EURO.SCOUT.INFO
NUMERO 36 - Majo 2006
Monata bulteno de la Eŭropa Skolta Regiono
Vizitu nian retpaĝon: http://www.scout.org/europe

Por detaloj pri ĉi tiuj kaj aliaj numeroj vizitu Europak:
www.europak-online.net/ukeurop.html

JUNULARO KAJ JUNULARA PROGRAMO

Eŭropa pintkunveno por Evoluigantoj de Programoj

21 reprezentantoj de 12 Eŭropaj landoj ĉeestis la unuan Eŭropan pintkunvenon por Evoluigantoj de Programoj kiu okazis de la 27a - 30a Aprilo en la Skoltcentro Houens Odde, Danio. La Pintkunveno estis ebleco interkonigi kaj debati: interkonigi Promesplenajn Praktikojn kaj debati pri fundamentaj temoj rilataj al disvolvigo de junulara programo por LSA. Oni pridiskutis profunde dum la evento temojn kiel la Skolta Metodo, paŝoj por difini/taksi la junularan programon, kvalito en programo kaj ekvilibro inter la seksoj. La Pintkunveno plifortigis la retkomunumon de landaj estroj laborantaj pri Junulara Programo kaj kuraĝigis pli bonan kunlaboron inter LSA-j en ĉi tiu fako. La laboro daŭros per la retkomunumo de la Junulara Programo. http://www.communityzero.com/yp

Disvolvigo de la Rovera Programo

Aprilo 2006 vidis la unuan Internacian Seminarion pri Disvolvigo de Junulara Programo por la Rovera Sekcio, okazinta en la Azia-Pacifika Regiono, kaj ĝin organizis la Skolta Asocio de Maldivoj. La plimulto de delegitoj laboris kun la lastaĝa sekcio de la Azia-Pacifika Regiono, sed ankaŭ estis reprezentantoj el 4 aliaj regionoj de WOSM; la Afrika Regiono, la Araba Regiono, la Interamerika Regiono kaj el la Eŭropa Regiono (7 personoj). La fokuso de la Seminario estis disvolvigi gvidliniojn por estroj de la Rovera Sekcio, kolekti la plej bonajn praktikojn de partoprenintaj LSO-j, kontribui al la laboro de la Taskteamo pri Adoleskantoj kaj Junaj Plenkreskuloj kaj disvolvigi la reton de tiuj kiuj disvolvigos programon por la lastaĝa sekcio. El Eŭropo, ni feliĉe diskonigis nian laboron kun RoCoReKi (la Rimeda Pakaĵo por Roveraj Komisiitoj), kaj ankaŭ ni diskonigis nian sperton kaj bonajn praktikojn lok-, land- kaj region-nivele.

La evento estis bonega ekzemplo pri kiel Skoltismo konstruas pontojn kaj trairas limojn kune laborante -grava kolekto de kulturoj kaj tradicioj- por la estonteco de Roveroj.

PLENKRESKULOJ KIUJN NI BEZONAS

Komitato pri Edukaj Metodoj

La unua kunveno de la Komitato pri Edukaj Metodoj (EMC) okazis de la 27a - 28a Aprilo en Ĝenevo, Svislando. Temoj diskutitaj inkluzivis klarigon pri la rolo de EMC kaj ĝia kialo, ĝisdatigoj de ĉiu taskteamo kaj esploro de eventualaj laborareoj. Pluraj reprezentantoj de la WOSM - Eŭropa Skolta Regiono estas membroj de la EMC. Ili inkluzivas Maeliosa de Buitlear, Jo㯠Armando Gon硬ves, John May kaj Craig Turpie.

5a Eŭropa Skolta Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj

La 5a Eŭropa Skolta Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj okazos komence de 2007. Prikonsiderante la reagon de la lasta evento en Luksemburgio en 2005, ĉi tiu evento estos pli mallonga, pli fokusita pri junulara programo kaj plenkreskulaj rimedoj kaj ebligos pli grandan enretigon. Malferman alvokon por gastigi la eventon oni dissendos baldaŭ. Se estas kelkaj specialaj temoj kiujn vi ŝatus vidi inkluzivitaj en la programo, bv ne heziti kontakti Jo㯠Armando Gon硶es: jarmando(at)worldnet.scout.org aŭ Craig Turpie: cturpie(at)worldnet.scout.org

Bulgario

Detala laborsesio por subteni la disvolvigon de plenkreskulaj rimedoj kaj junulara programo okazis en Vitoŝo, Bulgario, dum la semajnfino de 21a - 23a Aprilo 2006. Catalin Muntean de la Rovera Laborgrupo starigis proponojn pri temoj rilataj al junulara programo kaj Craig Turpie, kiel la kontaktulo de la Eŭropa Skolta komitato kaj Prezidanto de la Kerna Grupo pri Plenkreskulaj Rimedoj kontribuis al la trejnado pri plenkreskulaj rimedoj.

Laborsesio pri Trejnsistemoj

Laborsesio pri Trejnsistemoj okazos en la Eŭropa Junulara Centro, Budapeŝto, Hungario, de la 9a - 11a Junio 2006. La celo de la laborsesio estas helpi la Eŭropan Skoltan Regionon de WOSM disvolvigi kaj produkti ilaron uzeblan estontece far LSA-j kiuj konsideras la taksadon, planadon kaj ekstarigon de nova aŭ revizita trejnsistemo por plenkreskaj estroj. La laborsesio estos 'pens-tanko', surbaze de la ĵusa sperto de la partoprenantoj. Se vi interesiĝas pri ĉeesto, bv konsulti la ĵusan inviton, aŭ kontakti Milutin Milosevic por pli da informoj: milutin(at)euro.scout.org

Seminario pri e-lernado

Ĉi tiu seminario, kiu okazos en la Internacia Skolta Centro el Kandersteg de 16a - 19a Novembro 2006, celos liveri konon al la partoprenontoj pri la eblecoj de e-lernado por trejnado de plenkreskuloj kaj komencos debaton pri ĝia apliko por trejnado de plenkreskuloj en LSA-j. Celoj inkluzivas: Pripensoj pri bezonoj de trejnado de plenkreskuloj en la landaj asocioj (kiel ili estas difinitaj; kie estas la breĉoj); Pripensoj pri la nuna trejnrealo (trejnstrukturo kaj metodologio uzata); Enkonduko al e-lernado - Kiel ĝi aspektas kaj kion ĝi ofertas, el la vidpunktoj de lernanto kaj trejnanto; Diskuti implikojn por trejnado en LSA-oj kaj identigi eventualajn defiojn.

Inviton oni dissendis kaj oni esperas ke estos bona partoprennivelo. Notu ke ĉi tiu evento ne estas teknike altnivela. Ĝi fokusiĝos pri alternativaj metodoj por diskonigo de trejnado de plenkreskuloj kaj do, ĝi estos precipe alĝustigita por trejnantaj komisiitoj kaj mastrumantoj pri plenkreskulaj rimedoj. Se vi interesiĝas pri ĉeesto, bv konsulti la ĵusan inviton, aŭ kontakti Milutin Milosevic por pli da informo: milutineuro.scout.org

Eŭropa Dokumentaro por Junaj Laborantoj kaj Junaj Estroj

La Konsilio de Eŭropo estis tre okupita dum la pasintaj tri jaroj disvolvigante 'Eŭropan dokumentaron por junaj laborantoj kaj junaj estroj kiuj laboras kadre de neformala edukado'. La ilo nun disponeblas kiel skizo por la tiel nomata provfazo. Surbaze de komentoj far la provantoj dum la pruvfazo (ĝis la 2a Julio) la dokumentaro estos tiam plibonigata kaj poste lanĉata en 2007. Kelkaj membroj de la Reto de Plenkreskulaj Rimedoj taksias ĉi tiun ilon. Pli da informo disponeblas ĉe la Komunumo ARN; www.communityzero.com/arn aŭ: http://www.coe.int/T/E/Cultural_Co-operation/Youth/1._News/News/055_European_portfolio_NFE.asp (2007-10-18: ne plu ekzistas)

Pri pli da informoj, bv kontakti Pieter Willems, Prezidanto de la Laborgrupo pri Rekono; pwillemsworldnet.scout.org, aŭ Pascale Boulanger ĉe: pboulangereuro.scout.org

Sudorienta Eŭropo

Kiel petite de kelkaj LSA-j, la Regiono organizas kunvenon de ĉiuj asocioj kiuj ofertas subtenon per agadoj en Sudorienta Eŭropo. Plurajn kunlaborojn oni disvolvigis kaj ni volas gajni kiel eble plej multe el tiuj intervenoj per interkono de informo, kunordigo de agadoj kie ili estas bezonataj kaj planado de estonteco. La Britaj Skoltoj akceptis gastigi la kunvenon -de 14.00 la 27n ĝis 14.00 la 28n Majo ĉe hotelo proksime de la Flughaveno Heathrow.

Detaloj aldonas. Bv averti David Bull: maildavidbull.net rekte se vi planas ĉeesti, kiom da partoprenontoj ĉeestos kaj aranĝoj pri la vojaĝo.

La Regiono financos vian loĝadon kaj manĝaĵojn dum la daŭro de la kunveno por la unua persono el ĉiu asocio reprezentota. Ĉiu aldona persono povas partopreni kontraŭ rabatita kotizo de õ0.00. Ni esperas ke la asocioj pagos la vojaĝkoston de iliaj partoprenontoj. Bv averti David Bull se vi volas diskonigi viajn agadojn en Sudorienta Eŭropo, kaj se vi bezonas iun ajn ilaron. La tagordo inkluzivos: La Moba Projekto - lernado kaj estontaj fazoj; La Hajde Projekto - nuna efektivigo kaj eventuala pligrandigo; La nuna situacio en la subregiono; Eblecoj volontuli; Prezentadoj far la ĉeestontaj asocioj; La estonteco.

SKOLTISMA PROFILO

Roverway - Kuraĝu kundividi

Roverway estos bonega sperto por miloj da gejunuloj ĉi tiun Aŭguston. Kial ne interkonigi tiun sperton - interkonigi ĝin kun la publiko en via lando, komunumo, aŭ regiono.

Se vi havas kontingenton partoprenontan Roverway ni ŝatus helpi vin komuniki ilian sperton kun viaj lokaj amaskomunikiloj. Se vi ŝatus scii kiel ni povas helpi, bv kontakti Mike, mwalker@euro.scout.org

LA VIVO DE LA MOVADO

Kolekto de Akvo

Kelkajn semajnojn antaŭe, internacia NRO nomata Globetree kontaktis la Svedajn Geskoltojn kaj petis ilin helpi ilin kolekti akvon el ĉiuj landoj en la mondo. Globetree gastigos Mondan Ĉampionadon de la Kunlaboro (WorldCiC) en Stokholmo inter Majo 28a kaj Junio 3a 2006.

La Monda Ĉampionado de la Kunlaboro estas kunvenejo por infanoj kaj estroj el ĉiu mondparto plifaciliganta diskuton kaj pripensadon fokusotan pri pensoj de infanoj kaj demandoj pri la estonteco. Vesperon Majo 31a 2006, la malferma ceremonio de la Monda Ĉampionado de la Kunlaboro (WorldCiC) okazos surakve, fronte de la Reĝa Palaco kaj La Domo de la Parlamento en Stokolmo, kaj oni atendas ĉ. 20,000 personojn. Centra ero en la malfermo estas la Ceremonio de Kuniganta Akvo, kiam ni esperas kunigi akvon el ĉiuj landoj en la mondo en kristalujon.

La ceremonio de Kuniganta Akvo celas rememorigi al ni la gravecon de kunlaboro por pli pura mondo. La akvo en la ujo estas nur tiel pura kiel en ĉiu partoprenonta lando. Do bv, helpi nin akiri akvon el via lando por ĉi tiu simbola ceremonio. Ĝi estos granda helpo! Se vi ŝatus helpi nin sendante akvon el via lando por la Ceremonio de Kuniganta Akvo, bv sendi e-poŝton al: karinglobetree.org Antaŭdankon!

Ĉar la Monda Ĉampionado de la Kunlaboro estas evento por infanoj kaj gejunuloj, estas grava ke aŭ infano aŭ junulo kolektos akvon, kaj el fonto grava al tiu infano aŭ juna persono. Laŭeble, ni estus tre feliĉaj pro fotografio de la akvofonto, eble prenata dum oni kolektas la akvon. Se ĉi tio ne estas praktika eble la infano/juna persono povas desegni la akvofonton; ankaŭ, kelkajn vortojn pri la graveco de ĉi tiu fonto al ili. (1 decilitro da akvo sufiĉas).

Se vi ŝatus partopreni ĉi tiun eventon, ne nur per sendado de akvo, vi estas plej bonvena! Bv kontakti Karin kaj ŝi sendos al vi pli da detala informo! Se vi ŝatus trovi pli da informo bv viziti http://www.worldcic.org.

Rekomendoj el 9a Monda Skolta Junulara Forumo

La Monda Skolta komitato okazos de 28a - 30a Aprilo en Ĝenevo. Inter aliaj temoj, ĝi konsideris la rekomendojn de la 9a Monda Skolta Junulara Forumo. La rekomendojn nun oni dissendis al la diversaj subkomitatoj kaj taskteamoj por detala, praktika konsidero kaj raporton oni pretigos kaj enmetos en ScoutPost por la atento de delegitoj kiuj ĉeestis la eventon kaj iliaj asocioj. Iu ajn kiu volas diskuti progreson de la rekomendoj povas kontakti Craig Turpie pri pli da informo: cturpieworldnet.scout.org

VENONTAJ ALIĜAJ FINDATOJ

7a Eŭro-Araba Kunveno en Tunizo, Tunizio Findato: 4a Septembro 2006

Laborsesio pri Trejnsistemo en Budapesto, Hungario Findato: 11a Septembro 2006

11a Retrenkonto por Geskoltoj en Landaj kaj Eŭropaj Junularaj Strukturoj en Italio Findato: 15a Septembro 2006

seminario pri E-Lernado en Internacia Skoltcentro Kandersteg, Svislando Findato: 15a Septembro 2006

UTILA INFORMO

Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml

Tiu ĉi eldonaĵo de la Monda Organizo de la Skolta Movado estas dissendata per la servo liverita de Global Scoutnet (http://www.scoutnet.org), monda kumunikservo por geskoltoj kaj plenkreskaj estroj.


Esperantigis Ricardo Carrillo kaj revizis Guido Ricci por Skolta Esperanto Ligo http://www.esperanto.org/skolta/