EURO.SCOUT.INFO - NUMERO 29 - Julio 2005 Monata bulteno de la Eśropa Skolta Regiono Vizitu nian retpagxon: http://www.scout.org/europe EUROJAM Eśropa Domo cxe EuroJam La Eśropa Domo trovigxos en la areo de la Cxefoficejo de la arangxo. Vi trovos tie ekspoziciojn pri Roverway 2006, la Eśropa Skolta Regiono, la Internacia Skolta Centro Kandersteg kaj informon pri la programo "Landoj de Aventuro". Gejunuloj povos partopreni laborsesiojn kaj malfermajn sesiojn pri temoj kiel: Eśropa Civitaneco, Junularo en socio kaj Vivlertecoj. Por plenkreskuloj ni liveros Areon por Estroj kun kafo kaj jxurnaloj disponeblaj. Vi povos gladi vian uniformon, ricevi masagxon aś trejnaj/laborsesiojn 30 minutajn pri diversaj temoj: Kiel varbi pli da estroj; kiel engagxigi gejunulojn en la unuo; kiel uzi parencojn; valoroj de volontulado; kion fari pri malgranda loka grupo, ktp. Pri pli da informo rilata al agadoj ene kaj cxirkau la Eśropa Domo bv rigardi la cxiutagan jxurnalon de EuroJam. http://www.eurojam.org/ JUNULARO KAJ JUNULARA PROGRAMO Reto pri Eśropa Junulara Programo Dum la lasta Eśropa Skolta Forumo (Luksemburgio), la Eśropa Skolta Regiono komencis prilabori la ideon pri reto de Skoltestroj laborantaj en la areo de Junulara Programo en Eśropo. Retkomunumo estisi kreata cele al faciligo de komunikado kaj diskonigo de informoj. La JP komunumo estas spaco kie vi rajtas demandi, debati en forumoj kaj diskuti, diskonigi novajxojn kaj informojn kiuj interesas cxiujn aś nur ricevi la lastajn gxisdatigojn de la Eśropa Skolta Regiono. La areon oni uzos kiel la cxefa neformala komunikilo inter Eśropaj estroj laborantaj pri junulara programo. La diskutojn en la komunumo oni organizis en kvin areojn: Lupidoj, Skoltoj, Roveroj, Programkontrolo kaj Evoluo kaj Gxeneralaj Temoj, cxiuj plene alireblaj de cxiuj anoj. Bv viziti http://www.communityzero.com/yp por pli da detaloj kaj aligxo. PLENKRESKULOJ KIUJN NI BEZONAS Eśropa Reto pri Plenkreskulaj Rimedoj Se vi volas implikigxi kaj gxisdate informigxi pri evoluo de Plenkreskuloj en Skoltismo, bv anigxi la retan komunumon de la Reto pri Plenkreskulaj Rimedoj: http://www.communityzero.com/arn Gejunuloj en Atendlistoj Ankoraś estas tempo helpi nin analizi la temon de gejunuloj en atendlistoj rezulte de mankoj de plenkreskuloj. Gxisnun, plurajn respondojn oni ricevis kiuj indikas ke inter 50,000-70,000 gejunuloj nun ne eblas partopreni Skoltismon pro tiuj mankoj. La KGPR entuziasme ricevas informojn de asocioj kiuj ankoraś ne reagas. Asociojn oni kuragxigas plenigi la retan formularon cxe http://www.scout.org/europe ORGANIZO POR LA 21a JARCENTO Laborsesio pri Strategia Planado Kiel parto de la Regiona Skolta Plano 2004 – 2007, laborsesion pri strategia planado oni organizis subregionnivele en Oradeo (RO) el 23-26 Junio 2005. Rekoninte la bezonon de tiuj laborsesioj, la planteamo identigis cxi tiun subregionon kiel la komencan fokuson. La sekvaj LSO-j partoprenis la Laborsesion: Cxehxio, Hungario, Makedonio, Pollando kaj Romanio. La laborsesio estis enpoviga sperto por la partoprenintoj kaj gxi helpos la malsamajn strategiajn teamojn antaśeniri. La komenca programo disvolvigxis dum la semajnfino kaj post kelkaj algxustigoj oni okazigos gxin denove en aśtuno 2005. Oni rekonis dum la laborsesio ke la materialo en la Strategia Planpakajxo fokusigxis pri strategia planado. Pli da subtenmaterialo estas bezonata por helpi LSO-jn efektivigi iliajn strategiojn, kontroli progreson kaj taksi la rezultojn. Espereble la materialon oni disvolvigos aśtune kune kun MSO-CO. La anoj de planteamo "aprobis" LSO-n dum la Laborsesio kaj multe laboris individue kun la LSO. Cxi tiu rilato daśros monatojn post ol la Laborsesio por helpi NSO-n sukcese evolui ilian strategian planon. Eśropa Seminario pri subteno de Lokaj Disvolvigxaj Projektoj La seminario pri subteno de Lokaj Disvolvigxaj Projektoj okazis en Zemun, Serbio Montenegro, el 18a gxis 23a Junio. La celo de la seminario estis enkonduki aś rememori kelkajn bazajn konojn pri loka disvolvigxo kaj plibonigi kapablojn pri analizo de problemoj en lokaj komunumoj kaj plani projektojn por solvi tiujn problemojn. Cxeestis 17 partoprenintoj el tuta Eśropo: Albanio, Bulgario, Kroatio, Francio, Makedonio, Serbio kaj Montenegro (inkluzive Kosovo), kaj Britio. La malsamajn sesiojn de la seminario estris Jocelyne Gendrin Guinebault, antaśa estrino de la Eśropa Skolta Oficejo, Sever Dzigurski, Forumo Syd Balkanoj, Mike Walker, Direktoro pri Komunikado kaj Eksteraj Rilatoj, kaj Milutin Milosevic, Faka Funkciulo, Sudorienta Eśropo. La partoprenintoj povis partopreni bonkvalitajn sesiojn kaj, ankaś, viziti Pancevon, urbon proksime de Belgrado, kie ili povis kunveni kun reprezentantoj de lokaj aśtoritatoj kaj kelkaj lokaj NSO-j laborantaj kun infanoj kiuj havas specialajn bezonojn kaj solvantaj polutproblemojn en Pancevo. La partoprenintoj ankaś interkonigis, laboris kaj planis kune en internacia etoso. SKOLTISMA PROFILO Festu Malsamecon cxisomere! Ni cxiuj interkonsentas ke Skoltismo estas grava kaj valora maniero ekstarigi komprenon kaj sxaton de gejunuloj pri niaj tre malsamigxantaj socioj. Cxisomere ni partoprenos plurajn agadojn kaj ni ne forgesu sciigi al personoj cxi tiun gravan rolon de Skoltismo. La jxusaj kaj tragikaj eventoj en Londono memorigu al ni la gravecon multe konigi al la socio la potencialon de Skoltismo. Ni sciigu al personoj kiel Skoltismo inkluzivas diversecon. Kiel ni, surloke, festas kaj inkluzivas gejunulojn cxiakonajn kaj cxiunivelajn en la Movadon, pri kiel ni enpovigas gejunulojn por farigxi la arkitektoj de ilia estonteco kaj ilia socio. Cxu vi informis la lokajn amaskomunikilojn pri viaj someragadoj? Cxu vi invitis la lokajn politikistojn aś negocistojn ekkoni tion, kion vi faras? Se vi sxatus ricevi konsilojn aś subtenon pri tio, bv ne heziti kontakti min: mwalker@euro.scout.org aś + 32 476 622575 Pollando gastigos la renkontigxon de Amikoj de Skoltismo en Eśropo, 2005 Cxijare, la programo de la Eśropa Skolta Fondajxo FOSE okazigos la cxiujaran renkontigxon en Wroclaw, Pollando el 13a Oktobro gxis 16a, 2005. Subtenate de la ZHP, la Pola Landa Skolta Organizo, detalan programon oni organizis kaj oni rajtas gxin akiri el: rene.karla@chello.at, aś per la jena kontaktilo: http://scout.kaleis.com/index.php?idarticle=291&langue=gb Pollando gastigos la renkontigxon de Amikoj de Skoltismo en Eśropo, 2005 Cxijare, la programo de la Eśropa Skolta Fondajxo FOSE okazigos la cxiujaran renkontigxon en Wroclaw, Pollando el 13a Oktobro gxis 16a, 2005. Subtene de la ZHP, la Pola Landa Skolta Organizo, detalan programon oni organizis kaj oni rajtas gxin akiri el: rene.karla@chello.at, aś per la jena kontaktilo: http://scout.kaleis.com/index.php?idarticle=291&langue=gb Cximomente ni havas pli ol 150 FOSE, kaj oni antaśvidas ke pluraj el tiuj Amikoj cxeestos la renkontigxon. Kotizo de la renkontigxo, plena je ekscitaj vizitoj, estos proks. 300€ ne inkluzivante logxigon. LA VIVO DE LA MOVADO Cxirkaś la mondo Egiptio – 8a Internacia Junulara Renkontigxo por Kultura Intersxangxo en Kajro, 21a gxis 31a Aśgusto 2005 Por pli da detaloj, bv sendi mesagxon al: eurobureau@euro.scout.org VENONTAJ EVENTOJ KAJ GRAVAJ FINDATOJ - 2006 Aligxoj al Jarcenta Fonduso (Findato: 15.09.2005) - Alvoko por kandidatigxoj gastigi la Eśropan Skoltan Simpozion 2006 (Findato: 15.08.2005) - 9a Eśropa Konferenco de Geskoltcentrestroj – DeBrink, Belgio, 12.10-16.10.2005 Kvankam la findato por aligxoj al cxi tiu Konferenco jxus pasis, lastajn aligxojn eksterordinare oni konsideros. Bv noti ke cxiuj detaloj kaj aligxiloj koncernantaj la suprajn eventojn disponeblas cxe la retpagxo de la Eśropa Skolta Regiono: http://www.euro.scout.org UTILA INFORMO - Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml - EuroPak, Eśropa Regiono: http://www.europak-online.net/ukeurop.html __________________________________________________ esperantigis: Ricardo Carrillo revizis Guido Ricci por Skolta Esperanto Ligo www.esperanto.org/skolta