La Vintraj Ludoj de Monda Skoltismo - subteniga semajnfino ĉe KISC en la Alpoj
Skoltaj teamoj el malsamaj landoj partoprenos la diversajn
vintroludajn konkursojn, kiel skiado, surherba skiado, glitado kaj
multe pli! Ĝi estas amuza
konkurso kie partoprenantoj ankaŭ eblos ludi kelkajn novajn vintrajn
sportojn. Vi aliĝu al ĉi tiu evento per via Internacia Komisiito,
kiu mendos por ilia
landteamo kaj elektos partopenontojn. Por pli da informo vidu:
http://www.kisc.ch/?tkw=wintergames
Evoluo kaj Subteno
Reto pri Kresko pligraviĝas
Sekve al la Longtempa Projekto pri Kresko, la unua kunveno de la Reto
pri Kresko okazis en Berlino, Germanio, dum la semajnfino de la 5a
ĝis la 7a de
Oktobro. 26 personoj el malsamaj asocioj ĉeestis, inkluzivante
kelkajn kiuj antaŭe implikiĝis pri la Longtempa Projekto pri Kresko.
Sekve al la alvoko por
la Eŭropa Skolta Komitato krei pli da eblecoj surretigi kaj
interŝanĝi ideojn, la formato por ĉi tiu unua kunveno estis tre
simpla. Uzante la 6 faktorojn
pri kresko, identigitajn laŭ la raporto Agado por Kresko,
partoprenintoj interŝanĝis iliajn spertojn, pozitivajn kaj
negativajn, dum pluraj sesioj.
La
taksado de la semajnfino identigis ke la spaco por pridiskuti
problemojn kaj sukcesojn estis tre valorata kaj la lasta sesio
dimanĉe esploris kiel la Reton
pri Kresko oni povos plibonigi en la estonteco. Oni antaŭvidas ke
sekve al dialogoj kun niaj kolegoj en WAGGGS, eblas okazigi la
venontan kunvenon de la
Reto pri Kresko en Aprilo 2008, kaj oni ĝin faros kunan iniciaton de
WAGGGS kaj WOSM kiel maniero plenumi la rekomendon pri Kresko far la
12a Eŭropa
Geskolta Konferenco.
Rilatoj kaj Financado
Malgrandaj Projektoj de la Eŭropa Skolta Fondaĵo (ESF)
La ESF ofertas plurajn kvalitajn projektojn (max €3,000) &ldqou;kiel
vendaĵoj”. Estas diversaj malgrandaj projektoj de niaj kolegoj en
Centra kaj Orienta Eŭropo
alvenantaj al la ESF. La projektoj estas &ldquo:surkampaj” agadoj kie oni
bezonas financan subtenon. Ĉiuj “malgrandaj projektoj” ricevas la
apogon de la
Internacia Komisiito kaj ilin taksis nia Regiona Direktoro por certigi
ke ili subtenas la evoluon de Skoltismo. Ni volas certigi ke estos
efektiva raportado
sekve al la fino de la projekto. Por pli da informo kontaktu la
retpaĝon de la Regiono,
http://www.scout.org/en/around_the_world/europe/ about_scouting/funding
aŭ la “mastrumanton de la banko de projektoj” Blaise Bachmann ĉe,
bbachmann@scout.org.
Laborpropono, Direktoro de Mastrumado kaj Financado
La Monda Skolta Oficejo - Eŭropa Regiona Oficejo nun serĉas novan
Direktoron de Mastrumado kaj Financado. Plenaj detaloj pri ĉi tiu
laboroferto troveblas
ĉe scout.org: http://www.scout.org/en/our_organisation /job_opportunities |
Komitata kontaktoj
Vizito de kontaktulo en Estonio
Dum vizito al Tallin por la Balta/Nordika Subregiona Evento 5-7
Oktobro, Paolo Fiora, la kontaktulo de la komitato por Estonio
kunvenis kun
reprezentantoj de la Estona Skolta Asocio.
Vizito de kontaktulo en Belgio
Antaŭ la kunveno de la Eŭropa Skolta Komitato kiu okazis en Bruselo
dum la semajnfino de 12-14 Oktobro, Zorica Skakun, la Kontaktulo de la
Komitato por
Belgio, kunvenis kun reprezentantoj de la Belgia Federacio. La viziton
oni organizis kunlabore kun Lara Toner, la landa Kontatkulo de WAGGGS
por Belgio.
Vivo de la Movado
Landa Ĵamboreo en Irlando 2008
Ĵamboreo 2008 festos la Jarcenton de Skoltismo en Irlando. Skoltoj el
malsamaj landoj kaj kulturoj jam esprimis intereson pri la tendaro.
Ĉi tiuj internaciaj skoltoj kaj la skoltoj el Irlando kunvenos en
amuza, defia kaj aventura etoso, do ĝi estos vera Irlanda Festo.
La programo de la Ĵamboreo inkludos organizitajn agadojn sed
implikigos Skoltojn plani iliajn proprajn programojn ene kaj ekstere
de la tendaro. Skoltoj
tendumos en malfermaj kampoj kun pluraj eksterlandanoj. La Ĵamboreo
konsistos el:
- 6 Subtendaroj
- Tendaro por Lupidoj
- Tendaro por la Skoltoj Aventuro
- Tendaro por la Personaro
- Tendaro por la Familioj de la Personaro
La kotizo de la Ĵamboreo inkluzivos ĉiun ceremonion (Malfermo, Fermo
kaj Internacia Tago), agadojn ene kaj ekstere de la tendaro,
manĝaĵojn dum la
Ĵamboreo, ilaron por la tendaro (inkluzivante tendarajn koltukojn kaj
Insignojn) kaj veturadon al agadoj. Renkontiĝo de ĉiaj Skoltoj estas
ĉiam speciala
sperto: fari novajn amikojn, la etoso, la spektaklo kaj la agadoj de
la Ĵamboreo.
Se vin interesas aniĝi en la aventuro do kontaktu,
info@jamboree2008.ie aŭ vizitu la retpaĝon,
http://www.jamboree2008.ie/register/group.html
Svisa Landa Ĵamboreo dum somero 2008
La Svisan Landan Ĵamboreon oni organizas ĉiun 12an-14an jaron, ĝi
estas tre rara evento. La organizantoj atendas pli ol 23.000
partoprenontojn. La nomo de la
evento - Contura - estas mikso de vortoj de ĉiuj kvar Svisaj
oficialaj lingvoj kaj esprimas la bazajn valorojn de la Skolta Movado.
La loko de la Ĵamboreo
estas inter du lagoj (Lago Zürich kaj Lago Walensee), proksime de la
rivero Linth, ĉirkaŭata de verdaj montetoj kaj la Alpoj. Ĝi estas
tre bona loko por
akvagadoj kaj piedvagado. Por Skoltoj eksterlandaj eblas ricevi
gastadon de la Svisaj Skoltoj. Aliĝo por fremdaj grupoj eblas ĝis la
fino de 2007. Granda
parto de la retpaĝo de la Sivsa Landa Ĵamboreo disponeblas en la
angla same kiel en la Germana, Franca kaj Itala, kaj la retpaĝo
enhavas ĉiujn gravajn
informojn por eksterlandaj gastoj. Ĉiu informo troveblas ĉe:
http://www.contura08.ch/en
|