EURO.SCOUT.INFO - NUMERO 30- Novembro 2005 Vizitu nian retpagxon: http://www.scout.org/europe JUNULARO KAJ JUNULARA PROGRAMO ROVERWAY 2006, nova vizagxo, kun pli da informo! Kiel plimulto el vi scias, Roverway 2006 estas kuna evento de MOSM kaj MSA por gejunuloj agxaj inter 16 & 22. La unua parto de la tendaro implikigos la partoprenontojn piedvagantajn tra Italio. La dua parto de la tendaro okazos en Loppiano (apud Firenze), impona loko. La personaro de Roverway kunvenis en Julio en Loppiano por taksi denove la projekton kaj klarigi logxistikon. La etoso estis tre pozitiva; ni cxiuj estas tre entuziasmaj pri la evento. La plimulton el la piedvagvojoj oni jam identigis kaj estos disponeblaj baldaux surrete. La vojoj trairos Italion tute, ecx Valle d'Aosta, Sicilio kaj Abruzo. Vi elektos kie komenci. Roverway 2006 renovigas gxian retpagxon http://www.roverway.it/ kie vi trovos pli da informo, novan stilon, la bultenon de Roverway kaj kotizoj. Vizitu gxin. 9a Monda Skolta Junulara Forumo La 9an Mondan Skoltan Junularan Forumon, okazintan en Hamamet, Tunizio el 28a Aśgusto gxis 1a Septembro 2005, cxeestis multaj asocioj el tuta Eśropo. Entute, 181 personoj partroprenis la eventon, sesdeksep personoj el tridek de la landoj aligxintaj al ESR. Asociojn oni kuragxigas informigxi pri la fina raporto kaj rekomendoj faritaj al la Monda Skolta Komitato. Cxi tiun dokumenton oni povas elsxuti el http://www.scout.org/ Junularaj Konsilantoj de la Monda Skolta Komitato Ses personojn oni elektis kiel Junularajn Konsilantojn de la Monda Skolta Komitato por la periodo 2005-2008. Du el la Junularaj Konsilantoj estas el Eśropo: John Lawlor el Irlando kaj Johan Ekman el Finlando. Konforme al la strebo de la Eśropa Skolta Regiono pri la strategia prioritato de junulara engagxigo, penojn oni faros por partoprenigi cxi tiujn du Junularajn Konsilantojn en la regionaj agadoj dum ilia laborperiodo. PLENKRESKULOJ KIUJN NI BEZONAS Eśropa Reto pri Plenkreskulaj Rimedoj – Laborgrupo pri Varbado Francois Dronsart, Babacar Ndiyae, Maria Helena Guerra kaj Mark Knippenberg renkontigxis en EuroJam por progresigi sian laboron kiu evoluigos alproksimigxojn kaj ilojn por helpi asociojn varbi kaj reteni plenkreskulojn. Multe da ilia laboro komplementas la diversajn agadojn de la Regiona Agadplano kiun oni disdonis en la Monda Skolta Konferenco. ORGANIZO POR LA 21a JARCENTO Laborsesio por Internaciaj Komisiitoj, Sudorienta Eśropo Laborsesion por Internaciaj Komisiitoj de sudorienta Euxropo oni organizis apud Zagrebo, Kroatio, la semajnfinon de 23a gxis 25a Septembro 2005. La kunveno ebligis interkonon kaj provizis kelkajn praktikajn sesiojn pri evoluigo de internaciaj teamoj kaj rilataj celoj por la venontaj dekdu monatoj. Pli ol dudek partoprenintoj inkluzivante Internaciajn Komisiitojn kaj anojn de Internaciaj Teamoj cxeestis. Eblecon interkonigxi oni taksis speciale grava. Planoj por organizi similan eventon estonte survojas. Hungario Craig Turpie, la kontaktulo de la Eśropa Skolta Komitato por Hungario, vizitis la Festivalon Komp por Roveroj kaj junaj estroj en Vac, Hungario, de 20a gxis 21a Aśgusto 2005. Li informigxis pri gxisnuna evoluo de strategia planprocezo kiu okazas en la asocio, kaj ankaś intervenis pri la laboro de la Eśropa Skolta Regiono, kaj MOSM pli gxenerale. Oni reliefigis la temojn pri etne Hungaraj Skoltoj en aliaj landoj kaj ilia rilato kun hungara Skoltaro. SKOLTISMA PROFILO Montru & Rakontu Montri kaj diskonigi la pozitivan kontribuon kiun Skoltismo aldonas al disvolvigo de gejunuloj estas la nurunua maniero per kiu ni povas ricevi rekonon kiun meritas Skoltismo. Skoltisma Profilo okazigos kurson –tri laborsesiojn- en 2006 por elmontri la gravecon kaj motivan rilaton de efika interna komunikado - la valoro montri kaj rakonti Skoltismon. Emfazo de la laborsesioj estos: Kompreni la gravecon de la Skolta Metodo kaj kion gxi signifas por komunikado; Liniigi la profilon de la LSA kun la profilo kiun deklaris MOSM kaj la Eśropa Skolta Regiono; Evolui koheran internan kaj eksteran komunikan koncepton; Starigi kaj subteni reton de egaluloj; Intersxangxi konon kaj utilan praktikon por Skoltismo kaj interne kaj ekstere. Celoj de la partoprenontoj estos akiri konon kaj ilojn por evolui kaj starigi komunikan strategion: Difini nunan profilon de ilia LSA kaj analizi gxian efektivecon; Disvolvigi la Skoltan Metodon kiel filtrilo por komunikado; Esplori potencialon de informteknologio; Nutri krean "mi povas" alproksimigxon; Kultivi reton de subteno de egaluloj. Inter cxiu semajnfino oni difinos taskojn por cxiu partoprenonto kaj estos taska kaj baza lernado. Se vi rekonas ke via organizo profitos tion, do bv kontakti min, Mike. mwalker@euro.scout.org Evento por Amikoj de Skoltismo en Eśropo dum Monda Skolta Konferenco en Hammamet, Tunizio Dum la Monda Skolta Konferenco en Tunizio, la Amikoj de Skoltismo en Eśropo tre bone profitis la kunvenon: kvindek anoj de FOSE, kaj eventualaj amikoj, renkontis por speciala "Evento nur por anoj". Pli ol dekkvin jarajn anojn de FOSE oni rekonis kaj ili ricevis ilian ateston kaj pinglon. Cxi tio inkluzivas tri jarajn anojn de FOSE kiuj akiris Dumvivan Membrecon. Nia Regiona Prezidantino S-ino Lidija Pozaic Frketic dankis al la anoj de FOSE pro ilia subteno al kreskigxo de la Eśropa Regiono. La "Malgrandajn Projektojn" subtenataj far kelkaj Amikoj de Skoltismo oni prezentis. Jųrgen G. Rasmussen raportis ke ni havas cent sesdek kvin anojn de FOSE, kaj pli da anoj alte plibonigus nian eblecon plenumi la Mision de Skoltismo en la Eśropa Skolta Regiono. LA VIVO DE LA MOVADO ... En Eśropo Bécours kaj Skoltoj de la Mondo Bécours estas nacia centro de Eclaireuses Eclaireurs de Francio. Ili starigos la kurson Malkovro de Skoltoj de la Mondo, la unuan etapon en la Premio Skoltoj de la Mondo, de 10a gxis 15a Julio 2006 kaj de 17a gxis 22a Julio 2006. Kvin agadtagoj pri du temoj, la Medio kaj Subtenebla Evoluo por povigi la partoprenantojn akiri la jenajn edukcelojn: eblecon klarigi la cxefajn defiojn de la hodiaśa mondo; eblecon vivi kaj agadi en interkultura kunteksto; solidarecsenson kaj komunuman spiriton; talenton por trovi kaj analizi informon; aśtonomecon por iniciati, efektivigi kaj fini renovigajn projektojn. Sekve al Malkovro de Skoltoj de la Mondo, partoprenontoj povos volontuli minimume dum du semajnoj plenplene laborante. Diversajn laborpriskribojn oni pretigas kaj oni diskonigos baldaś; protekti heredajxon aś laborsesioj pri medio, prizorgi birdojn, klasifiki kaj rekovri rubajxon, loka organiza farmo. Pri pli da informo kontaktu Pascal Lartigue +33 5 65 47 69 76 aś becours@eedf.asso.fr Dansk Spejderkorps Sydslesvig 10a Tydal Jxamboreo, 8a – 15a Julio 2006. La temo de la tendaro estas la Mezepokoj kaj la loko estas la skolta bieno Tyday, proksime de Eggebek, Suda Schlesvig, organizita far DSS, la Geskolta Asocio de la Dana Minoritato en Schlesvig-Holstein, Germanio – anoj de MSA kaj MOSM. Pli da informo: http://www.Tydal-Jamborette.de/ http://www.jamborette.de/ http://www.Tydal.dk/ Skolta Asocio de Serbio kaj Montenegro Skolta Asocio de Serbio – Jxamboreo 2006 Skoltoj de Serbio invitas vin al evento kiu faligos barilojn, tre speciala Donaco por Paco. La Jxamboreo okazos en la periodo Julio 21a – Julio 31a 2006 en Nis, Sude de Serbio. La Programo ofertas elekti bunton de malsamaj agxsekcioj: geskoltoj (7-11); adoleskantoj (11-15); gejunuloj (15-18); kaj enhavas tri temojn: Naturo Cxirkaś Mi; La Mondo Kie Mi Logxas; Mia Vivo, enkadrigante akvon, liberaeron, sportojn, historiajxojn, kulturajxojn, piedvagadon, manlaborojn, Tutgloban disvolvigan vilagxon, mediajn kaj vesperajn agadojn, kaj multe pli... Ni atendas partoprenontojn el pluraj landoj, sed tiucele ni bezonas junajn kaj motivigitajn personojn por la Internacia Servteamo (IST). Alvokon kaj laborpriskribojn pri IST oni diskonigos la 1n de Novembro 2005. La partoprena kotizo por EU-civitanoj estas €130 inkluzivante mangxajxojn, lokan transportadon, koltukon kaj T-cxemizon. Por la partoprenontoj el landoj de SEE – ni kiel eble plej multe malaltigas la kotizon. Kontaktoj: Marko Petrovic, Internacia Komisiito ztpbginv@eunet.yu Milos Popovic, PR Komisiito kangaroo@yubc.net Rekomenditaj retpagxoj: http://www.find-yourself.org/ http://www.samnet.org.uk/Jamboree Venu kaj anigxu! ... Cxirkaś la mondo Azia-Pacifika Regiona Jxamboreo La Azia-Pacifika Regiono okazigos ilian Regionan Jxamboreon en Tajlando de 28a Decembro 2005 gxis 3a Januaro 2006. Cxeestos partoprenontoj el Eśropo la Jxamboreon, kaj ili ankaś estos en la Internacia Servteamo. Ni invitas vin viziti la retpagxon http://www.aprjam25.org/ pri pli da informo. Aligxilojn kaj pluan informon oni povas trovi cxe nsot@scoutthailand.org Helpo pri Tertremo Mesagxo de la Prezidanto de la Azia-Pacifika Regiona komitato Eric Khoo Karaj gefratoj en Skoltismo, Saluton nome de la Monda Skolta Oficejo/Azia-Pacifika Regiono! Vi kaj mi sentis nin sxokitaj de alia ruiniga katastrofo kun perdo de dekmiloj da vivoj en Pakistanio kaśzita de masiva tertremo. Nome de Monda Skoltismo, mi komunikis nian plej profundan malgxojon al la Pakistana Skolta Asocio (PBSA). Mi ricevis reagon far frato Ghazanfar Mashkoor, la Internacia Komisiito de PBSA kiu sciigis min ke komenca taksado de la mortintaro estis cxirkaś 40,000 kaj pli ol 100,000 vunditoj. Krome, milionoj translokigxis kaj estis sendomigitaj. Krom la helpo far cetera mondo, PBSA sternis Skoltojn helpi atingitajn personojn en Azad Jammu, Kasxmiro kaj la Noroksidenta Landlimo. La tuja bezono estas tendoj kaj kovriloj por provizoraj sxirmejoj kontraś la nuna malvarma sezono. Cxi tiu urgxa situacio instigas min peti al vi sendi helpajxojn por niaj Pakistanaj gefratoj. Pakistanaj Internaciaj Aerlinioj (PIA) ofertis senkostan aertransportadon de helpajxoj el gxiaj aerstacioj gxis Islamabad. Pri subteno, bv kontakti S-ro Ghazanfar Mashkoor, Internacia Komisiito, Pakistanio gmashkoor@hotmail.com S-ro Abdullah Rasheed, Regiona Direktoro wsb@worldnet.scout.org Antaśdankon pro via helpo kaj Skoltisma spirito Skolte via, Eric Khoo, Regiona Prezidanto Mesagxo de la Regiona Direktoro, MSO – Azia-Pacifika Regiono Cxi tiu estas aldono al la retmesagxo de nia Prezidanto por helpi viktimojn de tertremo en Pakistanio. Kiel vi vidis en internaciaj novajxkomunikiloj, kiel mafacila estas la tempo kiun travivas viktimoj de tertremo en Pakistanio. La klimato malplibonigas la situacion kaj personoj sufersa froston vespere. Niaj fratoj el Pakistana Skolta Asocio (PBSA) instigis Skoltojn aktive agadi kiel eble plej bone por subteni la helplaboron. Mi ricevis retmesagxojn el la Internacia Komisiito de Pakistana Skolta Asocio kaj Nacia Sekretario, PBSA petante ke mi alvoku cxiujn niajn LSA-jn helpi anstataśi cxiu tiun katastrofan situacion. Nome de niaj kolegoj kaj regiono, mi humile petas vin alvoki niajn LSA-jn en via regiono por subteni tion per kolektado kaj sendo de la jenaj materialoj al Pakistana Skolta Asocio: 1. Pluvrezistaj tendoj por 6-10 personoj po 2. Varmaj vestajxoj por cxiuagxaj grupoj 3. Sxuoj kaj sxtrumpetoj por cxiuagxaj grupoj Helpajxojn oni sendu al: Pakistana Skolta Asocio Nacia Sidejo, Garden Avenue, Islamabad – Pakistanio Tel: 92-51-9218934-38, Faksilo: 9211781. E-posxto: pakscout@isb.paknet.com.pk or S-ro Ghazanfar Mashkoor Internacia Komisiito, Sekretario de PBSA PIAC, PIA Cxefa Oficejo, Karachi Flughaveno, KARACHI. Tel: 021 – 4674850 Faksilo: 021 - 4578840 E-posxto: gmashkoor@hotmail.com Ni antaśvidas vian subtenon. Abdullah Rasheed, Regiona Direktoro Internacia Unio de Islamaj Skoltoj kaj la Araba Skolta Asocio Civitana Rekono kaj Kultura Intersxangxo – kunaj por Paco Patrolojn da 6-8 skoltoj agxaj 16-25 kaj 1 estro oni invitas al cxi tiu evento el 2a-10a Februaro 2006 – en Jubail, Orienta Provinco de Arabio. Tutan gastamon oni liveros. Ne estas kotizo. Por aligxi kaj ricevi plian informon, kontaktu: S-ro Hussain Salah Delegita Gxenerala Sekretario IUMS Arabio, PO Box 9141, Jeddah 21413 iums92@gawab.com UTILA INFORMO -Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml -EuroPak, Eśropa Regiono: http://www.europak-online.net/ukeurop.html