EURO.SCOUT.INFO
Numero 41 - Novembro 2006
Vizitu nian retpagxon: http://www.scout.org/europe
Por detaloj pri cxi tiuj kaj aliaj temoj, vizitu Europak:
http://www.europak-online.net/ukeurop.html

PLENKRESKULOJ KIUJN NI BEZONAS

Seminario pri Dumviva Lernado

Seminario pri Dumviva Lernado okazis en Ljubljana, Slovenio, dum la semajnfino de 19a-22a Oktobro. Organizita de la Laborgrupo Tendencoj, la laborsesio kunvenigis kelkajn partoprenantojn el tuta Euxropo kiuj entuziasme esploris kiel cxi tiu temo influas Skoltismon. Kompleta raporto disponeblos baldaux.

Seminario pri e-Lernado

Okazos seminario pri e-lernado en Kandersteg, 16a-19a Novembro 2006. La seminario celas liveri konon al la partoprenontoj pri la eblecoj de e-lernado por trejnado de plenkreskuloj kaj komencos debaton pri gxia apliko por trejnado de plenkreskuloj en LSA-j. Celoj inkluzivas:

Pripensoj pri bezonoj de trejnado de plenkreskuloj en LSA/LSO-j; Pripensoj pri la nuna trejnrealo; Enkonduko al e-lernado; Diskuti implikojn por trejnado en LSA/LSO-oj kaj identigi eventualajn defiojn.

Cxi tiu evento fokusigxos pri alternativaj metodoj por diskonigo de trejnado de plenkreskuloj sed gxi ne estos teknike altnivela.

Laborsesio pri Varbado

Aligxoj por cxi tiu laborsesio en Malta, de la 14a-17a Decembro, rapide alvenas. Bv, se vi interesas pri la temo de plenkreskula varbado, ne prokrastu. Bv plenigi kaj resendi vian aligxon kiel eble plej baldaux.

SKOLTISMA PROFILO

Volontulado

Influi registarojn estas multe pli facile ol vi pensas. Ekzemple, kiel parto de iliaj devoj kadre de la Malferma Metodo de Kunlaboro, cxiuj anaj sxtatoj de la EU devas raporti la situacion de volontulado en ilia lando al la EU komisiono. Vi povas influi tion, simple:
1. Certigxu pri la plenigo de la raporto far la koncerna registara fako;
2. Informu ilin pri la grava kontribuo kiun Skoltismo donas al volontulado en via lando;
3. Kontaktu vian Landan Junularan Konsilion kaj vidu cxu vi povas helpi gx por premadi sur la registaron.
Farante cxiujn au iun ajn el tiuj punktoj vi ja povos agadi favore al la oficiala rekono de volontulado, kaj do oni rekonos volontuladon kaj oni subtenos gxin Eúrop-nivele. Se vi bezonos iun ajn helpon por fari tion, bv ne heziti kontakti min cxe mwalker@euro.scout.org, aux Jaakko Weuro: jweuro@worldnet.scout.org

Forumo pri Komunikado

Kiel vi scias oni lancxis novan skoltan fabrikmarkon. Ni havas markon, retpagxon, materialon, mesagxon - sed kiel ni uzas cxi tiujn ilojn por diskonigi Skoltismon efektive?. Kiel ni uzos ilin por plialtigi la profilon de Skoltismon en la jarcentixgo kaj foren kaj disponebligi ilin al Skoltoj cxiuagxaj? La plej bonaj diskonantoj de Skoltismo estas Skoltoj, sed ni devas helpi ilin.

Ni organizas Forumon pri komunikado de 25a-28a Januaro 2007 en Hispanio. La rezulto de la semajnfino estos:
- Enmeti la novan fabrikmarkon de WOSM en la ekzistantajn identecojn de LSA/LSO-j;
- Plani kaj efektivigi strategion pri komunikado/amaskomunikiloj por la Jarcento kaj foren;
- Juna Proparolantaro: gejunuloj memfidaj kaj kapablaj diskonigi Skoltismon surloke.
Se vi sxatus koni pli, aux partopreni, bv kontakti Mike: mwalker@euro.scout.org

LA VIVO DE LA MOVADO

8a Renkontigxo de la Geamikoj de Skoltismo en Eúropo (FOSE)

La FOSE kunvenis por ilia cxiujara renkontigxo en Cxehxio. Junak ofertis bonegan gastigadon al la 45 FOSE gastoj. Helene kaj Rene Karla aranxgis la semajnfinon en ilia kutima impona maniero, do ni cxiuj antauxvidas kunveni en Serbio la venontan oktobron. Por pli da informo pri FOSE kaj iliaj eventoj bv kontakti Blaise. foundation@euro.scout.org

Kurso Malkovro de Skoltoj de la Mondo

Bécours, nacia centro de Eclaireuses Eclaireurs de Francio organizas la kurson Malkovro de Skoltoj de la Mondo, la unua etapo en la Premio skoltoj de la Mondo, de la 9a-14a Julio. Ses agadtagoj pri du temoj, la Medio kaj Dauripova Evoluo por povigi la partoprenontojn atingi la jenajn edukcelojn:
- eblecon klarigi la cxefajn defiojn de la hodiaúa mondo;
- eblecon vivi kaj agadi en interkultura kunteksto;
- solidarecon kaj komunuman spiriton;
- talenton por trovi kaj analizi informon;
- kuragxigi auxtonomecon, lertecojn pri estrado kaj kunlaboro;
- lertecojn pri negocoj, meditado, problemsolvo kaj decidprocedo;
- iniciati, efektivigi kaj plenumi renovigajn projektojn.
Sekve al Malkovro de Skoltoj de la Mondo, partoprenontoj povos volontuli minimume dum du semajnoj plenplene laborante por daúrigi ilian Volontservon por Skoltoj de la Mondo. Diversajn laborpriskribojn oni pretigas kaj oni diskonigos baldaux, kiel: protekti heredajxon aux laborsesioj pri medio, prizorgi birdojn, klasifiki kaj reutiligi rubajxon, loka organika farmo. Pri pli da informo kontaktu Pascal Lartigue +33 5 65 47 69 76 aú becours@eedf.asso.fr

Nordika/Balta Subregiona Evento

Pli ol 25 reprezentantoj el LSA/LSO-j kaj Anaj Organizoj en la Nordika/Balta Subregiono renkontigxis en Kristianstad, Svedio, de la 20a-22a Oktobro.

La kunveno estis la rezulto de diskutoj dum la Monda Skolta Konferenco en Tunizio. Dum la semajnfino oni esploris temojn interesaj por cxiuj kaj oni liveris eblecon retkomuniki. Temoj inkluzivis:
- Strategiojn por Membrara Kresko;
- Kvaliton kaj sinergiojn de junulara programo kaj edukprogramo kaj plenpreskulaj rimedoj kaj trejnado;
- La imago de Gvidado kaj Skoltismo; Kiel ni kreu pli bonan junularan programon kaj edukprogramon; kaj varbado kaj reteno de plenkreskuloj.
WOSM kaj WAGGGS subtenis la eventon kaj helpis la organizantojn de Finnlando kaj Svedio cxe la pretigo. Cxeestis Craig Turpie el la Eúropa Skolta Komitato kaj Sabine Germann el la Rimedaro de WAGGGS por Trejnantoj cxeestis.

Forumo de Internaciaj Komisiitoj

Kunlaboroj estis la temo de la kuna Forumo de Internaciaj Komisiitoj en Kopenhago, Danlando, de la 26a gxis la 29a de Oktobro 2006. Pli ol 200 partoprenintojn el LSA/LSO-j kaj anaj Organizoj oni kunvenigis. La programo inkluzivis gxisdatigon pri la laboro de la Euxropa Skolta Regiono kaj la Eúropa Regiono WAGGGS, diskutojn pri kian subtenon bezonas la regionoj kaj prelegoj pri kunlaboroj el eksteraj kaj internaj fontoj. Precipe, okazis prelego pri la laboro far WOSM kaj WAGGGS kaj oni notis ke ne estos kuna plano por la venonta jartrio, sed estos tre bone interkomunikita kunlaboro.

La Gxenerala Sekretario de WOSM kaj la Cxefa Funkciulo de WAGGGS, ankaux cxeestis kaj kontribuis la diskuton. Lesley Bulman Lever, la Cxefa Funkciulo de WAGGGS, faris emocian lastan paroladon antaux sxia eksigxo fine de cxi tiu jaro. Serio da laborsesioj kaj informdiskutoj igix la eventon tre sukcesa, kaj cxiuj atendas la konferencojn en Slovenio en Majo 2007.

Jiingijamborii, la Sveda Jxamboreo

Jiingijamborii estos la dua Sveda Landa Jxamboreo kaj okazos de la 14a - 22a Julio 2007. Jiingijam-borii esperas allogi proksimume 23,000 partoprenontojn, kaj okazos sur la "kamparoj Rinkaby" sude de la urbo Kristianstad en suda Svedio. La tendaro estos gxoja travivajxo: naux tagojn por junuloj kaj maljunuloj, landaj kaj internaciaj, geskoltoj kaj estroj por ekkoni, labori kaj amuzigxi, akiri novajn spertojn. Nia celo estas oferti al partoprenontoj cxion plej bonan el Sveda Skoltismo. Tri cxefaj konceptoj por Jiingijamborii estas kunveno, plurformado, kaj moderneco. Ni kreos renkontigxajn lokojn por kunvenoj, grandaj kaj malgrandaj. Gravaj agadoj kiel Etapeventoj kaj Tendaroj kun miloj da Skoltoj ofertas specifajn kunvenojn, kaj kafejoj kaj agadtendoj ofertas interagadojn kun aliaj. 2007 estas la centjarigxo de Skoltismo. Konstruante sur la sperton de la pasintaj 100 jaroj ni intencas krei programon kiu estos moderna kaj lumiga. Partoprenontoj cxe Jiingijamborii havos la eblecon fari aferojn kiujn ili neniam farias antaúe, aferojn kiuj ili eble ne kunligis kun skoltismo. Kompreneble, tradiciajn skoltajn agadojn oni ankaú ofertos. Por aligxi al Jiingijamborii, bv vidi la aligxmaterialojn kiuj disponeblos baldaux cxe http://www.jiingijamborii.se La findato por aligxoj estas 28a Februaro 2007. Por pli da informoj vi povas sendi e-posxton al; info@jamboree.scout.se aux alvoku +46 8 672 6600.

VENONTAJ ALIGXAJ FINDATOJ

Laborsesio pri Varbado de 14a-17a Decembro 2006 en Malto
Findato: Aligxojn ankoraux oni ricevas

Forumo pri Junulara programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj de la 28a Februaro - 4a Marto 2007 en skoltcentro Houens Odde, Danlando
Findato: 30a Januaro 2007

UTILA INFORMO

Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml


Tiu cxi eldonajxo de la Monda Organizo de la Skolta Movado estas dissendata per la servo liverita de Global Scoutnet (http://www.scoutnet.org), monda kumunikservo por geskoltoj kaj plenkreskaj estroj.

Esperantigis Ricardo Carrillo
Revizis Guido Ricci por SEL - Skolta Esperanto Ligo
ttt.esperanto.org/skolta/