
Numero 42 - Decembro 2006
Vizitu nian retpaĝon: http://www.scout.org/europe
Por detaloj pri ĉi tiuj kaj aliaj temoj, vizitu Europak:
www.europak-online.net/ukeurop.html
La "Casa de Retiros do Bom-Pastor" gastigis la unuan kunvenon por landaj komisiitoj de la skolta aĝsekcio. Dum la semajnfino, krom lerni pri malsamaj programoj, ĉiu asocio prezentis sian programon por la aĝsekcio kaj siajn projektojn por la estonteco. Estis du laborsesioj pri la sistemo de patroloj kaj la progresiva plano, malferma merkato pri asembleo de trupoj, motivado de estroj, egaleco inter seksoj kaj aĝaroj. Ni konsideras la eblecon organizi alian kunvenon dum la venonta jaro. La raporto disponeblas ĉe http://www.community.com/yp
La unua Studsesio pri la Lupidoj okazis kun reprezentantoj de ses LSA/LSO-j kiuj havas signifan parton de la programo dediĉita al Lupidoj. La partoprenintoj de Britio, Francio, Italio, Belgio, Finnlando kaj Portugalio pridiskutis temojn kiel: estrado; programo; kaj kiel konscii la personan progreson kiel ludon. Diskutoj kiuj povus esti vere komencpunktoj por plibonigi la Eŭropan dimension de Lupidoj. La partoprenintoj sugestis ke dua kunveno povus esti utila por antaŭenigi la planojn diskutitajn dum ĉi tiu sesio.
Laŭ la sukceso de la Eŭropa Kunveno de Roveroj kaj Roverestroj en Jambville la pasintan jaron, (kaj la ĵusa sukceso de Roverway en Italio) la Eŭropa Regiono kunvenigos membrojn de la lastaĝa sekcio de LSA/LSO-j de tuta Eŭropo ekde 30a Marto ĝis la 2a Aprilo 2007. Kuraĝu Revi estas evento por Roveroj far Roveroj, kiu esploros kion ni povas fari por havi signifan engaĝigon en niaj komunumoj kaj por vera aktiva civitaneco. Pli da informo oni disdonos al Internaciaj Komisiitoj.
Ĉi tiu sukcesa seminario kunvenigis plurajn membrojn de LSA/LSO-j el tuta Eŭropo. Ĝi liveris eblecon esplori kiel e-lernadon oni starigis per kelkaj praktikaj ekzemploj. La defiojn ligitajn al planado kaj disdono de e-lernado ankaŭ oni pridiskutis. La partoprenintoj certigis ke e-lernado estu pritraktata tre zorge, sed ankaŭ ĝi plibonigos la trejnadon kaj kelkfoje ĝi estos pli alirebla kaj alloga. Rekomendojn oni sciigis al la Eŭropa Skolta Regiono pri posta laboro en ĉi tiu fako, ĉefe pri disponebligo de tradicia trejnmaterialo en elektronikan materialon.
La Komitato pri Edukaj Metodoj kunvenis en Romo, Italio dum la semajnfino. Estis kelkaj partoprenintoj de tuta Eŭropo.
En la venontaj jaroj, nia laboro pri Plenkreskulaj Rimedoj fariĝos
pli vasta kaj oni esperas ke ĝin oni reliefigos en la venonta Regiona
Skolta Plano. Tamen, la cetero de ĉi tiu jartrio estos ebleco certigi
daŭrigon de la antaŭa ĝis la venonta jartrio. Ĉimomente, la temon de
Plenkreskulaj Rimedoj oni konscias kiel rilata al plenkreskula
trejnado. Ni volas disvolvigi la Reton de Plenkreskulaj Rimedoj por
kunigi tri pli malgrandajn retojn:
- Landa Reto de Komisiitoj pri Trejnado
- Reto de Varbado de Plenkreskuloj
- Reto de Mastrumado de Plenkreskulaj Rimedoj
La Reto de Mastrumado de Plenkreskulaj Rimedoj kunigos la procezojn
rilatajn al mastrumado de plenkreskuloj, sekve al varbado. Ĉi tio
koncernos trejnadon, sed ĝi pli koncernos retenon, rekonon kaj uzon
de fina fazo de la modelo pri Plenkreskuloj en Skoltismo. Por komenci
la procezon, la Pens-tankon pri Mastrumado de Plenkreskulaj Rimedoj
oni organizas. La celo de la Pens-tanko estas helpi LSA/LSO-jn esplori
defiojn rilatajn al efika mastrumado de plenkreskulaj rimedoj; la
inviton jam oni diskonigis en EuroPak.
Sekve al rezultoj de la 1a laborsesio pri Trejnsistemoj okazinta en Junio en Budapeŝto, malgranda grupo de spertuloj el Francio, Slovenio, Britio kaj la Eŭropa Skolta Regiono kunvenis dum la semajnfino por daŭrigi la disvolvigon de ĉi tiu laboro. La grupo pliesploris la temon kaj pridiskutis ĝiajn plurajn erojn. La grupo daŭrigos la laboron por desegni ilon kaj kunvenos denove triafoje fine de Januaro antaŭ ol fini la rimedon. Inviton por ĉeesti la eventon jam oni diskonigis via EuroPak. La rimedo celos LSA/LSO-jn konsiderante la kontrolon kaj planadon de ilia trejnsistemo, sed ĝi ankaŭ celos aliajn aspektojn de la Plenkreskuloj en Skoltisma modelo.
Ilaron pri Volontulado en Skoltismo oni lanĉis la Internacian Tagon de la Volontulo, 5n Decembro 2006. Por ebligi kreskiĝon kaj disvolvigon de Skoltismo oni bezonas volontulojn kiuj havas plurajn spertojn kaj lertecojn. Kelkfoje oni pensas tre malvaste pri kiu povus fariĝi volontulo, kelkfoje ni ne certas pri kion ni esperas de niaj volontuloj kaj kelkfoje ni ne scias kion niaj volontuloj esperas de ni. La Ilaro pri Volontuloj en Skoltismo pritraktas serion da temoj por helpi LSA/LSO-jn konsideri ilian alproksimiĝon al volontulado, esplori kion volontulado signifas en ilia lando, determini ilian nunan situacion, havi vizion por la estonteco kaj do fari planojn por atingi tiujn celojn. La ilaron oni povas trovi rete ĉe: http://www.scout.org/en/about_scouting/strategy/strategic_priorities/volunteers_in_scouting/volunteers_in_scouting_toolkit
La Konsilio de Ministroj de la Eŭropa Unio (EU), dum sia kunveno la 18n- 19n Majo 2006, aprobis rezolucion rekonantan neformalan edukadon. Tio estas pozitiva atingo, sed estas grava al organizoj, kiel Skoltismo, certiĝi pri tio ke la anaj ŝtatoj kaj kandidat-ŝtatoj de EU, la Eŭropa Komisio kaj Eŭropa Parlamento laboru por realigi la rezolucion. La Eŭropa Skolta Komitato, dum sia kunveno la 2n-4n Junio 2006, interkonsentis ke estus bone ekstarigi Taskteamon pri Ne-formala Edukado. La grupon, Pieter Willems, Ferida Brzovic, Paolo Fiora kaj Mike Walker, oni invitis identigi areojn de nuna kaj estonta laboro en Eŭropa Skoltismo kiuj povus esti tre proksime kunligitaj al la rezolucio kaj sia sekvo.
La findato por Aliĝo al la 5a Forumo pri Junulara Programo kaj Plenreskulaj Rimedoj estas 12a Januaro. En la tri plej lastaj EuroPak-oj ni diskonigis la inviton kaj ĝisdatigojn por la Forumo. Bv, konsideri partopreni ĉi tiun gravan eventon kaj aliĝi ĝustatempe.
Ni organizas Forumon pri komunikado de 25a-28a Januaro 2007 en
Hispanio. La rezulto de la semajnfino estos:
- Enmeti la novan markon de WOSM en la ekzistantajn identecojn de LSA/LSO-j;
- Plani kaj efektivigi strategion pri komunikado/amaskomunikiloj por
la Jarcento kaj foren;
- Juna Proparolantaro: gejunuloj konfidentaj kaj kapablaj diskonigi
Skoltismon surloke.
Se vi ŝatus koni pli, aŭ partopreni, bv kontakti Mike: mwalker@euro.scout.org
Dum Skoltismo surbazas sur la engaĝigo de volontuloj por faciligi la partoprenon de gejunuloj, oni ankoraŭ bezonas financojn por subteni la partoprenon. Estas pluraj eblecoj por financi Skoltismon: lande, Eŭrope, filantrope, ktp. Estas multe da kono kaj sperto en la Regiono en LSA/LSO-j kiuj estis sukcesaj certigi valorajn monfontojn. Aliaj ŝatus plibonigi aŭ disvolvigi lertecojn pri financoj - ni ĉiuj havas lertecojn kiujn ni ŝatus diskonigi aŭ lerni. Do la Eŭropa Regiono ŝatus inviti plurajn LSA/LSO-jn partopreni Retgrupon pri Financado. Se vi interesiĝas, aŭ ŝatus scii pli bv kontakti Mike: mwalker@euro.scout.org
Dum la renkontiĝo 2006 de la Geamikoj de Skoltismo en Eŭropo (FOSE), Serbia Skoltismo ofertis gastigi la 2007 renkontiĝon en Belgrado. La renkontiĝo okazos ekde la vespero de Vendredo 18a ĝis Dimanĉo 21a Oktobro, certiĝu pri tiu dato kaj ne forgesu noti ĝin en vian agendon. Niaj Serbiaj gastigantoj kaj la Eŭropa Skolta Fondaĵo pretigas la programon; ĝin oni dissendos en malmultaj monatoj, sekve al kunveno de la planteamo en Serbio. FOSE kunvenos dum la Eŭropa Regiona Konferenco.
Same kiel en Islando la Eŭropa Skolta Fondaĵo kunvenos dum la Regiona Konferenco en Slovenio por bonveni la novajn membrojn de FOSE kaj aŭskulti la plej lastajn rezultojn de la "malgrandaj projektoj", tre grava parto de la laboro de FOSE por la disvolvigo de Skoltismo en Centra kaj Orienta Eŭropo. Fariĝu teamano ĉe la Internacia domo de Skoltismo! Mallongtempa teamo - 2007 estas sukcesa jaro por Skoltismo kaj la Internacia Skoltcentro Kandersteg (KISC) serĉas personaron por prilabori kaj partopreni la festojn de la jarcento. Vi povas kandidatiĝi por fariĝi teamano dum mallonga tempo en 2007. Ĉiu monat-trio novaj mallongtempaj teamanoj alvenas labori pri diversaj laboroj en Kandersteg kiel parto de internacia teamo de volontuloj. La vintra kaj somera sezonoj estas la plej okupataj en la Centro kun multe da gastoj kaj programagadoj. Printempo kaj aŭtuno estas pli trankvilaj sezonoj kun grava pretiglaboro farenda. Ĉiuj sezonoj estas malsamaj sed ĉiuj estas amuzaj! Por pli da informi vidu http://www.kisc.ch aŭ retmesaĝu staff@kisc.ch
En 2007 KISC ankaŭ gastigos KanderJam, la ligo Alpina al la monda Ĵamboreo. Ni serĉas multe da teamanoj por helpi festi la jarcenton de Skoltismo. Se vi havas tempon ekde la 24a Julio ĝis 10a Aŭgusto kaj volas labori en ĉi tiu Internacia Ĵamboreo do vizitu ĉi tiun paĝon: http://www.kanderjam.kisc.ch/en/info/staff aŭ sendu retmesaĝon al: kanderjam@kisc.ch. La Ĵamboreo havos pli ol 1,800 partoprenontojn kaj pli ol 100 teamanoj gvidos piedvagadon, surmontiron, laboros pri katerado kaj prizorgos la partoprenontojn.
Jo㯠Armando Gon硬ves, la kontaktulo por Malto en la Eŭropa Skolta Komitato, vizitis la Skoltan Asocion tie en Novembro. Estas tre emociigaj tempoj por Malta Skoltismo: taksado de programo por Skoltoj kaj novan Trejnsistemon oni ĵus lanĉis kun tre kuraĝigaj rezultoj. Krom la kunvenoj okazintaj kun membroj de landaj instancoj, en kiuj oni pridiskutis diversajn temojn, estis ebleco viziti plurajn lokajn grupojn kaj vidi amuzan kaj grandvivan etoson kaj gejunulojn amuziĝantajn. Malta estos la loko de la Laborsesio pri Varbado, organizita far la Regiono, okazonta de la 14a-16a Decembro.
Jordan Bajraktarov, Faka Funkciulo por Sudorienta Eŭropo, ĉeestis la Ĝeneralan Asembleon de la Skolta Asocio de Respubliko Srpska en Banjia Luka la 25n Novembro 2006. La celo de la vizito estis pridiskuti la ŝanĝ-procezon en la asocio sekve al kelktempa nuligo de la Konsilio de la Skoltaj Asocioj en Bosnio kaj Hercegovino komence de ĉi tiu jaro. Dialogon oni ankaŭ kuraĝigas kun la Skolta Asocio de la Federacio de Bosnio kaj Hercegovino, sekve al vizitoj al ambaŭ asocioj en Septembro.
Pens-ujo pri Mastrumado de Plenkreskulaj Rimedoj de 12a-14a Januaro 2007 en Prago, Ĉeĥio Findato: 20a Decembro 2006
3a Laborsesio pri Trejnsistemoj de 26a-28a Januaro 2007 ĉe la Eŭropa Junulara Centro en Budapesto, Hungario Findato: 22a Decembro 2006
Seminario pri Enpovigo de Gejunuloj en Decidfarado de 1a - 4a Februaro 2007 en KISC, Svislando Findato: 28a Decembro 2006
Alvoko por Fotoj por la Eŭropa Skolta Konferenco Findato: 31 Decembro 2006
Mendu nun por ricevi la plej malmultekostajn hotelkotizojn dum la Eŭropa Skolta Konferenco Findato: 31 Decembro 2006
Forumo pri Regiona Komunikado - Eŭropo/Eŭrazio de 25a-28a Januaro 2007 en Palencio, Hispanujo Findato: 5a Januaro 2007
5a Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj de 28a Februaro - 4a Marto 2007 ĉe Houens Odde Spejdercentro en Danlando Findato: 12a Januaro 2007
Alvoko por Kandidatiĝoj por la venonta Eŭropa Skolta Komitato Findato: 31a Januaro 2007
Alvoko por agendtemoj por la Eŭropa Skolta Konferenco Findato: 31a Januaro 2007
Mendu nun kaj pagu la plej malmultekostan kotizon por la Eŭropa Skolta Konferenco Findato: 31a Januaro 2007
Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml
Tiu-ĉi eldonaĵo de la Monda Organizo de la Skolta Movado estas dissendata per la servo liverita de Global Scoutnet, monda komunikadservo por geskoltoj kaj geskoltestroj.
Esperantigis Ricardo Carrillo
Revizis Guido Ricci por Skolta Esperanto-Ligo http://ttt.esperanto.org/skolta.