
Numero 45 - Marto 2007
Vizitu nian retpaĝon: http://www.scout.org/europe
Por detaloj pri ĉi tiuj kaj aliaj numeroj, vizitu Europak:
http://www.europak-online.net/ukeurop.html
Ni esperas vidi vin ĉe la Eŭropa Skolta Konferenco en Slovenio! Por via pretigo kaj informo, ĉiuj dokumentoj pri la konferenco disponeblas surrete: http://www.scout.org/en/around_the_world/europe/information_events/events/2007/12th_joint_conference/19th_esc_documents
La Taksado de la Jartrio 2004-2007 estas grava montrilo de viaj sentoj pri la laboro de la Regiono. Bv plenumi la surretan demandaron antaŭ la 23a marto 2007 por helpi nin scii pli pri via ŝato: http://www.createsurvey.com/c/44968-5xXnFS/
La Tago LoA fine alvenis kun taskoj troveblaj sur la retpaĝo, patroloj fine komencis ĉi tiun novan Eŭropan Aventuron! Pli ol cent patroloj kandidatiĝis kaj sendis fotojn por la Tago Landoj de Aventuro. Granda kaj neatendita mendado kiu surprizigis ĉiujn Ambasadorojn sed plezurgis ilin ĉar ilia streba laboro tre multe valoris! La LoA-patroloj estis tre aktivaj! Ili sinprezentis en la Forumo kaj konis unuj la aliajn en la retbabilejo, kaj ankaŭ ili interŝanĝis opiniojn kaj esperojn pri la venontaj agadoj. Per ofta helpo de specifa "helpopoŝto", patroloj laboris bone, ili ĝuis la defion, liveris ilian kreivon, konstruis per materialoj kiel plastiko, rubaĵo, uzitaj materialoj, ktp. Grandaj rezultoj nun plenigas la retpaĝon, la organizanta teamo certas pri la sukceso de Landoj de Aventuro. Ni esperas ke pli da patroloj aliĝos, el pli da landoj kiom ni havas nun. Vi povas informiĝi pri aliaj detaloj aŭ aliĝi al Landoj de Aventuro ĉe la konektilo de LoA: http://www.loaday.landsofadventure.eu
La 5a Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj estis sukcesa! Ĉeestis 74 partoprenintoj el 23 landoj kiuj kunvenis en la skoltcentro Houens Odde en Danio por la 5a Eŭropa Skolta Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj. La temo de la Forumo estis "En Reala Vivo" kaj ĝiaj eroj (Laborsesioj, Trejnsesioj, Internaciaj Teamtaskoj, Kunvenoj pri la Reto kaj diskutgrupoj) fokusiĝis pri la identigo de pli bona subteno la la laboro farata loknivele. Ĉiuj partoprenintoj ĝuis la eblon ekkoni personojn el aliaj asocioj por interkonigi, pridiskuti kaj kunlabori pri temoj kune interesaj. La Kernaj Grupoj pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj - kiuj konsistis la Planteamon- kolektis plurajn ideojn kaj provos realigi ilin kiel ilojn kaj agadojn por la estonta laboro de la Regiono. La Centro kun sia tradicia Skolta spirito kaj modernaj rimedoj pruvis, denove, esti bonega loko por ĉi tiaj eventoj. Ĉiuj la plej gravaj materialoj de la Forumo disponeblos baldaŭ sur la retpaĝo same kiel la retaj komunumoj de la Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj.
Tri retojn, kiel parto de la pli granda Reto de Plenkreskulaj Rimedoj, oni lanĉis en la 5a Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj. Utilajn interŝanĝojn faris la partoprenintoj kaj ili esprimis sian deziron renkontiĝi ofte en la estonteco. Partoprenintoj bonvenis la alproksimiĝon kiu rekonas ke estas pli pri Plenkreskula Subteno ol nur trejnado. La tri retojn kiujn oni lanĉis inkluzivis:
La Kerna Grupo pri Plenkreskulaj Rimedoj produktis plurajn Euro.Scout.Docs en la lastaj monatoj. Ili inkluzivas la jenajn temojn:
La Euro.Scout.Docs povas esti elŝutita el la retpaĝo ĉi tie: http://www.scout.org/en/around_the_world/europe/information_events/resource_centre/euro_scout_doc__1
Ni volas rememori ke la Eŭropa Skolta Regiono nun kreas Rimedaron por subteni la evoluon de Landaj Skoltaj Organizoj (NSO-j) kaj Landaj Skoltaj Asocioj (NSA-j). La bezonon ricevi pli da efektiva kaj rekta subteno far la NSA/NSO-j en la Regiono oni sentas pli kaj pli. Surbaze de kutima subteno kiel seminarioj kaj helpiloj, la Regiono bezonas liveri pli da detala subteno surbaze de specifaj bezonoj de la NSO-j/NSA-j kadre de ilia landa strategio. La bezono havi datenbazon kun ekzemploj de bona praktiko kreskiĝas kaj povas esti utila por identigi la sukcesajn historiojn en Eŭropo. Plie, ĝi povus valorigi pli per faciligo de bona interŝanĝo de praktikoj tra la Regiono. Por reagi al la bezonoj de la NSO-j/NSA-j kiel eble plej bone, ni bezonas strukturi la manieron per kiu ni mastrumas la subtenantojn de tiu laboro. Se vi interesiĝas aniĝi al la Rimedaro, detalojn kaj aliĝilon vi povas trovi en la Januara/Februara 2007 eldono de EuroPak: http://www.europak-online.net/ukeurop0107.html
Sekve al lanĉo de la Reto de Komisiitoj pri Trejnado dum la 5a Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj, kunvenon de la reto oni okazigos de la 14a-16a Septembro 2007. Inviton oni dissendos baldaŭ, via EuroPak, sed antaŭan informon oni liveros por helpi Komisiitojn pri Trejnado kaj membrojn de Landaj Teamoj pri Trejnado kun iliaj planoj por la venontaj monatoj.
Ĉi tiuj linioj celas rememorigi al vi ke multaj rimedoj de la Forumo de Internaciaj Komisiitoj okazinta en Kopenhago en Oktobro 2006, elŝuteblas ĉe: http://www.icforum.dk/
Proksime de la Eŭropa Konsilio de Marto 2007, Eŭropa Skoltismo diskonigis deklaron subskribatan de anoj de la Eŭropa Parlamento kiu petas la plenan efektivigon de la Junulara Pakto reage al la kreskiĝanta bezono de pli bona dungado de gejunuloj en Eŭropo. Vi povas trovi pli da informo ĉi tie: http://scout.org/en/around_the_world/europe/information_events/news/scouting_calls_the_european_council
La Eŭropa Skolta Regiono okazigis sian kvinan kunvenon kun membroj de la Eŭropa Parlamento (MEP-oj) en Bruselo. La temo de la kunveno estis kiel Skoltismo kontribuas al la dungado de gejunuloj per livero de eblecoj disvolvigi iniciatojn, interpersonaj lertecojn, flekseblecon kaj volontuli. La kunveno inkluzivis pripensojn pri kiel la Junularan Pakton oni efektivigas preskaŭ du jarojn poste. Deklaron oni prezentis al MEP-oj petantan al la EU Komisiono:
Vi povas diskonigi historiojn pri viaj eventoj rilataj al la Jarcento per la retpaĝo www.scout.org ĉe la sekcio "Novaĵoj pri la Jarcento". Ĉi tiu sekcio celas helpi vin, la NSA-j/NSO-jn raporti iliajn eventojn. Ne kaŝu ilin, "Diru al ni" kiel vi festos la Jarcenton. Por koni pli vizitu: http://www.scout.org/en/information_events/events/2007/centenary_news
La Monda Skolta Oficejo regionaj oficejoj nun havas novajn e-poŝtajn
adresojn, pli facile parkerigeblaj:
Afrika: africa@scout.org
Araba: arab@scout.org
Azia-Pacifika: asia-pacific@scout.org
Eŭrazia: eurasia@scout.org
Eŭropa: europe@scout.org
Interamerika: interamerica@scout.org
Mondnivele, vi nun trovos:
Centra Oficejo: worldbureau@scout.org
Monda Skolta Fondaĵo: worldfoundation@scout.org
Same kiel kun privataj adresoj, poŝtoj sendotaj al la subaj adresoj
daŭre atingos iliajn celpoŝtujojn sekure.
Kadre de la Regionaj Eŭropaj Konferencoj okazos renkontiĝo de ĉiuj FOSE-anoj kiuj partoprenos la Eŭropajn konferencojn. Ĉi tiu Renkontiĝo ne nur raportos pri la disvolvigo de la FOSE, sed ankaŭ ebligos bonveni novajn Geamikojn.
Taksado de la Jartrio 2004-2007 Plenumu la surretan demandaron Plilongigata Findato: 23a Marto 2007
Eŭropa Skolta Konferenco Aliĝu nun kaj ŝparu EUR 30 de via kotizo Findato: 31a Marto 2007
Fariĝu mallongtempa teamano ĉe la Internacia Skoltcentro Kandersteg Findato: 15a Junio 2007
Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml
Ĉi tiun Euro.Scout.Info - Numero 45 - Marto 2007, dissendis:
Monda Skolta Oficejo
Eŭropa Regiona Oficejo, Ĝenevo
5 rue Henri-Christiné, P.O. Box 327, 1211 Geneva-04 Svislando
Retpaĝo: http://www.scout.org/europe
E-poŝto: europe@scout.org
Telefono: +41-22-7051100
Fakso: +41-22-7051109
Tiu ĉi eldonaĵo de la Monda Organizo de la Skolta Movado estas dissendata per la servo liverita de Global Scoutnet (http://www.scoutnet.org), monda kumunikservo por geskoltoj kaj plenkreskaj estroj.
esperantigis Ricardo Carrillo
revizis Guido Ricci por
Skolta Esperanto-Ligo http://ttt.esperanto.org/skolta