EURO.SCOUT.INFO
Numero 47 - junio 2007
Vizitu nian retpaĝon: http://www.scout.org/europe
Por detaloj pri ĉi tiuj kaj aliaj numeroj, vizitu Europak:
http://www.europak-online.net/ukeurop.html

PLENKRESKULAJ RIMEDOJ

La nova T-ilaro

En 1988, la Konsilio de Eŭropo kaj la Eŭropa Komisiono decidis kune agadi pri trejnado de Eŭropa laboranta junularo. Ambaŭaj institucioj do komencis kunlaboran kontrakton kies celo estas aktive diskonigi la Eŭropan civitanecon kaj civilan socion per kuraĝigo de trejnado de junaj estroj kaj junaj laborantoj kun Eŭropa dimensio. La Kunlaboro inter la Konsilio de Eŭropo kaj la Eŭropa Komisiono pri junularo kunigas sperton de tiuj institucioj pri neformala edukado, junulara politiko, junulara esploro kaj junulara laborpraktiko.

La kunlaboro inter la du institucioj pritraktos vastan aron de agadoj, eldonaĵoj kaj Trejnilaroj. T-ilaroj estas eldonaĵoj laŭtemaj verkitaj de spertaj junaj trejnantoj kaj ili estas manlibroj facile uzeblaj por edukagadoj. T-ilaroj estas eldonitaj far la Kunlaboro en la Angla, Franca kaj Germana.

Pluraj el ili ankaŭ disponeblas en aliaj lingvoj sekve al landaj iniciatoj. Por ricevi ĝisdatan informon pri T-ilaroj kaj tradukoj bv viziti la retpaĝon: http://www.training-youth.net/INTEGRATION/TY/Publications/T_Kits.htm (2007-08-01: referenco ne plu ekzistas)

Pretigoj por la venonta kunveno de Komisiitoj pri Trejnado 2a-3a Junio 2007 en Helsinki, Finnlando

La Planteamo de la Kunveno de la Reto de Komisiitoj pri Trejnado estas tre entuziasmaj liveri bonajn kondiĉojn por interŝanĝi informon, akiri novajn ideojn kaj starigi kunlaboron. La programon de la evento oni strukturos en 5 areoj:

La Kunveno de la Reto okazos de la 13a ĝis la 16a de Septembro 2007 en bonega loko - la Skoltcentro Glodowka en Pollando (vidu pli ĉe http://www.glodowka.com.pl). La organizo de la evento en la Skoltcentro ebligis al ni malaltigi la kotizon do la nova kotizo estos nur 75 Euroj! La findato por ricevi aliĝojn estas la 1a de Julio 2007, do bv prizorgi viajn aliĝojn.

Trejnado pri Mastrumado en Rumanio, detala trejnado por landaj estroj 18a-20a Majo 2007 en Bukaresto, Rumanio

Skoltestroj en Rumanio estas junaj kaj alfrontas defiojn pri mastrumado de la Asocio. Varbado de landa teamo certigis novan generacion de estroj, kiuj bezonas konon kaj lertecojn pri mastrumado kaj teamkonstruado. Laŭ ilia peto, du membroj de la Teamo de Trejnado pri Mastrumado trejnis landajn estrojn de la 18a ĝis la 20a Majo 2007 en Bukaresto.

La ĉefa celo de ĉi tiu trejnado koncernis specifan laboron landnivele, teamkonstruadon, planadon de estonta laboro kaj prioritatigon de planoj kiel eble plej efikaj. Ĉiujn sesiojn oni organizis por havi precizan rezulton, kiun oni uzos tuj post ol la trejnado. La celoj de la trejnado inkluzivis:

La rezulto de ĉi tiu trejnado estas listo de eblaj venontaj agadoj por estonta laboro.

Kunlaboro kunportas siajn fruktojn

La Longterman Projekton de Konstruado de Lertecoj en Orienta Eŭropo komencis kaj gvidis la Dana Geskolta Konsilio kaj ĝin subtenis la Eŭropa Regiono WAGGGS kaj WOSM - Eŭropa Regiono. Kvar elektitaj landoj (Ukrainio - WAGGGS nur, Latvio kaj Slovakio, SAGNOs, kaj Makedonio - nur asocio de WOSM) laboris post ol la unua kunveno okazinta en Decembro en Danio por produkti ilojn prioritatajn al ili, sed ankaŭ por estonta pli vasta uzo en Skoltismo.

La duan kunvenon oni organizis en Banska Stiavnica, Slovakio, de la 7a ĝis la 10a Junio 2007. La celo de la kunveno estis fini la laboron pri la iloj kaj plani pilotprojekton en landoj dum la somero/aŭtuno 2007. Dudek estroj de ĉiuj implikitaj landoj renkontiĝis kaj havis interesan produktivan semajnfinon. La rezultoj inkluzivis:

SKOLTISMA PROFILO

EU LANDOJ - Informagadoj por diskonigi partoprenon de publiko en debatoj pri temoj Eŭropinteresaj

Findatoj por propono: Junio 15a 2007

La Delegacioj de EC de kelkaj EU Anaj Ŝtatoj deziras financsubteni landajn kaj regionajn Eŭropajn iniciatojn far organizoj de civila socio kiuj fokusiĝas pri junularo kaj virinoj. Celoj:

  1. Diskonigi publikan partoprenon inter la celgrupoj en la debatoj pri la Eŭropa Unio;
  2. Pliigi la dialogon pri temoj rilataj al la Eŭropa Unio inter la celaj grupoj kaj politikaj aŭtoritatoj;
  3. Analizi kontribuojn de la celaj grupoj kiel propono por regionaj, landaj kaj Eŭropaj decidfarantoj.

Financitaj agadoj: Publikaj debatoj; Kursoj; Eventoj celantaj allogi publikon; Ekspozicioj; Ferioj; Kampajnoj.

Alvokoj (Ŝtato, findato, tuta buĝeto):
Danio - 15a Junio - €100,000
http://www.europa-kommissionen.dk/repraesentationen/udbud/PlanD_call/
Bulgario – 2a Julio - €100,000
http://www.evropa.bg/en/del/eu-programmes/competitions/eu-comunity.html
Ĉeĥio – 2a Julio - €100,000
http://www.evropska-unie.cz/cz/article.asp?id=4785
Latvio – 2a Julio - €100,000
http://www.eiropainfo.lv/index.php?i=news&l=lv&id=1068
Malto – 2a Julio - €50,000
http://ec.europa.eu/malta/press/latest_news/index_en.htm
Portugalio – 2a Julio - €150,000
http://ec.europa.eu/portugal/concursos_apoios/subvencoes/concursos/concurso_debates _assuntos_europeus_pt.htm
Hispanio – 2 Julio - €100,000
http://ec.europa.eu/spain/empresas_sociedad_civil/convocatorias/index_es.htm
Nederlando – 2a Julio - €400,000
http://ec.europa.eu/nederland/subsidies/subsidies/index_nl.htm
Britio – 2 Julio - €400,000
http://ec.europa.eu/unitedkingdom/work_with_eu/plan_d_en.htm

Poŝtmarko EUROPA de Skoltismo 2007

Ĉi jare por rekoni la Jarcenton de Skoltismo, 50 poŝtoficiuloj en Eŭropo produktas EUROPA poŝtmarkojn kun la temo Skoltismo. Por faciligi ĉi tion, la Eŭropa Skolta Regiono kaj PostEurop laboras por subteni viajn agadojn tra Eŭropo. La konkurso pri la plej bona desegno de poŝtmarko EUROPA estas ĉiujara evento kiu okazas dum la Ĝenerala Asembleo de PostEurop. Ĉijare oni petis al Skoltoj elekti la plej bonan poŝtmarkon. Cele al la elekto estas speciala surreta EUROPA konkurso malferma al Skoltoj ĉirkaŭ la mondo, oni povos gajni premiojn.

Por voĉdoni: http://www.posteurop.org/vote (2007-08-01: referenco ne plu ekzistas) Por pli bone kompreni kiel poŝtoficiuloj kaj NSO-j povas kunlabori, elŝutu: Broŝuron - http://www.scout.org/en/media/files/europe/europa_scout_brochure_english_pdf Poŝtkarton - http://www.scout.org/en/media/files/europe/postcard Ĉi tiu estas granda ebleco akiri eksteran rekonon por skoltismo dum la Jarcento. Ne lasu ĝin preterpasi.

Se vi havas ajnan demandon aŭ ŝatus ricevi helpon, bv kontakti Mike, mwalker@scout.org.

Eŭropa Civitaneco kaj Junularo en Agado

Eŭropa Civitaneco fariĝis ĉefa prioritato de la Programo Aganta Junularo (2007-2013) kaj aktiva demokrata civitaneco estas en la kerno de junulara laboro kaj junulara trejnado. De Oktobro 2007 ĝis Februaro 2008, novaj serioj de ses Trejnkursoj pri Eŭropa Civitaneco konsistos grandan eblecon por junaj laborantoj kaj junaj estroj esplori Eŭropan Civitanecon kaj ĝia konkreta signifo en junulara laboro.

  1. Trejnkurso 1: EC-UK en Britio (15a - 21a Oktobro 2007)
  2. Trejnkurso 2: EC-TR en Turkio (29a Oktobro - 4a Novembro 2007)
  3. Trejnkurso 3: EC-DK en Danio (12a - 18a Novembro 2007)
  4. Trejnkurso 4: EC-HU en Hungario (26a Novembro - 2a Decembro 2007)
  5. Trejnkurso 5: EC-PL en Pollando (28a Januaro - 3a Februaro 2008)
  6. Trejnkurso 6: EC-IT en Italio (4a - 10a Februaro 2008)

La Centro pri Trejnado SALTO kaj la Junulara Programo evoluis ĉi tiujn ses trejnkursojn pri Eŭropa Civitaneco kiu havos la saman akademian enhavon. La Kursojn diskonigos la Reto de Landaj Agentejoj de la Programo Aganta Junularo. Partopreno en ĉi tiuj trejnkursoj estos senkosta por la elektitaj partoprenontoj (kostojn pri vojaĝo, vizo kaj loĝejo oni pagos laŭ via lando). Estas malsamaj findatoj kaj malsamaj aliĝiloj por kandidatoj el landoj de la Programo kaj kandidatoj el proksimaj Kunlaborantaj landoj. Se vi interesas bv kontakti Mike, mwalker@scout.org. Pli da informo troveblas ĉe:
http://www.training-youth.net/INTEGRATION/TY/Intro/index.html

Eŭropa Parlamento

4a Julio 2007, 13:00 ĉe la Eŭropa Parlamento

Ni havos nian sesan kunvenon de Eŭropa Skoltismo kaj membroj de la Eŭropa Parlamento Merkredon, la 4n de julio je 1 ptm. La temo de la kunveno estos la bezono atingi socie ĉemarĝenajn gejunulojn. Skoltismo festante sian jarcenton kaj sian strebon liveri kvalitajn eblecojn por gejunuloj el ĉiuj originoj per sia edukmodelo estas do tre grava. Ekzemplo de ĉi tiu strebo estas Donacoj por Paco. Estas kreskanta kompreno pri la bezono pritrakti la situacion de ĉiuj gejunuloj en Eŭropo. La Oficejo de Konsilantoj de Eŭropa Politiko BEPA prezentis raporton "Investi en Junularo - Strategio de Enpovigo de Gejunuloj", pli da informo ĉi tie: http://ec. europa.eu/dgs/policy_advisers /publications/docs /Investing_in_Youth_25_April_fin.pdf (2007-08-01: referenco ne plu ekzistas)

La Komisiono eldonos Komunikadon pri junulara politiko, rilatan al vasta aro de temoj de dungado ĝis sano. La lanĉa kunveno la 4n de Julio liveros al ni la eblecon rimarki la gravan rolon kiun Skoltismo povas fari en lokaj komunumoj. Vi povas helpi kun ĉi tiu kunveno kontaktante viajn MEP-jn kaj kuraĝigante ilin partopreni. Ĉi tie vi trovos liston de viaj MEP-j: http://www.europarl.europa.eu/members.do?language=EN Se vi havas ajnan demandon aŭ ŝatus ricevi plian subtenon, bv kontakti Mike: mwalker@scout.org

LA VIVO DE LA MOVADO

Tra Eŭropo...

Laboro en la Internacia Skoltcentro Kandersteg

Ĉu vi volas pasi tri monatojn en la Svisaj Alpoj? Ĉu vi ŝatus fari internaciajn amikecojn dumvivaj? Pasi tagojn amuze.. kaj ĉio por Monda Skoltismo? Do kial ĉu vi ne aniĝas al la Personaro de la Internacia Skoltcentro Kandersteg (KISC)? La Personaro estas teamo de internaciaj volontuloj, Geskoltoj, kiu mastrumas la Internacian Centron en Svislando. Labori en KISC estas bonega sperto! Ĝi estas ŝanco esplori la Alpojn kaj fari dumvivajn amikojn kaj dume pasi amuzan tempon.

Mallongtempa Personaro

Ĉiu tri monatojn nova teamo de Skoltoj alvenas al la Centro kiel eksteruloj kaj eliras, 3 monatojn poste, kiel amikoj. Ĉi tiujn volontulojn oni nomas Mallongtempa Personaro (STS) kaj laboras en ĉiu areo de la Centro, helpante kie oni bezonas ilin. La venontan serion da kandidatiĝoj por la Mallongtempa Personaro oni atendos ĝis la 15n Septembro por komenci labori la 9n Decembro 2007. La Vintra Personaro estos implikita en ĉiuj aspektoj de mastrumado de la Domo kaj katerado por 250 gastoj, same kiel organizi Skisemajnojn kaj Vintrajn Agadojn por Geskoltoj el ĉiu parto de la mondo.

Longtempa Personaro

Ĉu vi jam aniĝis al la mallongtempa Personaro antaŭe, aŭ ĉu vi volas dediĉi pli da tempo al Monda Skoltismo? Do vidu ĉu unu el niaj longtempaj postenoj taŭgas al vi. La postenoj iras el 9 ĝis 15 monatoj kaj specifaj detaloj troveblas ĉe nia retpaĝo por laboroj komenciĝantaj Septembron ĉi-jare. Ĉi tiuj laboroj estas en areoj kiel Evento kaj Programo ĝis katerado. Ankaŭ disponeblas detaloj pri la posteno de Delegita Direktoro de la Programo kiu komencos labori en 2008. Pri detaloj de ĉiuj postenoj, Longtempaj kaj Mallongtempaj, bv viziti nian retpaĝon: http://www.kisc.ch/?tkw=jobvacancies ]www.kisc.ch/?tkw=jobvacancies(2007-08-01: referenzo ne plu ekzistas

Kanderjam - la alpa ligilo al la Monda Ĵamboreo

Kanderjam estas dektaga evento kiu okazos la samajn datojn kiel la Monda Ĵamboreo ĉe la Internacia Skoltcentro Kandersteg, Svislando. La ĵamboreo estas plene mendita kaj ni havos ĉ. 1,800 partoprenontojn el preskaŭ 20 landoj, kiuj ĝuos plenegan programon desegnitan por doni al la Skoltoj internacian sperton intermiksiĝante kun alilandanoj. La evento havos ok temtagojn en la programo inkluzivante Alpin-Tagon , Piedvagad-Tagon, Ekotagon, kaj serĉadvojaĝon al alia parto de Svislando. Tra la tuta evento estos tutvespera programo por ĉiuj Skoltoj implikitaj. La vespera programo ankaŭ inkluzivos diskon, tendarojn, nokt-ludojn kaj ekspoziciojn kaj ĝi lasos, kaj kuraĝigos, teamojn, intermiksiĝi kaj lerni unu pri la alia.

Skoltisma Sunleviĝo

La pintpunkto de KanderJam estos la festo de Skoltisma Suleviĝo la 1an de Aŭgusto. Ĉi tiun tagon ĉirkaŭ 2,500 Skoltoj renkontos la partoprenontojn de KanderJam kaj la Personaron por marki la okazon. Frue matene ĉirkaŭ 2,500 Skoltoj piedvagos ĝis Oeschinensee, valo kiu troviĝas pli alte ol Kandersteg kun glacia lago ĉirkaŭata de la Alpoj. Ĉi tie ni matenmanĝos kaj vidos la sunleviĝon super la Alpoj. Tie ĉiuj renovigos sian promeson, same kiel ĉiuj Skoltoj ĉirkaŭ la mondo faros. Dum la tago ĉiuj gastoj eblos partopreni plurajn agadojn kaj la tago finiĝos per granda BBQ por ĉiuj, kaj sekve, estos koncerto por preskaŭ 3,000 personoj! Grava tago en Skoltisma historio kaj tago kiun certe Skoltoj rememoros!

Pli ol 250 Geamikoj de Skoltismo en Eŭropo

Dum la sukcesa Eŭropa Skolta Konferenco FOSE evento okazos kie plurajn novajn Geamikojn oni bonvenis. Pli ol 250 Geamikoj de Skoltismo en Eŭropo nun apartenas al ĉi tiu programo, ene de la Eŭropa Skolta Fondaĵo.

Du FOSE Eventoj, en Svedio kaj Britio

Ĉi somere, estos du FOSE Eventoj, en Svedio kaj Britio, okazo por bonveni kaj renkontiĝi kun malnovaj kaj novaj Geamikoj. Svedio: la 17n de Julio dum la Sveda Landa Tendaro, Olle Alsen kune kun Svenska Scoutrådet gastigos FOSE Eventon. Britio: FOSE Evento la 2n de Aŭgusto 2007 je la 11:00 atm ĉe Hyland's House dum la Monda Skolta Ĵamboreo, David Bull kune kun la Brita Skolta Asocio gastigos FOSE Eventon.

VENONTAJ FINDATOJ

10a Eŭropa Konferenco de Geskoltcentrestroj
17a - 21a Oktobro 2007 ĉe Banska Stiavnica, Slovakio
Findato: 30a Junio 2007

Kunveno de la Reto de Trejnkomisiitoj
13a - 16a Septembro 2007, ĉe la Glodowka Skoltcentro, Pollando
Findato: 1a Julio 2007

Longtempaj Postenoj ĉe la Internacia Skoltcentro Kandersteg (9-15 monatoj)
Findato: 31a Aŭgusto 2007

Posteno de Delegita Direktoro de Programo (36 monatoj) komenciĝanta en 2008
Findato: 31a Aŭgusto 2007

Aŭtuna Mallongtempa Personaro ĉe la Internacia Skoltcentro Kandersteg
Findato: Septembro 15a 2007

Retrenkonto por Geskoltaj Reprezentantoj en Landaj Junularaj Konsilioj kaj la Eŭropaj Junularaj Platformoj 19a - 21a Oktobro 2007 en Vilno, Litovio
Findato: 30a Septembro 2007

UTILA INFORMO

Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml


Dissendata far:
Monda Skolta Oficejo
Eŭropa Regiona Oficejo
Adreso: Rue Henri-Christiné 5, P.O. Box 327, 1211 Geneva-04 Svislando
Tel: +41 22 705 11 00 / Fakso: +41 22 705 11 09
E-poŝto: europe@scout.org
Vizitu nian retpaĝon: http://www.scout.org/europe

Tiu ĉi eldonaĵo de la Monda Organizo de la Skolta Movado estas dissendata per la servo liverita de Global Scoutnet (http://www.scoutnet.org), monda kumunikservo por geskoltoj kaj plenkreskaj estroj.

Esperantigis Ricardo Carrillo
Revizis Guido Ricci

Skolta Esperanto Ligo
http://ttt.esperanto.org/skolta