EURO.SCOUT.INFO - NUMERO 24 - Januaro 2005 Monata bulteno de la Euxropa Skolta Regiono Vizitu nian retpagxon: http://www.scout.org/europe SKOLTA HELPO AL CUNAMO Malmultaj estus imaginaj ke 2004 finigxis per la ruinigo kauxzita de la Cunamo la 26n Decembro. Vivperdo en multaj landoj, kaj cxerpo el diversaj kulturoj, venigis multan malgxojon kaj ni pensadas pri la atingitoj. Niaj agadoj ankaux fokusigxis pri urgxa kaj longdauxra subteno. Cxi tiu estas la fono de la starigo de Skolta Helpo al Cunamo. Plenaj detaloj troveblas cxe www.scout.org kaj uloj kaj Asocioj estas kuragxigitaj diskonigi la mesagxon pri tio, kion faras Geskoltoj kaj kion ili dauxre faros por helpi lokan disvolvigon. Kelkfoje ni sentas nin senhelpaj alfronte al cxi tiu malfelicxo. Kiel ano de la granda Skolta familio, ni ja povas agadi en cxi tiu kaj multaj aliaj situacioj. Ni ne estas helpinstanco, sed ni koncernas al la disvolvigo de junularo ene de la principoj de Skoltismo. Rigardu www.scout.org nun kaj agu TUJ! MASTRUMADO DE LA EÚROPA REGIONO Novaj oficistoj nomumitaj Cxi tiun monaton ni vidas la laborkomencon de niaj du novaj Direktoroj Mike Walker en Bruselo pri Komunikado kaj Eksteraj Rilatoj, kaj Mark Knippenberg en Gxenevo pri Plenkreskulaj Rimedoj. Ni gxoje bonvenas ilin dum ili rapide laboras en siaj laborareoj. Mike: Mi plezure laboras en la Brusela oficejo, kaj antauxvidas nian kunan laboron. Estas prioritato de la Brusela oficejo ekstarigi kaj dauxrigi bonan komunikadon kun la landaj oficejoj kaj estroj, faciligante vian eniron al Euxropaj rimedoj kaj kreado de ireblaj kunlaboroj. Se vi pensas ke mi povas helpi vin aux se vi havas ideojn pri la plej efika kontaktmaniero, bv ne heziti kontakti min: mwalker@euro.scout.org www.sionnach.org/ (mia jxusa skolta engagxigo) PROFILO DE SKOLTISMO Kunlaboroj Monda Banko: 2005 Somera Interniga Programo Aligxilojn oni akceptas por la 2005 Somera Interniga Programo, kiu malfermas al studantoj el landoj kiuj anas al la Banko. La celo estas oferti al sukcesaj kandidatoj eblecon plibonigi iliajn lertecojn, kaj oferti la sperton labori en internacia etoso. Por esti elektebla, kandidatoj havu studentnivelon kaj estu registrita en plentempa poststudenta programo (cele al magistra grado aux al PhD), plananta reveni al universitato plentempe. Cxi tiu programo kutime sercxas kandidatojn en la agadkampoj de Ekonomio, Financoj, Homa Evoluo, Sociaj Sciencoj, Agrikulturo, Disvolvigo de Medio kaj Privata Sektoro, kaj rilataj agadkampoj. Regado de la Angla estas nepra. Antauxa grava laborsperto pri komputilajxoj estas utilaj, same kiel konoj pri lingvoj kiel Franca, Hispana, Rusa, Araba, Portugala aux Cxina. La Banko pagas lauxhoran salajron kaj la plimulto de postenoj trovigxas en Vasxingtono. Pri pli da informo vidu: http://lnweb28.worldbank.org/hrs/careers.nsf/lookup/ Euxropa Seminario pri Subtenado de Projektoj pri Loka Disvolvigo - novaj datoj La Euxropa Kuna Seminario pri Subtenado al Projektoj pri Loka Disvolvigo pro la okazigo en Marto 2005 okazos do en Portugalio de la 2a gxis la 8a Aprilo 2005. La invito disponeblos en la venonta reta eldono de Europak: www.europak-online.net Euxropa Skolta Fondajxo Nova Teamo Dum la Teama kunveno, de la ESF, Nov 13n, 2004, en Gxenevo, Messrs. Andreas Henrici, Per Hylander, Christer Person kaj Gilles Vermot Desroches, post multaj jaroj de subteno (proks. 30), malanigxis de la Teamo de ESF. Pri la Euxropa Skoltismo, Jørgen G. Rasmussen, Prezidanto de la ESF, esprimis grandan "Dankon" nome de la Regiono pro la bonega laboro farita. La Euxropa Skolta Fondajxo ja laboris bonege dum kvarjara laboro de recenzo. David Jenny, Jacqueline Collier, Johannes Jonas, Juris Ulmanis kaj Olafur Asgeirson estis elektitaj kiel novaj Teamanoj, kaj kune kun Frederic Baudin, René Karla kaj Jørgen G. Rasmussen servos kiel Teamanoj por la Euxropa Skolta Fondajxo. Aldone, la Teamo bonvenis Marios Christou (Vicprezidanto, Euxropa Skolta Komitato), David McKee (Direktoro, Euxropa Skolta Regiono) kaj Claudio Burkhard (Honora Kasisto, Euxropa Skolta Regiono) kiel eksoficialaj membroj. Blaise Bachman, la Regiona direktoro pri Financoj kaj Administrado dauxre servos kiel tre efika sekretario por ESF. Tre forta nova teamo, kiu, surbaze de atingoj de la antauxa Teamo, dauxrigos la disvolvigon de la Euxropa Skolta Fondajxo, kaj gxiaj programoj pri "Amikoj de Skoltismo en Euxropo". Honora Teamano de la ESF Dum la Novembra kunveno de ESF Dr-o Andreas Henrici estis elektita kiel Honora Teamano de la Euxropa Skolta Fondajxo. Andreas estas la unua persono iam elektita por cxi tiu honora posteno. Dum la tuta tridekjara historio de la ESF, Andreas Henrici estis Teamano, kaj fakte, tre aktiva ano. Danke al lia vasta legxa kono kaj sperto, kaj lia tre alta starigo de skoltismaj valoroj, la ESF profitis -multe- je lia aktiva engagxigo favore al la Euxropa Skolta Regiono. GEJUNULOJ KAJ JUNULARA PROGRAMO Internacia Kreiva Seminario, Germanio Inter 20.03.2005 - 28.03.2005, cxe Mansfeld Castle, Germanio, Verband Christlicher Pfadfinderinnen und Pfadfinder (VCP) organizas alifoje la "Internacian Kreivan Seminarion" (IMWe), eventon por Roveroj/Esplorantoj/Arbargardantoj kiuj agxas 17n-25n. Ankoraux restas kelkaj lokoj disponeblaj kaj anoj de cxiuj Euxropaj asocioj estas invitataj aligxi. Pli da informo cxe http://http://www.imwe.vcp.de/ Skoltismo kaj Apartensenso, UAE 1-9 Aprilo 2004, Sharjah Sekve al tuja posxto al Internaciaj Komisiitoj, niaj kolegoj en la Araba Regiono maltrankviligxas pri tio ke ili ne ricevis aligxilojn el Euxropo. La celoj de la evento, kiel konsilite de la Oficejo de la Araba Regiono estas emfazi la gravecon de Skoltismo ekzaltante al apartensenso en la komunumo, kaj enkonduki la modernajn aspektojn de Emiriaro. Oni disdonis 10 senkostajn biletojn, kaj oni petas kandidatigi 10 virajn Roverskoltojn aux ekvivalentojn, agxantaj inter 18n kaj 22n, el 10 malsamaj Asocioj. Prioritaton oni donos al bonhavaj Asocioj, kaj al partoprenontoj kiuj antauxe ne partoprenis en similaj eventoj. Ili povu komuniki en la Angla kaj ricevu la aprobon de ilia Internacia Komisiito. Agadoj enhavos - La Seminarion, oficialan inauxguron de nova tendaro en Sharjah, vizitojn al la plej elstaraj vidindajxoj kaj muzeoj en la Emiriaro, prezentante modelojn de civitana servo. Tiuj Asocioj interesigxantaj montru ilian intereson al la Euxropa Skolta Oficejo tre rapide por esti elektebla al unu el la senpagaj biletoj. Cxi tiu estas tre malavara oferto kaj oni profitu gxin rapide. Aligxu per retmesagxo sendota al euro.bureau@euro.scout.org PLENKRESKULOJN NI BEZONAS Internacia Tago de Volontulo, 5n Decembro 2004, alvoko por informoj La Internacian Tagon de Volontulo oni festis tutmonde la 5n Decembro kaj malsamajn agadojn oni organizis en pluraj landoj. La Monda Skolta Oficejo sxatus scii se vi havas informon pri agadoj aux projektoj disvolvigitaj far skoltoj en via lando cxi tiun tagon. Cxi tiun informon oni sendos al Volontuloj de Unuigxintaj Nacioj, ni kune laboras cele al trovo de manieroj kunlabori. Dankon pro via helpo! Bv sendi ajnan informon al Andres Morales, amorales@world.scout.org VIVO DE LA MOVADO 25a Azia-Pacifika Regiona Skolta Jxamboreo, Tajlando, 28n Dec 2005 - 3n Jan 2006 Por gxia 25a Skolta Jxamboreo, la APR Regiono elektis la temon "Skoltismo: La Vojo al Paco". La Jxamboreo estas organizita por gejunuloj agxantaj inter 12n kaj 17n kaj okazos en Chonburi, en bela strando de la Golfo de Tajlando. "Frua Kotizo" disponeblas gxis Junio 2005. Pri pli da informo: wsb@apr.scout.org Tera Energio: Internacia Jxamboreo en Islando, 19n-26n Julio 2005 Venontsomere estos internacia Jxamboreo en Islando. La Jxamboreo okazos en bela areo - la Skolta Centro Úlfljótsvatn - 45 minutojn for de la cxefurbo Reykjavík. La temo de la Jxamboreo estas "Tera Energio" kaj la organizantoj antauxvidas inter 3 kaj 5000 partoprenontojn, teamanojn kaj aliajn gastojn. Pri pli da informo vizitu www.scout.is/jamboree aux sendu retposxton al jamboree@scout.is FORAJ ATINGOJ Donaca Programo, Monda Banko La Monda Banko-grupo havas donacprogramon nomatan Donacoj Afablaj Internacia. Jenas malgranda enkonduko pri la programo: Resumo pri la Donacprogramo. Per cxi tiu programo la Monda Banko donacos uzitajn komputilojn, oficejan aparataron, mendojn kaj meblaron por helpi neprofitajn/NRO-jn trovitajn en Metropola Vasxingtono, D.C., landojn kie la Monda Banko havas rimedojn kaj aliajn landojn kie signifa bezono por teknologio ekzistas. Neprofitaj/NRO-j, kiu liveras programojn aux servojn en la sekvaj areoj: edukado (K-12), labortrejnado, eblecoj por gejunuloj, patrina kaj infana sanstato, plenkreskula klereco/mentorado kaj aliaj krizaj sociaj servoj por komunumo kun 501(c)(3) aux ekvivalenta neprofita statuso en la lando kie ili trovigxas, estos specoj de organizoj kiuj eblas ricevi kontribuojn. La unua fazo de la donacprogramo estas survoje. Dum la jxusa programlancxo cxe la Gejunulara Klubo, la Monda Banko donacis la unuajn sistemojn al neprofitaj organizoj en la Metropola Areo D.C. Bv viziti la sekvan kontaktilon: http://www.giftsinkind.org/worldbank.asp UTILA INFORMO -Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml -EuroPak, Euxropa Regiono: http://www.europak-online.net/ukeurop.html