EURO.SCOUT.INFO
Numero 40 - Oktobro 2006
Vizitu nian retpaĝon: http://www.scout.org/europe
Por detaloj pri ĉi tiuj kaj aliaj temoj, vizitu Europak: http://www.europak-online.net/ukeurop.html

JUNULARO KAJ JUNULARA PROGRAMO

ScoutNet - Eŭropa Kunveno por Skoltaj Komisiitoj

Post ol la sukceso de RoverNet (la Forumo de Landaj Roveraj Komisiitoj - Jambville 2003 kaj Monte do Sobral 2005) evidentiĝis ke estroj laborantaj landnivele kun specifaj aĝsekcioj nepre kunigu kaj interkonigu spertojn kaj ekzemplojn de bona praktiko, defioj kaj malfacilaĵoj. ScoutNet alprenas la koncepton kaj metodojn de RoverNet al alia aĝsekcio (11-15) kaj por kunigi Landajn Skoltajn Komisiitojn dum semajnfino por interkonigo kaj retstarigo. La unua Eŭropa Kunveno por Landaj Skoltaj Komisiitoj okazos en Lisbono, inter la 10a - 12a Novembro 2006. Ĝis la revido tie!

PLENKRESKULOJ KIUJN NI BEZONAS

Forumo pri Volontulado

25 partoprenintoj partoprenis la Forumon pri Volontulado, okazinta en Antwerp de la 21a ĝis la 24a Septembro 2006. La Forumo unue fokusiĝis pri trejnado kaj tendencoj. Ĝi ankaŭ pritraktis rekonon, ambaŭ internan kaj eksteran. Plena raporto disponeblos baldaŭ. Se vi ŝatus kopion de la materialoj uzitaj dum la Forumo, bv viziti la retkomunumon de Plenkreskulaj Rimedoj: http://www.communityzero.com/arn

5a Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj

La Teamo kiu organizas la Forumon (konsistanta el la Kernaj Grupoj de Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj) kunvenis en Houens Odde Spejdercenter dum la semajnfino de 29a Septembro - 1a Oktobro por pridiskuti detale, la proponitan Forumon. Pli da informo, inkluzivante la programkadron, oni dissendis via EuroPak, same kiel per la retkomunumoj de Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj: http://www.communityzero.com/yp http://www.communityzero.com/arn

Monda Tago de la Volontuloj, 5a Decembro 2006

La Taskteamo pri Volontulado de Plenkreskuloj laboranta mondnivele volas interesigi kaj akiri rekonon pri la Monda Tago de la Volontuloj, la 5a de Decembro 2006. Por subteni tion, la Kerna Grupo de Plenkreskulaj Rimedoj volas interkonigi kelkajn ideojn kun LSO/LSA-oj en Eŭropo pri tio, kion ili povas fari por rekoni la volontan kontribuon de estroj kaj aliaj plenkreskuloj implikitaj en Skoltismo. Pli da informoj disponeblos en novembro. Por informiĝi pri la Monda Tago de la Volontuloj, vizitu: http://www.worldvolunteerweb.org/intl-volunteer-day.html (paĝo ne plu ekzistas)

Ilaro pri Mastrumado de Projektoj

Malgranda teamo kuniĝis por plenigi la laboron pri Ilaro pri Mastrumado de Projektoj. La teamo estas Mads Hjortkjaer, Jussi Lares, Craig Turpie kaj Milutin Milosevic, kaj ili kunvenis la 29n Septembro. La ilaro ne celas simili al aliaj iloj por mastrumo de projektoj kiuj jam ekzistas. Male, la ilaro celas subteni LSA/LSO-ojn kun la trejnado bezonata por mastrumi mezgrandajn ĝis grandajn projektojn, kaj situaciojn specifajn al Skoltismo.

Forumo de Internaciaj Komisiitoj, 27a - 29a Oktobro 2006

La Forumo de Internaciaj Komisiitoj, pintpunkto de la kalendaro por Geskoltoj en Eŭropo, jam havas 100 partoprenantojn aliĝintajn. La evento, okazos en Kopenhago, Danio, kaj ĝi ebligos al Internaciaj Komisiitoj interkomunikiĝi kun egaluloj, partopreni laborsesiojn kaj lerni pli pri kio okazas en aliaj LSA/LSO-j same kiel Region- kaj mond-nivele. Por pli da informo pri la programo kaj kion atendi, bv viziti: http://www.icforum.dk (ne plu ekzistas)

SKOLTISMA PROFILO

Volontulado

Kiel parto de devoj kadre de la Malferma Metodo de Kunlaboro, ĉiuj anaj ŝtatoj de la EU devas raporti la statuson de volontulado en ilia lando al la EU komisiono. Vi povas influi tion, simple:

  1. Certiĝu pri la plenigo de la raporto far la koncerna registara fako;
  2. Informu ilin pri la grava kontribuo kiun Skoltismo faras al volontulado en via lando;
  3. Kontaktu vian Landan Junularan Konsilion kaj vidu se vi povas helpi ilin por premadi sur la registaron.
Farante ĉion/iun ajn el tiuj punktoj vi ja povos agadi favore al la oficiala rekono de volontulado, kaj do oni rekonos volontuladon kaj oni subtenos ĝin Eŭrop-nivele. Se vi bezonos iun ajn helpon por fari tion, bv ne heziti kontakti min ĉe mwalker@euro.scout.org, aŭ Jaakko Weuro: jweuro@worldnet.scout.org

Raporto pri Monda Skoltismo

Itala eŭroparlamentano, kaj Skoltestro, Alessandro Battilocchio kaj Eŭropa Komisiito, Ján Figel, lanĉis la unuan Raporton pri Monda Skoltismo merkredon 4a Oktobro en la Eŭropa Parlamento. La Raporto estas valora ilo por diskonigi la valoran kaj gravan rolon kiun Skoltismo ludas en la komunumo. Se vi ŝatus akiri ideojn aú ricevi helpon por uzi ĝin, diskonigi kaj plialtigi la profilon de Skoltismo do bv sciigi al ni. Vi povas trovi la raporton ĉe: http://www.scout.org/report2006 (ne plu ekzistas) http://www.scout.org/press/index.shtml.en

Montru & Rakontu

La dua kaj lasta Montru & Rakontu, laborsesio pri komunikado, okazis en DeValk, Belgio, de la 6a-8a Oktobro. La temo de la semajnfino estis eksteraj komunikadoj; kiel eksteraj komunikadoj estu mastrumata kiel tre klare difinita kampajno uzante amaskomunikilojn, juĝadon kaj kunlaborojn motivigitajn de bezonoj identigitaj per efektiva procezo de interna komunikado. Tiel do, ekstera komunikado ne estas kroma, aú luksa agado, sed ĝi estas grava por liveri Skoltan programon kun helpemaj plenkreskaj volontuloj. Dum Montru & Rakontu finiĝas, estos alia ebleco ricevi trejnadon pri ekstera komunikado ĉe la Forumo pri Komunikado organizita por 26a - 28a Januaro en Leono, Hispanio. Se vi interesiĝas, bv sciigi al ni, mwalker@euro.scout.org aú pfiora@euro.scout.org.

ORGANIZO POR LA 21a JARCENTO

Rememoro: Enketo pri la bezonoj de Trejnado pri Mastrumado

La Kerna Grupo pri la 21a Jarcento pretigis Enketon pri la bezonoj de Trejnado pri Mastrumado kiu celas akiri reagon de LSA/LSO-j kaj ankaú por liveri pli taúgan kaj gravan subtenon. La enketon oni planis por helpi nin taksi kiel ni povas helpi vian LSA/LSO-n trejni mastrumantojn kiuj laboros landnivele. Ĝi aperis en la Maja eldono de Europak. Ĝi ankaú ebligas identigi kiel vi povas interkonigi vian sperton kun aliaj LSA/LSO-j. Bedaúrinde, ni nur ricevis malmultajn reagojn. Do bv, ĉi tiu estas granda ebleco por ĉiuj LSA/LSO-j doni al vi pli taúgan helpon.

LA VIVO DE LA MOVADO

Subteno por ZHP

Craig Turpie, la kontaktulo por la Eúropa Skolta Komitato por Pollando, vizitis ZHP la de la 8a-10a Septembro, kaj kunvenis kun la Internaciaj Komisiitoj por pridiskuti la strategiajn temojn pri disvolvigo.

Kunveno Gilwell

La reta mendosistemo 2007 de Kunveno Gilwell malfermas kaj disponeblas ĉe http://www.scouts.org.uk/reunion. Estas du manieroj per kiuj vi povas mendi: uzante la retsistemon kaj pagante per eltir/kredit-kardo (la plej bona maniero); plenigante mendopeton kaj resendante ĉekon (la mendopeto disponeblas ĉe la retpaĝo de Kunveno Gilwell aú telefonu al la Skolta Informcentro). Petoj ankaú disponeblas por personoj kiuj mendos spacon por laborsesio/kurso/agado dum la semajnfino. Ili disponeblas per klako sur la kontaktilon kiu troviĝas ĉe la fino de la retpaxgo de Kunveno Gilwell. Bv daúre diskonigi antaúmendon. http://www.scouts.org.uk/reunion/index.html

Laborsesio pri Centroj de Junaj Volontuloj - Projekto Hajde

La Laborsesio Hajde pri Centroj de Junaj Volontuloj okazis en Asenovgrad, Bulgario, de la 7a-10a Septembro 2006. La celo de la laborsesio estis plani modelon por centroj de junaj volontuloj, ofertante malsamajn eblecojn volontuli por junuloj. Ne estas adekvataj eblecoj por gejunuloj kontribui al iliaj lokaj komunumoj en SEE. Ĉi tion pli malbonigas sento de malintereso pri tio ke iun ajn kontribuo kiun ili faras ŝanĝas nenion. Partoprenintoj estis reprezentantoj de Skoltismo kaj junularaj NRO-j el SEE kun intereso kontribui, aú kiuj nun laboras por plibonigi la kondiĉojn de iliaj lokaj komunumoj; ili alvenis el Bulgario, Serbio, Kosovo, Rumanio kaj Bosnio kaj Hercegovino.

JOTI / JOTA

La 49a Ĵamboreo-en-la-Radio kaj la 10a Ĵamboreo-en-la-Reto okazos de la 21a-22a Oktobro 2006. Vi trovos pli da informo pri tiu evento ĉi tie: http://scout.org/front/docs/2006/C0628JotaJoti_e.pdf

VENONTAJ ALIĜAJ FINDATOJ

Seminario pri e-lernado de 16a-19a Novembro 2006 en KISC, Svislando Findato: Aliĝojn ankoraú oni ricevas
Laborsesio pri Varbado de 14a-17a Decembro 2006 en Malto Findato: 5a Novembro 2006
Pens-tanko pri Mastrumado de Plenkreskulaj Rimedoj de la 12a-14a Januaro 2007 Findato: 15a Decembro 2006
Forumo pri Komunikado de 26a-28a Januaro 2007 en Leono, Hispanio Findato: 15a Decembro 2006
Seminario pri Enpovigo de Gejunuloj de la 1a-4a Februaro 2006 en KISC, Svislando Findato: 15a Decembro 2006

UTILA INFORMO

Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml

Tiu ĉi eldonaĵo de la Monda Organizo de la Skolta Movado estas dissendata per la servo liverita de Global Scoutnet (http://www.scoutnet.org), monda kumunikservo por geskoltoj kaj plenkreskaj estroj.

Esperantigis Ricardo Carrillo
Revizis Guido Rcci
por Skolta Esperanto Ligo: http://ttt.esperanto.org/skolta/