EURO.SCOUT.INFO
Numero 38 - Julio / Aŭgusto 2006
Vizitu nian retpaĝon: http://www.scout.org/europe
Por detaloj pri ĉi tiuj kaj aliaj temoj, vizitu Europak: http://www.europak-online.net/ukeurop.html

JUNULARO KAJ JUNULARA PROGRAMO

Eŭropa pintkunveno por Evoluigantoj de Programoj

En Aprilo, la Skoltcentro Houens Odde en Danio gastigis kunvenon de komisiitoj pri programoj kaj landaj evoluigantoj de programoj. Dum 4 laborplenaj tagoj ni parolis pri kialoj, kioj, kaj kieloj de la Skolta programo, la 7 elementoj de la Skolta metodo, disvolvigo de programo kaj starigo, ekvilibro inter la seksoj kaj kvalito. Ni ankaŭ pritraktis la renovigon de niaj nuntempaj landaj junularaj programoj. Krom lerni pri la malsamaj areoj de la junulara programo, ni interŝanĝis ideojn, kaj plej bonajn praktikojn, diskutante pri malsamaj aliroj. Ni ankaŭ parolis pri la prioritatoj de la LSO-j post 2007. La diversaj laborsesioj kaj iliaj rezultoj disponeblas ĉe http://www.communityzero.com/yp

Eŭropa Marskolta Seminario

Finnlando estis la gastiganto de la 8a Seminario pri Marskoltismo en Eŭropo en Junio. Financakirado, subteno al Marskoltaj Regionaj Komitatoj, festo de la Marskolta Jarcento, internacia dimensio, sav-agado en maro kaj atestado estis kelkaj temoj pritraktitaj. Partoprenintoj ankaŭ povis interkonigi plej bonajn praktikojn, "trapasi la problemon" kaj prezenti iniciatojn el iliaj propraj LSO-j kiel Nawaka kaj Armada 2007. Fine de la Seminario kvin rekomendojn oni aprobis kaj oni prezentos al la Eŭropa Skolta Komitato tre baldaŭ. Unu el la konkludoj rimarkis la bezonon plifortigi retkomunikon kaj aliajn manierojn interŝanĝi dokumentojn kaj ilojn inter LSO-j.

2a Monda Skolta Interreligia Simpozio

La Monaĥejo Fo Guand Shan, en Kaoshiung, Tajvano estis la ejo kie la 2a Monda Skolta Interreligia Simpozio okazis en Majo. Kun la temo “Kune por Harmonio kaj Paco”, pli ol 90 partoprenintoj el 15 landoj, el 7 malsamaj religioj kune laboris por diskonigi pli bonan konon kaj komprenon pri la aliaj. Post plej gravaj prelegoj pri religio kaj fanatikismo, la socia influo de Skoltismo en Justecon, Egaleco kaj Paco kaj Skoltismo kaj Spirita Evoluo la partoprenintoj povis interkonigi spertojn, plej bonajn praktikojn kaj ilojn por pli bona spirita evoluo en Skoltismo. Du el la rekomendoj aprobitaj far la Simpozio estis por la disvolvigo de retkomunikiloj, far LSO-j kaj Skoltaj Regionoj, por akceli la laboron pri spirita evoluo ene de la Skolta metodo kaj ankaŭ por kuraĝigi la disvolvigon de gvidlinioj por interreligia dialogo kaj interreligiaj ceremonioj en Skoltismo. Pluraj Eŭropaj NSO-j partoprenis kun la Kerna Grupo pri Junulara Programo reprezentitaj far Carla Simões.

PLENKRESKULOJ KIUJN NI BEZONAS

Seminario pri Dumviva Lernado

Seminarion pri Dumviva Lernado oni planas por 19a-22a Oktobro 2006 en Ljubljana, Slovenio. La celo de la seminario estas interkonigi konon kaj sperton, pridiskuti la lastajn disvolvigojn kaj eblecojn kaj helpi asociojn disvolvigi politikojn pri dumviva lernado. La seminario okazos dum la Slovenia Semajno pri Dumviva Lernado, kies kunlaboranto estis la Skolta Asocio de Slovenio ekde 1998. Pli da informo pri la Semajno pri Dumviva Lernado troveblas ĉe: http://llw.acs.si

Pliajn informojn kaj aliĝilon oni dissendos baldaŭ. Dume, se vi interesiĝas pri partopreno, bv kontakti Milutin; milutin(at)euro.scout.org

Kunveno kun Hungara Skolta Asocio

Craig Turpie, la kontaktulo de la Eŭropa Skolta Komitato por Hungario, kunvenis kun la ĵus elektita Landa Prezidanto la 10an Junio. La kunveno liveros eblecon kontroli progreson pri la disvolvigo de la strategia plano de la asocio kaj konsideri kiun plian detalan subtenon povas liveri la WOSM - Eŭropa Skolta Regiono.

ORGANIZO POR LA 21a JARCENTO

Konstruado sen ligno? – Kalkuli sen nombroj?

Bone, tio estas ĝuste kion ni provas fari reagante al perdo de membroj sen akurata statistiko pri membreco. Por reagi al iu ajna malkresko de membroj de Eŭropa Skoltismo ni havu akuratan datojn pri nunaj ciferoj. Sciante tion, la Eŭropa Skolta Komitato decidis plibonigi la kolekton de datoj pri membraro, krom datojn rilatajn al la aliĝkotizo. La ĉefa celo de la datkolekto estas kalkuli pli akurate nian (tiun de Eŭropa Skoltismo) "merkatpartoprenon" rilate al la junularo en Eŭropo. Se vi ŝatus scii pli, bonvolu kontakti Katrin ĉe; ktauscher(at)worldnet.scout.org

SKOLTISMA PROFILO

2007 DVD

Profesian DVD-n oni faras por festi 100 jarojn de Skoltismo kaj oni serĉas Skoltojn por inkludi ilin sur ĝin. Ĉio kion ili bezonas estas du trupoj en ĉiu lando por iomete filmi, fine de Aŭgusto laŭeble. La Skoltoj nur bezonas malgrandan vidfilmilon. Ĉu estas du trupoj en via lando kiu ŝatus partopreni? Se ili faras tion ili povus ludi gravan parton en la DVD pri la “Jarcento de Skoltismo” kiun oni montros tutmonde kiel ero de la festoj en 2007. Se vi ŝatus scii pli nur kontaktu Mike ĉe; mwalker(at)euro.scout.org

Dialogo 21

“Dialogo 21” estas junulara kampanjo lanĉita far la Eŭro-Mediteranea Fondaĵo Anna Lindh por la Dialogo inter Kulturoj. Ili serĉas partoprenantojn por surreta forumo, la plej bonajn 100 aktivajn partoprenontojn oni elektos por partoprenlaborsesion inter la 14a kaj 17a Oktobro 2006 en Aleksandrio, Egiptio. Ĉi tiujn 100 plej bonajn partoprenontojn oni kandidatigos por havi la titolon de "Junaj mesaĝistoj por dialogoj inter kulturoj kaj religioj" ankaŭ por la Fondaĵo. La Eŭro-Mediteranea Fondaĵo Anna Lindh pagos la flugbiletojn kaj gastigadon. Se vi interesiĝas partopreni kaj volas aliĝi vizitu; http://www.euromedalex.org/Dialogue21/EN/RegistrationForm.aspx (Retisto 2006-11-18: ne plu eblas)

Se vi ŝatus scii pli pri la kampanjo iru al; http://www.euromedalex.org/En/dialogue21.htm

LA VIVO DE LA MOVADO

La Ĉeĥa Skolta Fondaĵo

Ĵus post ol la Regiona Konferenco en Prago, JUNAK Ĉeĥan Skoltan Fondaĵon oni aliĝis en Ĉeĥio. La Ĉeĥa Skolta Fondaĵo kaj la Eŭropa Skolta Fondaĵo kunlaboris tre bone dum jaroj subtenante Skoltajn agadojn en Ĉeĥio. La du Skoltaj Fondaĵoj celas daŭrigi la kunlaboron, por subteni la Ĉeĥan Skoltismon.

Pli ol 200 Amikoj de Skoltismo en Eŭropo

La programo de la Eŭropa Skolta Fondaĵo “Amikoj de Skoltismo en Eŭropo” nun kreskiĝis kaj estas pli ol 200 FOSE, do estas nun pli ol 200 personoj kiuj faras strebojn favore de Skoltismo en Centra kaj Orienta Eŭropo. Dum jaroj pluraj Amikoj aniĝis kiel Dumvivaj Amikoj, kaj tio helpas krei pli da financoj por Skoltaj agadoj kaj projektoj kiujn subtenas la Eŭropa Skolta Fondaĵo. Vizitu la retpaĝan sekcion pri la Eŭropa Skolta Fondaĵo; http://www.scout.org/europe por lerni pli, kaj kompreneble, laŭvole aliĝu al Amikoj de Skoltismo en Eŭropo.

VENONTAJ ALIĜAJ FINDATOJ

Forumo pri Volontulado en Antwerp, Belgio
Findato: 15a Julio 2006
Generacio Eŭropo - Ĉiuj malsamaj, ĉiuj egalaj en Strasburgo, Francio
Findato: 31a Aŭgusto 2006
Ambasadoroj de Landoj de Aventuro en Prago, Ĉeĥio
Findato: 1a Septembro 2006
Forumo de Internaciaj Komisiitoj en Kopenhago, Danio
Findato: 8a Septembro 2006
Eŭropa Jarcenta Fonduso
Findato: 15a Septembro 2006

UTILA INFORMO

Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml

Tiu ĉi eldonaĵo de la Monda Organizo de la Skolta Movado estas dissendata per la servo liverita de Global Scoutnet (http://www.scoutnet.org), monda kumunikservo por geskoltoj kaj plenkreskaj estroj.

Esperantigis Ricardo Carillo
Revizis Guido Ricci
por Skolta Esperanto Ligo http://www.esperanto.org/skolta