
Numero 43 - Januaro 2007
http://www.scout.org/europe
Por detaloj pri ĉi tiuj kaj aliaj numeroj, vizitu Europak:
http://www.europak-online.net/ukeurop.html
Aliĝu al la Eŭropa Skolta Konferenco 5a-11a Majo 2007, Portoroz, Slovenio
En la jaro de la centjatiĝo de Skoltismo, la 19a Eŭropa Skolta Konferenco kaj 12a Geskolta Konferenco estos bonega. Aliĝu nun kaj ŝparu EUR 60 de la kotizo. Por pli da informo, vizitu: http://www.europeanconference.si/
La taksado estas grava montrilo de viaj sentoj pri la laboro de la Regiono en la nuna jartrio. Oni ĝin ankaŭ uzos por determini niajn labormetodojn kaj prioritatojn por la venonta Jartrio. Plenumu demandaron surretan en la Angla: http://www.createsurvey.com/cgi-bin/pollfrm?m=5xXnFS&s=44968 En la Franca: http://www.createsurvey.com/cgi-bin/pollfrm?m=QxWexm&s=45045 Aŭ elŝutu la takspetformularon el: http://www.scout.org/en/around_the_world/europe/information_events/events/2007/12th_joint_conference/19th_esc_documents
La taksado de la Kuna laboro estas grava montrilo de viaj sentoj pri la kuna laboro de la Regiono. Bv plenumi ĉi tiun demandaron surrete, http://www.createsurvey.com/c/41017-XSYGFR/ kaj resendu al ni viajn plenumitajn petformularojn (Cirkulero No 16/06)
Ĉu la centjariĝo de Skoltismo estas nur kialo por festi? La Seminario pri Varbado kunvenigis 14 partoprenintojn el Irlando, Malto, Norvegio, Pollando, Portugalio, Serbio, Svedio kaj Britio por konsideri kiel ĉi tiun specialan jaron oni povas uzi por plifortigi la strebojn pri plenkreskula varbado. La malferman ceremonion de la evento oni organizis en la Ĉefoficejo de la Skolta Asocio de Malto, kun pluraj membroj de la estrato ĉeestantaj, kaj D-ro Francis Zammit Dimech, la Ministro pri Turismo kaj Kulturo kiu mem parolis al la partoprenintoj. La Ministro emfazis ke; "Skoltismo ekzistas por la profito de gejunuloj. Ĝi estas junulara movado kie la plenkreskuloj gvidas kaj subtenas junajn membrojn ene de diversaj grupoj kaj asocioj. Estas evidente ke la disvolvigo de diversaj programoj kiuj konsistigas la ĉiutagan instruadon de la membroj de la Movado estu far kompetentaj kaj sindediĉaj plenkreskuloj." Partoprenintoj laboris en malgrandaj internaciaj teamoj pri interesaj projektoj:
Mastrumi nian homvaloraĵon fariĝis la temo de la Pens-ujo pri Mastrumado de Plenkreskulaj Rimedoj. Malgranda grupo de estroj el eŭropaj skoltaj asocioj kunvenis por pridiskuti la mastrumadon de plenkreskulaj rimedoj en Skoltismo. La plimulto el partoprenintoj rekonis ke ni dediĉas multe da tempo varbi kaj trejni, sed ne nepre mastrumi. La grupo kreis "skizon pri simileco" kaj elpensis ideojn pri ĉiuj aspektoj de la temo. La ideojn oni klasifikis en malsamajn areojn kaj oni plene pridiskutis ĉiun. Kelkaj ĉefaj eroj notitaj dum la semajnfino estis:
Nia centjariĝo estas bonega okazo implikiĝi en interesajn programojn kaj montri al la mondo pri kio Skoltismo temas. Ni kuraĝas agi kiel eble plej bone dum ĉi tiu speciala jaro do ni povos disvolvigi pli bonan Skoltismon por pli da gejunuloj, en pli da komunumoj. Ĝi ankaŭ estas defio uzi okazojn en 2007 por evoluigi Skoltismon en niaj asocioj. Oni povas uzi ĝin kiel metodon por atingi niajn celojn kaj strategion pli bone ol pluraj eventoj. Aldone, via asocio eble havos sian propran centjariĝon en la venontaj jaroj kaj ĉi tion oni ankaŭ povas vidi kiel okazo por evolui. La Kerna Grupo pri Plenkreskulaj Rimedoj diskonigis Euro.Scout.Doc pri la temo "Uzi la centjariĝon de Skoltismo por Plenkreskula Varbado". Ĝi celas atingi tiujn personojn kiuj laboras en Landaj skoltaj Asocioj kiuj serĉas manierojn uzi la cantjariĝon en 2007, aŭ ilian propran centjariĝon post ol 2007, por subteni strebojn pri plenkreskulaj rimedoj. Ĝin oni povas uzi landnivele por helpi koncepti strategiojn pri varbado, aŭ loke. La dokumento baziĝas sur pridiskutoj faritaj dum la "Seminario pri Plenkreskula Varbado" kiu okazis en Decembro 2006 kaj oni povas ĝin elŝuti el ĉi tiu paĝo: http://www.scout.org/en/around_the_world/europe/information_events/resource_centre
La Eŭropaj Regionoj de WAGGGS kaj WOSM planis okazigi la Seminarion pri Enpovigo de Gejunuloj en Decidado ĉe la Internacia Skoltcentro Kandersteg de la 1a-4a Februaro 2007. Bedaŭrinde, pro malmultaj aliĝoj, ni devis nuligi la eventon. Por helpi junajn delegitojn koni la dinamikon de la Konferenco kaj ilian rolon, ni organizis du-horan enkonduksesion Sabaton vespere, 5a de Majo 2007 tuj antaŭ la komenco de la Eŭropa Skolta Konferenco. La Eŭropan Seminarion pri Mastrumado kaj la Seminarion pri Altnivela Mastrumado oni ankaŭ nuligis pro la sama kialo. La asocioj kiuj esprimis intereson oferti trejnadon pri mastrumado al iliaj estroj povas kontakti la Mondan Skoltan Oficejon - Eŭropa Regiona Oficejo por pridiskuti eblecojn por detala subteno.
Mallongtempa teamo - 2007 estas sukcesa jaro por Skoltismo kaj la Internacia Skoltcentro Kandersteg (KISC) serĉas personaron por prilabori kaj partopreni la festojn de la centjariĝo. Vi povas kandidatiĝi por fariĝi teamano dum mallonga tempo en 2007. Ĉiun monat-trion novaj mallongtempaj teamanoj alvenas labori pri diversaj taskoj en Kandersteg kiel parto de internacia teamo de volontuloj. La vintra kaj somera sezonoj estas la plej okupataj en la Centro kun multe da gastoj kaj programagadoj. Printempo kaj aŭtuno estas pli trankvilaj sezonoj kun grava pretiglaboro farenda. Ĉiuj sezonoj estas malsamaj sed ĉiuj estas amuzaj! Por pli da informi vidu http://www.kisc.ch aŭ retmesaĝu staff@kisc.ch La findato por ricevi aliĝojn por la somera mallongtempa teamano estas la 28a Februaro 2007.
Kadre de la Eŭropa Reto pri Junulara Programo, pli ol 30 volontuloj kunvenis en Veenendaal (Nederlando) por labori pri la produktado de materialoj kaj iloj por starigo de la Strategia Prioritato, Junularo kaj Programo de la Eŭropa Skolta Plano. Membroj de diversaj laborgrupoj kaj unuoj de la Reto de JP profitis je la ebleco produkti serion de "Euro.Scout.Docs" por validigi, organizi kaj disponebligi surrete la rezultojn de pluraj Forumoj, Seminarioj kaj aliaj Eŭropaj eventoj, produkti plurajn ilojn RAP, ilaron pri genro, pri Kvalito, ktp. La rezultoj de ĉi tiu fortlabora semajnfino estos disponebla sur la Komunumo de la Eŭropa Junulara Programo http://www.communityzero.com/yp
La grupo "Odysseus" kiu subtenas la evoluon de Marskoltismo en Eŭropo estis tre aktiva kaj ludis gravan rolon en la Eŭropaj Marskoltaj Seminarioj ekde la lastaj naŭdekaj jaroj. Tamen, en la pasintaj jaroj la agado de la grupo malplifortiĝis kaj havas malpli da rezultoj. Malgranda grupo en la Reto de Junulara Programo decidis revivigi la grupon "Odysseus", cele al starigo de taskoj difinitaj en la Eŭropaj Marskoltaj Seminarioj kaj diskonigi kunlaboron inter Marskoltoj en Eŭropo. Vi povas kontakti la grupon ĉe brown@post4.tele.dk kaj vi povas trovi pli pri Marskoltismo en Eŭropo ĉe http://europe.seascout.org/
Ĵuse la EU Konsilio de Ministroj aprobis rezolucion pri la partopreno kaj aktiva civitaneco de gejunuloj en Eŭropo. Ĉi tiu estas grava rezolucio por Skoltismo ĉar ĝi rekonas la gravecon de aktiva partopreno de gejunuloj en civitaneca vivo kaj la bezono kuraĝigi ilian estontan implikiĝon. Kion vi povas fari? EU-anaj ŝtatoj fine interkonsentis starigi landajn programojn kaj strategiojn pri junulara politiko. Ili engaĝigis difini la agadojn cele al starigo de ĉi tiu rezolucio, kaj konsulti landajn junularajn konsiliojn por fari tion. Ĉi tion oni faru fine de Marto. Vi povas legi pli detalan raporton ĉi tie: http://ec.europa.eu/youth/news/doc/st14471_en.pdf Estas reala ebleco plifortigi la rekonon kaj starigon de ĉi tiu rezolucio kaj do profiti la pozicion de Skoltismo en via lando laborante kun kaj per via landa junulara konsilio. Se vi havas demandojn, bv ne heziti kontakti Mike, mwalker@euro.scout.org
Same kiel Skoltismo, la EU datrevenos ĉi tiun jaron, la 25a Marto 2007 estos la 50a datreveno de la Traktato de Romo, la naskiĝo de la EU. La datreveno estas granda ebleco ne nur festi, sed rimarki kion la Eŭropa integriĝo donis al niaj vivoj. La celo de la festoj ne nur estas rememori pintpunkton en Eŭropa historio. Estas kuraĝigi debatojn, diskutojn kaj pripenson pri la principoj de la Eŭropa Unio, atingoj kaj estonteco. Specialan retpaĝon pri la EU 50a datreveno oni kreis, http://50.europa.eu La retpaĝo disponeblas en 22 lingvoj kaj oni ĝin ofte ĝisdatigos dum 2007 kaj oni povas kontribui per propra materialo. Ĉi tiu povus esti granda ebleco por Skoltoj ligi la jarcenton de Skoltismo al alia grava detreveno por ilia komunumo, ilia Eŭropo.
Aganta Junularo estas la nova EU programo por helpi junularon, ĝi komencas ekde la 1a Januaro 2007 ĝis 31a Decembro 2013 kaj la tuta buĝeto estas 885 milionoj. La programo Aganta Junularo celas esti ĉefa ilo por subteni ne-formalajn lernagadojn kun Eŭropa dimensio. Plie, ĝi fokusiĝas pri faciligi implikiĝon de gejunuloj kiuj havas malmultajn eblecojn aĝantaj inter 13 kaj 30. La Programon oni disigis en kvin operaciaj Agadoj:
Agado 1 - Junularo por Eŭropo: subteni interŝanĝojn kaj junularajn iniciatojn kaj kuraĝigi partoprenon de gejunuloj en demokrata vivo;
Agado 2 - Eŭropa Volontservo: kuraĝigi gejunulojn partopreni volontagadon eksterlande por profiti al la ĝenerala publiko;
Agado 3 - Junularo en la Mondo: kuraĝigi kunlaboron kun aliaj landoj por krei retojn, diskonigi interŝanĝon de informo kaj helpi kun translimaj agadoj;
Agado 4 - Sistemoj pri Junulara Subteno: diskonigi la disvolvigon de interŝanĝo, trejnado kaj informsistemoj
Agado 5 - Eŭropa Kunlaboro en la junulara agadkampo kiu kontribuas al disvolvigo de politiko kunlabori en la junulara agadkampo.
Vi povas lerni pli pri la programo ĉe http://eacea.ec.europa.eu/static/en/youth/index_en.htm La programo estas reala ebleco por Skoltismo en Eŭropo, se vi havas demandojn bv ne heziti kontakti min, mwalker@euro.scout.org
Dum la Eŭropa Skolta Konferenco la FOSE kunvenos por bonvenigi novajn geamikojn. J貧en Rasmussen prelegos al ĉiuj FOSE-anojn pri la plej sukcesaj agadoj en la Eŭropa Skolta Fondaĵo, ĉi tio ankaŭ inkluzivos informon pri la "Malgrandaj Projektoj", ili estas projektoj financitaj far la FOSE kaj la ESF. Dum jaroj la "Malgrandajn Projektojn" profitis multaj lokaj Skoltaj unuoj tra Centra kaj Orienta Eŭropo kaj ni esperas ke ĉi tio daŭros plu.
Se vi estas membro de Landa Skolta Organizo en Orienta Eŭropo kaj havas kelkajn bonajn "Malgrandajn Projektojn" (EUR 3000 maksimume) rilatajn al via Skolta Programo kiu estas laŭ la WOSM kaj la Regiona Strategio, bv ne heziti elŝuti la "ESF financan petformon" el nia retpaĝo ĉe ĉi tiu kontaktilo: http://www.scout.org/en/around_the_world/europe/about_scouting/funding/esf Aŭ kontaktu Blaise Bachmann ĉe ĉi tiu e-poŝto: bbachmann@euro.scout.org Bv. sendi viajn projektaliĝojn plej laste la 25n Februaro 2007. Kiel kutime, la raportoj pri la projektoj financitaj estos disponebla tiel rapide kiel la projektoj estos finitaj. La Eŭropa Skolta Fondaĵo deziras al vi multe de amuzo kaj sukceso kun viaj projektoj!
La Skolta Organizo de Rumanio "Cercetasii României" daŭre laboras por konstrui daureblan estontecon. Ĉi tion oni faras kadre de longtempa kunlaboro ekstarigita kun WISM - Eŭropa Regiono. Jo㯠Armando G., la kontaktulo en la Eŭropa Skolta Komitato por Rumanio, partoprenis semajnfinan kunvenon de la Landa Personaro kie la ĉefajn prioritatojn por 2007 oni identigis:
La Organiza Komitato Agoonoree ŝatus ricevi partoprenon de Skoltoj el kiel eble plej multaj landoj en la Internacia Agoonoree 2007. Por atingi tion, ĉiuj partoprenontoj havos senpagan kotizon. La Korea Skolta Asocio donos manĝaĵojn, loĝadon, ktp. Se vi ŝatus ĉeesti la Internacian Agoonoree 2007 de WOSM - Azia Pacifika Regiono bv kontakti la Korean Skoltan Asocion antaŭ la 31a Marto 2007, la findato por ricevi aliĝojn. La e-poŝto de la Korea Skolta Asocio estas: international@scout.or.kr Dankon pro via afabla reago.
Kunveno de la Nordsuda Reto 16a-18a Marto 2007 en Edinburgo, Anglio Findato: 15a Februaro 2007
Kunveno de la Reto Overture 16a-18a Marto 2007 en Edinburgo, Anglio Findato: 25a Februaro 2007
Viaj "Malgrandaj projektoj" financotaj far la Eŭropa Skolta Fondaĵo ESF financpetformo Findato: 25a Februaro 2007
Fariĝu mallongtempa teamano ĉe la Internacia Skoltcentro Kandersteg Findato: 28a Februaro 2007
Kuraĝu Revi 30a Marto - 2a Aprilo 2007 en la Internacia Skoltcentro Kandersteg, Svislando Findato: 5a Marto 2007
Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml
Tiu ĉi eldonaĵo de la Monda Organizo de la Skolta Movado estas dissendata per la servo liverita de Global Scoutnet (http://www.scoutnet.org), monda kumunikservo por geskoltoj kaj plenkreskaj estroj.
Esperantigis Ricardo Carrillo, Revizis Guido Ricci por Skolta Esperanto Ligo http://ttt.esperanto.org/skolta/