EuroScout Info estas monate eldonata de la Euxropa Skolta Oficejo EURO.SCOUT.INFO - NUMERO 22 - OKTOBRO 2004 Vizitu nian retan pagxon: http://www.scout.org/europe MASTRUMADO DE LA EŚROPA REGIONO La Gvida Grupo de la Euxropa Skolta Komitato kunvenis en Bruselo la 18n kaj 19n Septembro. Parton de la kunveno cxeestis la euxropaj kolegoj de la Kunordiganta Grupo de MSA. La Gvida Grupo kontrolis: -La esploran skizon pri Membrara Kreskigo kaj Disvolvigo kun vidpunkto pri nomumo de Esplora Oficiulo. (vidu Organizo por la 21a Jarcento) -Starigon de plena kontrolo de la influo de la Jarcenta Fonduso -Starigon de analizo pri la subteno al sudorienta Euxropo -Kontrolon de la funkciado de eksteraj rilatoj kaj kandidatigxojn al elekto de la YFJ (vidu cxe Skoltisma Profilo) -Gxisdatigojn pri malferma alvoko al volontuloj partoprenontaj la laboron de la Regiono -Lauxlegxan registradon de la Brusela Oficejo La Kunlabora Grupo laboradis ekzamenante la Kunan Planon, proponante efektivigajn manierojn por plenumi sugestojn faritajn dum la Kuna Konferenco. Estontan laboron faros la Kunaj Komitatoj en Novembro. Dume, subtenon al pluraj asocioj oni proponis, sekve al konfirmado de komitataj kontaktoj por cxiuj landoj. La Kunlabora Grupo ankaux konsideris diskonigon de EuxroJam, konsiderinte la nunan intereson en Roverway 2. Cxiujn tiujn temojn konsideros la Kunaj Komitatoj. SKOLTISMA PROFILO Kunlaboroj Monda Skolta Seminario pri Kunlaboro, Bangalore, Hindio, Februaro 2005 La Seminario sekvas al Marrakech Simpozio, kiu okazis en Maroko 1994. Findato por aligxoj: 30a Novembro 2004 Pli da informo: hany@worldnet.scout.org Eksteraj Rilatoj Subtene de MSA Euxropo, Giuseppe Porcaro, AGESCI, estis kandidatigita far MOSM por anigxi al la Euxropa Junulara Forumo (YFJ). Leteron informantan la asociojn pri tio oni dissendis. Krome, Aliosa Ravnikar, ZTS (Slovenio), estis kandidatigita far MOSM por anigxi al Konsulta Personaro pri Anigxado de YFJ. Jaakko Weuro, membro de la Geskoltoj de Finnlando, ankaux kandidatigxis por reprezenti la Finnan landan junularan Konsilion, Alliansi. Nia Prezidantino, Lidija cxeestos la Gxeneralan Asembleon de YFJ en Novembro. Ni sxategus koni aliajn Skoltajn kandidatojn, kaj bonvenas la subtenon de aliaj Skoltaj delegitoj kiuj volas cxeesti kiel reprezentantoj de aliaj personaroj. Euxropa Skolta Fondajxo "Malgrandaj Projektoj": plia sukcesa jaro La Euxropa Skolta Fondajxo "Malgrandaj Projektoj", en la financa jarfino 30a Septembro 2004, denove montrigxis kiel plej sukcesa koncepto. Cxirkaux 30 "malgrandajn projektojn" - sume CHF 90.000 - oni subtenis. Se vi havas interesan projekton por prezenti -sume malpli ol EUR 3.000- bv sendi gxin al la Euxropa Skolta Fondajxo en Genevo. Cxiujn projektojn aprobu la Internacia Komisiito, kaj rekomendu la Regiona Direktoro por certigi ke ili plenumas la prioritatojn de la Regiona Skolta Plano. La Geamikoj de Skoltismo en Euxropo estas parto de la "vend-forto", kiu aktive partoprenis la lastjaran sukceson por la "Malgrandaj Projektoj". Pri pli da informo: http://scout.kaleis.com/index.php?idsousrubrique=89&langue=gb JUNULARO KAJ PROGRAMO Subregiona Evento pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj, Litovio, 16a-19a septembro 2004 De la 16a gxis la 19a de septembro, la kvara Subregiona Evento pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj okazis en Nido, Litovio. 29 partoprenintoj (inkluzivante trejnantojn el la Euxropa Skolta Regiono) el Germanio, Finnlando, Latvio, Litovio kaj Pollando cxeestis. Cxiuj partoprenis laborsesiojn pri Adoleskuoloj, Euxropa Civitaneco, Volontulado kaj Motivado. Ili partoprenis laborsesion pri Junulara Programo aux Plenkreskulaj Rimedoj la ceteran tempon, por pli profunde konsideri temojn antauxe pritraktitajn. La laborsesio pri Junulara Programo pritraktis pli multajn adoleskajn temojn, esplorante iliajn bezonojn kaj pridiskutante la pozitivajn aspektojn de sukcesaj roveraj programoj. La laborsesio ankaux konsideris la vivlertecojn kiuj la junularo bezonas aux oni esperas ke gxi havu, kaj rilatigis ilin al la junulara programo. Pli profundan sesion pri Euxropa Civitaneco ankaux oni liveris. La laborsesio pri Plenkreskulaj Rimedoj fokusigxis pri disvolvigo de temoj pridiskutitaj en antauxaj sesioj. Ili inkluzivis kiel personoj farigxas volontuloj, kio kuragxigas ilin dekomence, kaj kio dauxrigas la kuragxigon. Partoprenintoj ekzamenis la modelon pri "Plenkreskuloj en Skoltismo" kaj identigis defiojn pri la efektivigo de gxiaj specifaj aspektoj en siaj propraj asocioj. Du asocioj identigis barojn por varbado kaj disvolvigis ideojn kaj proponojn por diskonigi al iliaj asocioj, precipe, kiel varbi parencojn de junaj membroj en plenkreskulajn rolojn. Unu asocio, kiu interesigxas pri la procezo kuragxiganta plenkreskulojn, disvolvigis alproksimigon prezentotan al ilia asocio. La partoprenintoj povis plurfoje interkonigi spertojn kaj laborojn de siaj asocioj, kaj starigis kunlaborojn por la estonteco. SubRegiona Evento pri Junulara Programo, Serbio, 14a-17a Okt 2004 Grupo da 25 junaj estroj el Serbio kaj Montenegro, Makedonio kaj Bosnio kaj Hercegovino, kiu laboris pri Programa Disvolvigo kunvenis la kvinan fojon de la 14a gxis la 17a Oktobro, en Kuprac, Serbio, kiel fina tasko de trijara procezo. La celo de la evento estis fine koncepti la proponon por Programa Disvolvigo, surbaze de la jxus okazintaj laborsesioj. Cxi tio subtenos la Programteamojn en la planado de iliaj procezoj pri Programa Disvolvigo. Unu el la rezultoj de la evento estas plano pri kiel prezenti la proponon al membroj kaj estroj, inkluzivante estrarojn de la landaj Skoltaj asocioj. Cxiu Asocio faru kunvenon por ke ili komprenos la proponon kaj algxustigos gxin al iliaj situacio kaj bezonoj. Sabate vespere, la partoprenintoj vizitis la Skoltan Konsilion de la urbo de Nis, kie ili povis aligxi al la JOTA/JOTI evento. Kelkajn mesagxojn kiuj ili sendis pritraktis la sukcesan finon de proponoj por Programa Disvolvigo. Euxropa Kunveno por Ambasadoroj de Landoj de Aventuro, Genevo, 1a-3a Oktobro La dua Kunveno por Ambasadoroj de Landoj de Aventuro okazis en Genevo inter la 1a kaj 3a Oktobro 2004. Entute 18 partoprenintoj el 13 landoj cxeestis cxi tiun sukcesan eventon. La celo de la evento estis helpi Landajn Skoltajn Asociojn diskonigi kaj mastrumi "Landoj de Aventuro", la novan Euxropan programon por gejunuloj agxaj 11-16. Pri pli da informo: http://scout.kaleis.com/index.php?idsousrubrique=15 Informigxu pri Eurojam! La organizantoj de la 2005 Euxropa Skolta Jxamboreo invitas cxiujn Kunordigantojn kaj reprezentantojn pri EuroJam de Landaj Skoltaj Asocioj en la Euxropa Regiono al la plurflanka babilado "EuroCall", kiu okazos dauxre dum la finpretigado de EuroJam. La profitoj por vi estas: -Disvolvigi efektivajn kunlaborojn kun reprezentantoj de la EuroJam Gastiganta Komitato (kaj aliaj Landaj Skoltaj Asocioj); -Plibonigi la dudirektan komunikadon inter via Asocio kaj la EuroJam Gastiganta Komitato. La formato de EuroAlvokoj estos: -Via ebleco malkovri la plej lastan informajxon pri la pretigado de EuroJam; -La ebleco interkonigi vian progreson gxisdatan kun la EuroJam Gastiganta Komitato kaj aliaj Landaj Skoltaj Asocioj; -La ebleco fari demandojn kiujn vi eble havas pri la pretigado de EuroJam. Reprezentantoj de la EuroJam Gastiganta Komitato kiu gastigos la alvokon estas: -Kai Driesch (Mastrumanto pri Eventuala Kunligo); - Adam Jollans (Estro pri Merkatado kaj Komunikado); - Aidan Jones (Mastrumanto pri Jxamboreoj). La unua EuroCall okazis Merkredon 20a Oktobro je 19:00 BST / 20:00 CET. Se vi deziras partopreni estontajn plurflankajn babiladojn, bv sciigi Tracy Waites (Administranto pri Jxamboreoj) al tracy.waites@scouting2007.org aux telefonalvokante al +44 (0)20 8433 7293. Ricevinte vian sciigon, Tracy liveros al vi detalojn pri kiel eniri la babiladon. Alvokeniru per senkosta telefonnumero aux loka ciferdiska numero. La alvoko okazos en la Angla. ORGANIZO POR LA 21A JARCENTO Membrara Kresko kaj Disvolvigo Ree al la klare esprimira deziro de la Euxropa Skolta Konferenco, la Euxropa Skolta Komitato komencis la procezon por starigi tablesploron pri kreskaj modeloj ene kaj ekstere de Skoltismo. Komence de nova financjaro la 1n de Oktobro, la nuna projekta oficiulo, Alex Sallei el Auxstrio estis dungata por 6 monata komencperiodo. Alex volonte ricevos rektajn informojn el landaj Skoltaj asocioj. Tamen, dum la venontaj monatoj li eble kontaktos rekte la asociojn. Ni petas vian helpon identigi esplorrezultojn, statistikajn raportojn, projektojn kaj iniciatojn kies kontribuon al la grava laboro vi ja scias. Alex trovigxas cxe la Euxropa Skolta Oficejo (Bruselo) kaj oni povas kontakti lin cxe asallei@worldnet.scout.org PLENKRESKULOJN NI BEZONAS Vidu artikolon pri la SubRegiona Evento okazonta en Litovio, cxe "Junulara Programo". VIVO DE LA MOVADO Landa Jxamboreo, Danlando, 16a-24a Julio 2005 Aligxu al 18a Landa Jxamboreo de la YMCA-Skoltoj en Danio, Guldborgsundlejren. La tendaro okazos la 16n gxis 24n Julio 2005. La jxamboreo celas cxefe Geskoltojn agxaj inter 11 kaj 17 jarojn, sed ankaux estos agadoj por partoprenontoj pli agxaj. Tendaro Guldborgsund gastigos proks. 20,000 partoprenontojn entute. Hejmgastigadon oni ofertos post ol la tendaro. Pri pli da informo: Vizitu www.scouts.dk aux sendu mesagxon al info@kfumscout.dk. ATINGANTE Agado: "Solidareco kun Skoltoj en Haitio - Gonaves 2004" Skoltoj el Haitio aktive agadas por helpi la viktimojn de Uragano Jeanne. La Geskoltoj de Francio diskonigis cxi tiun alvokon por akiri financsubtenon al cxi tiu grava iniciato. Skoltaj Rimedoj (SCORE) aligxis al cxi tiu agado per vendado de insignoj pri "Solidareco Skoltoj el Haitio". Produktkostojn prizorgis SCORE do cxiuj fondusoj akirotaj rekte iros subteni la laboron, kaj la monon ili gxiros al "Geskoltoj de Francio por Subteni Gonaves 2004": http://www.worldscoutshop.org/sommaire.asp?&langue=1&prcid=312&menuprcid=0 ,187,312&prcidm=187 UTILA INFORMO Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml Euxropa Skolta Konferenco: http://scout.kaleis.com/index.php?idarticle=261&langue=gb EuroPak, Euxropa Regiono: http://www.europak-online.net/ukeurop.html ---------------------------- Esperantigis Ricardo Carrillo Revizis Guido Ricci