EURO.SCOUT.INFO - NUMERO 23 Nov/Dec 2004 Monata bulteno de la Euxropa Skolta Regiono Vizitu nian retpagxon: http://www.scout.org/europe MASTRUMADO DE LA EÚROPA REGIONO Kunveno de la Euxropa Skolta Komitato La Euxropa Skolta Komitato kunvenis en Bruselo de la 19a gxis 21a Novembro. La cxefaj labortemoj inkluzivis: aprobadon de petoj de LSA- anoj partoprenontaj en la Regiona laboro. Proksimume 60 petojn oni ricevis, kies 50% de maksimime 30jaragxuloj. Specife oni aprobis la aligxon al la kernaj grupoj, proponita far la koncerna Komitatano, kaj cxiujceteraj aligxoj formos la subtenajn retojn por la kvar regionaj prioritatoj. La kernaj grupoj kunvenos unuafoje la lastan semajnfinon de Januaro 2005 cxe la Internacia Skolta Centro Kandersteg. La Komitato diskutadis pri la specifaj labormetodoj kiujn gxi uzos por plenumi la Regionan Planon. Diversajn grupojn oni uzos. Cxi tio bezonos aldonan konsideron pri komunikaj metodoj, pliuzante elektronikajn metodojn kiel la retpagxon kaj la ilon FirstClass uzatan de la Monda Skolta Oficejo. La Komitato ricevis reagon el la kunlabora projekto kun la Skolta Asocio (Britio), inkluzivantan la eblecojn por esplorado dum EuroJam, specifan subtenmaterialon por Asocioj, laborsesiojn, diskonigon de regionaj iniciatoj, kaj plialtigon de la profilo de Euxropa Skoltismo. La Komitato ricevas kuragxigan gxisdatigon far la Direktoro kaj la Mastrumanto de Euxrojam. La Komitato ricevas komencraporton en la esplorado pri junularanigaj tendencoj far la jxus nomumita esplora oficisto kaj konsideris manierojn per kiuj oni disvolvigos la esplormetodologion. La Komitato konsideris detale la estontan subtenon al Sud-Orienta Euxropo. Gxustatempe, oni kunvokos kunvenon de cxiuj gravaj Asocioj por ke tio estu plene partopreniga procezo disvolviganta estontan strategion. La Regiono dauxrigos kaj pligrandigos la rolon de la Faka Oficisto Oni konsideris la finan raporton pri la projekto Moba dum la projekto atingas siajn taksadan kaj profitan etapojn. La Komitato ricevis la revizoritajn kontojn por la Regiono, resumon pri la interna revizorado, taksadon pri la kvarjara laboro de la eliranta Teamo de la Euxropa Skolta Fondajxo kaj konsideris la taksadon de la donacoj de la Jarcenta Fonduso disdonitaj gxis nun. Novaj oficistoj nomumitaj Sekve al jxusa varbprocezo, la du vakaj postenoj cxe la Euxropa Regiona Oficejo plenigxis. Mike Walker el Irlando farigxos la Direktoro de Komunikado kaj Eksteraj rilato,j dejxoronta en Bruselo kaj Mark Knippenberg nune laboranta en Kandersteg, sed el Nederlando, farigxos Direktoro de Plenkreskulaj Rimedoj. Ambaux enpostenigxos en Januaro 2005. SKOLTISMA PROFILO Kunlaboroj Euxro-Med Junulara Platformo, 3a Celkunveno, 25a Feb - 1a Marto 2005, Tunizo La Euxro-Mediteranea Junulara Platformo celas krei reton de cxiuj, kiuj laboras pri junulara fako en Euxropo kaj Mediteraneo. Gxi disponigas plurajn retrimedojn kiel helpon pri kunlabortrovado, financadon de internaciaj projektoj, Revuon trilingvan, forumon por diskutado, kaj profilojn pri la situacio de junularo en cxiu lando. Gxi invitas ankaù nin anigxi cxi tiun kreskantan familion. Cxi tiu estas la nurunua maniero per kiu ni povas ricevi gxisdatigojn kaj invitojn por niaj agadoj. Aligxu per: http://www.euromedp.org/en/join.asp La celo de Celkunvenoj estas kunigi aron da landoj kiuj alfrontas similan situacion kaj trovi komunajn solvojn. Cxi tiu celas kunigi gejunulojn el Euxropaj landoj malplej reprezentataj en la Euxro-Med Junulara Programo kun siaj Mediteraneaj komplementuloj, por pliigi siaj laboro kaj partopreno. La Kunveno estas malfermita al gejunuloj el Algxerio, Danio, Egiptio, Irlando, Israelo, Libano, Luksemburgio, Maroko, Palestinio, Sirio, Tunizo, kaj Turkio. Oni espektas 2-3 partoprenontojn po lando. Aliajn similajn kunvenojn kun aliaj grupoj da landoj estas planataj. La Platformo pagos por la mangxoj, logxado, kaj la tuta kosto de la programo, kaj 80% de internacia vojagxkosto. Informo kaj aligxoj: http://www.euromedp.org/ Findato: 3a de Januaro 2005. Eksteraj Rilatoj "La Bildo de Junularo ene de la Junulara Programo", Genevo, Svislando, Nov 2004 18 partoprenintoj cxeestis kunigan seminarion kiu nomigxis "La Bildo de Junularo ene de la Junulara Programo: cxu alpreno aux eksterlso?", kiu okazis en Gxenevo de la 26a gxis la 29a Novembro. La cxefa celo de la seminario estis pririgardi la rilaton inter la bildo de geskoltismo kaj la agadoj kiujn oni ofertas al junularo, kaj analizi nivelon de alpreno aux eksterlaso de nova publiko. Kun la helpo de sociologo kiu analizis la cxefajn kulturan kaj socian tendencojn en la Euxropa socio, la trejnantoj helpis la partoprenintojn analizi la rilatojn inter la bildo de organizoj kaj la junulara programo starigita per diversaj agadoj kaj la subteno far plenkreskuloj. La programon preparis Richard Amalvy, Direktoro de Eksteraj rilatoj cxe la Monda Skolta Oficejo, Suvi Erjanti, de Geskoltoj el Finlando kaj Denis Vande Putte, de Katolikaj Geskoltoj el Belgio. Radu Stinghe, Direktoro de Junulara programo por la Euxropa Skolta Regiono, faris prezentadon pri RAP kaj Plenkreskulaj Rimedoj. La programo de cxi tiu seminario inkluzivis specialan tagon pri la temo "Cxu skoltisma bildo estas iluzio?" kiu ebligis la partoprenintojn pensi "kiel magiistoj", kun la helpo de profesia iluziisto kiu uzis magiajn trukojn por bildigi merkattemojn. Cxi tiun novan trejnalproksimigon oni uzis kiel ilo por komenci debatojn. Euxropa Skolta Fondajxo La Amikoj de Skoltismo en Euxropo (ASE) kunvenis en Slovakio. Dum la longa semajnfino, Oktobro 15a gxis 17a, proks. 34 Amikoj de Skoltismo en Euxropo kunvenis en Slovakio por sia 6a jara renkontigxo. Cxi tiu estis tre bonsukcesa evento, kie la varman gastamon de Slovakio oni multe gxuis. La ASE povis prikonstrui amikecojn kaj ekkoni Slovakiajn Skoltojn. Ni estis vere bonsxancaj ricevi gvidadon, plej profesian, far Internacia Komisiito de Slovakia Skoltismo. Krome novan aron da "Malgrandaj Euxropaj Projektoj" prezentis B. Bachman -el la Euxropa Skolta Oficejo- kiu celis konvinki kelkajn anojn de la ASE subteni plurajn projektojn rimarkitajn! Aliajn prezentas surloke la ASE Dum la lasta vespermangxo, la Prezidantino de la Euxropa Skolta Komitato faris tre impone gravan paroladon. Cxi tiun Renkontigxon mastrumis Rene Karla, viceprezidanto de la Euxropa Skolta Fondajxo, helpe de forta kunlaboro far la landa Skolta asocio. La venonta renkontigxo okazos la 14n gxis la 16n oktobro 2005 en Pollando. Pri pli da informo, bv kontakti la ESF: fondation@euro.scout.org JUNULARO KAJ PROGRAMO RoCoReKi La dua kunveno de la redakta teamo pri Rimeda Pakajxo por Roveraj Komisiitoj okazis en la Euxropa Skolta Oficejo, Gxenevo, dum la semajnfino 5a-7a Novembro. La teamo evoluigis la enhavon de la pakajxo, kiun oni planas por helpi Roverajn Komisiitojn starigi efikan junularan programon por gejunuloj en la Rovera sekcio aux lastagxa sekcio kie ne ekzistas Rovera sekcio. La redakta teamo de RoCoReKi konsistas el: Joao Armando P. Gonçalves Craig Turpie Johanna Virkulla Krasanka Majer Laura Galimberti Radu Stinghe ICT en Junulara Programo La Euxropan Skoltan Komitaton estis invitata interveni dum la laborsesio de la Azia Pacifika Regiono pri ICT en Junulara Programo de 13a-17a Oktobro. La laborsesio, kiu kunigis multajn homojn el malsamaj asocioj tra la Azia Pacifika Regiono, renkontigxis en Tokio por konsideri kiel ICT povas subteni la disvolvigon de junulara programo, ambaux de enhava kaj trejnanta perspektivo. Craig Turpie parolis pri kiel identigi ICT ilojn kiuj plibonigos la lernsperton en la junulara programo. Partoprenintoj interkonsentis pri la graveco de ICT en la Junulara Programo, sed la fundamentaj principoj kaj valoroj estu la bazoj. Pli da informo pri la proponoj kaj rezultoj de la laborsesio oni povas trovi rete cxe: http://www.ict.scout.or.jp/eng/ EuroJam 2005 Ne forgesu viziti la oficialan retejon de "EuroJam" por la plej lastaj novajxoj pri la Programo, EuroVille, Hejmgastigado kaj multe pli! Vizitu: http://www.eurojam.org/ Kaj ne forgesu http://www.eurojamlive.org/ la maniero farigxi vere implikita, ecx se vi ne povas partopreni la eventon. Tendaraj pakajxoj, Brownsea, Anglio: Imagu vekigxi en la tendaro cxe Insulo Brownsea kie Baden-Powell starigis la unuan eksperimentan skoltan tendaron. Tendumi en Brownsea estas nun pli facile danke al specialaj tendaraj pakajxoj, kiuj disponeblas ekde Aprilo gxis Septembro inter 2005 kaj 2008. Cxi tiuj pakajxoj inkluzivas cxiujn tendojn, kuirilojn kaj komunan mangxilaron. La tendaron oni specife pretigos por kontingentoj de LSA kiuj tendumos antaux/post Eurojam lauxvole. Mendojn por 2005 oni ricevas ekde la 1a aprilo 2004, mendoj ricevitaj antaux cxi tiu dato estas validaj ekde la 1a aprilo 2004. Pri pli da informoj: http://www.scouting2007.org/brownsea/camping ORGANIZO POR LA 21A JARCENTO Laborsesio pri Kvalito en Skoltismo Responde al la intereso de landaj skoltaj asocioj, kaj sekve al komenca laboro farita pri la Mastruma Seminario lastan marton, la Euxropa Skolta Regiono organizis Laborsesion pri Kvalito en Skoltismo. La Laborsesio okazis de la 26a gxis 28a Novembro, en la Skolta Centro de Les Scouts, en Courièrre, Belgio. 16 partoprenintoj el 10 landoj (Pollando, Kipro, Irlando, Britio, Slovenio, Portugalio, Islando, Serbio & Montenegro kaj Belgio) renkontigxis por esplori, sperti kaj klarigi siajn ideojn pri kvalito en skoltismo. Ili venis el malsamaj fonojn: Junulara Programo, Plenkreskuloj en Skoltismo, Mastrumado. La laborsesio kovris: Signifon de kvalito, Esplori EFQM Modelon kaj konsideri kiom (kaj cxu) oni uzu gxin en Skoltismo, Difini specifajn respondenculojn kaj teamojn kiuj povas mastrumi kvaliton (ene de la organizo de cxiu partoprenanto), Analizi malsamajn aspektojn de la organizaj agadoj aux servoj kiuj kontribuas al kvalito, Kompreni la influon kaj "koston" de la malbona/bona kvalito, Kompreni kaj konsideri kiujn "Kvalitajn Indikilojn" oni povas uzi en Skoltismo diversnivele. La partoprenintoj povis labori en malgrandaj grupoj pri rezultoj kiuj speciale gravas por sia asocio. Rezulte de cxi tiu laboro, ni havas komencajn ideojn pri la jenaj temoj: Disvolvigi laborsesion pri kvalito; Niaj klientoj; Kvalita aliro; Premioj kaj agnosko; Memtaksado; kaj Normoj por loka grupo. La Laborsesio estis sukceso. Estis kelkaj bonaj ideoj por la estonta laboro pri cxi tiu temo. MOBA: Kunveno por redaktaj teamoj okazis en la Skolta Centro Rajac Kunveno por redaktaj teamoj okazis de la 11a gxis 14a Novembro en Mt. Rajac, Serbio kaj Montenegro, gxi celis kunigi membrojn de redaktaj teamoj kiuj devas verki Edukajn Pakajxojn por kvar Moba temoj: Paca Edukado, Junulara Politiko, Demokratio kaj Civila Socio kaj Mastrumado. La plej grava rezulto de cxi tiu kunveno estis fina difino de la skeleto de Edukaj Pakajxoj por cxiuj temoj, standardigo de indeksoj, ordo kaj enhavo de cxiu materialo. Plimulto da laboro estis skribado de kelkaj materialoj. Pauxzojn oni uzis por fruktodona diskutado, cxar la partoprenintoj konsciis pri la laboro farota. Cxiu grupo skizis la planon por fini la Edukajn pakajxojn kun klaraj findatoj por cxiu fazo. Oni interkonsentis pri novan komunika sistemo, kiu ebligos pli bonajn rilatojn, kaj interne kaj ekster la teamoj. Pollando "Vizito al Pollando por ekkoni la Landan Konsilion" Reprezentantoj de la Euxropa Skolta Regiono kaj Euxropa Regiona MSA estis invitataj al kunveno de la Landa Konsilio de ZHP dum la semajnfino de 22a-24a Oktobro. David McKee, Regiona Direktoro kaj Craig Turpie, la kontaktulo de la Euxropa Skolta Komitato por Pollando, laboris kun la kolegoj Heather Roy, Regiona Direktorino de Euxropa Regiono de MSA, kaj Diane Dixon, Prezidantino de la Komitato de la Euxropa Regiono de MSA. La kunveno ebligis komenci la procezon pririgardi cxiujn temojn rilatajn al strategia evoluo en ZHP. Sekvaj vizitoj kaj estonta kontaktlaboro estas planita por 2005. Hungario "Vizito al Hungario por ekkoni la Landan Komisionon" La Euxropa Skolta Komitato estis invitata al kunveno de Landa Komisiono de Hungara Skolta Asocio la 27n Novembro. Craig Turpie, la kontaktulo de la Euxropa Skolta Komitato por Hungario partoprenis la kunvenon, kiu fokusigxis cxefe pri subteno al procezo de strategia planado kaj mastrumado. La kunveno ankaux ebligis gxisdatigi la asocion en la Regionan Skoltan Planon. LA VIVO DE LA MOVADO "Novaj Praktikoj", 8a-10a Aprilo 2005, Lisbono La Regiona Komitato de Lisbono de CNE "Corpo Nacional de Escutas" varbas por internacia kunveno inter la 8a kaj 10a de Aprilo 2005, pri la temo "Novaj praktikoj por Novaj Tempoj: Nova Skoltismo en Nova Euxropo" . Cxi tiu kunveno celas kunigi reprezentantojn el cxiuj landaj Skoltaj asocioj de la Euxropa Skolta Regiono kaj celas interkonigi novajn Skoltajn praktikojn kaj spertojn. Pri pli da informo, bv viziti http://www.cne-lisboa.org/. Findato: 31a Januaro 2005 Internacia Skolta Renkontigxo "Skoltismo kaj aparteno", 1a-9a aprilo 2005, U.A.E. Reage al la afabla invito de la Sultana Mosxto Dr-o Ben Muhammad Al Kassamy membro de la alta konsilio de Emiriaro kaj la Regulo de Sharjah, oni interkonsentis okazigi la Internacian Skoltan Renkontigxon kun la Temo "Skoltismo kaj Aparteno". Presk. 60 roverojn el Skoltaj Asocioj oni atendas partopreni cxi tiun eventon. Celoj: - Emfazi la gravecon de Skoltismo rilate al Apartena temo - Enkonduki la Modernajn Aspektojn de Emiriaro Postuloj: - Roveroj inter 18-22 - Bona regado de la Angla - Jam aligxanta al Skoltaj Asocioj kaj havanta gxian aprobon. - Ne havanta antauxan sperton pri la samaj renkontigxoj (Junulara/Media/Kultura Renkontigxoj), kiun oni antauxe organizis la Araba Skolta Regiono. Gastigado: Emiriara Skolta Asocio gastigos la Eventon, dum la Araba Skolta Organizo prizorgos la kunordigantan procezon kun Regionaj, Arabaj kaj Eksterlanda Asocioj. Pri pli da informo, bv sendi vian mesagxon al wosmo@arab.scout.org kun kopio al eurobureau@euro.scout.org kiel eble plej baldaux. FORAJ ATINGOJ La Euxropa Skolta Komitato kaj la Euxropa Komitato MSA interkonsentis kun la Reto Overtures por ebligi laboron pri kreskigo kaj plivastigo de la movado en novaj aux malsamaj areoj kaj per malsamaj manieroj. La reta ttt-pagxo estas patronata far ambaux Regionoj, kaj enhavas utilajn informajxojn pri laboro en etna malplimultoj, interkultura laboro kaj laboro kun rifugxintoj, k.t.p.. Vizitu nian retejon cxe: http://www.overture-network.org/ UTILA INFORMO -Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml -EuroPak, Euxropa Regiono: http://www.europak-online.net/ukeurop.html ---------------------------------------------- Esperantigis Ricardo Carrillo Revizis Guido Ricci