EURO.SCOUT.INFO - NUMERO 28 - Junio 2005 Monata bulteno de la Euxropa Skolta Regiono Vizitu nian retpagxon: http://www.scout.org/europe ALVOKO POR GASTIGADO DE LA SIMPOZIO EN 2006 Landaj Skoltaj asocioj volantaj gastigi la Euxropan Skoltan Simpozion somere 2006 povas nun trovi la invitilon kaj gvidliniojn cxe http://www.scout.org/europe EUROJAM Euxropa Domo cxe EuroJam La Euxropa Domo trovigxos en la areo de la Cxefoficejo de la arangxo. Vi trovos ekspoziciojn pri Roverway 2006, la Euxropa Skolta Regiono, la Internacia Skolta Centro Kandersteg kaj informon pri la programo "Landoj de Aventuro". Gejunuloj povos partopreni laborsesiojn kaj malfermajn sesiojn pri temoj kiel: Euxropa Civitaneco, Junularo en socio kaj Vivlertecoj. Por Plenkreskuloj ni liveros Areon por Estroj kun kafo kaj jxurnaloj disponeblaj. Vi povos gladi vian uniformon, ricevi masagxon aux utilon de kliniko (trejnaj/laborsesioj 30 minutaj) pri diversaj temoj: Kiel varbi pli da estroj; kiel engagxigi gejunulojn en la unuo; kiel uzi parencojn; valoroj de volontulado; kion fari pri malgranda loka grupo, ktp. Pri pli da informo rilata al agadoj ene kaj cxirkaux la Euxropa Domo bv rigardi la cxiutagan jxurnalon de EuroJam. Bezonata cxe EuroJam - Mastrumantoj pri Komunikiloj EuroJam ne estas la ununura Skolta evento en la Euxropa Skolta Regiono cxi somere, sed gxi estas granda ebleco diskonigi al la mondo la grandecon de Skoltismo: 12,000 geskoltoj el 52 landoj, tio ja estas novajxo. Gxi estas granda ebleco liveri grandkvalitan informon al lokaj/landaj komunikiloj pri Skoltismo. Se vi sxatus profiti cxi tion, kion vi faru estas nomumi Mastrumanton pri Komunikiloj. Vi kontaktigxu kun lokaj komunikiloj tuj, rakontu pri EuroJam, viaj kontingento kaj pretigoj; scivolemigu ilin. Se vi interesigxas ni povas helpi vin pri io ajn: tekstoj, fotoj kaj vidbendo. Vi ankaux povas nomumi junan Proparolanton (agxanta 14n-18n) kiu parolos al komunikiloj de via lando kaj tra Euxropo. Trejnadon kaj subtenon oni donos al cxiuj junaj Proparolantoj. Kion ni faras en Skoltismo estas novajxoj; diskonigi al la mondo kion ni faras plialtigos la profilon de Geskoltoj kaj influos la subtenon kiun ni ricevas. Sciigu al ni kiu estas via Mastrumanto pri Komunikiloj per retposxto mailto:mwalker@euro.scout.org aux telefono + 32 476 622575. JUNULARO KAJ PROGRAMO 4a Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj, Luksemburgio La 4a Euxropa Skolta Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj okazis de 29.05 al 05.06.2005 en Lultzhausen, Luksemburgio. Entute 66 partoprenintoj el 21 malsamaj landoj partoprenis la arangxon. La temo estis "Trenoj por Evoluo". Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj estas du el la diversaj "trenoj" por esplori: la kvalito de la programo kaj gxia livero; suficxa kaj bonkvalifikitaj plenkreskulaj rimedoj; konvena trejnado; adekvataj labormetodoj - cxi tiuj estas nur kelkaj temoj kiuj influas membraran evoluon. Krom la kutimaj Internacia Vespero kaj ekskurso multan laboron oni faris en diversaj laborsesioj, trejnsesioj kaj taskoj por internaciaj teamoj. Nova ero de cxi tiu Forumo estis la Retsesioj celantaj estrojn de Lupidoj, Skoltoj aux Roveroj implikitaj en evoluo/renovigado de la Junulara Programo kaj estroj laborantaj en mastrumado de Plenkreskulaj Rimedoj. Cxi tio estis tre sukcesa. Rezulte de tio novajn retojn oni formis. ROVERWAY 2006: Aligxoj malfermas baldaux, nova diskonigmaterialo disponeblas nun! KURAGXU INTERKONIGI! KURAGXU LA RENESANCON! Pretigoj por Roverway dauxras, kaj aligxoj malfermas la 1n de Septembro 2005 por teamoj de roveroj aux Arbargardantoj (de 5 al 15 personoj), agxaj de 16n gxis 22 jarojn. 100 vojoj pretas. Eblos baldaux elekti la vojojn por partopreni la unuan parton de la tendaro. Vidbendon kiu enkondukos la tendaron oni baldaux faros kaj multe da materialo en la Franca & Angla (inkluzive propagandiloj, brosxuroj, afisxoj) baldaux disponeblos cxe la retpagxo. (http://www.roverway.it/). Partoprenantoj de la Forumo povis paroli kun du organizantoj de Roverway. Tamen, cxiam eblos kontakti per retposxto la teamon de Roverway por iu ajn informo pri la evento (mailto:roverway@roverway.it). Bv noti ke la kunveno de la Kontingenta Cxefo datsxangxis. La nova dato estas 15a-16a Oktobro. La kunveno okazos en Loppiano (proksime de Florenco). Ni vidos vin tie. PLENKRESKULOJN NI BEZONAS Vi trovos mallongan raporton pri la 4a Forumo cxe "Junularo kaj Programo" Kerna Grupo pri Plenkreskulaj Rimedoj La Kerna Grupo pri Plenkreskulaj Rimedoj kunvenis dum la 4a Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj por pridiskuti la progreson faritan gxisdate en la kvar laborgrupoj: Plenkreskuloj en Skoltismo, Varbado, Rekono kaj Tendencoj. Precipe, estis multe da diskuto pri la bonega lancxo de EuroTrain, kiun oni diskonigos al asocioj tre baldaux. Detalan planadon por EuroJam, inkluzivante la pretigon de subtenaj klinikoj kaj kunveno de la Reto por Plenkreskulaj Rimedoj oni pridiskutis. Reto por Plenkreskulaj Rimedoj Dum la 4a Forumo, du sesioj de la Reto por Plenkreskulaj Rimedoj okazis. La unua intencis enkonduki la Reton por Plenkreskulaj Rimedoj, neformalan reton de profesiuloj pri plenkreskulaj rimedoj el la tuta Euxropo, kaj la dua estis planita por rigardi kiel la Reto por Plenkreskulaj Rimedoj disvolvigxos post ol la evento, tio estas kiel gxi povas subteni asociojn. Se vi volas implikigxi, aligxu al la reta komunumo de la Reto por Plenkreskulaj Rimedoj kiu trovigxas cxe: http://www.communityzero.com/arn Gejunuloj en Atendlistoj La Kerna Grupo pri Plenkreskulaj Rimedoj jxus disdonis cirkuleron al asocioj rilatan al gejunuloj en atendlistoj rezulte de mankoj de plenkreskulaj rimedoj. Gxis nun, reagojn oni ricevis kiuj indikas ke inter 50,000-70,000 gejunuloj nun ne eblas partopreni Skoltismon pro tiuj mankoj. La KGPR entuziasme ricevas informojn de asocioj kiuj ankoraux ne reagas. Asociojn oni kuragxigas plenigi la retan formularon cxe http://www.scout.org/europe ORGANIZO POR LA 21a JARCENTO Euxropa Jarcenta Fonduso 2006 Dum la lasta kunveno de la Euxropa Skolta Komitato la procezon pri la Euxropa Jarcenta Fonduso oni taksis. Oni decidis ke la findato por aligxoj estos sxangxata por doni tutan jaron al sukscesaj projektoj por ilia efektivigo. La nova findataro jenas: -Komenco de Julio 2005: alvoko por kandidatigxoj; -Mezo de Septembro 2005: findato por kandidatigxoj; -Novembro 2005: decido de la Euxropa Skolta Komitato kaj unua 80% pago; -2006: Efektivigo de la projektoj; -Februaro 2007: Reportado kaj lasta 20% pago (kiam oni plenumos cxiujn kondicxojn). La temoj pretigitaj far la Fonduso estas en la kadro de la strategiaj prioritatoj dum ili konsideras cxiujn rezultojn de la Monda Skolta Konferenco en Tunizio. Ankaux projektojn rilatajn al 2007 pri "Donacoj por Paco" oni konsideros. Cxiuj sukcesaj projektoj estos publikigataj en la retpagxon de la Regiono. Finfine sed ne malpli grave la aligxilon iomete oni sxangxos. MOBA, tempo por resumi kaj festi! La lasta evento de la Moba projekto okazis de la 10a gxis la 14a de Majo en la Serbia Nacia Skolta centro en Monto Rajac. Trejnado de trejnantoj okazis do dek personoj el Serbio & Montenegro, Bosnio kaj Hercegovino kaj Makedonio povis akiri diversajn praktikan konon, lertecojn kaj sintenojn pri livero de trejnado. La celo de la evento estis trejni personojn pri organizado kaj efektivigo de trejnadoj. La evento inkluzivis plurajn sesiojn pri interesaj temoj: koncepto de trejnado, teknikoj de trejnado, teknikoj de prezentado, planado kaj taksado de trejnadoj kaj seminarioj. La Teamo por trejnado inkluzivis tiujn, kiuj antauxe partoprenis trejnadojn kadre de la Moba projekto. La evento finigxis kun amika festo por la fino de la MOBA projekto. Albanio, Kunveno de Strategia Planado Beslidhja Skolta Albanio okazigis sian Kunvenon de Strategia Planado en Spille, 6a-8a Majon 2005. Estis 40 partoprenintoj (2 reprezentantoj el cxiuj Albaniaj cxefaj urboj). La laborsesiojn faciligis cxefe Johan Strid, kontaktulo de la Euxropa Skolta Komitato, kaj Milutin Milosevic, Faka Funkciulo, Euxropa Skolta Oficejo. La evento inkluzivis plurajn sesiojn, komence kun resumo pri la Misio de Skoltismo. Sekve, la partoprenintoj provis krei vizion pri Albanio post 5 jaroj kaj trovi la rolon kiun Skoltismo havos en Albanio. La kvaran sesion oni dedicxis identigi strategiajn prioritatojn kaj agadliston, kiu estas la vojo por atingi la vizion. La trian tagon oni dedicxis al formado de teamoj por strategiaj prioritatoj, same kiel difino de taskoj kaj devo por cxiu teamo. La Strategia Planadprocezo dauxros en Septembro, celanta produkti la planon fine de la jaro. Makedonio, Konstruado de nova strategio (2006-10) Ekde la 22a-24a Aprilo 2005, la Skolta Centro "Ohrid" denove estis la kunvenejo por reprezentantoj de cxiuj Skoltaj unuoj, Oficejo kaj Faka komitato de la Skolta Asocio de Makedonio (SIM) lancxi la Strategian Planadprocezon kaj evoluo de la nova Strategio de SIM. Partoprenintoj povis pridiskuti malsamajn aspektojn de la "malnova" Strategio kaj kiuj estos la prioritatoj de la nova Strategio de SIM. La programon oni disigis en la sekvaj temoj: Vizio, Misio, SMOT analizo, Strategiaj prioritatoj, Strategia teamo, Agadplano kaj Efektivigo. Dum la Laborsesio, malsamajn metodojn oni uzis, kiel auxdvideblaj prezentajxoj, laboro en diskutoj de malgrandaj grupoj, prezentado de la partoprenantoj, ktp. Prezidantoj de cxi tiu Laborsesio estis Milutin Milosevic, Faka Funkciulo en la Euxropa Skolta Oficejo, Julijana Daskalov, antauxa gxenerala sekretariino de SIM, nun reprezentantino de Kocka (tio signifas "Skatolo") - reto de sendependaj konsilistoj, kaj Igor Slavkoski, ankaux reprezentanto de Kocka kaj antauxa skolto. 28 Skoltestroj partoprenis, kiuj mastrumas la skoltajn unuojn, membroj de la Oficejo kaj la Faka komitato de SIM. Pollando Craig Turpie, la kontaktulo de la Euxropa Skolta Komitato por Pollando, vizitis Pollandon kun Diane Dixon, Prezidantino de la Euxropa Komitato MSA, de la 20a gxis 22a Majo 2005. Akompanata de la Deputito Cxefgvidanto kaj Internacia Komisiito, ili vizitis plurajn Geskoltajn agadojn kiuj okazis dum la semajnfino kaj povis pridiskuti plurajn temojn kun gejunuloj kaj plenkreskuloj loknivele. Aparta kunveno kun la Cxefaj Skoltaj kaj Internaciaj Komisiitoj okazis en Varsovio la Dimancxan vesperon por pridiskuti strategian evoluon. SKOLTISMA PROFILO Euxropa Skolta Fondajxo La Geamikoj de Skoltismo en Euxropo kunvenos en la Monda Skolta Konferenco. Dum la Monda Skolta Konferenco en Tunizo, la Geamikoj de Skoltismo en Euxropo kunvenos Lundon Sep. 5a je 12:15 por neformala evento. Cxiuj Geamikoj de Skoltismo en Euxropo estas tre bonvenaj cxeesti, kune kun novaj kaj eventualaj Geamikoj de Skoltismo en Euxropo renkontigxi por gxisdatigo, kaj bonveni la novajn Geamikojn de Skoltismo en Euxropo. Pli da informo rilata al la kunvenejo oni diskonigos enmane far la organizantoj de la konferenco. Alvoko por subteno: La projektoj de la Euxropa Skolta Fondajxo. Granda numero da ekscitigaj projektoj prezentitaj far la Skoltaj grupoj de Centra kaj Orienta Euxropo ankoraux sercxas malavarajn donantojn. Bv kontroli la retpagxon de la Euxropa Skolta Regiono (en "Skoltismo en Euxropo") pri pliaj detaloj kaj plena listo de tiuj projektoj. http://www.scout.org/europe VIVO DE LA MOVADO En Euxropo Konferenco por Centrestroj 2005 La celo de la Konferenco estas plifortigi kaj disvolvigi kunlaboron inter Geskoltcentrestroj kaj faciligi fortan laborrilatojn inter la personaro de tiuj Centroj. Dum la Konferenco ni rigardos defiojn - kiujn ni venkis, kiujn ni alfrontos estontece. Sesioj pri 'Angula Sxtono' okazos en 2007, kasstarigo, tempmastrumado, la esenca rolo de Geskoltcentroj en la evoluo de Geskolteco, laboro kun volontuloj. Signifa parto de la Konferenco estos laborsesioj kiuj povigos la partoprenontojn diskonigi kaj interkonigi spertojn kun aliaj partoprenontoj en pli malgrandaj grupoj. Findato por aligxoj estas 30a Junio 2005. Bv kontroli la retpagxon por plia informo: http://scout.kaleis.com/index.php?idsousrubrique=228 Francio - Euxro-Mediteranea Seminario, Oktobro 2005, Meylan Sekve al iniciato de EEDF kaj SGDF, la Franca Federacio de Skoltismo organizas Euxro-Mediteranean Seminarion de la 28a Okt gxis 3a Nov. La seminario fokusigxos pri la jena demando: "En la Euxro-Mediteranea situacio, kiun edukprogramon kaj alproksimigon oni aprobu por projektoj pri intersxangxo de gejunuloj". Gxi celas estrojn inter 18 & 30 jaroj spertaj pri gvidado kaj volantaj implikigxi en kreado de Euxro-Mediteraneaj projektoj. Partoprenontoj parolu kaj komprenu la Francan. Cxi tiun seminarion komencis la Geskoltoj de Francio kunlabore kun 6 asocioj de la jenaj landoj: Algxerio, Belgio, Francio, Libano, Portugalio, Tunizio. Gxin financas la "Euxro-Med junulara programo" de la Euxropa Unio. Pri pliaj detaloj bv kontakti Jean Amand Declerck (mailto:international@eedf.asso.fr) aux Laëtitia Berhault per +33 1 43 37 03 57 (mailto:projets.sf@free.fr). Cxirkaux la mondo Tunizio - 37a Monda Skolta Konferenco La kunveno de la Euxropa Skolta Regiono dum la Monda Skolta Konferenco okazos lundon 5a Septembro ekde 09.00 gxis 12.00. Cxi tiu kunveno estos ebleco ricevi raporton pri la Regionagado, pridiskuti nunajn temojn kaj simple amuzigxi! La tutan programon de cxi tiu kunveno oni publikigos via Europak. Norda Koreio - 13a Internacia Rover Moot (rovera arangxo), 11a gxis 16a Julio 2005, Mt. Geumgang Bv kontakti la Euxropan Skoltan Oficejon por pli da detaloj pri cxi tiu evento. mailto:eurobureau@euro.scout.org Azia-Pacifika - 25a Regiona Skolta Jxamboreo, Tajlando, 28a Dec 2005 gxis 3a Jan 2006 Bv viziti la retpagxon: http://www.aprjam25.org/ UTILA INFORMO -Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml -EuroPak, Euxropa Regiono: http://www.europak-online.net/ukeurop.html Tradukis Ricardo Carrillo Revizis Guido Ricci