
Numero 46 - aprilo 2007
Vizitu nian retpaĝon: http://www.scout.org/europe
Por detaloj pri ĉi tiuj kaj aliaj numeroj, vizitu Europak:
http://www.europak-online.net/ukeurop.html
La 19a Eŭropa skolta Konferenco kaj la 12a Komuna Konferenco baldaŭ
komenciĝos! Ekde la 5a ĝis 11a majo 2007, ni esperas pri via aktiva
partopreno en tiu grava evento. Ĉu vi jam mendis? Ĉu vi legis la
Regionan Planon? Ĉu vi jam informiĝis pri la laborsesioj proponataj?
Pretiĝu kaj elŝutu dokumentaron pri la konferenco el:
http://www.scout.org/en/around_the_world/europe/information_events/events/2007
/12th_joint_conference/19th_esc_documents
Legu pli pri la konferencloko kaj Slovenio ĉe:
http://www.europeanconference.si/(ne plu ekzistas)
Ĉi-jare, kvindek landoj en Eŭropo festas la jarcenton de Skoltismo per eldono de speciala EUROPA poŝtmarko. EUROPA poŝtmarkoj estas inter la plej kolektitaj kaj popularaj en la mondo. Ekde kiam oni komencis eldoni ilin en 1956, EUROPA poŝtmarkoj estis simbolo de la deziro de Eŭropo integriĝi kaj kunlabori. La Regiono kunlaboras kun PostEurope http://www.posteurop.org/europa (ne plu ekzistas) por helpi vin kaj landajn poŝtoficiulojn eksplodi la potencialon de la EUROPA poŝtmarkoj.
Ni prezentos subten-ilaron kaj lanĉos la Konkurson pri la plej bona desegno de EUROPA poŝtmarko ĉe la Eŭropa Skolta Konferenco la 9n de majo - pli da detaloj alvenos.
2007 ne nur estas la jarcento de Skoltismo sed ankaŭ festas 20 jarojn de la Programo Erasmus patronata far EU. WOSM-OMMS, WAGGGS-AMGE kaj la Reto de Studentoj Erasmus nun kunlaboras. La celo de la kunlaboro estas:
Trovu pli da informo ĉe: http://www.20erasmus.eu
Kadre de la kampanjo de la Konsilio de Eŭropo Ĉiuj Malsamaj Ĉiuj Egalaj, Italio gastigos projekton por plibonigi la dialogon inter gejunuloj el Eŭropo kaj la Mediteraneo en la spirito de la temoj de la kampanjo. Specife, la projekto pritraktos la situacion de migrado en Eŭropo kaj kiel gejunuloj povas fari diferencon ĉe ĉi tiu grava temo.
La projekto konsistas el kvartaga evento kiu okazos en Monopoli, Italio, de la 6a ĝis la 10a de Junio, 2007. La evento fokusiĝos pri du komplementaj temoj:
La evento donas nurunuan eblecon diskonigi la Kampanjon al gejunuloj kaj junularaj organizoj tra la Mediteranea areo. Estas ideala evento por implikigi Skoltojn kaj NSO-jn. Aliĝilojn, kaj pli da informo vi povas trovi ĉi tie: http://alldifferent-allequal.info/system/files/Mediterranean+Crossroads+Application.doc (ne plu ekzistas 2007-07-15)
La "Reto pri Kresko", estos rezulto de la "Projekto pri Kreskiĝo". Ĉi tio ebligos ĉiujn Skoltajn Asociojn en Eŭropo aparteni al la reto kiun oni starigos por utili kiel la interkoniga forumo pri kreskiĝo kaj evoluo. La Reton oni oficiale diskonigos ĉe la Eŭropa Skolta Konferenco dum la prezento de la rezultoj de la "Projekto pri Kreskiĝo" kaj la "Raporto pri Kresko". Asociojn oni invitos partopreni en la oficiala inaŭgura agado de la "Reto pri Kresko" la "Forumo pri Kresko kaj Evoluo", okazonta la semajnfinon 29-30 Septembro 2007, la lokon oni diskonigos baldaŭ.
La fondaĵoj de la "Reto pri Kresko kaj Evoluo" baziĝos sur la bezono liveri al Asocioj kaj faciligi platformon por interkonigi bonajn praktikojn (sukcesajn kaj nesukcesajn praktikojn) kiuj celos la kreskiĝon de la movado, kiel daŭra lernekzerco. Ĉi tion oni faros laŭ la strategio kiu faciligos la procezon por konstrui ilojn por mastrumi lernantajn organizojn, kaj do ĝi starigos la strategian prioritaton de WOSM.
Surbaze de la kondiĉoj de asocioj kiuj partoprenis la du unuajn fazojn de la "Projekto pri Kresko", la "Raporto pri Kresko" oni uzos kiel praktika ilo, kiun oni daŭre ĝisdatigos kaj pliriĉigos per novaj ekzemploj de "bonaj praktikoj". La celo estos plivastigo kaj estonta analizo de la ekzistantaj kaj eventuale novaj faktoroj pri kreskiĝo, kaj oni povos identigi ilin en la procezo kaj progreso. Dum la Eŭropa Skolta Konferenco 2007, Asociojn oni forte kuraĝigos nomumi individuojn kiuj partoprenos la "Reton pri Kresko kaj Evoluo" kaj kiuj estos la kontaktuloj inter la koncerna Asocio kaj la Regiono aŭ aliaj interesaj Asocioj. Kompreneble, la membrojn de la reto pri kreskiĝo oni forte kuraĝigos agi en iliaj Asocioj kiel kunordigantoj/estroj de la agadoj pri kreskiĝo. Se vi havas ajnajn demandojn, bv kontakti ktauscher@scout.org
Evento por Geamikoj de Skoltismo en la Monda Skolta Ĵamboreo 2a aŭgusto 2007 je 11:00 a.m., Hyland House La Geamikoj de Skoltismo en Eŭropo renkontiĝos dum la Monda Ĵamboreo en Hyland's House (la centra punkto de Parko Hylands - loko de la Monda Skolta Ĵamboreo) je la 11:00 a.m. la 2n de aŭgusto 2007. Ĉi tiu Evento por FOSE celos la bonveigon de novaj Geamikoj, kaj ĝisdatigon pri la agadoj de la FOSE kaj atingoj en 2007. Dum tiu evento, informon oni donos pri la ĉijara Renkontiĝo de FOSE okazonta de la 18a ĝis la 21a Oktobro 2007 en Serbio. David Bull, Internacia Komisiito de Britio kaj "Super Amiko" - organizos la FOSE eventon por la Britaj FOSE kaj por ĉiuj Geamikoj de Skoltismo en Eŭropo kiuj ĉeestos la Mondan Skoltan Ĵamboreon. Se vi estas Amiko aŭ ŝatus scii pli pri la FOSE, vi estos tre bonvena al ĉi tiu evento!
Komenĉigonte sur Brownsea la 1n aŭgusto, la Nova Tendaro de Jarcento estas nurunua ebleco por Skoltoj aĝaj 13-18 el Eŭropo kaj foren. Ĝi kunigos gejunulojn kun tre malsamaj eloj dum 72 horoj de Aventuro, Skoltismo, kaj Komunumo. Cent jarojn antaŭe, Baden-Powell kunvenigis 20 knabojn kun tre malsamaj eloj sur Insulon Brownsea por la unua prova Skolta tendaro. Ili tendumis kune dum unu semajno da aventuro kaj ili katalizis la nunajn 28 milionojn da Skoltoj tutmonde. La nova Tendaro de la Jarcento en Brownsea celas rekapti la spiriton kaj vizion de tiu origina tendaro kunigonte 250 skoltojn el malsamaj religioj, kulturoj kaj originoj por pluraj defioj, amuzo kaj novaj amikoj, kun aventuroj kiel safaroj surŝipetaj, konstruado de koraklo, ktp.
Estos Skoltismaj agadoj el la originala tendaro kaj kadre de projektoj de tutmonda evoluo, kaj oni ĝuos agadojn kun Skoltoj el diversaj komunumoj, la nova Tendaro de la Jarcento estos tre speciala tendaro por la partoprenontoj.
Per konstruado de pontoj inter malsamaj kulturoj, oni esperas ke ĝi estos katalizo por estontaj generacioj de Skoltoj kaj inspiri ilin labori pro la paco. Vizitu la retpaĝon por pli da informo ĉe: http://eng.brownsea2007.org/events/newCentenary/
10a Eŭropa Konferenco de Geskoltcentrestroj 17a-21a Oktobro 2007 ĉe Banska Stiavnica, Slovakio Findato: 30a Majo 2007
Fariĝu aŭtuna mallongtempa teamano ĉe la Internacia Skoltcentro Kandersteg Findato: 15a Junio 2007
Kunveno de Reto de Komisiitoj pri Trejnado 13a-16a Septembro 2007, lokon oni diskonigos baldaŭ Findato: 1a Julio 2007
Kunveno de la Reto por Reprezentantoj de Geskoltoj al Landaj Konsilioj de Juneco kaj la Eŭropaj Platformoj de Juneco 19a-21a Oktobro 2007 en Vilnio, Litovio Findato: 30a Septembro 2007
Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml
Festante la Jarcenton de Skoltismo - 2007
Monda Skolta Oficejo
Eŭropa Regiona Oficejo
Rue Henri-Christiné, P.O. Box 327, 1211 Geneva-04 Svislando
Tel: +41 22 705 11 00 / Fakso: +41 22 705 11 09
E-poŝto: europe@scout.org
Vizitu nian retpaĝon: http://www.scout.org/europe
Tiu ĉi eldonaĵo de la Monda Organizo de la Skolta Movado estas dissendata per la servo liverita de Global Scoutnet (http://www.scoutnet.org), monda kumunikservo por geskoltoj kaj plenkreskaj estroj.
Esperantigis Ricardo Carrillo kaj revizis Guido Ricci