
Numero 44 - Februaro 2007
Vizitu nian retpaĝon: http://www.scout.org/europe
Por detaloj pri ĉi tiuj kaj aliaj numeroj, vizitu Europak:
http://www.europak-online.net/ukeurop.html
Aliĝu al la Eŭropa Skolta Konferenco 5a-11a Majo 2007, Portoroz, Slovenio En la jaro de la centjariĝo de Skoltismo - 2007, la 19a Eŭropa Skolta Konferenco kaj 12a Geskolta Konferenco estos bonega. Aliĝu nun antaŭ ol la 31a Marto kaj ŝparu EUR 30 de la kotizo. Por pli da informo, vizitu: http://www.europeanconference.si/(ne plu ekzistas)
La taksado estas grava montrilo de viaj sentoj pri la laboro de la Regiono en la nuna jartrio. Oni ĝin ankaŭ uzos por determini niajn labormetodojn kaj prioritatojn por la venonta Jartrio. Bv plenumi demandaron surretan antaŭ ol la 16a Marto 2007, en la Angla: http://www.createsurvey.com/cgi-bin/pollfrm?m=5xXnFS&s=44968 En la Franca: http://www.createsurvey.com/cgi-bin/pollfrm?m=QxWexm&s=45045 Aŭ elŝutu la takspetformularon el: http://www.scout.org/en/around_the_world/europe/information_events/events/2007/12th_joint_conference/19th_esc_documents
Marto 30a - Aprilo 2a en la Internacia Skoltcentro Kandersteg Kuraĝu Revi fine realiĝas per la kunveno de la teamo kiu organizas la eventon, okazonta en Bruselo ĉi tiun monaton. La teamo jam havas planojn, ideojn kaj revojn por la plej speciala evento de la Jarcento kiu celas Junularan Programon. Ĉi tiu evento okazos en Kandersteg (KISC) kaj ĝi allogos Roverojn de tuta Eŭropo kiuj renkontiĝos tie. Ĝi ankaŭ liveros vizion de Roveroj pri Junulara Programo en la Regiono por la estonteco. La teamo, kunlaboranta kun la Centro, la Regiona Oficejo kaj la Kerna Grupo pri Junulara Programo konfidentas kaj emociiĝas atingi sian revon. Vi povas trovi pli da informo pri ĉi tiu evento ĉe: http://onlyat.rovernet.eu/index.php-option=com_content&task=view&id=125 (paĝo ne plu ekzistas)
Skoltaj patroloj implikitaj en la projekto "Landoj de Aventuro" povas partopreni plian agadon ĉi jare nomita "Tago Landoj de Aventuro". Du simplaj taskoj atendas la patrolojn implikitajn:
La evento okazos la semajnfinon de 10a-11a Marto 2007. Ĉirkaŭ 60 patroloj partoprenos ĉi tiun specialan eventon. Trovu pli da informo pri la Tago Landoj de Aventuro ĉe: http://loaday.landsofadventure.eu
Euro.Scout.Doc estas eldono de la Monda Skolta Oficejo - Eŭropa Regiona Oficejo. Ĝi celas doni al membroj de landaj Skoltaj asocioj ĝisdatigon pri ĉefaj disvolvigoj en la kvar areoj de la Eŭropa Skolta Plano 2004 - 2007, same kiel rezultojn de seminarioj kaj eventoj.
Tri novajn euro.Scout.Docs oni disvolvigis kiel rezulton de la kunveno de la Reto de la Eŭropa Junulara Programo en Veneendaal, Novembron 2006.
Por pli da informo kaj por elŝuti la dokumentojn bv klaki sur: http://www.scout.org/en/around_the_world/europe/information_events/resource_centre/euro_scout_doc__1
La celo de ĉi tiu Euro.Scout.Doc estas konsciigi pri la valoro de rekono kaj premio de estroj kaj aliaj plenkreskuloj en eventoj kiel tendaroj aŭ ĵamboreoj same kiel aliaj grandskalaj eventoj. La ĉefa celo de la organizado de eventoj, kiel grandaj tendaroj aŭ ĵamboreoj, estas helpi disvolvigon de Junulara Programo. Tamen, la eblecon rekoni kaj premii estrojn kaj aliajn plenkreskulojn en tiuj eventoj oni ne preteratentu. Ĉi tiuj eventoj ofte implikas multajn monatojn kaj eĉ jarojn de pretigado far plenkreskuloj, kiuj volonte donacas tempon ĉar ili kredas je nia Misio. Por pli da informo kaj por elŝuti la dokumentojn bv klaki sur la venontan konektilon: http://www.scout.org/en/around_the_world/europe/information_events/resource_centre/euro_scout_doc__1/rewarding_your_leaders_at_camp
Mallongtempa teamo - 2007 estas sukcesa jaro por Skoltismo kaj la Internacia Skoltcentro Kandersteg (KISC) serĉas personaron por prilabori kaj partopreni la festojn de la centjariĝo. Vi povas kandidatiĝi por fariĝi teamano dum mallonga tempo en 2007. Ĉiu monat-trio novaj mallongtempaj teamanoj alvenas labori pri diversaj laboroj en Kandersteg kiel parto de internacia teamo de volontuloj. La vintra kaj somera sezonoj estas la plej okupataj en la Centro kun multe da gastoj kaj programagadoj. Printempo kaj aŭtuno estas pli trankvilaj sezonoj kun grava pretiglaboro farenda. Ĉiuj sezonoj estas malsamaj sed ĉiuj estas amuzaj! Por pli da informi vidu http://www.kisc.ch aŭ retmesaĝu staff@kisc.ch. La findato por ricevi aliĝojn por la aŭtuna mallongtempa teamo estas la 15a Junio 2007.
Se vi estas Amiko de Skoltismo en Eŭropo, aŭ se vi ŝatus koni pli pri la FOSE, vin ni invitas rimarki la jenajn datojn en vian agendon:
En tiuj du tagoj la FOSE kunvenos por pridiskuti venontajn projekjtojn kaj bonveni Novajn Geamikojn! J貧en Rasmussen prelegos al ĉiuj FOSE-anojn pri la plej sukcesaj agadoj en la Eŭropa Skolta Fondaĵo. Ĉi tio ankaŭ inkluzivos pli da informoj pri la "Malgrandaj Projektoj" kiuj estas projektoj financitaj far la FOSE kaj la ESF. Dum jaroj la "Malgrandajn Projektojn" profitis al multaj lokaj skoltaj unuoj tra Centra kaj Orienta Eŭropo kaj ni esperas ke ĉi tio daŭros.
Kuraĝu Revi 30a Marto - 2a Aprilo 2007 en la Internacia Skoltcentro Kandersteg, Svislando Findato: 5a Marto 2007
Taksado de la Jartrio 2004-2007 Plenumu la surretan demandaron. Findato: 16a Marto 2007
Eŭropa Skolta Konferenco Aliĝu nun kaj ŝparu ĉirkaŭ 30 EUR de via kotizo Findato: 31a Marto 2007
Fariĝu mallongtempa teamano dum aŭtuno en la Internacia Skolcentro Kandersteg Findato: 15a Junio 2007
Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml
Tiu ĉi eldonaĵo de la Monda Organizo de la Skolta Movado estas dissendata per la servo liverita de Global Scoutnet (http://www.scoutnet.org), monda kumunikservo por geskoltoj kaj plenkreskaj estroj.
Esperantigis Ricardo Carrillo, revizis Guido Ricci poe Skolta Esperanto Ligo http://www.esperanto.org/skolta