EURO.SCOUT.INFO - NUMERO 25 - Februaro/Marto 2005 Monata bulteno de la Euxropa Skolta Regiono Vizitu nian retpagxon: http://www.scout.org/europe MASTRUMADO DE LA EÚROPA REGIONO Kunveno de la Euxropa Skolta Komitato, Gxenevo, 11a-13a Februaro 2005 La Kunveno de la Euxropa Skolta Komitato okazis en Gxenevo dum la semajnfino de la 11a gxis 13a Februaro 2005. La cxefaj tagorderoj estis: Ricevi raportojn pri la donacoj de la Jarcenta Fonduso faritaj en 2004. 16 projektojn oni reviziis laux la kriterioj pri prezentado kiun oni interkonsentis. Gxenerale, oni sentis ke multaj asocioj volis atingi tre altajn celojn kiuj ja estas malfacile atingeblaj. Do la komitato dauxrigas racian regon de la financoj de la Regiono, vianome, projektojn oni revizoros. La komitato zorge taksis la projektojn prezentitajn por la Jarcenta Fonduso 2005. 26 projektproponojn oni prezentis gxustatempe. Post ol ekzameni la proponojn, 15 projektoj ricevis fonduson sume $232,000. Aldone, la komitato interkonsentis asigni proks. $118,000 de la rezervajxoj ekstarigitaj por konservi la donacojn de la Jarcenta Fonduso. Cxi tiujn donacojn oni asignos al asocioj kiuj estis nesukcesaj en ilia donacaligxo sed montrigxis fruktodoneblaj kun malmulte da laboro. La komitato indikis ke la aligxprocezon oni retaksus por ke la estontajn projektojn oni konsiderus dum la Oktobra kunveno kaj bonsukcesaj projektoj havos preskaux tutan jaron por sia disvolvigo. La komitato rimarkis ke la Jarcentan Fonduson, post ol gxia komenco, revizoros Marios Christou. La komitato ricevis gxisdatigon pri la tablesploro kiun oni nun kompilas. La raporton oni finos en Aprilo, kaj poste la komitato pli bone decidos pri la estontaj iniciatoj pri kresko. La komitato komencis la planadprocezon de la Euxropa Skolta Simpozio en 2006. Cxi tiu estos grava evento kiu mezuros la sukceson, aux alie, de la ekzistanta Regiona Plano, dum gxi permesas plenan partoprenon en la disvolvigo de nova Regiona Plano por 2007 antauxen. La komitato konencis la decidprocezon pri la bugxeta asigno por la jaro komencigxanta Oktobron 2005. Cxi tion oni faris kune kun ekzaminado de ekzistanta financa situacio, raportoj pri la Financsubtena Grupo, raportoj pri la Euxropa Skolta Fondajxo kaj la labormetodoj de la komitato. Aldone, la komitato reviziis la kunvenojn de la kernaj grupoj kiuj okazis fine de Decembro kaj taksis ke gxi estis bonega komenco implikanta multajn asociojn en la laboro de la Regiono. La komitato reviziis la 4 strategiajn prioritatojn de la Regiona Plano, ricevis gxisdatigojn pri la ekstarigo de reto pri Plenkreskulaj Rimedoj (vidu malsupren), la venonta Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj, kaj la kvar laborgrupoj pri subteno de Plenkreskulaj Rimedoj; gxisdatigo pri la laboro de la Organizo por la 21a Jarcento, inkluzivante planojn por Strategiaj Laborsesioj, detala subteno por asocioj kaj interkonado de bona praktiko pri membrara kresko; por Junulara Programo emfazante la EuRon (la venonta kunveno por Roverestroj kaj Roveroj, la Forumo, implikigo en la programo de Eurojam kaj la disvolvigo de la junulara programo kaj laboro subtenonta la lastagxan sekcion; kaj fine la vasta celo de la laboro de Skoltisma Profilo inkluzivante revizadon de eldonajxoj, renovigi niajn kontaktojn kadre de eksteraj rilatoj, renkonti la atentojn de asocioj pri fondusa subteno far la Euxropaj institucioj kaj diskonigi la eblecojn rangaltigi la bildon de Skoltismo). La komitato konsideris propronon pri kuna projekto, kune kun aliaj Euxropaj institucioj subtene de Sud-Orienta Euxropo . Ili interkonsentis komenci konsultprocezon kun asocioj, agnoskante ke tempo estis mallonga. La komitato interkonsentis kun la nuna fokusigxo pri monda subteno al iniciatoj pri rekonstruado de Skoltismo kaj komunumoj kiujn atingis la Cunamo. Cxi tio montris kiel la Monda Skoltismo povas esti tre grava aganto. La komitato agnoskis la gravan laboron faritan de la Skoltoj kaj, nome de la Regiono, kontribuis favore de la Skolta Helpo al Cunamo kun $10,000. SKOLTISMA PROFILO Kunlaboroj & Rimedoj Financeblecoj de la Euxropa Komisiono, fokusigxo pri kunlaboro La financebleco de la Junulara Programo de la Euxropa Komisiono rimarkigas la eventualan valoron de kunlaboroj. Ekstarigo de kunlaboroj estas prioritato de Skoltisma Profilo; kunlaboroj permesas nin realigi projektojn per sintezo: interkonigitaj sperto, rimedoj kaj, kompreneble bezonoj kaj interesoj. Kunlaboroj povas okazi je loka, nacia aux internacia nivelo, simile, ili povas esti kun aliaj Skoltaj grupoj aux kun eksteruloj. Se vi havas bonan projekton kun evidentaj kunlaborantoj estos multe pli facile trovi kaj konvinki eventualajn financantojn. La financadon de la Junulara Programo oni proponos fine de Marto, tre ofte la aligxtempo estas strecxita. La Brusela oficejo volas helpi vin en: starigo de projekto; identigo de eventualaj kunlaborantoj; kaj negociado de eventuala financo. Bv viziti: http://europa.eu.int/comm/youth/program/call_action_5_en.html Kontaktu la Bruselan oficejon cxe relex@euro.scout.org JUNULARO KAJ PROGRAMO 4a Euxropa Skolta Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj, Luksemburgo, 29.05-04.06.2005 Cxi tiu fama euxropa evento celas helpi Landajn Skoltajn Asociojn evolui ilian junularan programon kaj plibonigi la mastrumadon de iliaj plenkreskulaj rimedoj. Findato por aligxoj: 30.04.2005 Bv viziti www.scout.org/europe por pliaj detaloj. Eurojam: Alvoko por Projektaj Respondeculoj Ekscita ebleco ekzistas por du tre kuragxaj kaj talentaj volontuloj aligxi la laboron de la dinamikaj teamoj kiel Projektaj Respondeculoj por Eurojam en 2005 kaj la 21a Monda Skolta Jxamboreo en 2007. Ili laboros en la sidejo de la Skolta Asocio en Gilwell Parko, Londono, gxis Eurojam, kiam la Jxamborea Oficejo translokigxos al la Jxamborejo en Hylands Parko. Elspezojn oni pagos por logxigo kaj subtenkostoj. Pri pli da informo kaj aligxilo - eniru: http://www.scouting2007.org/english/staff.php PLENKRESKULOJN NI BEZONAS Reto de Plenkreskulaj Rimedoj Laux novaj labormetodoj kiujn oni aprobis en la Euxropa Skolta Regiono, Reton de Plenkreskulaj Rimedoj oni ekstarigas por efektivigi la celojn rilatajn al la prioritato "Plenkreskulojn ni bezonas" same kiel oni identigis en la Regiona Skolta Plano 2004-2007. Se vi deziras kontribui al la disvolvigo de cxi tiu reto, bv viziti la retpagxon de la Euxropa Skolta Regiono por pliaj detaloj: www.scout.org/europe (Vidu "Strategiaj Prioritatoj") Por aligxi al la dissendolisto bv sendi e-mesagxon al: mailto:listserv@scoutnet.org kun la jena mesagxo en gxia enhavo: subscribe arn Kontrolu la sekcion pri "Junularo & Programo" por detaloj pri la 4a Euxropa Skolta Forumo pri Junulara Programo & Plenkreskulaj Rimedoj. FORAJ ATINGOJ NOVA FINDATO!: Euxropa Seminario pri Subtenado de Projektoj pri Loka Evoluo, Portugalio, 2a-8a Aprilo 2005 Ni felicxe informas vin ke la findato por aligxi cxiu tiun eventon oni plilongigis gxis la 12n de Marto. Pri pli da detaloj kaj aligxiloj, bv viziti: http://www.scout.org/europe VIVO DE LA MOVADO Cxehxio, raporto pri la Gxenerala Asembleo, Februaro La Euxropa Skolta Komitato estis invitata partopreni la Gxeneralan Asembleon de JUNAK okazinta la 19n/20n Februaro. João Armando Gonçalves, la kontaktulo de ESC por Cxehxio parolis al pli ol 500 partoprenintoj kiuj cxeestis cxi tiun gravan eventon kaj okazigis kelkajn kunvenojn kun la respondeculoj por Junulara Programo kaj Komunikado, kunlaborante. La Asembleo elektis novan Personaron kaj aprobis Cxarton kiu estos fundamenta dokumento por difini prioritatojn de JUNAK por la baldauxa estonteco. Kurso Malkovro de Skoltoj de la Mondo, Francio, Julio 2005 Bécours, nacia centro de Eclaireuses Eclaireurs de Francio lancxos de la 21a gxis 25a Julio 2005, eksperimenton pri starigo de kurso Malkovro de Skoltoj de la Mondo, la unua etapo en la Premio Skoltoj de la Mondo. Kvin agadtagoj pri 2 temoj, Medio kaj Subtenebla Evoluo por povigi la partoprenantojn atingi serion da edukceloj. La partoprenantoj de Malkovro de Skoltoj de la Mondo povos volontuli minimume dum du semajnoj plentempe laborante. Plurajn laborpriskribojn oni pretigas kaj oni diskonigos baldaux. Pri pli da informo kontaktu Pascal Lartigue en +33 5 65 47 69 76 aux becours@eedf.asso.fr "Røros 06", landa jxamboreo, Norvegio, Auxgusto 2006 La YWCA-YMCA Geskoltoj de Norvegio plezure invitas vin partopreni ilian venontan nacian jxamboreon kiu okazos de Julio 30a gxis Auxgusto 5a 2006 en Røros, Norvegio. La tuta programo ankoraux ne pretas, sed estos tipaj geskoltaj agadoj kiel esplorado, tendaroj, piedvagado, entenda dormo kaj multe pli. Ankaux estos eblecoj rondvojagxi tra la bela vilagxo de Røros - unika vilagxo kiun trovis inda kiel Monda Heredajxo la UNESCO en 1980. Se vi havas ajnan demandon, bv kontakti la Internacian sekretariinon Maria Rygge cxe maria@kfuk-kfum-speiderne.no aux la Jxamborean sekretariinon Mari Hørstad cxe mari@kfuk-kfum-speiderne.no La Anserreto, seminario por personaro de centrokampoj, Buitenzorg, Nederlando 24a-28a marto 05 La Anserreto celas plibonigi la kvaliton de mediaj, naturaj kaj kulturaj agadoj en la Euxropaj Geskoltaj Centroj per interkonigo de ideoj, agadoj kaj informo. Gxin oni komencis dum la 7a Euxropa Konferenco de Geskoltcentrestroj en Rieneck, kaj gxi tre proksime rilatas al cxi tiu konferenco. Centroj kiuj estas parto de la reto interesigxas pri mediaj, naturaj kaj kulturaj agadoj. Kontaktu Panjo Ansero: Ingeborg Agterberg cxe http://www.buitenzorg.scouting.nl/ Pli da informo cxe : http://www.goosenetwork.org/ 25a Azia-Pacifika Regiona Jxamboreo, Tajlando, 28a Decembro 05 gxis 3a Januaro 06 La retpagxo de la 25a Azia-Pacifika Regiona Jxamboreo nun plene funkcias! Bv viziti http://www.aprjam25.org/ aux sendu mesagxon al wsb@apr.scout.org 9a Internacia Islama Skolta Konferenco, Septembro 05 La Internacia Unio por Islamaj Skoltoj plezure invitas vian asocion partopreni la 9n Islaman Skoltan Konferencon. 6a Internacia Islama Skolta Jxamboreo, Aprilo 2005 Pri pli da detaloj rilataj al ambaux eventoj, bv kontakti: eurobureau@euro.scout.org 13a Auxstralia Evento por Roveroj (Venture), 3a-14a Jan 06 Skoltoj Auxstralio felicxe invitas cxiujn elekteblajn membrojn de via organizo cxeesti la venontan Landan Eventon por Roveroj (Venture). Venture estas la plej granda evento por arbargardistoj en la Auxstralia landa kalendaro kaj okazas cxiun trian jaron. Bv viziti http://www.venture.scouts.com.au/ UTILA INFORMO -Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml -EuroPak, Euxropa Regiono: http://www.europak-online.net/ukeurop.html Esperantigis Ricardo Carrillo Revizis Guido Ricci