EURO.SCOUT.INFO - NUMERO 26 - Aprilo 2005 Vizitu nian retpagxon: http://www.scout.org/europe 4a Euxropa Skolta Forumo (29.05 - 05.06.2005) LASTAJN TAGOJN POR ALIGXOJ! Pretigado de la 4a Euxropa skolta Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj survojas, kaj la internacia Planteamo kaj la Gastiga Komitato en Luksemburgio laboras forte por ke cxi tiu evento estos unika ebleco por landaj estroj implikitaj en junulara programo kaj plenkreskulaj rimedoj. La celo estas kunvenigi kiel eble plej multe da partoprenontoj, gravigante la Forumon kiel utilan sperton por cxiuj Euxropaj landaj skoltaj asocioj. Findato por aligxoj estas 30.04.2005 Pli da detaloj sur http://www.scout.org/europe MASTRUMADO DE LA REGIONO Cxi tiu tempo estis tre okupita en la Regiono, cxefe en sud-orienta Euxropo. Du gravaj kunvenoj okazis, samtempe, en Kotoro, Montenegro. La unua estis renkontigxo de Skoltoj de Kosovo el diversaj grupoj kiuj entreprenas Skoltismon tie. Ankaux nin renkontigxis la Ministerio pri Junularo en Kosovo, la Balkanaj Sunfloroj (loka almozfondajxo) kaj reprezentantoj de la Euxropa Skolta Komitato kaj personaro, kaj reprezentantoj de Geskoltoj de Francio kaj la Sveda Geskolta Konsilio. Cxiuj la partoprenintaj grupoj prezentigxis dum la kunveno, ekzamenis la bezonojn de la junularo en Kosovo, provis respondi al tiuj bezonoj per krea maniero kaj interkonsentis ke pluaj neformalaj kunvenoj okazu por kuragxigi komprenon. Aparte, la venonta kunveno ekzamenos evoluon kaj efektivigon de junulara programo. La dua kunveno kunvenigis reprezentantojn de la asocioj en Albanio, Bulgario, Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Makedonio, Rumanio, kaj Serbio & Montenegro. Post analizo de la bezonoj de junularo kaj Skoltismo kaj la reago de la Socio, partoprenintoj ricevis proponon por nova projekto subtenonta la lokan evoluon de Skoltismo, kunlabore kun du aliaj Euxropaj organizoj. Post longaj diskutadoj, la kunveno donis eventualan subtenon al la propono kaj petis informon pri la finaj proponoj por kapabligi asociojn decidi se ili implikigxos. Cxi tion oni interkonsentis kaj longan laboron oni entreprenis por certigi ke la projekta propono estis sugestita antaux la findato laux EU. La rezulton de la aligxo oni scios en Auxgusto. Konferenco pri Mastrumado de Personaro La Konferenco pri Mastrumado de Personaro okazis proksime de Gxenevo. Cxi tiu estas la cxefa ebleco por la tuta personaro de la Regiono kunveni, pretigi la bugxetan proponon konsiderotan de la Euxropa Skolta Komitato, entrepreni trejnadon, ricevi kaj interkonigi informon de la Centra Oficejo, kaj evolui la komunikadon de la Regiono. La personaro gxojis pro la cxeesto de la Regiona Prezidantino, Lidija kaj Dominique BĂ(c)nard, la Deputita Gxenerala Sekretariino de la Euxropa Regiona Oficejo. SKOLTISMA PROFILO Kunlaboro Ekstera Reprezentado Estas prioritato de la Euxropa Regiono plibonigi kaj kunordigi Skoltisman profilon kaj partoprenon en Euxropaj lokoj laux la interesoj viaj, tio estas, de la membroj de landaj Skoltaj asocioj. Cele al tio la Euxropa Skolta Komitato kaj la Brusela oficejo formulas komunan strategion kaj agadplanon por la ekstera reprezentado de la Regiono; cxi tio implikas kunordigi kaj subteni grupon de ses skoltoj respondecan por reprezenti la Regionon en diversaj lokoj. Ili renkontigxis la unuan fojon en Kipro la 12n kaj 13n Marto, por pridiskuti iliajn respondecojn kaj prioritatojn, inkluzivante kunvenon kun la EU Komisiito pri Sano, Markos Kyprianou. Ni cxiuj interkonsentas ke Skoltismo valore kontribuas al socio, tamen cxi tion ne opinias cxiuj anoj de gravaj kaj influaj instancoj. Ni prezentu Skoltismon al gxustaj personoj kaj per la gxusta maniero cele al starigo de la profilo kiun ni pensas Skoltismo meritas. Bv ne heziti kontakti min pri ajna temo kiun vi taksas grava pri tio: mwalker@euro.scout.org Euxropa Skolta Fondajxo Nova Estraro de la Euxropa Skolta Fondajxo La nove difinita Estraro de la Euxropa Skolta Fondajxo kunvenis unuafoje, fine de Januaro, en Kandersteg, Svislando. Messrs. RenĂ(c) Karla (Austrio), FrĂ(c)dĂ(c)ric Baudin (Svislando) kaj Jørgen G. Rasmussen (Danlando) dauxre estraranos kune kun David Jenny (Svislando), Jacqueline Collier (Svislando), Johannes Jonas (Germanio), Juris Ulmanis (Latvio), Olafur Asgeirsson (Islando) kaj Blaise Bachmann (Svislando, logxanta en Francio). La Estraron de ESF subtenas Marios Christou, vicPrezidanto de la Euxropa Skolta Komitato, David McKee Regiona Direktoro kaj Claudio Burkhard, regiona kasisto. Krome, la Estraro de la Euxropa Skolta Fondajxo profitas de la servoj de S-ino Nathalie Labar de la regiona oficejo en Gxenevo. La Estraron elektis por la venontaj kvar jaroj (2005 - 2008) kaj ili elektis RenĂ(c) Karla kiel vicprezidanton kaj kasiston. Jørgen G. Rasmussen dauxrigos sian laboron kiel prezidanto de la Fondajxo. Cxiujara Renkontigxo de la Geamikoj de Skoltismo Cxi jara Renkontigxo de la Geamikoj de Skoltismo en Euxropo okazos en Pollando, de la 14a gxis 16a Oktobro 2005. Pri pliaj detaloj bv kontakti RenĂ(c) Karla: rene.karla@chello.at JUNULARO KAJ PROGRAMO EuRo - Jambville 2005 EuRo - La Euxropa Kunveno por Roveroj kaj Roverestroj okazis inter la 10a kaj 13a Marto 2005 en la bela kadro de Château de Jambville, en la periferio de Parizo. 53 partoprenintoj, Roveroj kaj Roverestroj el 17 Euxropaj landoj kunvenis kaj pridiskutis la fonon por nova programkadro por la lastagxa sekcio en Euxropo. La Euxropa Rovera Unuo (la laborgrupo prizorganta difinon de nova propono) havas multe da utilaj informoj kaj sugestoj pri la bezonoj kaj deziroj de gejunuloj en Euxropo. La teamo renkontigxos dum la 4a Euxropa Skolta Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj (Luksemburgio, 28.05-04.06.2005) por pretigi la unuan skizon de la kadro, prezentotan al naciaj Skoltaj asocioj en Decembro 2005 por informado. La dua Euxropa Kunveno por Roveraj Komisiitoj (RoverNet II), planita por Marto 2006, provizos pluajn eblecojn por komentoj kaj sugestoj de NRO-j. La evento estis granda sukceso, fakte estis la unuan fojon kiam Euxropan kunvenon oni planis por gejunuloj kaj estroj de la samagxa sekcio, tio povigis cxiujn partoprenintojn interkonigi ideojn kaj starigi kunlaborojn. Euxropaj Teamoj - Junulara Programo La Euxropa Rovera Laborgrupo kunvenis en Marto, en Jambville, dum la EuRo Kunveno, kiam la novan programkadron por la lastagxa sekcio en Euxropo, same kiel la statuson de la Rimeda Pakajxo por Roveraj Komisiitoj oni pridiskutis. La Laborgrupo pri Disvolvigo de Euxropa Programo kunvenis komence de Aprilo, en Portugalio, por pridiskuti la planojn por la venontaj jaroj kaj la kunordigon de pluraj iniciatoj de la Euxropa Unuo kaj la Unuo pri Disvolvigo de Programo. Grandaj pasxoj tra ROVERWAY 2006 Kiel vi jam scias (vidu ESI 24), Roverway estos internacia evento por gejunuloj, agxaj inter 16n kaj 22n, kiu okazos en Italio de la 6a gxis la 14a Auxgusto 2006. Eblos aligxi al la evento ekde la 1a de Septembro 2005. Vojoj. La "Routes" (vojoj) implikos la partoprenontojn dum la unua parto de la tendaro. La junaj partoprenontoj piedvagos en malsamaj regionoj de Italio, tra vojojn de kulturo, arto, historio kaj spiriteco. La komunumoj (konsistantaj el 50 Roveroj de malsamaj Euxropaj landoj) disvolvigos ilian propran projekton dum cxi tiuj kvin tagoj de piedvagado. Tendaro. La dua parto de la tendaro okazos en Loppiano, nur 20 kilometrojn for de Florenco. Cxi tie, en Tuskano, estos pli facile renovigi la ideon pri Renesanco. La Renesanco ne estos nur la centra framo de la evento; gxi estos renovigita alvoko al gejunuloj entrepreni ilian centran rolon en la mondo, al graveco interkonigi konon, sperton kaj kulturon. "Kuragxu interkonigi" estos la temo de Roverway. Por akiri pli da informo pri Roverway 2006, bv viziti http://www.roverway.it/ Por pli da detaloj pri ajna aspekto de la Junulara Programo, bv sendi mesagxon al eurobureau@euro.scout.org PLENKRESKULOJN NI BEZONAS Dissendolisto de la Reto por Plenkreskulaj Rimedoj - Aligxu aux Perdu tion! Kiel sciigite en la numero de Januaro 05 de Europak, la Reto por Plenkreskulaj Rimedoj starigis e-posxtan dissendoliston por ebligi interkonigon de ideoj, defioj, sukcesaj rakontoj, ktp. Ni sxatus kuragxigi vian asocion aligxi al cxi tiu dissendolisto por certigi ke intersxangxoj de informo povas komenci. Por aligxi al la dissendolisto bv sendi e-mesagxon al: mailto:listserv@scoutnet.org kun la jena mesagxo en gxia enhavo: subscribe arn Euxropa Enketo: Gejunuloj en atendlistoj Mankon de plenkreskuloj oni ofte citas kiel unu el la barieroj al membrara kresko. Manko de plenkreskuloj povas lokigi gejunulojn en atendlistojn dum kelka tempo. Por esplori pri kiel vaste cxi tiu problemo ekzistas en la Euxropa Skolta Regiono, ni sxatus scii se via asocio havas gejunulojn en atendlistoj rezulte de mankoj de plenkreskuloj. Ankaux helpus scii kiujn klopodojn oni faris gxis nun por solvi la situacion en via asocio aux kion oni planas, ekzemple celaj varbsistemoj, ktp. Bv plenigi la mallongan retan demandaron cxe http://www.scout.org/europe/ EuroTrain - baldaux estos preta entrajnigxi! La Euxropa Skolta Regiono sxatus kuragxigi intersxangxon de trejnantoj inter asocioj tra Euxropo. Oni pensas ke la intersxangxo de trejnantoj provizas multajn bonegajn eblecojn interkonigi ideojn kaj nunajn praktikojn pri trejnado de plenkreskuloj en Skoltismo. Se trejnanto de asocio farigxas membro de planteamo en alian asocion por specifa trejnevento, la trejnanto disvolvigos profundan komprenon de la trejnpraktikoj de la gastiga asocio per diskutadoj kun aliaj membroj de la planteamo same kiel kun la partoprenontoj. Tial, EuroTrain estas relancxata kiel programo por intersxangxo de trejnantoj. Jussi Lares kaj Luca Zamberletti de la Laborgrupo Plenkreskuloj en Skoltismo estas laborintaj pri tio kaj gxin oni relancxos dum la 4a forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj en Luksemburgio fine de cxi tiu jaro. Pluajn detalojn oni ankaux diskonigos en EuroPak kaj sur scout.org/Europe Sidcxambro en EuroJam cxi tiun someron! La Euxropa Skolta Regiono havos "Euxropan Domon" en EuroJam cxi tiun someron. La Kerna Grupo pri Plenkreskulaj Rimedoj invitas cxiujn plenkreskulojn cxeestontajn EuroJam viziti la Sidcxambron de Estroj en la Euxropa Domo. Cxi tie vi povos scii kion la Euxropa Skolta Regiono faras por helpi Landajn Skoltajn Asociojn trovi la plenkreskulojn kiujn ili bezonas. Ni ofertos lokon kie vi povas eskapi dum unu horo proksimume, kaj amuzigxi! Ni povas doni konsilojn kaj ideojn pri temoj gravaj al estroj loknivele, kiel varbado kaj reteno de plenkreskuloj en Skoltismon. Se vi volas scii pli pri la Sidcxambro de Estroj en EuroJam, bv kontakti Mark Knippenberg: mknippenberg@euro.scout.org ORGANIZO POR LA 21a JARCENTO SubRegiona Laborsesio pri Strategia Planado Nune pluraj landaj Skoltaj asocioj en Centra kaj Orienta Euxropo trovigxas en malsamaj etapoj pri disvolvigo de strategio aux renovigo de strategio por ilia asocio. Dum vizitoj far membroj de la Euxropa Skolta Komitato kaj la Euxropa Skolta Oficejo oni identigis ke, pro diversaj kialoj, la strategia planadprocezo povas esti iomete defia. Cxi tiun eventon oni planis por respondi al la bezonoj identigitaj kaj petoj far landaj Skoltaj asocioj. La Euxropa Skolta Komitato decidis dum sia kunveno de Februaro 2005 ke laborsesion pri strategia planado oni organizu. Bv kontroli la retpagxon pri pliaj detaloj: http://www.scout.org/europe Hungario - Vizito al Hungario por kontroli progreson pri Strategia Planado Craig Turpie, la kontaktulo de la Euxropa Skolta Komitato por Hungario, vizitis Budapeston la 6n Marto por renkontigxi kun la Prezidanto de la Landa Komisiono kaj la Prezidanto de la Komisiono pri Strategia Planado por kontroli progreson faritan ekde Novembro rilate al disvolvigo de ilia Strategia Planadprocezo. Komisiono pri Strategia Planado estis starigata kaj gxi havas retpagxon cxe: http://www.cserkesz.hu/strategia/index.php La Hungara Skolta Asocio, kiel parto de gxia klopodo certigi ke multaj personoj el la tuta lando havos la eblecon implikigxi en la disvolvigo de la asocio, okazigas "Landan Konferencon pri la Estontenco de Skoltismo en Hungario", okazontan de la 22a gxis 24a Aprilo. VIVO DE LA MOVADO Cxirkaux la mondo: Novajxoj kaj Skoltaj Eventoj Egiptio, 8a Internacia Junulara Renkontigxo pri Kultura Intersxangxo, Gizo, 21a gxis 31a Auxgusto 2005. Partopreno en cxi tiu evento malfermas al cxiuj roveroj tra la tuta mondo kiuj plenumas la postulojn. Por kopio de la oficiala invitilo al cxi tiu evento, bv kontakti la Euxropan Skoltan Oficejon: mailto:eurobureau@euro.scout.org Norda Koreio - 13a Internacia Rover Moot (rovera arangxo), Mt. Geumgang, 11a gxis 16a Julio 2005. Findato: 30a Septembro 2005 Pri pli da detaloj, bv kontakti la Korean Skoltan Asocion: mailto:scoutshq@scout.or.kr Azia Pacifiko: 2006 Ora Jubileo de Skoltismo Por pli da detaloj pri cxi tiu festo, bv viziti la retpagxon de la Azia-Pacifika Regiono: http://www.scout.org/asiapacific Mongolio: 3a Mongolia Landa Jxamboreo, Landa Jxamboreo en Bayangol, Khentii Montaro, de 10a - 17a Auxgusto 2005 Pri pli da detaloj, bv kontakti la Oficejon de la Azia-Pacifika Regiono: mailto:wsb@apr.scout.org UTILA INFORMO -Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml -EuroPak, Euxropa Regiono: http://www.europak-online.net/ukeurop.html -------------------------------------------------------- Esperantigis Ricardo Carrillo Revizis Guido Ricci