
NUMERO 31 - Decembro 2005
Monata bulteno de la Eŭropa Skolta Regiono
Vizitu nian retpaĝon: http://www.scout.org/europe/
Por ebligi interkomunikadon inter tiuj, kiuj partoprenos la 9n Mondan Skoltan Junularan Forumon post la evento oni starigis retan komunumon, tiel nomatan ScOutPost.
Asociojn oni invitas certiĝi pri la aligo kaj kontribuo de iliaj reprezentantoj al la 9a Monda Skolta Junulara Forumo (ĉiujn partoprenontojn oni invitis). Diskutoj rilatas ne nur al la temo de junulara engaĝigo sed ankaŭ al opinioj kaj vidpunktoj de similuloj pri temoj diskutotaj far la Monda Skolta Komitato. La komunumon vi povas trovi ĉe: http://www.communityzero.com/scoutpost
La Monda Skolta Komitato kunvenis en Ĝenevo, Svislando, dum la semajnfino de 25a - 27a Novembro 2005. Tuj antaŭ la kunveno, la Junularaj Konsilantoj de la Monda Skolta Komitato kunvenis por diskuti pri iliaj roloj kaj respondecoj, ĉefe pri novaj labormetodoj kaj strukturoj proponotaj. La kunvenon de la Monda Skolta Komitato, pro ĝia organizo kaj ĉeesto de Junularaj Konsilantoj, rekonis pluraj Junularaj Konsilantoj kiel signifa ago, sed ankoraŭ eblas plibonigi aliajn aspektojn.
Landoj de Aventuro, la Eŭropa programo por gejunuloj aĝaj 11-16n, kreskiĝas pli kaj pli per la aliĝo de asocioj kaj Skoltaj patroloj. Pli ol 250 patroloj jam aliĝis kaj ĉiutage aliaj faras same. La "Ambasadoroj" de Landoj de Aventuro en diversaj asocioj kunvenas ĉiuaŭtune por interkonigi spertojn kaj proponi disvolvigojn de la programo kaj de la iloj kiuj subtenos ĝin. La lasta kunveno okazis en Florenco de la 21a - 23a Oktobro 2005. "Malnovaj" kaj "Novaj" Ambasadoroj kune alvenis por plenplena semajnfino, kun multe da laboro sed ankaŭ amuzo kaj interesa sperto laborante kun Itala patrolo de Landoj de Aventuro. Resume ĝi estis granda ebleco kaj por la partoprenintoj kaj por la Regiono plibonigi la kvaliton de la programo por ĉi tiu aĝsekcio.
La venonta kunveno okazos en Prago, Oktobron 2006. Ĝis la revido tie!
La Kerna Grupo pri Plenkreskulaj Rimedoj (ARGG) kunvenis en Lisbono, Portugalio, la semajnfinon de 18a - 20a Novembro 2005. Raportojn oni ricevis el ĉiuj kvar laborgrupoj, Plenkreskuloj en Skoltismo, Varbado, Rekono kaj Tendencoj.
Tempo elĉerpiĝas - do entrejniĝu!
Celo
La Eŭropa Skolta Regiono ŝatus inviti ĉiujn asociojn interŝanĝi trejnantojn tra Eŭropo. Oni kredas ke la interŝanĝo de trejnantoj liveras eblecojn interkonigi ideojn kaj nunajn praktikojn pri trejnado de plenkreskuloj en Skoltismo. Se trejnanto aliĝas al planteamo de alia asocio, eblas disvolvigi komprenon pri malsamaj metodoj kaj praktikoj.
Kio estas EuroTrejno?
Kiel ĝi estas organizata?
Landa Skolta Asocio decidas kiujn kursojn estas
malfermaj al trejnantoj el aliaj asocioj. La kurso
estu pri altnivela trejnado.
Informon pri tiaj kursoj kaj respektivaj laborpriskriboj de bezonitaj trejnantoj oni sendu al Eŭropa Skolta Oficejo.
Se vi havas ajnan demandon pri EuroTrejno kaj vi
ŝatus diskuti kun alia antaŭe, bv kontakti Jussi
Lares: jlares
worldnet.scout.org aŭ Luca Zamberletti:
lucazmb
yahoo.it
Per limigita reago el kvar asocioj nur, ni elkalkulis ke estas proks. 40,000 gejunuloj en atendlistoj tra Eŭropo. Antaŭvidante ke ĉi tio povus esti pli granda, en la Nova Jaro la Laborgrupo pri Plenkreskaj Rimedoj kontaktos la asociojn kiuj ankoraŭ ne respondas por identigi pli vastan opinion. Post la reago, mankon de plenkreskulaj rimedoj oni citas kiel la ĉefa problemo tiurilate. Ĝustatempe, oni antaŭvidas ke neformalan renkontiĝon de asocioj kun ĉi tiu defio oni alvokos cele al disvolvigo de iloj por subteni lokajn grupojn pri ĉi tiu speciala situacio.
La Regiona Skolta Plano 2004-2007 demandas ke oni esploru pri tendencoj en volontulado. Ĉi tion nun faras la Laborgrupo pri Tendencoj, subgrupo de Laborgrupo pri Plenkreskaj Rimedoj. El la informoj pri tendencoj kiujn oni kunigas, oni identigos eblecojn kaj defiojn por Skoltismo. La informon tiam oni diskonigos kun gvidado por asocioj pri rekono de eblecoj kaj alfronto de defioj. Se vi havas ĉiaspecan utilan informon pri tendencoj en volontulado en via asocio aŭ lando, Grazina Kacergyte volonte helpos vin: gkacergyte@worldnet.scout.org
Se vi ĉeestis EuroJam komence de ĉi tiu jaro, vi
certe profitis la rimedojn liveritajn en la
Ripozejo por Estroj en la Eŭropa Skoltcentro. Ĉi tiu
oazo meze de tendaro liveris lokon kie estroj povis
eskapi dum kelke da tempo, kaj malstreĉiĝi en
komfortaj ĉirkaŭaĵoj.
Same kiel diri "Dankon", estroj uzintaj la ripozejon
povis legi kelkajn internaciajn ĵurnalojn, gladi,
trinki freŝan kafon, ricevi masaĝon aŭ babiladi kun
aliaj pri iliaj spertoj kiel plenkreska volontulo en
Skoltismo.
La reago estis tiel pozitiva ke oni esperas ke simila
rimedo estu disponebla en RoverWay 2006. La Laborgrupo pri Plenkreskaj Rimedoj
produktas dokumenton pri tio, ĉar tiu ideo estas
perfekte realigebla en landaj ĵamboreoj, grandaj
tendaroj kaj aliaj eventoj, kiel maniero diri "dankon"
al multaj plenkreskuloj kiuj realigas ĉi tiujn
eventojn. Se vi ne povas atendi, kaj vi volas scii
iomete pli pri kio okazis en EuroJam, kontaktu Pieter
Willems: pwillems
worldnet.scout.org
Kiel vi ekscias la bezonojn de gejunuloj? Kiel vi
desegnas programon, aŭ planas eventojn se vi ne konas
iliajn bezonojn? Bone, surbaze de la Diskutgvidaĵo
por Gejunuloj en Ŝanĝantaj Socioj (eldonita far la
Eŭropa Skolta Regiono kaj UNICEF) kaj spertoj de la
MOBA projekto, okazos seminario pri "Analizo de
bezonoj de gejunuloj" de la 19a - 22a Januaro 2006, en
Omis, Kroatio. Partoprenontoj lernos specojn de
analizo, konsulto kaj efektivaj metodoj por identigi
kaj reagi al bezonoj. Gvidlibron oni eldonos kaj ĝi
resumos bazan lernadon kaj metodojn uzitajn. Se vi
volas lerni pli, aŭ aliĝi al la seminario, bv
kontakti Milutin ĉe: milutin
euro.scout.org
Skoltismo estas novaĵo; gejunuloj partoprenantaj en siaj komunumoj: piedvagante, kunigante rubaĵon, monkolektante, laborante kun ĉemarĝenaj grupoj, ĉi tio estas novaĵoj, kiel ĉiuj ŝatas bonajn novaĵojn. Sed kiel diskonigi Skoltismon per amaskomunikiloj? Vi bezonas du aferojn: prizorganto pri mastrumado de komunikado kun amaskomunikiloj, kaj proparolanton. Kiu estu la proparolanto? Bone, se Skoltismo estas junulara movado, movado por gejunuloj de gejunuloj do la plej bonaj personoj por paroli pri Skoltismo estu gejunuloj, skoltoj. Sed komuniki kun amaskomunikiloj bezonas specialajn lertecojn, kaj gejunuloj bezonas subtenon kaj gvidadon por fariĝi proparolantoj. Venontjare (2006) ni okazigos du laborsesiojn por trejni kaj mastrumantojn pri amaskomunikiloj kaj junajn proparolantojn. Ĉi tiu estas tre bona ebleco disvolvigi valorajn lertecojn. Diskonigi celmesaĝojn al amaskomunikiloj plialtigos la profilon de via Skoltismo. Tio signifas ke vi povas allogi kaj varbi pli da gejunulojn kiel membroj, konvenajn junajn plenkreskulojn kiel volontuloj, aŭ ricevi financan subtenon. Kiu partoprenu ĉi tiujn laborsesiojn? Personoj kun:
La laborsesio ankaŭ inkluzivos elementojn por
disvolvigi komunikplanon kiu enkadrigos la novan
markon de MOSM por 2007. La trejnadon oni liveros dum
du semajnoj inkluzive la finon de taskoj antaŭ kaj
inter la du eventoj. La unua laborsesio okazos la
17n-19n de Marto 2006, en Krakovo, Pollando. La dua
laborsesio okazos la 22n-24n de Septembro 2006 en
Italio. Ĉi tiu estas bonega ebleco disvolvigi la
profilon de via LSA kaj akiri valoran lertecon. Ne maltrafu ĝin.
Se vi ŝatus scii pli, bv sendi mesaĝon al Mike ĉe:
mwalker
euro.scout.org
Vi eble demandas vin kiel la Eŭropa Skolta Oficejo povas helpi mian landan asocion kolekti monon? La Brusela branĉo de la Eŭropa Skolta Oficejo povas helpi vin kolekti monon per pluraj manieroj:
Do ne perdu tempon kaj kontaktu Pascale ĉe:
pboulanger
euro.scout.org
P.S. Vi aŭ kolego via rajtas konsideri aniĝi al la Eŭropa Geskolta Grupo kiu diskonigas Konon pri Monkolekto. La unuaj du kunvenoj okazis en Parizo Majon de 2005 kaj en Londono la pasintan semajnon. La venonta okazos de la 23a - 24a de Novembro 2006 en Slovakio.
La Provinca regiono de la Eclaireuses et Eclaireurs de Francio disvolvigis projekton pri la kontrolado kontraŭ arbarfajroj kaj protektado de arbaroj kunlabore kun la lokaj aŭtoritatoj de Allauch. La projekto fokusiĝas pri kelkaj esencaj Skoltaj valoroj, kiel:
La Teamo kiu organizas ĉi tiun defian projekton
ŝatus inviti: Rover-teamojn kaj Roverojn el ĉiu
Eŭropa Asocio same kiel gejunulojn koncernatajn en la
programo "Skoltoj de la Mondo" por ekkapti ĉi tiun
ŝancon kaj alvenu, travivu kaj interkonigu kelkajn
interesajn spertojn en la eksterordinara loko de Suda
Francio.
En Julio kaj Aŭgusto 2006, kvar arojn de laborsesioj
oni programis ( 4 - 8 Julio, 17 - 31 Julio, 30 Julio
- 13 Aŭgusto, kaj 12 - 16 Aŭgusto) kaj ni esperas
bonveni grupojn de ĉiu Eŭropa lando.
Pri pli da informo, bv kontakti Fran篩s Guasquo ĉe
+33 (0)4 42 77 28 83 aŭ mesaĝu al:
Francois.guasquo
club-internet.fr
Esperantigis Ricardo Carrillo
Revizis Guido Ricci