EURO.SCOUT.INFO
EURO.SCOUT.INFO - NUMERO 37 - Junio 2006
Vizitu nian retpaĝon: http://www.scout.org/europe
Por detaloj pri ĉi tiuj kaj aliaj temoj vizitu Europak: www.europak-online.net/ukeurop.html

JUNULARO KAJ JUNULARA PROGRAMO

Fariĝu Trejnanto ĉe Roverway

Eŭropa Regiono de WOSM kaj Eŭropo Regiono WAGGGS organizas, subtene de la Eŭropa Junulara Fondaĵo, Seminarion pri preparado de faciligantoj de agadoj dum Roverway, rilatan al la kampanjo “Ĉiuj malsamaj, ĉiuj egalaj” de la Konsilio de Eŭropo. Post la evento, la partoprenontoj estos trejnantoj kaj faciligantoj dum pluraj laborsesioj organizitaj dum la dua parto de Roverway same kiel dum la oficiala lanĉo de la kampanjo “Ĉiuj malsamaj, ĉiuj egalaj” en Italio, okazonta la 12n Aŭgusto en la tendaro Roverway.

Klaku ĉi tien por pli da informo kaj aliĝiloj:
http://scout.kaleis.com/index.php?idsousrubrique=318 (retisto 2006-11-18: paĝo ne plu ekzistas)

Kunveno por Ambasadoroj de Landoj de Aventuro

Ĉijare, la ĉiujaran Kunvenon por Ambasadoroj de Landoj de Aventuro oni organizos en Prago, inter la 6a - 8a Oktobro 2006.

Klaku ĉi tien por pli da informo kaj aliĝiloj:
http://scout.kaleis.com/index.php?idsousrubrique=321 (retisto 2006-11-18: paĝo ne plu ekzistas)

PLENKRESKULOJ KIUJN NI BEZONAS

Kerna Grupo pri Plenkreskulaj Rimedoj

La Kerna Grupo pri Plenkreskulaj Rimedoj kunvenis en Vilnio, Litovio, de la 5a ĝis la 7a de Majo. Krom ĝenerala diskutado, oni komencis labori pri la pretigo de diversaj rimedoj, kiuj disponeblos baldaŭ. La kunveno ankaŭ konsideris la diskutojn kiuj okazis dum la Eŭropa Skolta Simpozio kaj komencis konsideri la celojn por ĉi tiu laborareo en la venonta Regiona Skolta Plano. Ĉi tiuj pensoj estas dokumentitaj kaj troveblas sur la virtuala komunumo de la Reto de Plenkreskulaj Rimedoj:
http://www.communityzero.com/arn

Laborsesio pri Trejnsistemoj

Laborsesio pri Trejnsistemoj okazis en la Eŭropa Junulara Centro, Budapeŝto, Hungario, de la 9a - 11a Junio. La celo de la laborsesio estis helpi la Eŭropan Skoltan Regionon de WOSM disvolvigi kaj produkti ilaron uzeblan far NSA-j kiuj konsideras la taksadon, planadon kaj ekstarigon de nova aŭ revizita trejnsistemo por plenkreskaj estroj. Raporton pri la semajnfino oni kompilas, sed diskutoj pri la temo daŭras ĉe la virtuala komunumo de la Reto de Plenkreskulaj Rimedoj:
http://www.communityzero.com/arn

Seminario pri e-lernado

Ĉi tiu seminario, kiu okazos en la Internacia Skolta Centro en Kandersteg de 16a ĝis 19a de Novembro 2006, celos liveri konon al la partoprenontoj pri la eblecoj de e-lernado por trejnado de plenkreskuloj kaj komencos debaton pri ĝia apliko por trejnado de plenkreskuloj en LSA-j. La celoj inkluzivas: Pripensoj pri bezonoj de trejnado de plenkreskuloj en la landaj asocioj (kiel ili estas difinitaj; kie estas la breĉoj); Pripensoj pri la nuna trejnrealo (trejnstrukturo kaj metodologio uzata); Enkonduko al e-lernado - Kiel ĝi aspektas kaj kion ĝi ofertas, el la vidpunktoj de trejnato kaj trejnanto; Diskuti implikojn por trejnado en LSA-oj kaj identigi eventualajn defiojn.

Inviton oni dissendis kaj oni esperas ke estos bona partoprennivelo. Notu ke ĉi tiu evento ne estas teknike altnivela. Ĝi fokusiĝos pri alternativaj metodoj por diskonigo de trejnado de plenkreskuloj kaj do, ĝi estos precipe alĝustigata por trejnantaj komisiitoj kaj mastrumantoj pri plenkreskulaj rimedoj. Se vi interesiĝas pri ĉeesto, bv konsulti la ĵusan inviton, aŭ kontakti Milutin Milosevic por pli da informo:
milutin(at)euro.scout.org

Laborsesio pri Plenkreskula Varbado

Ĉi tiu laborsesio okazos de la 14a ĝis la 17a de Decembro 2006. Proksime de la Jarcento de Skoltismo, ĉi tiu oportuna laborsesio esploros kiel plej bone ekspluati la Jarcenton kiel ilo por varbi plenkreskulojn en gvidadon kaj subtenajn rolojn. Se vi interesiĝas, bv kontakti Milutin Milosevic por pli da informo:
milutin(at)euro.scout.org

Plenkreskuloj kiuj faras la diferencon

Diskuto komenciĝis sur la virtuala komunumo de la Reto de Plenkreskulaj Rimedoj, pri la ĉefaj areoj rilataj al Plenkreskuloj en skoltismo kaj la venonta Regiona Skolta Plano 2007-2010. Ĉi tiu diskuto sekvas la utilajn sesiojn okazintajn dum la Eŭropa Skolta Simpozio komence de ĉi tiu jaro. La rezultojn de la diskutoj oni uzos por daŭrigi la pretigon de ĉi tiu laboro. Ne hezitu diskonigi viajn komentojn, vizitu:
www.communityzero.org/arn

EuroTrejno

EuroTrejno ankoraŭ malfermas! Bv viziti scout.org/europe por lerni pli pri ĉi tiu ebleco. Ni antaŭvidas ricevi viajn aliĝilojn ĝustatempe. Se vi havas ian ajn demandon pri EuroTrejno, bv kontakti Milutin Milosevic,
milutin(at)euro.scout.org

ORGANIZO POR LA 21a JARCENTO

Subteno al Skoltismo en Sudorienta Eŭropo (SEE)

Reprezentantoj el pluraj LSA-oj kunvenis en Londono por diskuti pri subteno al Skoltismo en Sudorienta Eŭropo, de la 27a ĝis la 28a de Majo. La LSA-oj, kiuj nun agadas en SEE, interkonigis informojn pri la laboro kiu implikas ilin. Ili ankaŭ diskutis kiel pli bone certiĝi ke la subteno kiun ili ofertas trafas realajn bezonojn en la lokaj LSA-oj kun kiuj ili volas kunlabori. La LSA-oj petis al la Eŭropa Skolta Regiono ludi pli grandan kunordigan rolon por certigi la plej bonan uzon de rimedoj.

Venonta kunveno okazos inter la NSA-j kiuj ofertas subtenon, kaj tiuj, kiuj entuziasme ricevos ĝin. La kunveno ankaŭ ricevis raportojn pri la Moba kaj Hajde! projektoj kaj pridiskutis la nunajn situaciojn en Montenegro kaj en Kosovo. Plenan raporton pri la kunveno oni dissendos al Internaciaj Komisiitoj tre baldaŭ. Dume, se vi havas ian ajn demandon bv ne heziti kontakti Jordan; jbajraktarov(at)worldnet.scout.org aŭ Craig; cturpie(at)worldnet.scout.org.

SKOLTISMA PROFILO

Ne-formala edukado

Bonaj novaĵoj: la Konsilio de Ministroj de EU (la ministroj de la anaj ŝtatoj de la EU kiuj respondecas pri junularo/edukado, ktp) rekonis ne-formalan edukadon en ilia kunveno de la 18a ĝis la 19a de Majo. Vi povas trovi la skizajn konkludojn de la Konsilio ĉe:
http://www.consilium.europa.eu/ueDocs/cms_Data/docs/pressData/en/edu/89661.pdf. (Paĝo ne plu ekzistas.)

Klaku ĉi tien - iru al paĝo 34. Ĉi tiu estas tre pozitiva evoluo por gejunuloj kaj junularaj organizoj tra Eŭropo, ne nur en EU. Tamen, la defio nun estas premadi sur la anajn (kaj kandidatajn) ŝtatojn de la EU, la Eŭropan Komisionon kaj la Eŭropan Parlamenton por aprobi la rezolucion. Nun la junulara sekcio bezonas montriĝi eĉ pli proaktiva en la difino de kvalitnormoj pri ne-formala edukado.

La Dokumentaro de la Konsilio povus esti la komenco de io nova. Sendube la Eŭropa Skoltismo, vi, per landaj agadoj kaj Eŭropa ĉeesto, helpis akiri rekonon. Se vi ŝatus scii pli pri la rekono de ne-formala edukado, la EU, la dokumento de la Konsilio aŭ kiel vi povas helpi pli, bv ne heziti kontakti nin en la Brusela oficejo, Mike ĉe; mwalker@euro.scout.org aŭ Pascale ĉe;
pboulanger(at)euro.scout.org

Sudorienta Eŭropo (SEE)

La Konsilio de Eŭropo (CoE) gastigis kunvenon de instancoj implikitaj en la subteno de aktiva agado kaj disvolvigo de junulara politiko en SEE, en Ateno, de la 1a ĝis la 4a de Junio. La CoE deziregas ke estu pli granda implikiĝo far la Eŭropaj institucioj kaj landaj registaroj kaj pli granda kunlaboro kaj reciproka subteno far NRO-oj en disvolvigo de junulara politiko per aktiva agado en SEE. Unu propono de la kunveno estas starigi koalicion de trejnantoj en SEE. Pere de MOBA, kaj nun Hajde, nun oni rekonas WOSM kiel spertulo pri junulara partopreno kaj trejnado - plia implikiĝo de aliaj instancoj en SEE estos granda ebleco por Skoltismo interkonigi kaj profiti pli grandan subtenon, financan kaj spertan. Se vi ŝatus scii pli pri la kunveno, la CoE aŭ Hajde, sendu e-poŝton al Mike ĉe; mwalker(at)euro.scout.org aŭ Jordan ĉe jbajraktarov(br>worldnet.scout.org

LA VIVO DE LA MOVADO

Eŭropa Kunveno de Sekretarioj de Poŝtkestoj

Eŭropa Kunveno de Sekretarioj de Poŝkestoj okazos de la 1a ĝis la 3a de Septembro en Stara Dubrowa, proksime de Varsovio, Pollando. La programo de Poŝtkestoj helpas Geskoltojn el la tuta mondo interkonigi unu la aliajn per e-poŝto au eĉ nur per tradiciaj poŝtkartoj. Ĉiuj geskoltoj interesitaj sendu ilian kandidatiĝon al Sekretario de Poŝtkesto, kiu trovos poŝt-amikon al ili, prikonsiderante ilian aĝon, genron aŭ specialajn interesojn. La celo de la kunveno estas ebligi Sekretariojn de Poŝtujoj interkonigi spertojn, opiniojn, kaj ideojn pri la programo. La partoprenkotizo estas nur €75 por EU landoj. Partoprenkotizon por landoj de Orienta Eŭropo oni difinos post ol kolekto de aliĝiloj, sed ni antaŭvidas ke ĝi ne estos pli ol €30. Se vi ŝatus fariĝi Sekretario de Poŝtujo aŭ lerni pli bv kontakti Arkadiusz Gasperczyk, postbox(at)zhp.pl.

Ĵamboreo, Tendaro por 60a Jara Datreveno

De la 24a Julio - 2a Aŭgusto 2007 venu al la plej granda arbaro de Danio kaj aniĝu al ĵamboreo en la arbaro Rold. En Julio kaj Aŭgusto 2007 ni festos la 60n datrevenon de nia unua Skolta Ĵamboreo, kaj la jarcento de la unua tendaro ĉe Insulo Brownsea. Ni bonvenigos 1,000 Skoltojn el la tuta mondo. Ĉu vi volas lerni pli? Vizitu: http://www.rold07.dk

Global Explorer

Global Explorer estas projekto kiun komencis la Internacia Teamo de Anglaj Skoltoj kiu starigas nunajn bonaj praktikojn kaj esperas disvastigi ilin al pli grandan rondon. Ĝi estas stimulilo por organizantoj liveri kvalitan programon kaj helpi ilin diskonigi ilian tendaron. Global Explorer estas sistemo de rekono por bona "internacia" programado. Eventoj en Anglio kiu aliĝis al la iniciato havas ilian eventon kiel livero de programeblecoj por partoprenantoj kiuj fariĝos “Tutteraj Esplorantoj”. Se vi ŝatus scii pli, vi povas elŝuti priskriban slipon ĉe:
http://www.scoutbase.org.uk/library/hqdocs/facts/pdfs/fs260070.pdf

VENONTAJ ALIĜAJ FINDATOJ

11a Retrenkonto por Geskoltoj en Landaj kaj Eŭropaj Junularaj Strukturoj en Italio
Findato: 15a Septembro 2006

7a Eŭro-Araba Kunveno en Tunizo, Tunizio
Findato: 4a Septembro 2006

Laborsesio pri Trejnsistemo en Budapesto, Hungario
Findato: 11a Septembro 2006

Seminario pri E-Lernado en Internacia Skoltcentro Kandersteg, Svislando
Findato: 15a Septembro 2006

UTILA INFORMO

Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml

Tiu ĉi eldonaĵo de la Monda Organizo de la Skolta Movado estas dissendata per la servo liverita de Global Scoutnet (http://www.scoutnet.org), monda kumunikservo por geskoltoj kaj plenkreskaj estroj.


Esperantigis Ricardo Carrillo
Revizis Guido Ricci
Ĝenerala Sekretario
Skolta Esperanto Ligo
www.esperanto.org/skolta