EURO.SCOUT.INFO

Laborarejoj

Malferma Alvoko Varbado por Regiona laboro

MOSM (WOSM) lanĉis malferman alvokon por partopreni en la laboro de la Regiono la 20n de Junio 2007. 83 aliĝojn oni ricevis. Ni ĝoje informas vin ke la dokumento pri la konsisto de la diversaj grupoj troveblas ĉe ĉi tiu ligilo: http://www.europak-online.net/EP1107/Open-Call-Outcome_E.pdf

Edukmetodoj

Projekto kun esperigaj rezultoj

Kunlabore kun Eŭropa Regiono MSA (WAGGGS) kaj la Dana skolta Konsilio, WOSM - Eŭropa Regiono laboris dum pli ol unu jaro pri la Projekto pri Estrada Kapablo en Orienta Eŭropo. La celo de la projekto estas evolui trejnan planon per kunlaboro kaj praktiki trejnadon en ĉiu lando surbaze de interkonigitaj spertoj far la kvar partoprenontaj organizoj. Paralele, la intenco estas enkonduki kaj evolui strategian estrecon en la asociojn por plialtigi la nombron da personoj kun lertecoj pri estrado.

La diversaj anoj decidis inviti Geskoltajn Asociojn el Ukrajnio, Slovakio, Latvio kaj la Eksa Jugoslava Respubliko de Makedonio partopreni la projekton.

La rezultoj de malmultaj kunvenoj kaj pilotprojektoj en ĉi tiuj landoj estas iloj kiujn nun oni produktas, kaj ili estos baldaŭ disponeblaj. La iloj/produktoj estas:

  1. Trejni la trejnantojn
  2. Trejni lokajn trejnantojn
  3. Forumo pri evoluo kaj kontrolo de trejnsistemo
  4. Ĝenerala evoluo kaj kontrolo de trejnsistemo
  5. Broŝuroj por novaj estroj
  6. Kiel-fari pri teamlaboro
  7. Longtempa planado pri homaj rimedoj
  8. Varbado de novaj estroj

La fina kunveno de ĉi tiu jaro okazos dum la semajnfino 22-25 Novembro 2007 en Kiev, Ukrajnio. Krom kontroli kaj taksi la projekton, la celoj de ĉi tiu kunveno ankaŭ estas taksi la ilojn kaj pilotprojektojn kaj fini la ilojn surbazitajn de la reago de eksteraj kontrolantoj kaj la rezulton de la pilotprojektoj.

Difini la bazojn por nova Trejnsistemo

Sekve al la plenumo de sia nova Junulara Programo, la Skolta Asocio de Makedonio komencis disvolvigi sian novan trejnsistemon. Forumo estis grava paŝo en tiu procezo, cele al starigado de kadro kaj proponi la procezon por disvolvigi novan trejnsistemon.

23 partoprenantoj, ĉiuj junaj sed spertaj pri trejnado, renkontiĝis en la Skoltcentro Ohrid dum la semajnfino 26-28 Oktobro 2007. Ili analizis la nunajn trejnsistemojn, pridiskutis eksterajn kaj internajn tendencojn, esploris kiel plenkreskuloj lernas kaj do ili planis skizprojektojn kiujn oni sendos al la Faka Komitato de la Asocio.

La Projekto pri Kapableco de Estrado, kuna iniciato de la WAGGGS kaj MOSM Eŭropaj Regionoj kaj la Danaj Geskoltoj, subtenis la Forumon. Tri trejnantoj el Danio kaj unu el la Monda Skolta Oficejo - Eŭropa Regiona Oficejo helpis kun la diskonigo de la Forumo.

Evoluo kaj Subteno

Detala Subteno (TSU) kunvenis

Unuo pri Detala Subteno (TSU) kunvenis la 17n de Novembro por plani referenctemojn kaj pridiskuti la procezon identigi kiel taksi la bezonojn por Detala Subteno kaj kiel plenumi ĉi tiujn bezonojn. La laboro de la grupo estos pli plene protraktata en la venonta numero.

Reto pri Kresko

Komence de Oktobro la unua kunveno de la Reto pri Kresko okazis. Unu celo de ĉi tiu reto estas interkonigi la plej bonajn praktikojn kun aliaj. Ni montros du Plej Bonajn Praktikojn en venontaj numero de Euro.Scout.Info, komencante kun tiu ĉi. Plej Bonajn Praktikojn oni ankaŭ diskonigos ĉe scout.org/europe.


51a Euro.Scout.Info | Novembro 2007


paĝo 1 de 4

51a Euro.Scout.Info | Oktobro 2007

Plej Bona Praktiko

Oni kapablu klarigi/prezenti la plej bonan/plej malbonan praktikon maksimume en 5 minutojn. La plej bonan/plej malbonan praktikon oni povas prezenti kiel Word-dokumento unupaĝa aŭ kiel bildprezento kun 3 bildoj enhavanta la sekvajn temojn:

1. Titolo de la plej bona/plej malbona praktiko

M - otivo
O - rganizo
T - rejnado
I - nformo
V - CP

MOTIV reprezentas la koncepton pri trejnado por interesaj plenkreskaj novuloj.

2. Lando

Germanio

3. Asocio

Verband Christlicher Pfadfinderinnen und Pfadfinder (VCP), regiono Oldenburg (Malsupra Saksio)

4. Faktoroj pri Kresko

Plenkreskulaj Rimedoj, Varbado, P.R. & Komuniko

5. Priskribo de la praktiko

VCP Oldenburg komencis, inter aliaj agadoj, kurson pri speciala trejnado por interesaj plenkreskuloj sen konoj pri Geskoltismo. La trejnado inkluzivis du semajnfinajn seminariojn kaj plurajn vesperajn eventojn kaj daŭris jarduonon. Oni ĝin organizis trifoje inter 1995 kaj 2001. Seminarioj Motive por interesaj plenkreskuloj

  • Motive (I) - Geskoltismo, malkovri la VCP (semajnfina seminario),lernado per farado
  • Motive (II - IV) - programagadoj (vesperaj eventoj)
    • Kinderstufe (8 – 10 jarojn)
    • Pfadfinderstufe (10 – 15 jarojn)
    • Ranger-/Roverstufe (pli ol 15)
  • Motive (V - III) - organizaĵoj (vesperaj eventoj), Leĝo,mastrumado, financtemoj, strukturoj
  • Motive IX, Plani proprajn agadojn

Kune kun aliaj agadoj VCP Oldenburg kreskiĝis de 200 ĝis 600 membrojn inter 1995 kaj 2001. Motive estis nur unu parto de ĉi tiu sukcesa historio. Oni implikigis profesiulojn kaj volontulojn por organizi la kurson.

Jen la kontaktulo kaj adreso por akiri pli da informo pri la praktiko

VCP Oldenburg
Dirk von der Heide
Haareneschstrasse 58
26121 Oldenburg, Germanio
Telefonnumero: + 49-441-7701-460
Fakso: +49-441-7701-499
E-poŝto: info@pfadfinder-bildungsstaette.de

Titolo de la plej bona/plej malbona praktiko

PATRONAGE REGIONO - UNUO

1. Lando

Aŭstrio

2. Asocio

PPÖ

3. Faktoro(j) pri Kresko

Helpu lokajn unuojn (=grupojn) kreski, tiujn, kiuj oni ĵus fondis aŭ kiuj havas malpligrandan membrecon aŭ baldaŭ disrompiĝos

4. Priskribo de la praktiko

Ĉi tiu estas regiona projekto kiu komencis Januaron 2004 kaj finiĝis Septembron 2006 kaj fokusiĝis pri plifortigo de unuoj. 41 unuojn oni analizis - 26 el ili laboris bone, 15 havis malfacilaĵojn, 7 gravajn malfacilaĵojn. Ofertojn oni disvolvigis por unuoj kiuj;

  • Estis ĵus starigitaj
  • Laboris tute sendepende (sen kontaktoj kun aliaj unuoj aŭ la regiono)
  • Malpligrandiĝis en numeroj
  • Disrompiĝis

Membroj de la regiona konsilio ofertis rektan helpon kaj kadrigon al unuoj kiel patronoj de tiuj unuoj. Ili helpis ilin per:

  • Rekta kontakto
  • Analizo de la nuna situacio
  • Evoluo de strategio
  • Starigo de strategio
  • Taksado

La oferto inkluzivis:

  • Personajn kontaktojn
  • Dokumentojn
  • Seminariojn, detalan trejnadon

Rezulto

  • 2 novajn unuojn oni starigis
  • La malpligrandiĝon oni haltis en la pli multo da kazoj
  • Oni fermis neniun unuon dum ĉi tiu 3 jara periodo

Rimedoj

6 personoj el la regiona konsilio kiuj laboris kiel patronoj laŭ horaro: proks. 1h/semajne; mono: por veturaj elspezoj kaj “oficeja laboro&rduo;

5. Kontaktulo por ricevi pli da informo pri la praktiko

Peter Kerbl (office@ppoe.at)

6. Pli da informo pri la projekto (retpaĝo, eldonaĵoj, ktp.) troveblas ĉi tie: http://www.ppoe.at

Rilatoj kaj Financado

La Programo Aganta Junularo

Tre utilan resumon pri la Programo Aganta Junularo oni evoluis kiu resumas ĉiujn gravajn rulojn, findatojn, financsumojn, ktp. Pli da informo troveblas ĉi tie: http://www.youthforum.org/Downloads/Courier/ 2007/november/YOUTH_IN_ACTION-summary.doc

Por pli da informo pri la programo Aganta Junularo kaj aliaj financprogramoj vi rajtas kontroli la retpaĝon de la Eŭropa Junulara Forumo pri Financado por INGYO-j. http://www.youthforum.org/en/home/funding07.htm

Renkontiĝo de la Geamikoj de Skoltismo FOSE en Serbio

Pli ol 30 Geamikoj de Skoltismo en Eŭropo kunvenis en Serbio meze de Oktobro por la plej neforgesebla premia FOSE renkontiĝo 2007. Ĉi tiun longan semajnfinon organizis (kiel ĉiam) Helene kaj René Karla kaj gastigis la Serbiaj Skoltoj kiel eble plej bone! Niaj gastigantoj interkonigis ilian riĉan Serbian kulturon kun ni. La FOSE ankaŭ vizitis Skoltcentron, kie multajn projektojn oni prezentis kaj poste oni financis dum la FOSE Renkontiĝo.

La plej grava preleganto de la renkontiĝo estis la Prezidanto de la Regiona Komitato, Craig Turpie. Ankaŭ, nia ĵus elektita ano de la Eŭropa Skolta Komitato, Zorica Skakun, de la Skolta Asocio de Serbio kiu estas serbiano, aktive partoprenis ilian Renkontiĝon.

Finfine, la FOSE pasis tri neforgeseblajn aktivajn tagojn kaj kunakordis ke la 10a FOSE Renkontiĝo, okazus de 17-19 Oktobro 2008 en Budapeŝto, Hungario. Bv noti la daton en viaj 2008 planoj.


51a Euro.Scout.Info | Novembro 2007


paĝo 2 de 4

51a Euro.Scout.Info | Novembro 2007

Financi la ESF “Malgrandajn Projekton”

La Eŭropa Skolta Fondaĵo ne nur organizas la FOSE Renkontiĝojn. La programo pri “Malgrandaj Projektoj” estas angula ŝtono de la laboro de ESF por Centra kaj Orienta Eŭropo. En la financjaro 2006/2007 pli ol CHF 100,000 oni rikoltis por la “suragadkampaj” projektoj.

Ĉi tiu estas la unua jaro kiam la sumo estas pli ol CHF 100,000 sed ni certe esperas plibonigi tion ofertante kvalitajn “Malgrandajn Projektojn” kiel vendaĵo.

Ni multe kuraĝigas Skoltajn grupojn de Orienta Eŭropo sendi iliajn aliĝprojektojn al la Eŭropa Skolta Fondaĵo. La plimulto de la donantoj serĉas projektojn kiuj celas “helpi aliajn”, t.e. projektoj subtenantaj gejunulojn kun pli da malfacilaĵoj, handikapuloj, minoritatoj, ktp. ene de Skoltismo. Bv viziti nian retpaĝon kaj klaku la jenan ligilon por pli da informo pri la Eŭropa Skolta Fondaĵo kaj siaj “Malgrandaj Projektoj”: http://scout.org/en/ around_the_world/europe/about_scouting/funding/esf

Sendu vian aliĝon pri “Malgranda Projekto” al la Eŭropa Skolta Fondaĵo ĉe: europefoundation@scout.org

Kontaktoj de la Komitato

João Armando Gonçalves, la kontaktulo por Irlando, vizitis Skoltismon Irlando la 11n de Novembro kaj partoprenis 2 gravajn eventojn: Konferencon kiu pridiskutis la grandan taksadon de la programo kiun oni faras, kaj la Balon de la Jarcento, feston pri la 100 jaroj de Skoltismo. Ambaŭaj eventoj havis eksterordinaran partoprenon (pli ol 400 personoj en la Konferenco kaj 650 en la Balo, kiun malfermis la Irlanda ĉefministro) kaj tio montras la ekscitajn tempojn kiujn travivas la asocio. La semajnfino ankaŭ estis ebleco diskonigi la Landan Ĵamboreon kiu okazos Julion 2008.

Paolo Fiora - partroprenis la kunvenon de la komitato de la Internacia Skoltcentro Kandersteg kaj ankaŭ la remalfermon de la Brita Salono kaj pridiskutojn kun la Britaj reprezentantoj. Li ankaŭ mallonge pridiskutis kun reprezentantoj de la Movado Skoltoj de Svislando kaj mallonge partoprenis la kunvenon de SAGNO okazinta en Svislando.

Aldone, helpvizitojn oni faris en Sudorienta Eŭropo al:

Albanio - far Jordan Bajraktarov por helpi realigi helpoprogramon kiu komencis komence de ĉi tiu jaro. La vizito fokusiĝis pri kiel helpi plani la proponon de Junulara Programo.

Kroatio - Jordan Bajraktarov vizitis la Prezidanton kaj 2 Vicprezidantojn de la Asocio en Kroatio.

Montenegro - far Craig Turpie kaj Jordan Bajraktarov por helpi registri la organizon kaj evolui rilatojn en la Regiono.

Serbio - Jordan Bajraktarov kunvenis kun la Prezidanto de la Asocio por pridiskuti la rilatojn en la areo kaj subteni tion de la Belgrada Oficejo.

Por aliaj lokoj, Katrin Tauscher partoprenis la sesion pri strategia planado de Skoltismo Nederlando.

Vivo de la Movado

En Eŭropo

Finnlando havas novajn ĉefoficejon

Suomen Partiolaiset – Finlands Scouter ĵus moviĝis al nova ĉefoficejo en centra Helsinki. La konstruaĵo, nomata “Skolta Stacio” enhavas la landan oficejon kaj distriktoficejojn de la ĉefurbo. La entuta nombro da personoj laborantaj en la oficejo estas 45. La oficejo ofertas plibonigitajn kunvenejojn kaj laborspacon por volontuloj en tri etaĝoj. La novaj ĉefoficejoj estas rezultoj de grandskala projekto de pluraj jaroj, kiu inkludas la serĉadon, aĉeton kaj plenan renovigon de ĉi tiu oficejo.

Ni bonvenas ĉiujn Eŭropajn NSO-jn alveni kaj viziti ĉi tiujn novajn ĉefoficejojn la venontan fojon kiam vi estos en Helsinki.

Bv noti la novan kontaktinformon por la Finna Nso, Suomen Partiolaiset – Finlands Scouter:

Nova Adreso: Töölönkatu 55
00250 Helsinki, Finnlando
E-poŝto: international@scout.fi
Telefono: +358 9 8865 1100
Fakso: +358 9 8865 1199

La Litova alvoko por vidbendoj pri granda nigra poto

Estimataj gefratoj en Skoltismo, Gratulon pro la jarcento de Skoltismo! Saluton de Litovio! Ni estas skoltoj de la grupo “Skaistis” en Vilnio, Litovio kaj ni havas tre frenezan ideon kiun ni ŝatus interkonigi al vi.

Ni certas ke la plimulto el vi spertis multe da amuzaj skoltaj momentoj liberaeraj: tendumado, piedvagado kaj kompreneble liberaera kuirado! Vi ĉiuj konu la “plezuron” lavi manĝilaron post ol manĝi liberaere. Kiam oni tendumas en Litovio ni kutime preparas niajn manĝaĵojn en tendaron, do iu ĉiam purigu kaj frotlavu la grandan poton interne kaj ekstere, por ke ĝi aperu brila kaj nova! Ĉi tiu frotlavado estas grava parto de la tendumo. Ni eĉ mencias ĉi tion en kelkaj skoltaj kanzonoj!

Ni kredas ke multaj skoltoj ĉirkaŭ la mondo havas similan sperton pri frotlavado de potoj aŭ kaldronoj, do nia “freneza ideo” estas ke ni ŝatus kolekti fotojn pri Geskoltoj ĉirkaŭ la mondo lavantaj kaj purigantaj iliajn potojn aŭ kaldronojn! Ni ŝatus kolekti 100 fotojn el diversaj landoj kie Geskoltoj lavas iliajn potojn kaj poste faras mallongan filmon pri tiuj fotoj. Se ni sukcesas, ni povas nomi la filmon “Mondaj skoltoj kontraŭ Nigra poto”.

VIA KONTRIBUO: Ni petas al vi fari foton pri Geskoltoj surportantaj siajn skoltvestaĵojn el via lando frotlavantaj poton aŭ kaldronon kaj sendi ĝin al ni. Vere ne gravas ĉu oni prenos la foton interne aŭ ekstere de konstruaĵo, sed oni montru klare ke Geskoltoj lavas POTON.


51a Euro.Scout.Info | Novembro 2007


paĝo 3 de 4

51a Euro.Scout.Info | Novembro 2007

Se vi sendas al ni foton, ni promesas resendi la tutan filmon je la fino. Bv sendi viajn fotojn al: tomas@skautai.lt ĝis la 1n de Decembro 2007. Dankon!

Longtempaj Laborpostenoj en 2008 ĉe la Internacia Skoltcentro Kandersteg!

Kial ne uzi viajn lertecojn kaj talentojn por helpi evolui la internacian skoltcentron bazitan sur la Svisaj Alpoj? Tio estas kion ni la Longtempa Personaro faras ĉiutage! Ĉu vi laboras en la fako pri programo, ĉu vi kuiras, ĉu vi kondukas tendaron, nia personaro kontribuas al la magia sento kiun KISC liveras al siaj gastoj.

Nia Personaro ankaŭ prispertas vivon en alpa vilaĝo kaj laboras en internacia teamo. Oni garantias ke vi faros internaciajn amikojn dumvivajn, amuziĝos ĉiutage kaj vi travivos la plej bonan tempon en via vivo!

Ĉiujare ni havas plurajn postenojn kiuj daŭras de 4 ĝis 36 monatojn en pluraj malsamaj areoj.

Por fariĝi ano de la Longtempa Personaro vi ne bezonas antaŭe esti ano de la Mallongtempa Personaro, kvankam por multa postenoj tio estas avantaĝo. La postenoj inkludas diversajn areojn de Ofichelpanto ĝis Alphelpanto kaj Mastrumanto pri Aĉetado. Trarigardu la retpaĝon de KISC por vidi kiujn postenojn vi interesas kaj kiel vi povos alveni kaj Vivi la Revon! http://www.kisc.ch

Semajnfino de Subtenantoj en KISC

De 11-13 Januaro, ĉe la Internacia Skoltcentro Kandersteg okazos semajnfinon celantan kunvenigi nunajn Ambasadorojn, Subtenantojn kaj Anojn de KISC kaj ankaŭ, subtenontojn!

Ĝis nun 4 malsamaj landoj aliĝis por partopreni la semajnfinon sed ankoraŭ eblas aliĝi se vi interesas. Dum ĉi tiu semajnfino la Subtenantoj de KISC alvenos kune, ekkonos unu la aliajn kaj interŝanĝos ideojn. Grupoj produktos diskonigplanojn por ilia lando, kiuj helpos antaŭenigi la bildon kaj nomon de KISC kaj diskonigi la Centron.

Por pli da informo bv kontakti pr@kisc.ch

Rememoroj kaj Findatoj

Grava pligrandigo de la Fonduso de Kunlaboroj por la Evoluo kaj Kresko

Nova findato: 30a Novembro 2007

Vintraj Ludoj de Monda Skoltismo ĉe KISC

28a Februaro - 3a Marto 2008
Findato: 30a Novembro 2007

Posteno por Mastrumhelpanto ĉe KISC

Dum la venontaj 12 monatoj
Findato: 9a Decembro 2007

Printempa Mallongtempa Personaro ĉe KISC

Dum printempo 2008
Findato: 15a Decembro 2007

Utila Informo

Europak

http://www.europak-online.net

Cirkuleroj

http://www.scout.org/en/around_the_world/europe/ information_events/resource_centre/circulars

Euro.Scout.Infos

http://www.scout.org/en/around_the_world/europe/ information_events/resource_centre /euro_scout_info

Euro.Scout.Docs

http://www.scout.org/en/around_the_world/europe/ information_events/resource_centre /euro_scout_doc__1

Regionaj eldonaĵoj

http://www.scout.org/en/around_the_world/europe/ information_events/resource_centre/regional_publications

Interkomuniku

Monda Skolta Oficejo
Eŭropa Regiona Oficejo

P.O. Box 327
Rue Henri Christiné 5
CH-1211 Ĝenevo 4
Svislando
Tel.: (+41 22) 705 11 00
Fakso: (+41 22) 705 11 09
Epoŝto: europe@scout.org
Retpaĝo: http://www.scout.org/europe


Tiu Euro.Scout.Info esperantigis Ricardo Carrillo kaj revizis Guido Ricci por la Skolta Esperanto-Ligo http://www.esperanto.org/skolta/


51a Euro.Scout.Info | Novembro 2007


paĝo 4 de 4