EURO.SCOUT.INFO - NUMERO 27 - Majo 2005 Vizitu nian retpagxon: http://www.scout.org/europe PROFILO DE SKOLTISMO Ni bezonas vin - kaj vian projekton Bv helpi nin kolekti informon kiu helpos diskonigi Skoltismon en Euxropo: programa disvolvigo, sandiskonigo - cxefe ajna nuna agado. Cxu vi scias kion aliaj Skoltoj en Euxropo faras? Cxu vi volas scii? Ni sciu - sed cxu ni, cxu vi? Cxu vi elpensis, planis kaj organizis agadon kiu diskonigas Skoltismon en via regiono? Vi bone agas, do sciigu al ni tion kaj ni sciigos ilin. Ni sercxas vian projekton. Sendu al ni priskribajxon, fotojn, taksadon kaj GAJNU tre bonan premion. Cxiumonate ni diskonigos la projekton de la monato cxe la retpagxo kaj en nia elektronika jxurnalo Euro.Scout.Info. Sendu la resumon de via projekto al: asoellei@euro.scout.org, temlinio "MiaSkoltaAgado". Se vi havas ajnan demandon, bv alvoki Alex Sollei al +32 2 543 33 15 aux sendu e-posxton. Pri pli da informo: http://www.scout.org/europe - Strategiaj Prioritatoj - Profilo de Skoltismo - Skoltismaj rakontoj. Komunikado Scout.org/europe: Sciigu al ni vian opinion Efektiva interna komunikado estas baza por interkonigi la sperton de la regiono kaj evolui skoltismon; sed kiel fari cxi tion? Kiel ni povas komuniki pli bone, interkonigi informon? Tempo estas valorega, e-posxtaj enirujoj ofte superbordigxas, kion oni legu, kion oni forvisxu? Oni gxenerale agnoskas ke retpagxoj povas esti tre efektiva maniero komuniki kaj diskonigi informon; se oni uzas tion. Scout.org/europe estis lancxita post ol la ESR Konferenco pasintjare en Islando, kiel ofte vi uzis gxin ekde tiam? Cxu vi valoras gxin kiel rimedon? Cxu ni havu forumojn pri gxeneralaj temoj kaj/aux pri prioritataj temoj? Cxu la retpagxo estu flulinia kun pli da kontaktiloj al la mondaj retejoj? Cxu gxi enhavu plibonigitan sekcion pri agadoj tra Euxropo? Aux pagxon kun kontaktiloj por eniri sekciojn rilatajn al Programo, Plenkreskulaj Rimedoj, Skoltisma Profilo? En la venontaj semajnoj ni rigardos kiel ni povas plibonigi la retpagxon. Se vi sxatus interkonigi vian opinion, bv plenigi la retan demandaron kiu trovigxas sur la retpagxo de http://www.scout.org/europe . Dankon! Euxropa Skolta Fondajxo Geamikoj de Skoltismo en Euxropo, Wroclaw, Pollando, 13a gxis 16a Oktobro 2005 Surbaze de studoj en la Regiono Wroclaw de Pollando, Helene kaj René Karla planis - kune kun niaj amikoj de ZHP, Polaj Geskoltoj - alian bonegan semajnfinan kunvenon de Geamikoj de Skoltismo en Euxropo. La Geamikoj de Skoltismo en Euxropo kunvenos - lauxeble - la vesperon de Jxaudo Okt. 13a en ilia hotelo Wroclaw. Kun la hotelo kiel bazejo dum la venontaj 3 tagoj, René kaj Helene programis plurajn skoltajn kaj neskoltajn agadojn inkluzivante la cxiujaran renkontigxon de la Geamikoj de Skoltismo en Euxropo, la sabaton Oktobro 15n! Dimancxe posttagmeze, la grupo eliros, decidinte kie ili renkontigxos denove la 3n semajnfinon de Oktobro 2006. La prezo por cxi tiu granda sperto estos malpli ol EUR 300 (sen logxigo). Pli detala informo survojas, en la posxton, por cxiuj Geamikoj de Skoltismo en Euxropo, kaj cxiuj, kiuj ankoraux ne aligxas al Geamikoj de Skoltismo en Euxropo kontaktu René Karla (mailto:rene.karla@chello.at ) por ricevi tutan informaron. JUNULARO KAJ PROGRAMO ROVERWAY 2006 matematikumas 16a Jarcento: En Euxropo la 16a Jarcento estas la jarcento de Renesanco. La homo trovigxas en la centro de lia universo. 21a Jarcento: 500 jarojn poste, la Skolta mondo volas sperti novan Renesancon: Kuragxu interkonigi! Roverway 2006 okazonta en Italio ofertas defion: - 5000 gejunuloj, agxaj inter 16n kaj 22n, - 10 komencaj ceremonioj por rememori pasintecon kaj imagi estontecon. La ceremonioj okazos en: Milano, Turino, Venecio, Bologno, Piso, Romo, Napolo, Bario, Loreto kaj Katanio. - 100 "vojoj". Piedvagado tra tuta Italio, vizitonte la plej elstarajn lokojn de la "Bel Paese". - 1 tendaro, proksime de Florenco, kie la dua parto de Roverway 2006 okazos; cxi tie, cxiuj geroveroj interkonigos iliajn spertojn kaj iliajn kulturojn. Datoj: 6a- 14a Auxgusto 2006 Aligxoj: malfermas 1n de Septembro 2005 Kunveno de kontingentcxefoj: 7n de Oktobro -> La nomojn de la kontingentcxefoj oni sciigu al sekretario de FIS en Milano maksimume la 31n de Auxgusto 2005 (mailto:segreteria.milano@roverway.it ). Pri pli da informo: http://www.roverway.it/ ROVERWAY 2006, La urbo de Florenco Roverway 2006, la ununura Euxropa evento por gejunuloj agxaj 16n-22n okazos proksime de la urbo de Florenco, Italio. La simbola kadro de la evento estas "La Renesanco" kaj fakte Florenco estis meze de cxi tiu eksterordinara movado kiu progresigis arton, sciencon kaj kulturon. Jen mallonga rakonto pri cxi tiu grandioza urbo: Atestajxoj sugestas ke la teritorio de hodiauxa Florenco estis Etruska kolonio en la jaro 1000 AK. Oficiale la urbon oni fondis en la jaro 59 AK kaj estis nomita "Fiorentia" en la latina, kiam Cezaro donis la landon al liaj veterantrupoj. Dum la 12a Jarcento Florenco farigxis libera respubliko samie kiel grava ekonomia kaj politika centro. Inter la 12a kaj 14a Jarcentoj, Florenco prosperis. Famaj pentristoj (kiel Giotto) kaj gravaj arkitektoj (kiel Arnolfo di Cambio) multe kontribuis la urban evoluon. Dum la 15a Jarcento komencigxis la Medicina regado. Cosimo de'Medici faris pactrakton kun la du plej grandaj rivaloj de Florenco, Milano kaj Venicio, kaj tio venigis firmigon de la Florenca povo super la cxirkauxaj urboj kaj faris Florencon unu el la plej gravajn urbojn de la mondo. La filo de Cosimo, Lorenzo de'Medici, aliflanke, multe subtenis artistojn, tio helpis Andrea del Verrochio, Michelangelo Buonarroti, Leonardo da Vinci kaj aliajn plenumi siajn cxefverkoj. Kiam Lorenzo mortis en 1493, Niccolo' Machiavelli verkis "La Princo" honore de Lorenzo. Post la morto de Lorenzo la demagogo Girolamo Savonarola farigxis gravulo en la urbo. Savonarola volis ke Florenco farigxu "urbo de Dio" kaj kondamnis cxiajn luksojn, rezulte de tio okazis la publika bruligo de "blasfema" arto, inkluzive multaj unikaj pentrajxoj kaj raraj libroj. Kelkajn jarojn poste tamen, Savonarolan mem oni publike ekzekutis kaj bruligis. En 1530 Karlo 5a, rabadinte Romon, konkeris Florencon kaj reenpovigis Cosimo I de'Medici (postvenanto de la origina Cosimo). Cosimo I decidis komenci kolekti nebruligitajn pentrajxojn kaj kreis kelkajn famajn artkolektojn de Florenco. Meze de la 17a Jarcento Florenco farigxis denove centra fokuspunkto kiam Galileo Galilei disputis la tiame vaste akceptitan Kopernikan teorion (pri la suno cxirkauxanta la Teron) kaj arestis lin la eklezio. En 1737 la lasta Medici mortis kaj Florenco malrapide negravigxis, escepte de la jaroj 1865 kaj 1871 kiam gxi farigxis la cxefurbo de la regno de Italio. Hodiaux Florenco kalkulas preskaux duonmilionon da civitanoj, ankoraux gxi konservas multajn tradiciajn konstruajxojn, malgrandajn stratojn kaj grandajn placojn. Ne estas troigo diri ke Florenco kun gxiaj multaj muzeoj, antikvaj pregxejoj kaj statuoj estas unu el la plej grandaj kulturaj kaj artaj centroj en la mondo. 1986 estis deklarita la jaro de "la Euxropa arta cxefurbo Florenco". Preskaux cxiuj estas vidintaj fotojn de la "Davido" de Michelangelo aux fama Kupolo de Florenco. Pri pli da informo pri Roverway 2006, bv viziti http://www.roverway.it/ Eurojam, 29a Julio - 10a Auxgusto 2005 La plej granda Euxropa evento por gejunuloj ekde 1995, Eurojam malfermos gxiajn pordojn post du monatojn, en Britio. La pretigoj ekfinigxos kaj ni antauxvidas bonveni milojn da gejunuloj, el cxiu parto de Euxropo. La "Domo de Euxropo", areo dedicxita al la agadoj kaj projektoj organizitaj far la Euxropa Skolta Regiono, prezentas agadojn pri "Landoj de Aventuro" kaj "Euxropo por Vi", "Kafejo de Estroj" por debatoj, laborsesioj aux simple malstrecxigxi same kiel diversaj agadoj por gejunuloj, konkursoj, ludoj, ktp. Vi estas invitata viziti la Domon de Euxropo! Se vi estas juna partoprenonto, aux plenkreskula estro, cxiam io interesa okazos! Pri pli da detaloj, vizitu http://www.eurojam.org/ Skoltismo en Irlando, nova programo Skoltismo en Irlando (SI) entreprenas profundan ekzamenon de la ekzistantaj programoj (de la antauxaj asocioj); la novan programon, oni konstruas per la RAP alproksimigxo kaj oni esperas gxin plene lancxi en 2007. João Armando Gonçalves (kontaktulo por Irlando kaj respondeculo por la Prioritato Junularo kaj Programo) vizitis SI-n la 22n-24n Aprilo. Krom la kunveno okazinta kun la Cxef-Skolto kaj Cxefa Komisiito, li povis partopreni laboran sesion de la Komitato pri Nacia Junulara Programo kie la cxefa temo estis la Edukceloj de la Sekcioj. PLENKRESKULOJN NI BEZONAS Pontoj por Rekono - Diskonigi Rekonon de Junulara Laboro tra Euxropo Pontoj por Rekono estis Euxropa Evento organizita far SALTO kiu kunvenigis junajn laborantojn, trejnantojn, organizantojn de neformala kaj formala lernado, sociajn kunlaborantojn de la labormerkato kaj politikfarantojn, cele antauèc)nirigi rekonon de neformala lernado kaj junulara laboro. La Euxropa Skolta Regiono partoprenis cxi tiun eventon. Rekono de la trejnado kaj lernado kiun oni akiras per Skoltismo farigxas pli kaj pli grava por asocioj tra Euxropo, dum ili varbas kaj konservas plenkreskulajn rimedojn. Cxi tiun temon oni pli detale pritraktos en la 4a Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj. La Laborgrupo pri Rekono sekvos cxi tiun laboron. Se vi havas ajnan kontribuon, bv kontakti Pieter Willems: mailto:pwillems@worldnet.scout.org Pli da informo pri la evento trovigxas cxe: http://www.salto-youth.net/bridgesforrecognition/ Kunveno de Junularaj Konsilantoj de la Monda Skolta Komitato La unua kunveno de Junularaj Konsilantoj de la Monda Skolta Komitato okazis en Collevechio, Italio, de 15a gxis 17a Aprilo. Craig Turpie, la nomumita Junulara Konsilanto de la Euxropa Skolta Komitato kunigxis al reprezentantoj de cxiuj aliaj regionoj kaj partoprenis planadon de sesioj por la Monda Skolta Junulara Forumo. Cxi tion oni faris kune kun membroj de la plankomitato de la Monda Skolta Junulara Forumo. Aldone, cxiu Junulara Konsilanto laboris kun la diversaj strategiaj laborgrupoj antaux la Monda Skolta Komitato. Craig laboris kun la grupo pri Volontulado. ORGANIZO POR LA 21a JARCENTO Bulgario Craig Turpie, la kontaktulo de la Euxropa Skolta Komitato por Bulgario, vizitis Plovdiv de 22a gxis 24a Aprilo por renkontigxi kun la nacia teamo kiu respondecas por la evoluo de la strategio de la Organizo de Bulgara Skoltismo. Multan bonan laboron oni entreprenis pri difino de la strategiaj prioritatoj. Reprezentantoj de la OBS planas sekvi ilian laboron pri strategia evoluo kaj kresko dum la sub-regiona laborsesio pri strategio en Rumanio fine de Junio. Pri pli da informo pri OBS, vizitu la retpagxon: http://www.bgscouts.org/ Rumanio ONCR, Rumania Skolta Asocio kaj la Euxropa Skolta Regiono festis Kunlaboran Interkonsenton kiu celas subteni la asocion por alfronti nunajn kaj estontajn defiojn. La memorando pri interkompreno starigas serion da iniciatoj organizotaj la venontan jaron. João Armando Gonçalves (kontaktulo por Rumanio) kaj Radu Stinghe (Direktoro de la Junulara Programo de la Euxropa Skolta Oficejo) vizitis Rumanion la 12n-15n Majo por partopreni la Forumon de Lokaj Estroj. Kiel la unua evento de la Kunlaborado, la forumo liveris signifan informon pri la situacio de Skoltismo en Rumanio kaj multe kuragxigis la partoprenintojn dauxrigi la kunan laboron por la profito de ONCR. VIVO DE LA MOVADO ...En Euxropo Rumanio - magia lando Inter 1a kaj 11a Auxgusto 2005, la Rumaniaj Skoltoj invitas iliajn geamikojn el Euxropo partopreni internacian eventon, meze de Transilvanio. "Karpatika 2005" estas tendaro malferma al gejunuloj agxaj 15n-17n, anoj de rekonitaj Skoltaj Asocioj. La programo temas pri Rumanaj kulturo kaj tradicioj kaj aventuraj agadoj. Pli da informo trovigxas cxe http://www.carpatica2005.uv.ro/ aux per e-posxto al mailto:scoutdej@yahoo.com . ...Cxirkaux la mondo Tunizio - 9a Monda Skolta Junulara Forumo La 9a Monda Skolta Junulara Forumo okazos en Tunizio fine de Auxgusto kaj komence de Septembro. Asociojn oni kuragxigas certigi ke delegacioj partoprenontaj la Mondan Skoltan Junularan Forumon estas tre bone preparigitaj pridiskuti vastan temaron, inkluzivante cxefajn temojn kiuj estos: "Defioj por Junaj, Tutglobaj Civitanoj" inkluzivas: - Tutglobigxo - influo sur gejunuloj kaj niaj respondecoj kiel Skoltoj. - La Celoj de Jarmilo por Evoluo de UN - Kion ni povas fari kiel Skoltoj? - Influo de Skoltismo "Defioj en la Vivo de Gejunuloj" inkluzivas: - Defioj por gejunuloj kaj ilia profesia kaj persona estonteco - Nunaj problemoj kiujn trovas gejunuloj kun celo - La generacia brecxo "Defioj en Skoltismo" inkluzivas: - Temoj de la agendo de la Monda Skolta Konferenco, 2005 - La Strategiaj Prioritatoj - Disvolvigo de junulara engagxigo en MOSM UTILA INFORMO -Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml -EuroPak, Euxropa Regiono: http://www.europak-online.net/ukeurop.html ------------------------------ esperantigis Ricardo Carrillo Revizis Guido Ricci