EURO.SCOUT.INFO
NUMERO 49 - SEPTEMBRO 2007
Vizitu nian retpaĝon: http://www.scout.org/europe

Enkonduko

Komencante novan sezonon de Skoltismo, ni rememoru somerajn agadojn kaj kie ni troviĝis la matenon de Skolta Sunleviĝo. 2007 ankoraŭ ne finiĝis kaj aŭtune kaj estontece ni povos pririgardi gravan ŝanĝpunkton dum ni eniras, entuziasme, la duan jarcenton de Skoltismo.

Areoj de Laboro

La ĵusa Malferma Alvoko por implikiĝo en la kernaj grupoj de la regiono estis granda sukceso kun 83 kandidatiĝoj en diversaj laborareoj. (Ni ricevis 60 kandidatiĝojn antaŭ tri jaroj). Dankon al ĉiuj kiuj sendis kandidatiĝojn antaŭ la findato. Plej certe ni konsideros eĉ kandidatiĝojn kiuj alvenis post la findato ĉar ni rekonas ke estis tre plenlabora somero.

La Eŭropa Skolta Komitato pasis multe da tempo analizante kiel ĉi tiujn ofertojn oni realigos. La alvoko estis por kernaj grupoj kaj unuoj kaj ni preskaŭ finas la elekton kaj ni diskonigos baldaŭ la rezultojn. La venonta etapo, kiam la kernaj grupoj renkontiĝos, estos kunigi grupojn kiuj subtenos la kernajn grupojn kaj unojn. Ni esperas identigi eventualajn partoprenontojn surbaze de la Malferma Alvoko kaj oferti alternativojn, kiel la Rimedaron do ni povos pli bone uzi la sperton kiun ni ofertas.

Edukmetodoj

KanderJam

KanderJam - la Alpa ligilo al la Monda Skolta Ĵamboreo okazis en la Internacia Skoltcentro Kandersteg, Svislando de la 27a de Julio ĝis la 8a de Aŭgusto 2007. La eventon ĉeestis 1800 Geskoltoj el 23 malsamaj landoj el ĉiu parto de la mondo, same kiel 150 estroj el 33 malsamaj landoj. Entute 40 landojn oni reprezentis ĉe KanderJam. La eventon komencis oficiala Malferma Ceremonio, kiu vidis la Tendaran Flagon kune kun 40 landflagoj reprezentitaj en la Ĵamboreo. Dum la ceremonio oni montris lumbildojn pri la pasintaj 100 jaroj en Skoltismo kaj ĝi finiĝis per grupaj kantado kaj dancado kaj do komencis la magia etoso de la evento. Skoltisma Sunapero estis la pintpunkto de la Ĵamboreo. Partoprenintojn de KanderJam renkontis 400 Skoltoj de la Svisa Skolta Movado kaj ili piedvagis ĝis la altalpina glacilago, Oeschinensee, antaŭ ol la sunsubiro. Festoj inkluzivis rigardon de 8 skiantoj malsuprenirantaj super la rigardantaron farantaj ekscitigaj movoj! Je 09.00, post la matenmanĝo ĉe la lago, ĉiuj 2500 Geskoltoj renovigis sian promeson. La ceremonio estis bonega sperto en impona ĉirkaŭaĵo. La fina tago de KanderJam finiĝis per alia speciala ceremonio okazinta fronte de nia ĉefa Domo, kun kelkaj varmigekzercoj, specialaj montroj de bildoj kaj memoraĵoj de la pasintaj 12 tagoj, paroladoj de la tendardirektoroj kaj belega montro de lumaĵoj. La ceremonio estis la perfekta fino de granda evento kaj ĝin memoros ĉiuj ĉeestintoj por multaj jaroj. Por pli da informo vizitu: http://www.kisc.ch/?tkw=kj

Teamo de Trejnado pri Mastrumado pretas labori

WOSM - Eŭropa Regiono starigis teamon de kvalifaj kaj disponeblaj spertaj trejnantoj el la tuta Regiono, membroj de la Rimedaro, por subteni kiel eble plej bone landajn Skoltajn asociojn pri trejnado pri mastrumado. La Teamo estas labora grupo de la Edukmetoda Teamo. La Teamo de Trejnado pri Mastrumado kunvenis dum la semajnfino 21-24 Junio 2007 kaj pridiskutis la enhavon kaj organizon de la laboro. La Teamo estas preta labori pri: · Detala Subteno al landaj Skoltaj asocioj kaj organizoj. Membroj de la Teamo jam lasis trejnadon al la estroj de la Romania Skolta asocio.

· Trejnado por novaj membroj de Landaj Estraroj. Ĉi tiu trejnado fokusiĝos pri la laboro de landa Skolta asocio. La celo de ĉi tiu trejnado estas faciligi komprenon pri funkciado de Skolta asocio kaj diskonigi fundamentajn konceptojn pri mastrumado. Ĝi okazos fine de Februaro/komence de Marto en Kandersteg. · Trejnado pri Altnivela Mastrumado. Ĉi tiu trejnado estas parto de pli vasta trejnsperto por gravaj estroj landnivele, en malsamaj areoj. La celo de ĉi tiu trejnado estas liveri spacon por interkonigo de konceptoj kaj pensmanieroj, esplorado kaj evoluo de novaj kono kaj praktiko. Por pli da aldona informo pri la planoj kaj laboro de la Teamo, ne hezitu kontakti Milutin Milosevic, Direktoro de Plenkreskulaj Rimedoj ĉe, milutin@scout.org

Evoluo kaj Subteno

Reto pri Kresko

Ni volonte konfirmas ke la Reto pri Kresko okazigos sian unuan kunvenon en Berlino de la 5a ĝis la 7a de Oktobro. Tiuj kiuj ĉeestis la Eŭropan Konferencon rememoros la energion kaj entuziasmon kiujn oni montris pri ĉi tiu iniciato kaj ni ja scias ke la planteamo povas agi, per via helpo, kun tia entuziasmo.

Projekto Hajde!

Leteron oni sendis al la Internaciaj Komisiitoj por averti ke, sekve al taksado de ĉiuj servoj ofertitaj de la Regiono, la Eŭropa Komitato decidis ke la plej bona maniero subteni asociojn el Sudorienta Eŭropo estos Detala Subteno, kaj per la kuraĝigo kaj subteno de kunlaborantoj. Hajde! ne daŭros post ol la 30a Septembro, sed oni proponis diversajn eblecojn kuraĝigi la evoluon de asocioj el Sudorienta Eŭropo.

Rilatoj kaj Financoj

La Eŭropa Jaro por Inter-kultura Dialogo

2008 estas la Eŭropa Jaro por Inter-kultura Dialogo (http://www.interculturaldialogue2008.eu). La celo de la jaro estas: · Diskonigi inter-kulturan dialogon kiel manieron por akiri lertecojn kaj konfidenton por labori kun pli diversaj socioj kaj · Plikonsciigi pri la graveco de evoluo de aktiva Eŭropa civitaneco kiu malfermas al la mondo, respektas la kulturan diversecon kaj surbazas sur komunajn valorojn en la EU. Estas multe da avantaĝoj por NSA/NSO-j pro partopreno kaj profito, ekzemple ricevi financadon, (http://www.interculturaldialogue2008.eu/73.html?L=0). Se vi ŝatus lerni pli pri la jaro kaj helpo priesplori la eblecojn kontaktu Mike Walker, Direktoro de Eksteraj Rilatoj kaj Financado ĉe mwalker@scout.org

Federacio de la Eŭropa Unio de Asocioj pri Junularaj Gastejoj (EUFED)

Skoltoj uzas junularajn gastejojn tra Eŭropo kaj la kunordiganto por ili en Eŭropo, estas EUFED. Kiel parto de ilia laboro ili invitas junajn Eŭropanojn kiuj aĝas 18-30, loĝantaj en Eŭropo kaj kun granda intereso pri la movado de Junulara Gastigado kaj EU policoj partopreni "Junularan Komitaton" surbazitan surrete.

La "Junulara Komitato" helpos EUFED:
· Skizi/pretigi la ĉiujaran Agadplanon;
· Piloti novajn projektojn celantaj gejunulojn;
· Starigi, kontroli kaj taksi agadojn de EUFED;
· Plilarĝigi la agadkampon de EUFED.

Se vi konas iun kiu ŝatus partopreni ĉi tiun laboron bv kontakti la sekretarejon de EUFED info@eufed.org info@eufed.org/fax +32 2 502 55 78.

Renkontiĝoj de Geamikoj de Skoltismo en Eŭropo en Britio kaj Svedio

La 2a de Aŭgusto ĉe Hyland House dum la Monda Skolta Ĵamboreo en Britio, multaj FOSE pasis neforgeseblan tempon kiel gastoj de David Bull, la Internacia Komisiito de Britio, kaj multajn novajn FOSE oni bonvenis dum la unu-hora kunveno. Dum la renkontiĝo ni bonvenis la antaŭan Polan Prezidanton, kaj Nobel-gajninto Lech Walesa kiel dumviva Amiko de Skoltismo en Eŭropo. Kun pli ol 250 FOSE nun, la partopreno de S-ro Walesa estas multe pli grava. En sia parolado, S-ro Walesa asertis ke li sentas sin tre proksime al Skoltismo, al niaj valoroj kaj li pretas kunlabori kiel plentempa diskoniganto de Skoltismo. La 17n de Julio, dum la Sveda landa tendaro (la estonta tendaro de la venonta Monda Ĵamboreo en 2011) okazis FOSE renkontiĝo por la FOSE kiuj ĉeestis la tendaron. Olle Alsén kaj Göran Hägerdal gastigis ĉi tiun kunvenon kaj tre bone profitis la okazon por bonveni pli da Svedaj FOSE.

9a Ĉiujara FOSE Renkontiĝo en Serbio

La FOSE okazigos ilian 9n Ĉiujaran Renkontiĝon ĉijare en Serbio. Ĝis nun, pli ol 30 Amikoj aliĝis al ĉi tiu ĉiujara evento. Bv kontakti René export@chello.at se vi ŝatus ĉeesti. Vi ankoraŭ povos alveni.

Kontaktoj de la Komitato

Pola Ĵamboreo

Dum la semajnfino 11-12 Aŭgusto, Craig Turpie ĉeestis la Malferman Ceremonion de la Ĵamboreo Kielce 2007 en Pollando. Ĉi tiu evento kunigis proksimume 8,000 personojn laŭ la temo 'Unu Mondo Unu Promeso'. Craig ĉeestis la malfermon, renkontis partoprenintojn kaj renkontiĝis kun reprezentantoj de ZHP por pridiskuti la nunajn defiojn kaj la venontan eksterordinaran Landan Kongreson.

Vizito de kontaktulo en Serbio

Dum la semajnfino de la 31a de Aŭgusto ĝis la 2a de Septembro, Craig Turpie vizitis Kanjisa en Serbio por renkontiĝi kun reprezentantoj de la Skolta Asocio de Serbio. Li ĉeestis trejnkurson por estroj kaj partoprenis la pridiskutojn pri diversaj temoj inkluzivantaj tiuj pri konstitucio, Kosovo, la malfermo de la Projekto Hayde!

Vizito de kontaktulo en Pollando

Dimanĉon, la 8a de Septembro, Craig Turpie ĉeestis la 35n Landan Kongreson de ZHP. Ĉi tiu eksterordinara kunveno okazis en Bydgoszcz kaj liveris eblecon por ZHP kontroli la rolon de siaj landaj instancoj en la starigo de sia strategio. Multajn elektojn oni faris, inkluzivante tiuj por la postenoj de Prezidanto, Ĉefa Geskolto kaj anoj de la Landa Estraro. La elirantajn aŭtoritatojn oni dankis pro ilia kontribuo dum la lastajn 2 jarojn, en malfacilaj situacioj. Fabiola Canavesi, Prezidantino de la Eŭropa Komitato WAGGGS ankaŭ ĉeestis.

Vizito de kontaktulo en Norvegio

Dum la semajnfino 7-9 Septembro, Paolo Fiora vizitis Norvegion kaj ĉeestis seminarion pri la temo de varbado kaj reteno de estroj.

Vizito al Danio

Dum la ĵusa kunveno de la Financsubtena Grupo en Kopenhago de la 26a ĝis la 28a de Aŭgusto, anoj de la FSG, inkluzivante vicPrezidanto Marios Christou, kunvenis kun anoj de la Dana Skolta Konsilio kaj helpis la eventon organizitan far la Konsilio por festi la Jarcenton de Skoltismo. Pli ol 12,000 Skoltoj partoprenis en agadplena tago kiu finiĝis per tendaroj organizitaj laŭ la aĝo de la partoprenintoj.

13a Afrika Skolta Konferenco

Henrik Söderman ĉeestis la 13n Afrikan Skoltan Konferencon en Kigali, Ruando de 3-7 Septembro. La Eŭropa Skolta Komitato estis speciale ĝoja pro la Rezolucio aprobita ĉe la Konferenco kiu pritraktas kunlaboron kun aliaj Regionoj. Gratulmesaĝojn oni sendis al la Afrika Skolta Komitato, kaj al la nova Prezidanto, Marcel Ledjou Blaguet el Ebur-Bordo.

3a Eŭrazia Regiona Konferenco

Zorica Skakun ĉeestis la 3n Eŭrazian Konferencon en Yalta, Ukrainio dum la semajnfino 14-16 Septembro.

Vivo de la Movado

Mia Estonteco, Mia Fantazio - Temo de la Nederlanda Tutlanda Ĵamboreo 2008

Ĉi tiu evento, organizita ĉiun kvar jarojn, okazos de Lundo 21a de Julio ĝis Merkredo 30a de Julio 2008. Skoltojn kiuj aĝas 11-18 jarojn el Nederlando kaj foren oni invitas partopreni. Same kiel la pasinta Landa Ĵamboreo en 2004, la evento okazos en Landgoed Velder en Boxtel. Ĉi tiu parto de la lando estas belega loko por pluraj agadoj kiel piedvagado, ŝipetrajdo, surmontiro kaj montarbiciklado. Kune kun multe da agadoj kiel muziko, teatro, internaciaj manĝaĵoj, Skolta FM, filmovesperoj, premioj pri amikeco, kaj laste sed ne malpli grave grandaj malferma kaj ferma ceremonioj kiuj rememorigos al ni ĉi tiun Nederlandan Tutlandan Ĵamboreon por ĉiam! La aliĝo al la Tutlanda Ĵamboreo 2008 komencas en Septembro 2007 kaj interesiĝantaj grupoj povas memaliĝi per ligilo kiu troviĝas sur la retpaĝon de Nederlanda Skoltismo aŭ povas aliĝi al la novaĵletero en la saman retpaĝon. Vidu pli da informo ĉe http://www.nationalejamboree.nl

La Nederlanda Tutlanda Ĵamboreo... ne maltrafu ĝin!

La Rumaniaj Skoltoj gajnis 10 000 Eŭrojn

La 1n de Septembro, la Rumaniaj Skoltoj estis elektitaj kiel la NGO kiu faras la diferencon en la Rumania socio kaj gajnis premion kontraŭ preskaŭ 10 000 Eŭroj. La diskonigan kampanjon oni komencis la 20n de Aŭgusto far Ionut Oprea sur http://www.clickio.ro, kaj pli ol 450 NGO oni kandidatigis en kvin malsamaj kategorioj. Kun 3141 voĉdonoj, la Landan Organizon de la Rumaniaj Skoltoj oni elektis kiel gajninto de la kampanjo kaj profitos preskaŭ 10 000 Eŭrojn, ofertitajn per la servo de http://www.marketonline.ro La mastrumanto de la Skolta kampanjo, Radu Seuche diris, "Por ekigi ĉi tiun kampanjon oni bezonis multe da laboro ĉar ĉiuj konkursantoj estis bonegaj NGO-j sed la rezultoj estis tre premiaj ĉar ĝi estis grava rekono al nia rolo en Rumanio." "La monon ni uzos por evolui kaj subteni organizan mastrumnivelon ĉar ni scias la nurunua maniero enpovigi la organizon por implikiĝi pli en la komunumon estas havi fortajn junajn mastrumantojn de projektoj spertaj pri komunumprojektoj," diris la Prezidanto de la Organizo de Rumaniaj Skoltoj, Sorin Boros. Lundon la 3a de Septembro, Radu Seuche kaj Bianca Nesiu-Bedreag, la reprezentantoj de Rumaniaj Skoltoj, ricevis la premion sur Ŝtata Landa Televidprogramo.

Tuniziaj skoltoj enterigis Maltajn Endemarbojn dum ilia internacia tendaro en Malto

Tuniziaj skoltoj de la Nabeul-Ouest Skolta Grupo enterigis Maltajn Endemarbojn por festi la Jarcenton de Skoltismo, dum ilia internacia Tendaro. Antaŭa Skoltestro de la 1a Qrendi Skolta Grupo, S-ro Michael Brincat, semadis surloke, por konfirmi tion ke "Estinte Skolto, ĉiam estos skolto".

Mastrumado de la Regiono

Sekve al kontrolo de taskoj kaj funkcioj la Regiona Direktoro faris la jenajn ŝanĝojn al la personaro de la Regiona Oficejo: Mike Walker - nova titolo, direktoro de Eksteraj Rilatoj kaj Financado. Ĉi tiu ŝanĝo agnoskas la gravegan laboron de nia oficejo en Bruselo rilate al la Komisiono kaj Konsilio de Eŭropo, kaj liveras novan fokuson por subteni financadon por asocioj same kiel por la regiono mem.

Katrin Tauscher - sekve al plenigo de la Projekto pri Kresko kaj la forta bezono por Strategiaj Subteno kaj Evoluo, mi alĝustigis la postenon de Katrin Tauscher al tiu de Direktorino de Strategiaj Subteno kaj Evoluo. Katrin laboros de sia hejmo en Germanio kaj oni kontaktos ŝin per la Ĝeneva Oficejo kaj, kiel kutime, per e-poŝto.

Rektan telefonlinion oni funkciigos baldaŭ. Ĉi tiu posteno sekvas la puŝon donitan far la Eŭropa Skolta Konferenco kaj la nova maniero per kiu la Komitato laboros.

Rememoroj kaj Findatoj

Retrenkonto por Geskoltaj Reprezentantoj en Landaj Junularaj Konsilioj kaj la Eŭropaj Junularaj Platformoj 19a-21a Oktobro 2007 en Vilnio, Litovio
Findato: 30a Septembro 2007

Renkonto por la plej maljuna personaro en NSO-j / MO-j 27a-28a Novembro en Ĝenevo, Svislando
Findato: 30a Oktobro 2007

Utila Informo

§ Europak http://www.europak-online.net

Interkomuniku

Monda Skolta Oficejo
Eŭropa Regiona Oficejo
P.O. Box 327
Rue Henri Christiné 5
CH-1211 Ĝenevo 4
Svislando
Tel.: (+41 22) 705 11 00
Fakso: (+41 22) 705 11 09
Epoŝto: europe@scout.org
Retpaĝo: http://www.scout.org/europe


Euroscoutinfo-eo mailing list
Euroscoutinfo-eo@scoutnet.org
http://list.scoutnet.org/lists/listinfo/euroscoutinfo-eo


Esperantigis Ricardo Carrillo
Revizis Guido Ricci por
Skolta Esperanto Ligo
http://ttt.esperanto.org/skolta