EURO.SCOUT.INFO
NUMERO 32 - Januaro 2006
Monata bulteno de la Eŭropa Skolta Regiono
Vizitu nian retpaĝon: http://www.scout.org/europe

ORGANIZO POR LA 21a JARCENTO

Eŭropa Skolta Simpozio

La Eŭropa Skolta Simpozio okazonta en Lemesós (Limassol), Kipro, de la 23a ĝis la 26a de marto 2006, kunvenigos la plej gravajn decidantojn de LSA-j en Eŭropo por: pridiskuti progreson pri la agadplano de la ESR; interkonigi spertojn; kaj identigi novajn agadojn, por la venonta Agadplano de la ESR prezentota ĉe la Eŭropa Konferenco en 2007.

La Komitato ŝatus rimarki la gravecon de reprezentado de kiel eble plej multaj LSA-j ĉe la Simpozio. Ĝi estas valora ebleco por la gravaj decidantoj de LSA-j havi pozitivajn diskutojn kaj interkonigi opiniojn pri temoj interesaj por ĉiuj. La Simpozio estas speciale grava pro la rezolucioj de la lasta Monda Skolta Konferenco kaj la bezono starigi la Strategion de Monda Skoltismo. Unu el la ĉefaj organizantoj de la evento estas Marios Christou la vicprezidanto de la Eŭropa Skolta Komitato. Aldona partopreniga stimulilo estos belega klimato kaj naturaj ĉirkaŭaĵoj de Kipro en printempo. Estas ebleco akiri pli allogan vojaĝpakon, se vi interesiĝas bv kontakti Stelios Xenophontos, la Internacia Komisiito de Kipro, ĉe:
icoming(at)amphitryon.com.cy

9a Eŭropa Seminario pri Mastrumado

La 9a Eŭropa Seminario pri Mastrumado en la Internacia Skoltcentro Kandersteg, Svislando, okazonta de la 24a Februaro - 3a Marto 2006 celas plifortigi la mastrumadon de LSA-j per livero de baza trejnado pri mastrumado por mastrumantoj (kaj estontaj mastrumantoj), tio inkluzivos mastrumadon pri financoj, ŝanĝo, kaj homaj rimedoj. Dum ok jarojn, ĉi tiu seminario havis pozitivan rezulton en LSA-j; ne maltrafu ĉi tiun eblecon. La findaton oni prokrastis ĝis la 4n de Februaro 2006. Pri pli da informo bv kontakti Milutin, milutin@euro.scout.org aŭ trovu pli ĉe:
http://www.scout.org/europe,
http://scout.kaleis.com/index.php?idsousrubrique=238 (retisto 2006-11-18: paĝo ne plu ekzistas)

JUNULARO KAJ JUNULARA PROGRAMO

Laborgrupo pri Evoluigo de Junulara Programo

La Unuo Evoluigo de Programoj kaj la Unuo EURO de la Laborgrupo pri Evoluigo de Junulara Programo renkontis en Ĝenevo en Decembro por taksii la laboron faratan. Kelkaj ekzemploj de iloj kaj eventoj kiujn oni disvolvigas estas:

La Unuo EURO renkontiĝis unuafoje kaj disvolvigis:

Kuna kunveno esploris eventualan kunlaboron inter la du Unuoj por plifaciligi motivadon kaj entuziasmon por ĉiuj.

Rovera Unuo

La lasta kunveno de la Rovera Unuo, kiu prizorgas evoluigon de programkadro por la lastaĝa sekcio, okazis en Baden Powell House en Londono en Decembro. Ĉi tiu projekto komplementos la Roverajn programojn gvidataj far la Landaj Skoltaj Asocioj. Ĝi aldonos gravan Eŭropan dimension fokusiĝonte pri komunuma servo, Eŭropa civitaneco kaj interkultura lernado, ĝi ofertos al Roveroj novajn eblecojn de moviĝo, amikeco kaj defio. Estas tre grave por la procezo ke ni havas kelkajn roverojn rekte implikitajn en la evoluigo de la kadro, kaj la kontribuon de tiuj, kiuj ĉeestis la kunvenon, Eliza, Karin, Brian kaj Joao. Ĉi tiuj gejunuloj antaŭe implikiĝis en kunvenoj de Eŭropaj Roveroj kaj Roverestroj kiam la unuan ideon pri la kadro oni konceptis. Ilian kontribuon oni serĉos denove por plenumi la proponitan kadron, ĝustatempe por ĝia lanĉo en Roverway 2006.

RoCoReKi

La Rimeda Pakaĵo por Roveraj Komisiitoj, estos rimedo por Roveraj Komisiitoj, speciale kiuj interesiĝas pri taksado aŭ renovigo de la Programo por la Rovera aĝsekcio. La evoluigo de ĉi tiu projekto daŭras, la teamon oni pligrandigis kaj ili kunvenos meze de januaro por akcepti la finan formaton kaj enhavon de la "pakaĵo". La dokumento en skiza formo disponeblas ĉe la retpaĝo de la JP Komunumo Zero por ricevi komentojn kaj proponojn. La teamo aktive serĉas la plej bonajn praktikojn en la Rovera aĝsekcio, por ĝia inkludo en RoCoReKi, kiu laŭplane estos lanĉota en Roverway 2006.

RoverWay 2006

Ĉi tiu kuna evento de MOSM kaj MSA por gejunuloj okazos en Italio, 6a-14a Aŭgusto 2006. La findaton por ricevi aliĝilojn oni plilongigis ĝis 28n Februaro 2006. Vi trovos pli da informon ĉe: http://www.roverway.it/

Ĉu ĉiuj Komisiitoj de Eŭropaj Landaj Junularaj Programoj kune?

Inter la 27a - 30a Aprilo 2006 la Eŭropa Skolta Regiono organizas pintkunvenon por Evoluigantoj de Programoj en la belega Skoltcentro Houens Odde (Danio).

La ĉefa fokuso de la evento estos:

  1. Taksi la programon (speciale uzante la Renovigitan Aliron al la Programo (RAP) aŭ similaj iloj);
  2. Kvalito de Junulara Programo: difino kaj efektivigo;
  3. Ekvilibro inter la seksoj en la difino/efektivigo de la Junulara Programo;
  4. Interkonigi informon kaj rimedojn kaj retilojn inter landaj estroj en la areo de Junulara Programo. Pli da detaloj kaj aliĝpetoj ĉe: http://scout.kaleis.com/index.php?idsousrubrique=279 (retisto 2006-11-18: paĝo ne plu ekzistas)

Eŭropa Civitaneco: gejunuloj pridiskutas Eŭropon

Inter la 7a-12a Marto 2006, gejunuloj el ĉiuj Eŭropaj asocioj estas invitataj partopreni Kunan (organizis ĝin la Eŭropa Skolta Regiono kaj Eŭropa Regiona de MSA) Seminarion pri Eŭropa Civitaneco, okazonta en la Eŭropa Junulara Centro en Strasburgo, Francio. La celo de la Seminario estas konsideri la temon de Eŭropa Civitaneco en la kadro de neformala edukado per pretigo de 12 etapa ludo uzota far LSA-j/MO-j. Pli da detaloj kaj aliĝiloj ĉe: http://scout.kaleis.com/index.php?idsousrubrique=294 (retisto 2006-11-18: paĝo ne plu ekzistas)

PLENKRESKULOJ KIUJN NI BEZONAS

Seminario pri Kreado de Novaj Skoltaj Unuoj

Tritaga seminario, pri kreado de novaj Skoltaj Unuoj, okazis en Skoltcentro Rajac, Serbio Montenegro, de la 1a-4a Decembro 2005. La celo de ĉi tiu laborsesio estis helpi LSA-jn starigi ampleksan modelon por kreado de novaj skoltaj unuoj.

Ĉi tiu evento inkludis 21 partoprenintojn el Makedonio, Bulgario, Kroatio kaj Serbio Montenegro (inkluzive Kosovo). Sekve al ĉi tiu laborsesio oni diskonigos praktikajn gvidliniojn, en ĉiujn lingvojn de Moba. Oni esperas ke ili estos utilaj al ĉiuj kiuj intencos krei novajn unuojn.

Laborsesio pri Plifortigado de ekzistantaj Skoltaj Unuoj

Moba Laborsesio pri Plifortigado de ekzistantaj Skoltaj Unuoj okazis de la 8a-11a Decembro 2005, en Tuzlo, Bosnio & Hercegovino. La celo de la laborsesio estis ekzameni la viveblecon de ekzistantaj Skoltaj unuoj kaj serĉi manierojn por subteni ilin. Estis 23 partoprenintoj el Bosnio & Hercegovino, Serbio Montenegro, Makedonio kaj Kroatio. Temoj de la laborsesioj estis:

La partoprenintoj laboris per materialo desegnita far la Tutamerika Regiono de MOSM, kiun oni tradukis al la serba lingvo. Sekve al ĉi tiu laborsesio oni diskonigos praktikajn gvidliniojn, en ĉiuj lingvoj de Moba. Oni esperas ke ili estos utilaj al ĉiuj kiuj intencos krei novajn unuojn.

Laborsesio pri bezonoj de Gejunuloj el Kosovo

La lasta Moba evento, Laborsesio pri bezonoj de Gejunuloj el Kosovo okazis de la 23a-25a Decembro 2005 en Kolašin, Serbio Montenegro, kun 23 gvidantoj de grupoj kaj de aliaj iniciatoj el la komunumoj el Zvečan, Gračanica, Podujevo, Priluzje, Uroševac/Ferizaj kaj Mitrovica.

La celo de la laborsesio estis:

SKOLTISMA PROFILO

Komuniku kaj gajnu

Montri kaj diskonigi la pozitivan kontribuon kiun Skoltismo donas al evoluo de gejunuloj estas la nurunua maniero per kiu ni povas ricevi la agnoskon kiun meritas Skoltismo; per kiu ni povas varbi la junajn plenkreskulojn kiujn ni bezonas kaj la junajn anojn kiujn ni volas. En 2006 vi povos partopreni du laborsesiojn kiuj donos al vi la lertecojn por alte plibonigi la Skoltisman Profilon: helpi varbi junajn plenkreskulojn kaj allogi junajn anojn. La laborsesioj "Montru & Rakontu" elmontros la gravecon kaj motivan rilaton de efika interna komunikado - la valoro montri kaj rakonti Skoltismon. La laborsesioj ekipos la partoprenontojn per la lertecoj disvolvigi komunikan strategion por LSA-j. Fokusiĝonte pri komunikado, la laborsesio plene pririgardos la tutan areon de Skoltisma Profilo, enkadrigonte erojn pri kunlaboro kaj rimedoj.

Simile, ni ne povas atendi ke Skoltismo estos agnoskata kaj respektita kiel grava junulara organizo krom se ni efektive diskonigos kio ni estas kaj kion ni faras. Ni diras ke ni volas varbi pli kaj pli bonajn junajn plenkreskajn estrojn, ni koncernas pri la nombro de junaj anoj partoprenantaj, sed ĉu vi kutime, aktive kaj kiel parto de kunordigata strategio diskonigas al la publiko la kialojn pro kiuj plenkreskuloj estu volontuloj kaj gejunuloj aniĝu? La laborsesio "Trejnado pri Amaskomunikiloj" trejnos mastrumantojn pri amaskomunikiloj por desegni kaj kunordigi strategion pri amaskomunikiloj kaj ĝi ankaŭ trejnos junan proparolanton kiu diskonigos la mesaĝon de Skoltismo.

Partopreno en ĉi tiuj laborsesioj estos netaksebla. Ili ekipos vian LSA-n per lertecoj kies rezultoj estos plibonigo de plenkreskula varbado kaj pligrandigo de la membraro; ni diskonigu la fortojn de Skoltismo, se vi ŝatus partopreni en iu el tiuj eventoj aŭ se vi havas iun ajn demandon, bv retmesaĝu al Mike, mwalker(at)euro.scout.org.

LA VIVO DE LA MOVADO

En Eŭropo

Geamikoj de Skoltismo en Eŭropo (FOSE)

La jara Kunveno de la FOSE okazis en Wrocław Pollando, Oktobron 14a-16a 2005. Dudek kvin geamikoj, kune kun ZHP (Pola Skolta Asocio) faris historiajn vizitojn, raporton pri jaraj agadoj/rezultoj de la ESR, kaj renkontis lokan skoltan grupon, kun bona pola gastamo!

La FOSE ankaŭ decidis ke la 2006 Kunveno okazos en Ĉeĥio de 19a ĝis la 22a de oktobro 2006. Ni esperas renkonti vin tie.

UTILAJ INFORMOJ


Tiu ĉi eldonaĵo de la Monda Organizo de la Skolta Movado estas dissendata per la servo liverita de Global Scoutnet (http://www.scoutnet.org), monda kumunikservo por geskoltoj kaj plenkreskaj estroj.

Ĝi estas legebla en la retejo de la Skolta Esperanto Ligo http://www.esperanto.org/skolta/euro-scout-info.php?lingvo=$lingvo

Esperantigis Ricardo Carrillo
Revizis Guido Ricci