EURO.SCOUT.INFO

Enkonduko

2007 preskaŭ finiĝas kaj kiel granda jaro ĝi estis por pluraj el niaj membroj. Tiel multajn eblecojn oni liveris – loke, lande kaj internacie. Dankon al ĉiuj kiuj kontribuis al la sukcesoj, kiuj batalis kontraŭ la defioj kaj kiuj tiel ofte faris tion tre gaje. Kion kunportos 2008? Pli da membroj, sukcesan Mondan Konferencon, pli grandan komprenon inter personoj jes, ĉio tio kaj pli. Dume – ni sendas al vi varman saluton el la Eŭropa Skolta Komitato kaj Regiona Personaro. Nova jarcento de Skoltismo atendas!!!

Laborareoj

Edukmetodoj

Fortlabora Semajnfino

La Kuna Kunveno de la retoj pri Junulara Programo kaj pri Plenkreskulaj Rimedoj (Kandersteg, 29a Novembro – 2a Decembro) starigis scenejon por la laboro en ĉi tiuj areoj por la jartrio. Ni taksis la pasintan kaj nunan situaciojn, konsideris la strategiajn planojn de la Regiono same kiel la bezonojn de NSO-j kaj la eventualajn labormetodojn, strukturojn kaj iniciatojn por efektivigi la Planon kaj solvi la problemojn.

La retoj kunvenis en komunaj sesioj, en sesioj specifaj pri reto same kiel en laborgrupoj kiuj fokusiĝis pri specifaj temoj.

La membroj de la Kernaj Grupoj produktos la finajn planojn en siaj respondecareoj kaj poste oni dissendos ilin al LSO-j.

La unuoj kaj grupoj daŭre laboros sendepende. Oni antaŭvidas ke similan eventon oni organizos en aŭtunon 2009 por pririgardi la rezultojn de la laboro kaj akiri ideojn por labori en la venonta jartrio.

Novaj iloj por plifortigo de kapableco

Reprezentantoj de Geskoltoj el Latvio, FYRO Macedonio, Slovakio kaj Ukrainio renkontiĝis, kun la helpo de Danaj trejnantoj kaj reprezentantoj de la Europa WOSM- kaj WAGGGS- regionoj en Kiev de 22-25 Novembro por la lasta kunveno de la Projekto pri Plifortigo de Kapablecoj pri Estreco en Orienta Eŭropo.

La Longtempan Projekton pri Plifortigo de Kapablecoj pri Estreco en Orienta Eŭropo starigis kaj gvidis la Dana Projekto por subteni Geskoltismon en Centra kaj Orienta Eŭropo. La Geskoltaj Asocioj en Danlando subtenis la iniciaton per donacoj akiritaj far la Dana Komitato pri Komerco. Kvar elektitaj landoj (Ukrainio – nur WAGGGS - , Latvio kaj Slovakio – geskoltaj landaj organizoj - , kaj FYRO Makedonio –asocio nur de WOSM) laboris post la unua kunveno okazinta en Decembro 2006 en Danlando por produkti ilojn laŭ iliaj prioritatoj, kaj eblos uzi ilin en Geskoltismo. Sekva kunveno en Slovakio finis la laboron pri la iloj kaj planis pilotprojektojn por somero kaj aŭtuno. La kunveno okazinta en Ukrainio celis fini la ilojn kaj taksi la projekton.

Evoluo kaj Subteno

Detala Subteno

Unu el la rezultoj de la 19a Eŭropa Skolta Konferenco estis la deziro vidi pli da detala subteno por LSO-oj/LSA-oj, krom la planitaj seminarioj kaj eventoj.

Post plurmonata pretigo, la Unuo pri Detala Subteno nun “malferms al komerco” kaj pretas ricevi petojn por detala subteno al NSO-j/NSA-j. La gvidlinioj kaj pli da detala informo, inkluzivante aliĝilon, troveblas ĉe: http://www.scout.org/europe

Por pli komprenebligi kion signifas detala subteno jen kelkaj oftaj demandoj kun respondoj:

Kio estas Detala Subteno?
Detala Subteno estas nova servo de la Eŭropa Skolta Regiono. Ĝi celas LSO-oj/LSA-oj kun unu aŭ pli defioj pri evoluo, kaj kiuj pensas ili povas profiti aldonan helpon petante subtenon de spertuloj pri specifaj temoj.

Kial oni kreis la servon?
La Eŭropa Skolta Komitato reagis al petoj de LSO-oj/LSA-oj malpliigi la nombron da seminarioj kaj eventoj kaj samtempe, pliigi la detalan subtenon.

Liveri detalan subtenon al NSO-j/NSA-j havas plurajn profitojn:

  • Ĝi estas pli rekta, ĝi iras al la kerno de la defioj ekzistantaj sendante spertojn por labori kun NSO-j/NSA-j en ilia propra medio.

52a Euro.Scout.Info | Decembro 2007


paĝo 1 de 4

52a Euro.Scout.Info | Decembro 2007

  • Laborante en landoj kiuj petas helpon, pli da personoj el la NSO-j/NSA-j havas la eblecon profiti la subtenon de spertoj kaj tio pliigas la multobligan efekton.

Ĉu vi povas doni ekzemplon pri kion celas detala subteno?
Jes. Jen ekzemplo:

  1. Asocio identigas ke ĝi haavas defiojn pri evoluo kun tri specifaj temoj:
    • Renovigo de sistemo pri plenkreskula trejnado
    • Livero de junulara programo por adoleskantoj kaj post-adoleskantoj
    • Efektiva ekstera reprezento
  2. La LSOo-j/LSA-oj decidas sendi peton por subteno
  3. La peto por subteno de la LSO-oj/LSA-oj ests sukcesa
  4. La LSO-oj/LSA-oj kaj la Eŭropa Skolta Regiono disvolvigas programon de detala subteno pri tiuj ĉi tri temoj.
  5. La Unuo pri Detala Subteno identigas malgrandan aron da personoj, el la Rimedaro, ktp, por starigi la programon pri detala subteno dum iom da tempo kun klaraj celoj kaj pintpunktoj.
  6. Post la finlivero de detala subteno, la Unuo pri Detala Subteno taksas la influon por determini ĉu la defiojn oni alfrontis laŭŝate.

Kiel oni liveras Detalan Subtenon al LSO-oj/LSA-oj?
Oni liveras Detalan Subtenon al LSO-oj/LSA-oj uzante sperton kiu ekzistas en:

  • La Rimedaro de la Eŭropa Skolta Regiono
  • La Kernaj Grupoj, Subtengrupoj kaj Unuoj de la Eŭropa Skolta Regiono
  • Spertuloj el aliaj NSO-j/NSA-j

Petojn por detala subteno oni konsideros iam ajn dum la jaro (ne estas findato) kaj ni esperas esti kapablaj ricevi aliĝpeton kaj plenumi programon pri detala subteno en sessemajna periodo, laŭ la nuna daŭro de la kunakordita bezonota subteno.

Se vi havas demandon, bv kontakti Katrin: ktauscher@scout.org

Rilatoj kaj Financoj

Skoltismo kiel Tigro en Paperĝangalo de Bruselo

Estas vaste agnoskata timo ke la Eŭropa leĝaro endanĝerigas skoltismon per pli kaj pli da postuloj.

Ni alfrontu ĉi tion eŭropnivele. Sed por fari tion plej fokuse ni bezonas ekzemplojn. Ĉu vi scias ĉu specifaj Eŭropaj leĝoj malhelpas viajn skoltajn agadojn? Se jes, kiuj ili estas? Kiuj reguloj plimalfaciligis Skoltismon al vi? En kiuj specifaj temoj la leĝaro pri sano kaj sekuro plimalfaciligis la pretigon de tendaroj? Kiuj Eŭropaj reguloj pri infanprotektado defias la mastrumadon de volontuloj?

Por reprezenti viajn interesojn efektive, ni bezonas ĉi tiujn ekzemplojn. Ni ankaŭ bonvenus ajnan sperton de leĝspertulo kaj spertuloj pri IT interesitaj en evolui renovigan softvaron pri kontrolo por ĉi tiu laboro. Por pli da informo, bv kontakti: mwalker@scout.org

Volontulado estas la Respondo de EU

EU-nivele volontulado iom post iom fariĝas pli rekonata kiel grava kaj valora maniero engaĝigi aktivan civitanecon kaj konstrui pli grandan socian kunigon. Volontulado estas pluraj aferoj, ĝi povas esti neformala edukado, dumviva lernado, socia inkludo, dungebleco, amuzo, ktp. Proksimume 100 milionoj da Eŭropanoj estas volontuloj.

Kompreneble ni scias ke volontulado estas valora kontribuo al la vivo de komunumoj (lokaj, landaj, Eŭropaj, tutglobaj). En diversaj landoj en Eŭropo volontuladon oni rekonas kiel valora edukebleco. Kaj estas grave ke oni plifaciligu al volontuloj identigi kaj difini la lertecojn kaj kompetentecojn kiujn ili akiras per volontuleblecoj. LSO-oj/LSA-ojn oni rekonu kiel liverantoj de ĉi tiuj eblecoj kaj oni subtenu ilin por liveri ilin.

Do, dum EU havas novan vizion pri volontulado, ni ŝatus ke oni emfazu pri:

  • Organiza Procezo – organizoj bezonas subtenon por difini kaj koncepti iliajn organizajn procezojn por certigi ke ili kapablas krei kvalitan edukeblecon;
  • Individua Esprimo – Junularo bezonas subtenon (ilon) por difini kaj esprimi la kompetentecojn kiujn ili sentas ke ili gajnis el la esprimo ne el la atestado.

Plurajn gravajn opiniojn oni esprimis kaj ili legindas:

http://register.consilium.europa.eu/ pdf/ en/ 07/ st14/ st14425.en07.pdf

http://www.cev.be/ Documents/ EESCOpinionVoluntaryActivity2006.doc

http://ec.europa.eu/ public_opinion/ flash/ fl_202_sum_en.pdf

Se vi ŝatus scii pli aŭ lerni kiel via NSO/NSA povas kontribui al la proceso bv kontakti: mwalker@scout.org

Internacia Tago de la Volontuloj la 5n de Decembro

La Eŭropa Junulara Forumo (YFJ) http://www.youthforum.org festis la Internacian Tagon de la Volontuloj la 5n de Decembro invitante aron da spertuloj por lanĉi pripenson pri evoluo de “Eŭropa Ĉarto por Volontuloj kaj Volontorganizoj”. La reprezentantoj ankaŭ okazigis labormatenmanĝon kun la Eŭropa Komisiono pri estonta volontulpolitiko.

Sekve al aprobo de la Rezolucio de la EU Konsilio la 16n Novembro la Eŭropa Junulara Forumo alvokas EU Anajn Ŝtatojn por pliigi iliajn penojn plifortigi la statuson de volontuloj. http://register.consilium.europa.eu/ pdf/ en/ 07/ st14/ st14425.en07.pdf

La YFJ alvokas EU anajn ŝtatojn doni plimulte konsideri la kontribuon kiun faris la volontulorganizoj. La YFJ kaj siaj anaj organizoj (inkluzivante WOSM) lanĉis procezon por disvolvigi skizan dokumenton, aprobotan kiel Rekomendo far la EU Konsilio en 2008. Se vi ŝatus lerni pli demandu al Jaakko Weuro, Vicprezidanto de la Eŭropa Junulara Forumo (YFJ) ; jweuro@scout.org


52a Euro.Scout.Info | Decembro 2007


paĝo 2 de 4

52a Euro.Scout.Info | Decembro 2007

Kvalito en Skoltismo

Paroli pri kvalito povas esti malfacile. Ĝi ne estas tuŝebla nek videbla. Ni diras ke io estas kvalita kiam ĝi estas…

Kiam oni montras ke estas minimumaj niveloj da kvalitaj eblecoj por gejunuloj se ni volas certigi la eksteran rekonon de Skoltismo. Ni ne povas esperi akiri rekonon nur surbaze de la nombro da gajaj partoprenantoj. Ni bezonas difini la minimumajn nivelojn kaj identigi komunajn indikilojn kiuj helpos nin difini kion ni faras kaj helpi eksterajn organizojn rekoni kion ni volas montri al ili.

Nun estas minimume du iniciatoj provantaj starigi kvalitajn indikilojn. La Eŭropa Junulara Forumo pretigas deklaron pri Kvalitaj Indikiloj en neformala edukado kiu celos starigi minimumajn nivelojn por junulara laboro. La Konsilio de Eŭropo provas ion similan.

Sed kie ni staras en tio ĉi? WOSM bezonas diskonigi kion oni kredas ke estas kvaliteblecoj por gejunuloj por esti gravulo en ĉi tiu Eŭropa debato. Ni bezonas havi interkonatan vizion kaj partneran subtenon por influi ĉi tiun debaton. Se vi ŝatus scii pli kaj kiel vi povas partopreni landnivele kontaktu Tine Radinja, tradinja@scout.org

Financadebleco

Subtenaj civilaj sociaj organizoj: interpersonaj agadoj en la Fonduso de Oksidentaj Balkanoj

Fonduso:
CARDS
Areoj:
Pligrandigo, Homaj Rajtoj, kunlaboro kaj evoluo, sociaj temoj

Resumo: Alvoko de Regionaj CARDS por firmigi Kunlaboron inter Organizoj de Civita Socio kaj Publikaj Aŭtoritatoj por Plifortigi la Rajtojn de Minoritatoj en la Regiono.

Findatoj por aliĝo: 3a Marto 2008

Kiu povas kandidatiĝi: NGO-j pri Evoluo, Federacioj, Unuoj, Lokaj kaj Regionaj aŭtoritatoj, (Skoltaj) asocioj, Agentejoj, Ĉambrejoj.

Regionoj koncernaj: Albanio, Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, la antaŭa Jugoslava Respubliko de Makedonio, Montenegro, Serbio kaj Kosovo laŭ UNSCR 1244

Por pli da informo, vizitu ĉi tiun kontaktilon: http:// www.ecas.org/ file_uploads/ 1313.pdf

Kontaktoj de la Komitato

Vizito al Finlando

Craig Turpie, Prezidanto, vizitis Helsinki, Finlandon la 11n de Decembro, Mardon por kunveni kun reprezentantoj de Suomen Partiolaiset- Finlands Scouter inkluzivante delegitojn al la venonta Monda Skolta Junulara Forumo, kaj por ĉeesti la inaŭguron de la novaj Landaj Ĉefoficejoj nomataj “Skolta Stacio”. Finna Sigurdardottir el la Eŭropa Komitayo WAGGGS ankaŭ ĉeestis.

La Grupo pri Kontrolo de Projektoj kunvenis

Craig Turpie, Prezidanto, kaj David McKee, Regiona Direktoro, kunvenis kun reprezentantoj de la Skolta Asocio (Britio) Vendredon, 23n de Novembro.

Dum la lastaj ses jaroj, la Eŭropa Skolta Regiono kaj la Skolta Asocio kunlaboris pri projekto kunliganta la pretigojn de la jarcento, la jarcenton mem, Eurojam kaj la 21n Mondan Skoltan Ĵamboreon kun sinsekvaj Regionaj Skoltaj Planoj. Dum la ses jarojn estis regulaj kunvenoj de la Grupo pri kontrolo de Projektoj por certigi ke la kunlaboro donas rezultojn. Ĉar 2007 preskaŭ finiĝas, ankaŭ finiĝas la projekto kaj la kunveno ebligis pripensi kiujn signifajn atingojn oni faris same kiel kiujn defiojn oni trovis.

Laboron oni faras nun por kapti la ĉefajn rezultojn el ĉi tiu kunlaboro kaj oni interkonigos ilin pli vaste ĝustatempe por la profito de ĉiuj asocioj en la Eŭropa Skolta Regiono.

Reage al la invito de la Landa Personaro, ili ambaŭ ĉeestis Live 2007, unu el la lastaj grandskalaj jarcentaj agadoj de La Skolta Asocio kiu vidis 3000 artistojn en festprezento en la 02 scenejo (antaŭe la Jarmila Domo). La du reprezentoj de ĉi tiu evento atingis proks. 30000 partoprenintojn.

Vivo de la Movado

En Eŭropo…

Venonta Renkontiĝo de FOSE en 2008

Sekve al invito de la Hungara Skolta Asocio, la ĉiujara Renkontiĝo de FOSE de la Eŭropa Skolta Fondaĵo okazos en Budapeŝto, Hungario la 3an semajnfinon de Oktobro 2008 (Ĵaŭda véspero, 16ª Oktobro ĝis Dimanĉa tagmezo 19ª Oktobro).

Interesan programon oni planos kun niaj Hungaraj gastigantoj. Ĉi tiu estos la 10ª Ĉiujara Renkontiĝo de FOSE, do grandan nombron de FOSE oni atendas ĉeesti ĉi tiun Renkontiĝon. Bv noti tion en vian kalendaron por rezervi ĉi tiujn datojn. Pli da detaloj disponebligos en la komenco de 2008.

Longtempaj Laborpostenoj en 2008 ĉe la Internacia Skoltcentro Kandersteg!

Kial ne uzi viajn lertecojn kaj talentojn por helpi evolui la internacian skoltcentron bazitan sur la Svisaj Alpoj? Tio estas kion la Longtempa Personaro faras ĉiutage! Ĉu vi laboras en la fako pri programo, ĉu vi kuiras, ĉu vi kondukas tendaron, nia personaro kontribuas al la magia sento kiun KISC liveras al siaj gastoj.

Nia Personaro ankaŭ prispertas vivon en alpa vilaĝo kaj laboras en internacia teamo. Oni garantias ke vi faros internaciajn amikojn dumvivajn, amuziĝos ĉiutage kaj vi travivos la plej bonan tempon en via vivo!

Ĉiujare ni havas plurajn postenojn kiuj daŭras de 4 ĝis 36 monatojn en pluraj malsamaj areoj.

Por fariĝi ano de la Longtempa Personaro vi ne bezonas antaŭe esti ano de la Mallongtempa Personaro, kvankam por multa postenoj tio estas avantaĝo. La postenoj inkludas diversajn areojn de Ofichelpanto ĝis Alphelpanto kaj Mastrumanto pri Aĉetado. Trarigardu la retpaĝon de KISC por vidi kiujn postenojn vi interesas kaj kiel vi povos alveni kaj Vivi la Revon! http://www.kisc.ch

DIMBALI – la Eko-civita Aventuro

Dum unu monato, ĉiuj grupoj de Eclaireuses et Eclaireurs de France (EEDF) vivas en DIMBALI tempo. Kiel landa agado de EEDF, DIMBALI celas movigi siajn membrojn surbaze de eko-civitaneco.


52a Euro.Scout.Info | Decembro 2007


paĝo 3 de 4

52a Euro.Scout.Info | Decembro 2007

Kiel unua paŝo, la ideo estas ke lokaj grupoj starigos konagadojn kaj edukadon pri medio per propono de agadoj celantaj malkovri la naturan medion en diversaj areoj (sciencaj kaj teknikaj agadoj, artaj agadoj kaj ludoj) pri la temo de media solidareco kaj subtenebla evoluo. Kiel dua paŝo, la koncernaj teamoj komencas lokan projekton kunlabore kun lokaj asocioj kiuj pritraktas problemojn pri medio. De 10-12 Majo 2008, EEDF organizos ĉe La Courneuve (Parizo) landan renkontiĝon kie ili partoprenos la 'eko-civitan festivalon', interŝanĝos, debatos kaj malkovros novajn teknologiojn, ili partoprenos laborsesiojn, prezentos la rezultojn de iliaj projektoj kaj akiros kompromisojn.

La tria paŝo de DIMBALI estos partopreni la “eko-tendarojn” kie mediajn devigojn oni prikonsideros en areoj de transportado, organizo, manĝaĵo, tendartemoj kaj agadoj. Ĉi tiu celas plifortigi iniciatojn rilatajn al edukado en eko-civitaneco akj subtenebla evoluo.

EEDF invitas ĉiujn NSO-jn de la Eŭropa Skolta Regiono partopreni ĉi tiun novan aventuron kaj partopreni la “Eko-civitan Festivalon”. Se vi interesas vi rajtas kontakti Henri Vilette: projets-pedagogie@eedf.asso.fr aŭ Jean Amand Declerck: international@eedf.asso.fr.

Vizitu Neuschwanstein, starigu nigran tendon, konu bavaran amikecon

El 1-10 Aŭgusto 2008 Verband Christlicher Pfadfinderinnen und Pfadfinder (VCP) invitas vin aliĝi al ilia regiona ĵamboreo en Bavario. Ĝi lokiĝos en plej suda parto de Germanio proksime de Germanaj Alpoj. Ili atendas pli ol 800 junaj partoprenontoj. Internaciaj gastoj el Egiptio, Skotlando kaj Norda Irlando jam aliĝis. La tendaro havas faciligojn por handikapuloj.

Ne maltrafu ĉi tiun eblecon, trovu pli ĉi tie: http:// spuren2008.de/ sp_international.html

Ĉirkaŭ la mondo…

KSA organizos la 12an Korean Ĵamboreon

Pli ol 12000 lokaj kaj eksterlandaj Skoltoj kaj estroj kunvenos en Koreio de 6-11 Aŭgusto 2008 por la 12ª Korea Ĵamboreo. Ĝi estas alia pintpunkto por la Skolta Asocio de Koreio (KSA) kaj bonvenos gejunulojn (aĝantaj 12-17) kaj plenkreskuloj el malsamaj partoj de la mondo.

Kial ĝi estas alia signifa Skolta renkontiĝo? La ĵamboreo okazos en Mt. Sorak, loko kiun Skoltoj memoros kiel Monda Ĵamborejo. Por eksterlandaj partoprenontoj kiuj neniam antaŭe estis en Koreio, estas ebleco konstrui amikecon kun Koreaj Skoltoj, sperti Korean vivmanieron per gastigemo antaŭ aŭ post ol la Ĵamboreo kaj interkonigi interesajn spertojn kun miloj da Skoltoj. Tiuj kiuj jam vizitis Koreion certe pasos amuzan tempon renovigante amikecon kun iliaj Koreiaj amikoj du mili rememoras bonegajn vivantaĵojn.

Per kotizo de U$200, partoprenontoj povos ĝui manĝaĵon, tendumadon, agadojn kaj rememoraĵojn pri la Ĵamboreo. Ĝi ankaŭ inkluzivas sekuron kaj veturadon enlandan inter la flughaveno kaj la Ĵamborejo.

Kiel granda maniero pasi someron en Koreio kaj esti partoprenanto de la 12ª Korea Ĵamboreo! Se vi interesas, sendu e-poŝton al: international@scout.or.kr

Vi ankaŭ povas trovi pli da informo visitante ĉi tiun kontaktilon: http:// www.scout.org.hk/ article_attach/ 9030/ CIR_3707_Eng_12thKoreaJamboree_KOREA.pdf

Rememoroj kaj Findatoj

Eurosea 9

5-11 Majo 2008 en Larch Hill, Irlando
Findato: 31a Marto 2008

Patronado por la 38a Monda Skolta Konferenco kaj la 10a Monda Skolta Junulara Forumo

14-18 Julio 2008, en Jeju Islando, Koreio
Findato: 31 Marto 2008

Utila Informo

Europak

http://www.europak-online.net

Cirkuleroj

http://www.scout.org/en/ around_the_world/ europe/ information_events/ resource_centre/ circulars

Euro.Scout.Infos

http://www.scout.org/en/ around_the_world/ europe/ information_events/ resource_centre/ euro_scout_info

Euro.Scout.Docs

http://www.scout.org/en/ around_the_world/ europe/ information_events/ resource_centre/ euro_scout_doc__1

Regionaj eldonaĵoj

http://www.scout.org/en/ around_the_world/ europe/ information_events/ resource_centre/ regional_publications

Interkomuniku

Monda Skolta Oficejo
Eŭropa Regiona Oficejo
P.O. Box 327
Rue Henri Christiné 5
CH-1211 Genève 4
Svislando
Tel.: (+41 22) 705 11 00
Fakso: (+41 22) 705 11 09
Epoŝto: europe@scout.org
Retpaĝo: http://www.scout.org/ europe


Tiu Euro.Scout.Info esperantigis Ricardo Carrillo kaj revizis Guido Ricci por la Skolta Esperanto-Ligo http://www.esperanto.org/skolta/


52a Euro.Scout.Info | Decembro 2007


paĝo 4 de 4