
Numero 48 - julio / aŭgusto 2007
Kiel vi jam scias per Cirkulero 07/06-07, la Eŭropa Skolta Komitato organizis la plimulton de sia laboro en tri areojn de laboro. Ĉi tie kaj en aliaj numeroj de Euro.Scout.Info, ni celos liveri al vi ĝisdatojn pri kio okazas en ĉiu Areo de Laboro. Por helpi realigi la Regionan Skoltan Planon, la Malferman Alvokon oni eldonis por la diversaj grupoj kaj Unuoj kiel petite. Detaloj troveblas en la Cirkulero 08/06-07 kaj ni esperas ricevi grandan nombron da aliĝoj ĝis Lundon, 13a Aŭgusto 2007. Bv kuraĝigi personojn kandidatiĝi... ĝustatempe laŭeble, ĉar kunvenojn de pluraj Grupoj kaj Unuoj oni okazigos por Septembro kaj Oktobro. La Cirkulero 08/06-07 kaj pli da informo troveblas ĉi tie: http://www.scout.org/en/around_the_world/europe/information _events/news/open_call_announced
La 5a Kunveno por Ambasadoroj de Landoj de Aventuro ĉi-jare okazos en Dublino, Irlando de 5a-7a Oktobro. Por kelkaj sesioj dum la kunveno oni disigos la Ambasadorojn en du laborgrupojn, unu por novaj ambasadoroj kaj kiujn oni ĵus enkondukis al LoA kaj alia grupo por ambasadoroj kiuj jam starigis LoA en iliaj asocioj. Ankaŭ estos sesioj kie ĉiuj ambasadoroj laboros kune pri novaj aspektoj de LoA. Dum la pasintjara kunveno la projekton Tago LoA oni evoluis. Rezulte de tio grupon de Ambasadoroj oni implikigis por organizi la projekton Tago LoA la 10n de Marto 2007. Simile, oni planis evolui alian projekton dum ĉi-jara kunveno kaj starigi grupon por organizi ĉi tiun projekton dum la venontaj 12 monatoj. La oficiala invito kaj aliĝilo disponeblos sur la retpaĝon post kelkaj tagoj. Se vi havas ajnan demandon bv kontakti: europe@scout.org
La Konsilio de Eŭropo kondukis dum la lastaj du jaroj, projekton nomitan la Eŭropa Dokumentaro por Junaj Estroj kaj Junaj Laborantoj.
La celo estas rimarki la rekonon de la neformala edukado donante al
junaj estroj ilon por taksi iliajn kompetentecojn per memtaksado kaj
progresplano. Rezulte estas granda ekzerclibro, ni vidas ĝin
inspiriga por estonta evoluo en via propra Skolta asocio. Poste en
2007, la Kerna Grupo pri Plenkreskulaj Rimedoj eldonos Euro.Scout.Doc
pliesplorante ĉi tiun temon pri plano de persona evoluo kaj ĝia
rekono. La Eŭropa Dokumentaro elŝuteblas ĉe:
http://www.coe.int/t/e/cultural_co%2Doperation/youth/1._news/Portofolio_en.pdf
La eksiĝanta Kerna Grupo pri Plenkreskulaj Rimedoj renkontiĝis en Beogrado, Serbio, dum la semajnfino de la 6a ĝis la 8a Julio. La grupo komencis taksi la laboron faritan dum la pasintaj tri jaroj, zorgante pri kion oni faris bone kaj kiuj malfacilaĵoj okazis. Zorica Shakun de la Teamo pri Edukmetodoj ankaŭ partoprenis la renkontiĝon, same kiel Mark Knippenberg, pasinta Direktoro, Plenkreskulaj Rimedoj. Oni esperas ke la taksado estos utila al la estonta Grupo pri Plenkreskulaj Rimedoj kaj al la Teamo pri Edukmetodoj ĝenerale.
Dum la lasta jartrio la Eŭropa Skolta Komitato emfazis fortege la temon pri kresko. Rezulte, la 'Longdaŭran Projekton pri Kresko' oni evoluis por pritrakti la bezonon pristudi kaj taksadi la malsamajn aspektojn de kresko kaj evoluo en Skoltismo por trovi ideojn pri kiel plibonigi la situacion. La rimedon kaj raporton pri 'Agado por Kresko' oni bone ricevis dum la 19a Eŭropa Skolta Konferenco. La venonta paŝo estos kreado de Reto pri Kresko, kiu estas la unua kialo de ĉi tiu renkontiĝo. NSA-j tra Eŭropo kontribuos analizi la plej gravajn temojn pri kresko kaj evoluo. Por pli da informo pri ĉi tiu evento, bv legi la invitleteron de la Reto pri Kresko: http://www.europak-online.net/EP0707/GrowthNM_Invite_E.pdf
La Laborsesio por Junaj Estroj okazis kadre de la projekto HAJDE de 14-17 Junio 2007 ĉe Ohrid Skoltcentro, Makedonio. 30 partoprenintoj el preskaŭ ĉiuj landoj de SEE partoprenis ĉi tiun laborsesion. La celo de la laborsesio estis helpi krei modelojn pri varbado, trejnado kaj subteno, kaj la moviĝo de junaj estroj en NSO-j. Dum la laborsesio la partoprenintoj interŝanĝis spertojn pri varbado, same kiel trejnado kaj subteno de junaj estroj en la organizo. Ili ankaŭ pridiskutis malsamajn manierojn plenumi la bezonojn de junaj estroj kaj kiel identigi ilin. Fine de la laborsesio oni kunakordis ke la partoprenintoj komencos labori pri evolua modelo por varbado, trejnado kaj subteno al junaj estroj kiun oni uzos en ĉiuj SEE organizoj. Ĉi tiun laboron faros la partoprenintoj kiuj ĉeestis la laborsesion, kun la teknika helpo de WSB-ERO, Beogrado.
Merkredon, la 4n de Julio ni havis nian sesan kunvenon de Eŭropa Skoltismo kun anoj de la Eŭropa Parlamento. La mesaĝo de la kunveno estis: Skoltismo havas specifan strebon atingi ĉemarĝenajn gejunulojn kaj tiuj kun malfacilaĵoj. Ĉi tio estas certege en nia jarcento kiel montrite de la projektoj Donacoj por Paco. Ĉi tiu estis tre ĝustatempa kunveno ĉar la EU Komisiono ekdiskonigos komunikadon pri junulara politiko kiu pritraktas vastan aron da temoj de dungado ĝis sano. La lanĉa kunveno la 4n de Julio liveros al ni la eblecon rimarki la gravan rolon kiun Skoltismo povas fari en lokaj komunumoj. Nia rilato kun Eŭropa Parlamento survojas, do se vi ŝatus scii kiel vi povas implikiĝi, bv kontakti Mike, mwalker@scout.org
Initial Television en Britio eldonas nun prifestan DVD-n por la Monda Ĵamboreo. Ero de la filmo fokusiĝos pri la bona laboro kiun Skoltoj faras por krei pli bonan mondon. Ili serĉas bildojn de Skoltoj el la tuta mondo farantaj komunuman laboron (helplaboroj, regionoj kun naturaj katastrofoj, lokaj komunumoj, ktp) en ilia lando aŭ eksterlande. Se vi havas tiajn bildojn bv alvoki Andy Cadman +44 208 222 4898
.Ĉi tiun eblecon oni ne maltrafu. La kunveno pritraktos:
La kunvenontoj estu eksteraj reprezentantoj de ilia landa geskolta asocio, t.e. al Landa Junulara Konsilio (NYC).
Ne estas aĝlimo por partopreni la eventon sed oni rekomendas ke asocioj agu laŭ la aĝlimo de Eŭropa Junulara Forumo kaj elektu partoprenontojn maks. 35 jarojn. Ni ŝatus ĉefe bonveni partoprenontojn el asocioj kiuj antaŭe ne partoprenis Retrenkonton. La programo komenciĝos Vendredon, 19a de Oktobro je 16.00 ĝuste kaj finiĝos je 13.00 Dimanĉon 21a de Oktobro. Se vi interesas, bv kontakti Mike: mwalker@scout.org
Monda Skoltismo kaj Pikeo evoluis specialan kunlaboron por interkonigi fotojn el la tuta mondo la 1n de Aŭgusto 2007, Skoltisma Sunleviĝo. Ĝi estos nurunua ebleco vigligi ĉi tiun mondan renkontiĝon per bildoj, montrante la vidpunkton de ĉiu partoprenonto, sen teritoriaj baroj. Pikeo estas retpaĝo por senkosta interkonigo de fotoj kaj surreta komunuma platformo, disponebla en la Angla, Franca kaj Hispana kaj mastrumata far Orange. Aliĝintaj uzantoj povas interkonigi iliajn fotojn kun la tuta komunumo de uzantoj aŭ nur iliaj amikoj kaj familio, kaj ili ankaŭ povas aldoni komentojn. Vizitantoj malkovros fotojn uzante serĉilon aŭ mondmapon kun geo-celaj bildoj, kaj laŭ reto da kontaktoj kaj personaj spacoj. Vi povas trovi pli da informo ĉe www.scout.org aŭ vizitu la retpaĝon http://www.pikeo.com/wosm
Ni bezonas vian helpon por:
1. Diskonigi ĉi tiun informon kun Skoltoj en ĉiuj niveloj de via
NSO, uzante ĉian eblan komunikilon inkluzivante:
2. Diskonigi la kunlaboron Pikeo en la retpaĝo de via NSO. Liveru ligilon ĉe via retpaĝo al la venonta retadreso: http://www.scout.org/
Ni povas helpi vin per bildoj kaj fotoj uzeblaj. La retpaĝo estas amuza kaj facile uzebla por Skoltoj ĉiuaĝaj. Ni ankaŭ organizos grandan fotokonkurson por la plej bonaj fotoj pri Sunleviĝo laŭ la temo: 'Unu mondo, pluraj vidaĵoj' kiu povas oferti grandan stimulilon por partoprenado. Vizitu http://www.pikeo.com/ por scii kiel uzi ĉi tiun grandan ilon kaj aliĝi. Pikeo ebligos al ĉiuj ĉeestontoj ĉe Skoltisma Sunleviĝo rememori ĉi tiun tagon kaj malkovri plurajn renkontiĝojn ĉirkaŭ la mondo.
Kanderjam estas dektaga evento kiu okazos la samajn datojn kiel la Monda Ĵamboreo ĉe la Internacia Skoltcentro Kandersteg, Svislando. La pintpunkto de KanderJam estos la festo de Skoltisma Sunleviĝo la 1n de Aŭgusto. Frue matene ĉirkaŭ 2,500 Skoltoj piedvagos ĝis Oeschinensee, valo kiu troviĝas pli alte ol Kandersteg kun glacia lago ĉirkaŭata de la Alpoj. Por pli da informo, vizitu: http://www.kanderjam.kisc.ch/en/
Ĉu vi volas pasi tri monatojn kaj vian plej amuzan sperton en la Svisaj Alpoj? Ĉiu tri monatojn nova teamo de Skoltoj alvenas al la Centro kiel eksteruloj kaj eliras, 3 monatojn poste, kiel amikoj. Ĉi tiujn volontulojn oni nomas Mallongtempa Personaro (STS) kaj laboras en ĉiu areo de la Centro, helpante kie oni bezonas ilin. La venontan serion da kandidatiĝoj por la Mallongtempa Personaro oni atendos ĝis la 15n Septembro por komenci labori la 9n Decembro 2007. La Vintra Personaro estos implikita en ĉiuj aspektoj de mastrumado de la Domo kaj katerado por 250 gastoj, same kiel organizi Skisemajnojn kaj Vintrajn Agadojn por Geskoltoj el ĉiu parto de la mondo.
La 9a Ĉiujara Renkontiĝo de la Geamikoj de Skoltismo en Eŭropo (FOSE) okazos ĉi-jare en Serbio. La kunvenejo estos Beogrado de kie oni ekskursos ĝis Novi Sad, la ĉefurbo de Vojevodino, kaj aliaj interesaj lokoj ĉirkaŭ centra Serbio. Ĉirkaŭ 50 FOSE renkontiĝos por longa semajnfino de amikeco, turismo kaj Skoltismo. Por pli detala informo bv kontakti: rene.karla@chello.at aŭ la Regionan Oficejon en Ĝenevo ĉe: europe@scout.org
Ni ĝoje informas vin ke, por festi la 100 jarojn de Skoltismo,
Bangladeŝaj Skoltoj organizas la 'Internacian Jarcenton COMDECA'
(Tendaro de Komunuma Evoluo) ĉe Cox's Bazar, Bangladeŝo. La celo de
la tendaro estas komprenigi al gejunuloj la bezonojn de la komunumo
kaj plibonigi la bildon de Skoltismo inter la popolo ĝenerale. Por
pli da informo bv kontakti Mr Nazrul Islam, Faka Sekretario de la
Bangladeŝaj Skoltoj.
Adreso: Landaj Ĉefoficejoj, 60 Anjuman Mufidul
Islam Road, Kakrail, Dhaka-1000, Bangladeŝo
Epoŝto: scouts@bangla.net
Tel.: +88 02 933 - 7714, 933 - 3651
Fakso: +88 02 934 - 2226
Ligilo al Invitletero:
http://scout.org/en/media/files/asia_pacific/resource_centre/circular/2007_circulars/circular_14
Malferma Alvoko - Laborareo
Ni esperas ricevi multajn aliĝojn!
Findato: 13a Aŭgusto 2007
Kunveno de la Reto pri Kresko
5a-7a Oktobro 2007 en Berlino, Germanio
Findato: 3a Septembro 2007
Aŭtuna mallongtempa personaro ĉe la Internacia Skoltcentro Kandersteg
Findato: 15a Septembro 2007
Fonduso de Kunlaboroj por Evoluo kaj Kresko
Findato: 10a Septembro 2007, 17:00 CET
Retrenkonto por Geskoltaj Reprezentantoj en Landaj Junularaj Konsilioj
kaj la Eŭropaj Junularaj Platformoj
19a-21a Oktobro 2007 en Vilno, Litovio
Findato: 30a Septembro 2007
Europak: http://www.europak-online.net/ukeurop.html
Euro.Scout.Info:
http://www.scout.org/en/around_the_world/europe/information_events/resource_centre/euro_scout_info
Interkomuniku
Monda Skolta Oficejo - Eŭropa Regiona Oficejo
P.O. Box 327
Rue Henri Christiné 5
CH-1211 Geneva 4
Svislando
Tel.: (+41 22) 705 11 00
Fakso: (+41 22) 705 11 09
Epoŝto: europe@scout.org
Retpaĝo: http://www.scout.org/europe
Tiu ĉi eldonaĵo de la Monda Organizo de la Skolta Movado estas dissendata per la servo liverita de Global Scoutnet (http://www.scoutnet.org), monda kumunikservo por geskoltoj kaj plenkreskaj estroj.
Esperantigis Ricardo Carrillo Revizis Guido Ricci Skolta Esperanto Ligo http://ttt.esperanto.org/skolta/