la Aŭstriaj geskoltoj estis rekonitaj de la Registaro de Aŭstrio, kiam ĝi prezentis la tendaraj organizintoj per la “Medio-protekta Premio 2010” pro la transport-sistemo starigita por la tendaro. Administrado de la Regiono Eŭropa Regiona Oficejo “Mi estas preta” - diras Nicolas Pasiginte ses monatojn kiel trejn-laboranto ĉe la Brusela Oficejo de la Eŭropa Regiona Oficejo de la Monda Skolta Oficejo, ni petis Nicolas ke li esprimu siajn impresojn. Jen estas kion li rakontis al ni: “Kiel Eŭropa studento kun magitra grado akirita en la Universitato de Nancy, mi elektis fari mian finan staĝo-deĵoron ĉe la oficejo de MOSM en Bruselo. Miaj ses monatoj pasigitaj en la Brusela Oficejo estis tre gravaj por la evoluo de mia estonta kariero. Mi neniam estis skolto, kaj tial, kiam mi eniris en la oficejon antaŭ ses monatoj, mi havis tre malmultajn ideojn pri la kontribuoj kaj agoj de Skoltoj en civitana socio. Mi malkovris medion, kiu estas sindediĉa al misio de eduko, kresko kaj evoluo de junaj homoj. Tiu sperto influis mian percepton kiel individuo kaj kiel membro de komunumo kaj socio. La staĝo-deĵoro permesis al mi vivi altvaloran homan sperton kaj helpis al mi pensi pri mia estonta profesia kariero, kaj pri la respondecaj kampoj kaj projektoj, pri kiuj mi ŝatus okupiĝi. Mi ŝatis la subtenon kaj la trejnadon ricevitajn de kunlaborantaro ĉe la Eŭropa Regiona Oficejo. Miaj kolegoj montris solidarecon kaj koheron en kontribuado al la pluevoluigo de miaj kapabloj kaj faka scio. La staĝo-deĵor-programo kovris ĉiujn aspektojn, de teoria ĝis praktika. Krome, mi lernis multe, ĝenerale kaj persone, pri novaj temoj kaj aparte pri Skoltismo. La tempo pasigita ĉe la Brusela Oficejo permesis al mi pli bone kompreni miajn celojn por mia estonteco. Dank' al la spertoj travivitaj kaj akiritaj mi opinias, ke mi povas plej bone resumi tiujn monatojn jene: “Mi estas preta!”. Memorigiloj kaj Limdatoj Akademio 2010 Ateno, Grekio, 26 - 31 oktobro 2010 Detalaj informoj ĉe www.academy.scouthub.org Eŭropa Regiona Komunika Forumo Ateno, Grekio, 27 - 30 oktobro 2010 Detalaj informoj ĉe www.scout.org kaj www.academy.scouthub.org Seminario por Novaj Membroj de Naciaj Konsilantaroj Istanbulo, Turkio, 24 - 28 novembron 2010 Por detalaj informoj, bonvole kontaktu Paola-n ĉe la Eŭropa Oficejo de MSA (WAGGGS) 39-a Monda Skolta Konferenco kaj 11-a Mond-Skolta Junulara Forumo Curitiba, Brazilo, 10 - 14 januaro 2011 & Blumenau, Brazilo, 3 - 6 januaro 2011 Detalaj informoj ĉe www.scout.org kaj www.wsc2011.org Utilaj Informoj www.scout.org/europe kaj www.europak-online.net Restu en kontakto Monda Skolta Oficejo - Eŭropa Regiona Oficejo Svislando P.O. Box 327 Rue Henri Christiné 5 CH-1211 Ĝenovo 4 Tel.: (+41 22) 705 11 00 TELEFAKSILO: (+41 22) 705 11 09 Retpoŝto: europe@scout.org Belgio Avenue de La Porte de Hal 38 BE 1060 Bruselo Tel.: (+32 2) 534 33 15 TELEFAKSILO: (+32 2) 534 16 54 Retpoŝto: europe@scout.org ______________________________ _________________ Euroscoutinfo-en adresaro Euroscoutinfo-en@scoutnet.org http://list.scoutnet.org/lists/listinfo/euroscoutinfo-en Tiu ĉi eldonaĵo de la Monda Organizaĵo de la Skolta Movado estas dissendata per la servoj de Global Scoutnet (http://www.scoutnet.org), tutmonda komunikservo por Geskolto kaj plenkreskaj estroj. Esperantigis Jan Pospisil kaj Revizis Guido Ricci por Skolta Esperanto-Ligo