
NUMERO 33 - Februaro 2006
Monata bulteno de la Eŭropa Skolta Regiono
Vizitu nian retpaĝon: http://www.scout.org/europe
De la 30a de marto ĝis la 2a de aprilo, Roveraj Komisiitoj (el la lastaĝa sekcio) el Eŭropaj asocioj kunvenos en belega "Monte do Sobral" tre proksime de Lisbono, Portugalio por la 2a kunveno RoverNet. La Eŭropa Skolta Regiono agnoskas la gravecon de la rovera aĝsekcio helpante LSO-jn kaj LSA-jn plenumi sian taskon. Ĉi tiu evento fokusiĝos pri: Plibonigi la aliron al neformala edukado de Skoltismo kaj ĝian ekstarigon en la rovera aĝsekcio; Esplori la kompetentecojn bezonatajn por esti aktiva civitano; Liveri eblecojn interŝanĝi konojn pri la rolo de Skoltismo en enpovigo de adoleskantoj kaj junaj plenkreskuloj kiel informitaj civitanoj. Pli da detaloj, inkluzivante aliĝiloj por ĉi tiu evento ĉe: http://scout.kaleis.com/index.php?idsousrubrique=306 (retisto 2006-11-18: paĝo ne plu ekzistas)
Nia 100a datreveno estas bonega momento por festi la
laboron kiun faris Skoltismo honore de paco, por
montri publike nian strebon kiel unuiĝinta movado kaj
per laboro kun aliaj organizoj kiuj havas similajn
celojn. La projekton Donacoj por Paco oni evoluis por
plenumi tion, doni al LSA-j kadron por
disvolvigi novajn aŭ ekzistantajn projektojn en areoj
tre gravaj por la gejunuloj kaj loka komunumo.
Pli ol 30 Pacprojektojn oni lanĉis tra Eŭropo; bv
rigardi la datenbazon en nia retpaĝo ĉe:
http://www.scout.org/europe
Se vi oficiale aligis projekton Donacoj por Paco kaj
ĝi ne aperas en la retpaĝo bv kontakti nin ĉe:
eurobureau
euro.scout.org
Via grupo povas disvolvigi lokan projekton Donaco por
Paco prizorge de via Asocio, nur kontakti vian NRO-n!
Rigardu Scout Pax, la ilon kreitan de La Monda Skolta
Oficejo por helpi plani kaj efektivigi vian projekton:
http://www.scout.org/scoutpax(retisto 2006-11-18:paĝo ne plu ekzistas)
La unua evento de la Projekto Hajde okazis de la 19a ĝis la 22a Januaro en Omiš, Kroatio pri la bezonoj de gejunuloj. La celo de ĉi tiu laborsesio estis oferti vastan modelon por identigi la bezonojn de gejunuloj komunumnivele.
Dum ĉi tiu evento, partoprenintoj pliigis konon pri: - Graveco konsideri la bezonojn kaj celojn de gejunuloj kiel bazojn por determini edukajn celojn aŭ plani lokan junularan politikon;
Pli da informo pri ĉi tiu evento kaj la Projekto
Hajde disponeblas, bv kontakti Milhajlo ĉe:
matanackovic
worldnet.scout.org
Nur memoru, "Ne estas vojo al Paco, Paco estas la
nurunua vojo." (Gandhi)
Ĉi tiun konkurson, lanĉita tutmonde la 1an de Februaro 2006, organizas la Monda Banko kunlabore kun 11 akademiaj kaj studantaj kunlaborantoj el ĉiuj kontinentoj, invitante gejunulojn (aĝaj 18-25) por sin esprimi pri unu el la jenaj temoj:
Ĉi tiu konkurso liveras unikan eblecon por la Monda Banko aŭskulti opiniojn el gejunuloj kaj studantoj pri kiel ili povos influi la decidprocedon pri gravaj temoj kiel:
La konkurso estas tute retbazita: www.essaycompetition.org
Bv ne heziti kontakti info
essaycompetition.org se vi
havas iun ajn demandon.
Rezulte de la seminario "Pontoj por Rekono" pri volontulado, oni pretigis raporton pri la diversaj iniciatoj celantaj rekonon kaj la ekzistantaj iloj. Multaj iniciatoj pri rekono celas doni pli grandan videblecon al la neformala lernado de gejunuloj, kelkfoje mankas manieroj por validigi aŭ akrediti tiun lernadon. Por lerni pli pri rekono de volontulado kaj vidi la tutan raporton, vizitu: www.salto-youth.net/BridgesForRecognition aŭ petu kopion ĉe: SALTO-Jint, Gretrystraat 36, B-1000 Bruselo, Belgio. Tel +32(0)2/2090749.
En venontaj monatoj, oni diskonigos plurajn Euro.Scout.Docs pri la temo de Plenkreskulaj Rimedoj. Specife, ili inkluzivos:
Responde al la pluraj petoj pri detala subteno al
trejnado por plenkreskuloj el LSO-j kaj LSA-j ni
komencis produkti ilaron por subteni ilin en la
kontrola kaj ĝisdatiga procezo de iliaj
trejnsistemoj. Se vi laboras pri tio, ni petus al vi
partopreni unu el la laborsesioj planitaj por Junio
2006. Pli da informo oni diskonigos al NRO-j en la
proksima estonteco, dume bv ne heziti kontakti Craig
ĉe cturpie
euro.scout.org se vi interesiĝas.
Ĝisdata informo pri EuroTrejno nun disponeblas sur la retpaĝo de la Eŭropa Skolta regiono: http://scout.kaleis.com/index.php?idsousrubrique=14(retisto 2006-11-18: paĝo ne plu ekzistas)
Katrin Tauscher ĵus komencis kiel Mastrumanto pri Projektoj por "Organizo por la 21a Jarcento" en la ESR Brusela oficejo. Mi venas el Nuermberg, en la Bavaria regiono, Germanio.
Dum la lastaj kvar jaroj, mi
laboris por VCP kiel Ĉefa Direktoro ĉe la Internacia
Geskolta Tendumejo en Bucher Berg www.bucher-berg.de.
Nun, mi respondecas pri strategia subteno kaj
disvolvigo de "Organizo por la 21a Jarcento". La Kerna
Grupo por ĉi tiu strategia prioritato estas tre
entuziasma grupo de engaĝigitaj kaj profesiaj
personoj. Mi vere antaŭvidas ekkoni vin kaj labori kun
vi tre baldaŭ: ktauscher
worldnet.scout.org
Tio estas ĝuste kion ni provas fari reagante al perdo
de membroj sen akurata statistiko pri membreco. Por
reagi al la malkresko de membroj ni havu akuratan datenojn
kaj ĉiferojn. Sciante tion, la Eŭropa Skolta
Komitato decidis plibonigi la kolekton de datenoj pri
membraro, krom datenoj rilatajn al la aliĝkoktizo. La
ĉefa celo de la detenkolekto estas kalkuli pli
akurate nian (tiun de Eŭropa Skoltismo)
"merkatpartoprenon" rilate al la junularo en
Eŭropo. Por kiel eble pli faciligi tion, ni
planis facilan Excel-kalkulilon, kiun oni baldaŭ
sendos al ĉiu NSO kaj LSA. Ĉi tiu estas tre valora
informo kiu povus vere plibonigi Eŭropan Skoltismon.
Dankon pro via helpo kaj se vi havas demandojn, petojn
aŭ hezitojn, bv ne heziti kontakti min,
ktauscher
worldnet.scout.org
En 2006, ni ofertas specifan subtenon al NSO-j kaj LSA-j por strategia evoluo kaj efektivigo. Ni ŝatus subteni kiel eble plej praktike kaj koncerne kaj do, ni ofertos laborsesiojn al NSO-j kaj LSA-j kun similaj bezonoj. Ni antaŭsciigas ke la subteno celos membrojn de Landaj Teamoj, strategiaj grupoj, kaj profesiuloj. La laborsesioj liveros eblecon: Partopreni kun aliaj NSO-j kaj LSA-j kun similaj bezonoj;
Specifa subteno por via NSO povus impliki helpi vin
plani strategian procezon, faciligante strategian
laborsesion aŭ mentorante vian strategian grupon. Nia
teamo nun havas anojn kiuj scipovas: la anglan,
francan, germanan, danan, nederlandan kaj rumanan. Ni
komunikus en alia lingvo laŭbezone, do bv ne lasi tion
bari vin. Pri pli da informo kaj iu ajn demando bv
kontakti Katrin: ktauscher
worldnet.scout.org
Responde al la bezonoj de anaj ŝtatoj, la Eŭropa Unio pli multe prizorgas gejunulojn, kaj iliajn interesojn kiel transversa temo: io kio influas ĉiujn areojn de ĝia laboro, de niaj ekonomioj kaj socioj. La potencialo de ĉi tiu nova perspektivo estas granda por ĉiuj gejunuloj en la Eŭropa Skolta Regiono, ne nur en EU. Tamen, same kiel ĉe multaj aferoj en la EU, la vera povo kaj influo apartenas al la 25 anaj ŝtatoj. Ni pripropagandas europnivele. La dua kunveno de Eŭropa Skoltismo kaj anoj de la Eŭropa Parlamento okazos la 22an Februaro. Vi eblos pli multe influi ĉe vin. Por fari tion vi bezonos komuniki kun junularo, komuniki Skoltismon, kiuj estas la bezonoj de gejunuloj, kiu estas la Skoltisma sperto.
Evolui kaj diskonigi mesaĝon estas io kion ni helpos fari al vi, la
Trejnado pri Amaskomunikiloj en Kraków Pollando, de la
17a ĝis la 19a de marto, estas vera ebleco fari tion, ne
maltrafu ĝin. Ĝi estas senpaga. Vi nur alvenu tien. Se
vi interesiĝas, kaj vi faru, sendu e-mesaĝon al Mike
por pli da detaloj: mwalker
euro.scout.org
Dum la Eŭropa Skolta Simpozio kiu okazos en Lemesós,
Kipro de la 23a ĝia la 26a de marto, la FOSE kunvenos denove
por akcepti la novan Kipran FOSE (10-15 amikojn). Ni
esperas ke en Kipro ni atingu entute 200 FOSE, por
kunveni kaj lerni pri la lasta laboro farita en la
centra kaj orienta parto de la Eŭropa Regiono. Se vi
havas ian ajn demandon, bv skribi al:
foundation
euro.scout.org
RoverNet - La Eŭropa Pintkunveno por Roveraj
Komisiitoj
Findato: 1a de Marto 2006
Pintkunveno por Disvolvigantoj de Programoj
Findato: 1a de Aprilo 2006
Laborsesio "Lernanta Organizo"
Findato: 31a de Marto 2006
Grandskalaj agadoj por LSA-j
Findato: 31a de Marto 2006
Strategio por Skoltismo:
http://www.scout.org/strat/indexen.shtml
EuroPak, Eŭropa Regiono:
http://www.europak-online.net/ukeurop.html