EURO.SCOUT.INFO
Numero 39 - Oktobro 2006
Vizitu nian retpaĝon: http://www.scout.org/europe
Por detaloj pri ĉi tiuj kaj aliaj temoj, vizitu Europak: http://www.europak-online.net/ukeurop.html

JUNULARO KAJ JUNULARA PROGRAMO

Roverway 2006

Roverway komenciĝis la 6n Aŭgusto kun 4,000 partoprenintoj kiuj piediris 90 vojojn el 10 malsamaj lokoj tra Italio, kaj ili kunvenis 5 tagojn poste, plene entuziasmaj kaj serĉantaj novajn amikojn ĉe la tendaro en Loppiano, Toskanio. La tendaro ofertis eblecon al partoprenintoj interkonigi spertojn kaj lerni pli pri ili mem kaj la mondo ĉirkaŭanta. La Eŭropa tendo, kunuzita de WAGGGS kaj WOSM, ofertis kelkajn komfortaĵojn al estroj, same kiel bonan amuzon al partoprenintoj. Aldone la volontula personaro de la Eŭropa Regiono tre valore kontribuis al la 150 laborsesioj ofertitaj. Kiel en ĉi tiaj eksterordinaraj kunvenoj, la fermo estis tre emociiga, sed la memoroj kaj amikecoj restos kun ni ĝis kiam ni kunvenos denove dum RoverWay09.

Internacia Premio

Kune Laborante estis la temo de kunveno okazinta en Londono, organizata kaj gvidata far la WOSM - Eŭropa Regiono kaj la Eŭropa, Mediteranea, kaj Araba oficejo de la Internacia Premio. Reprezentantoj ĉeestis ĉi tiun eventon el Kroatio, Kipro, Ĉeĥio, Irlando, Nederlando, Portugalio, Rumanio, Slovenio kaj Britio kiuj prilaboris planon por estonta kunlaboro.

Kunveno por Ambasadoroj de Landoj de Aventuro

Ĉi-jare, la ĉiujara kunveno por Ambasadoroj de Landoj de Aventuro okazos en Prago, de la 6a ĝis la 8a Oktobro 2006. La celo estas helpi LSA-jn diskonigi kaj mastrumi "Landoj de Aventuro", la Eŭropan programon por gejunuloj aĝaj 11-16n. La kunvenon oni planis por landaj ambasadoroj de Landoj de Aventuro. La aliĝpeto troviĝas ĉe; http://www.scout.org/europe inkluzivante informon pri la evento kaj Landoj de Aventuro.

PLENKRESKULOJ KIUJN NI BEZONAS

Laborsesio pri Varbado

14a - 17a Decembro 2006, Malto

Proksime de la Jarcento de Skoltismo, ĉi tiu laborsesio helpos fokusiĝi pri la potencialo uzi la Jarcenton kiel varbiga ebleco. Enkonduko al ĉi tiu laborsesio estos produktado kaj diskonigo de numero de Euro.Scout.Doc pri ĉi tiu temo.

Seminario pri Dumviva Lernado

19a- 22a Oktobro 2006, Slovenio

La celoj de la Seminario pri Dumviva Lernado estas interkonigi konon kaj sperton, pridiskuti la plej lastajn disvolvigojn kaj eblecojn, kaj helpi asociojn disvolvigi politikojn pri dumviva lernado. Tio okazos dum la semajno pri Dumviva Lernado en Slovenio.

Seminario pri e-Lernado

16a-19a Novembro 2006, Kandersteg, Svislando

Ĉi tiu seminario celas liveri konon al partoprenintoj pri la eblecoj de e-lernado en la trejnado de plenkreskuloj kaj komenci diskuti pri ĝia efikeco en trejnado de plenkreskuloj en LSA/LSO-j. La evento fokusiĝos pri alternativaj metodoj por diskonigo de trejnado de plenkreskuloj kaj ĝi ne estos teknike altnivela.

5a Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj

28a Februaro - 4a Marto 2007

La 5a Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj okazos en la Skoltcentro Houens Odde, Danio. La temo estas 'En Reala Vivo - Kreivo kaj Graveco loknivele' kaj oni esperas ke multaj Landaj Komisiitoj pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj, same kiel iliaj kolegoj, partoprenos. Inviton oni dissendos baldaŭ.

EuroTrejno

Ĉu vi estas trejnanto? Ĉu vi serĉas eblecon diskonigi viajn lertecojn en trejnkurso en alia lando? Ĉu vi volas lerni pli pri kiel oni trejnas en aliaj landoj? Se jes, EuroTrejno estas por vi! Ni havas trejneblecon nun kun AGESCI (Italio). Ĝi okazos de Oktobro 28a ĝis Novembro 4a 2006 en Piemonto, Italio. Ĝi malfermas al junaj plenkreskuloj (ĉ. 23 aĝaj) kun kelkaj, sed malmultaj, pli maljunaj. Plenaj detaloj disponeblas ĉe; http://www.scout.org/europe aŭ skribu al Milutin: milutin(a)euro.scout.org

SKOLTISMA PROFILO

Akiri financadon

Ĉiuj agadoj kaj eventoj kiujn ni okazigas kostas multe. Se la evento estas bona kaj celas prilabori bezonon de gejunuloj do, preskaŭ ĉiam, mono disponeblas. Ni ŝatus koni opiniojn de LSA/LSO-j kiuj havas sperton pri tio, aŭ intereson pri serĉado kaj akiro de sendependa financado. Bv kontakti Mike: mwalker(a)euro.scout.org

LA VIVO DE LA MOVADO

Renkontiĝo de la Amikoj de Skoltismo

La 8a Renkontiĝo de la Amikoj de Skoltismo okazos en Cesky Krumlov en la suda Ĉeĥio dum longa semajnfino plena de amikeco, tursimo kaj Skoltismo meze de Oktobro. La areo de Cesky Krumlov, suda Bohemia, estas unu el la plej belaj partoj de Ĉeĥio. Oni atendas plurajn Amikojn. Se vi ŝatus ĉeesti, bv kontakti Karla: rene.karla(a)chello.at Tel. +43 1710 8817 aŭ la oficejon en Genevo.

La Eŭropa Skolta Fondaĵo (ESF) - alvoko por projektoj!

Se vi estas membro de orienteŭropa LSA kaj havas kelkajn bonajn malgrandajn projektojn (maks. EUR 3000) rilatajn al via Skolta Programo kiuj sekvas la WOSM kaj Regionan strategion, bv ne heziti elŝuti la financigan petformularon de ESF el la regiona retpaĝo aŭ/kaj kontaktu Blaise ĉe: bbachmann(a)euro.scout.org

Bv sendi vian projekt-aliĝilon antaŭ ol la 30 de Septembro 2006. Ĉi jare, bv ankaŭ sendu fotojn de via Skolta grupo kaj de via estonta projekto. Ĉi tio plifaciligos diskonigi vian projekton ĉe la ĉiujara renkontiĝo de Amikoj de Skoltismo en Eŭropo kiu okazos 19-22 Oktobro 2006 kaj al aliaj eventualaj donantoj. La Eŭropa Skolta Fondaĵo deziras al vi multe da amuzo kaj sukceso en viaj projektoj!

Nederlanda Skolta grupo festas 50an datrevenon

Skolta Grupo Graaf Floris V en Heemskerk, Nederlando, festos 50n jarojn de ekzisto en 2008. Ili serĉas aliajn Skoltajn grupojn kiuj povas festi 50 jarojn, kaj kiuj volas partopreni interŝanĝon. Se vi interesiĝas, kontaktu Peter Vanwonterghem: vanwonterghem(a)wanadoo.nl

Ŝanĝoj en Eŭropo

Eble vi ja scias ke ni nomos la Oficejon alimaniere. Ĉiuj WOSM oficejoj estas partoj de la Monda Skolta Oficejo kaj, laŭ la peto de la Ĝenerala Sekretario esti unu Monda Skolta Oficejo ni ne plu uzos la nomon Eŭropa Skolta Oficejo. Anstataŭe ni uzos la nomon Monda Skolta Oficejo - Eŭropa Regiona Oficejo kaj aldone, parenteze, la loko. Ekzemple; Monda Skolta Oficejo - Eŭropa Regiona Oficejo (Genevo), aŭ MSO - ERO (Bruselo) aŭ MSO - ERO (Belgrado).

Pli da ŝanĝoj

Pascale Boulanger, kiu laboris dum preskaŭ 6 jaroj en MSO - ERO (Bruselo), ĵuse kiel Delegita Direktoro, Komunikado kaj Eksteraj Rilatoj forlasis la postenon kaj enposteniĝis kiel Direktoro de Komunikadoj de Belga almozfondaĵo. Ni rememoros Pascale, ŝian kontribuon al la vivo kaj laboro de la Regiono kaj ni deziras al ŝi ĉion plej bonan en ŝia nova posteno. Dume, oni taksos la taskojn faritajn en la Brusela oficejo kaj la posteno restos vaka ĝis kiam la taksadon oni finos.

Nova loko por la MSO - ERO Belgrado

Multaj el vi konas la malfacilegajn kondiĉojn en la oficejo de Belgrado. Multe da aferoj oni atingis en la oficejo (kuirejo) kaj la kunvenejo (salono) sed kun la rendevuo de oficulo de Projekto Hajde kaj volontulo de EVS, fariĝis evidenta la bezono akiri pli da spaco, do oni translokigis la oficejon.

La kontakt-detaloj estas:
MSO – Eŭropa Regiona Oficejo (Belgrado)
Cvijiceva 85/13
11000 Belgrado
Serbio
Telefono: + 381 11 275 9304
Fakso: +381 11 275 4175

La Belgrada Oficejo nun havas tri anojn de la personaro.

Jordan Bajraktarov - Faka Funkciulo por Sudorienta Eŭropo

Jordan laboris en la oficejo post ol Marto 2006 kaj pasis multe da tempo konante la diversajn LSO/LSA-jn. Li estis volontula membro de Sojuz na izvidnici na Makedonija, la Skolta Asocio de la Eks-Jugoslava Respubliko Makedonio. Li laboris dum pluraj jaroj en la Regiona Media Centro en EJR Makedonio kiel mastrumanto pri projektoj, kaj li implikiĝis pri trejnado kiel parto de la projekto Moba. Jordan donas sian sperton pri mastrumado de projektoj, edukado pri medio kaj trejnado al la oficejo. Jordan havas edzinon kaj junan filinon kaj dum li laboras en Belgrado, li veturas ĉe sin por ĝoji kun lia familio kiam ajn li povas.

Mihajlo Atanackovic – Projekta Respondeculo, Projekto Hajde

Mihajlo estis unu el la pluraj volontuloj kiuj ebligis la Projekton Moba, implikiĝinte kiam li aĝis 16. Li enposteniĝis kiel Projekta Respondeculo en Februaro. Li donas ekzemplon pri la implikiĝo de gejunuloj en decidprocedo kaj li havas bonegan entuziasmon kaj scivolemon pri ĉio kion enhavas la vivo. Mihajlo nun evoluigas la retpaĝon de Hajde kaj datumbazon por subteni la Projekton.

Denis Jourdain - Volontulo de EVS

Denis finos sian plilongigan volontulan postenon komence de septembro kaj li faros enketon pri Skoltismo en Kosovo, por determini kio okazas kaj kie. Denis antaŭe laboris la duonon de sia tempo por subteni la Skoltan Asocion de Serbio kaj specife implikiĝis pri subtenado de ilia landa ĵamboreo ĉi jare, kaj la cetera duono li subtenis la laboron de la oficejo en Belgrado.

Laborsesio pri Mastrumado de Eventoj

Unuafoje en Skoltismo en la Azia-Pacifika Regiono, Laborsesio pri Mastrumado de Eventoj okazos de la 11a ĝis la 14a de oktobro 2006 en la insulo Jeju, Koreio. Ili plezure bonvenos partoprenantojn el LSA/LSO-j el Eŭropo. Pli da informo, inkluzivante invitilon kaj aliĝilon troviĝas ĉe: http://www.apr.scout.or.jp/documents/circular.htm

Enketo de WSPU

La Monda Skolta Oficejo - Centra Oficejo lanĉis enketos pri Landaj Leĝoj kaj Reguloj rilataj al Skoltismo por determini la amplekson de leĝoj kiu specife atingas Skoltismon. La rezultoj kontribuos al la 5a Ĝenerala Asembleo de la Monda Skolta Parlamenta Unio (WSPU). Bv plenumi la demandaron kiun vi trovos ĉe:
www.scout.org/wsrc/wsrcfront/snews.shtml (retisto 2006-11-18: paĝo ne plu ekzistas)

Plenuminte ĝin bv sendi ĝin al Arturo Romboli:
aromboli(a)worldnet.scout.org

VENONTAJ ALIĜAJ FINDATOJ

Financaliĝiloj por malgrandaj projektoj de la ESF
Findato: 30 Septembro 2006

ScoutNet de la 10a-12a Novembro 2006 en Lisbono, Portugalio
Findato: 1a Oktobro 2006

Retrenkonto por la plej maljuna personaro en LSA-j/WAGGGS Anaj Organizoj de la 14a-15a Novembro 2006 en Bruselo, Belgio
Findato: 10a Oktobro 2006

Laborsesio pri Varbado de la 14a-17a Decembro 2006 en Malto
Findato: 5a Novembro 06

7a Eŭro-Araba Kunveno 1a-6a Novembro 2006 en Tunizo, Tunizio Aliĝilojn ankoraŭ oni ricevas

UTILA INFORMO

Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml

Tiu ĉi eldonaĵo de la Monda Organizo de la Skolta Movado estas dissendata per la servo liverita de Global Scoutnet (http://www.scoutnet.org), monda kumunikservo por geskoltoj kaj plenkreskaj estroj.

Esperantigis Ricardo Carrillo
Revizis Guido Ricci
Skolta Esperanto Ligo: www.esperanto.org/skolta