EURO.SCOUT.INFO - NUMERO 20 Julio-Augusto 2004 Monata bulteno de la Europa Skolta Regiono. Vizitu nian retpagxon: http://www.scout.org/europe MASTRUMADO DE LA EΪROPA REGIONO Kunveno de la Euxropa Skolta komitato, Junio 04 La unua kunveno de la nova Euxropa Skolta Komitato (ESK) okazis en Genevo de la 25-27a Junio. Gxi ankaux estis la unua kuna kunveno, kiu konsistas el du Mastrumantaj Komitatoj de MSA Euxropo kaj la Euxropa Skolta Regiono. Kadre de plenplena tagordo, la Komitato kaj personaro prizorgis la jenajn agadojn: -Teamstarigo kaj informoj pri la roloj de komitatano -Taksado de la pasinta jartrio -Taksado de la Euxropa Skolta Konferenco -Konsidero de la Agadplano por efektivigi la Euxropan Skoltan Planon aprobitan de la Konferenco -Aprobi la bugxeton por 2004/2005 -Konsideri specifajn subtenon al LSA-j, inkluzivante projektan surbazitan alproksimigo kaj detalaj solvoj -Ricevi informon pri laboro de la Monda Skolta Komitato, la Moba Projekto, la Euxropa Skolta Fondajxo, la Jarcenta Fonduso kaj kunlaboro kun aliaj Regionoj. La ESK ankaux konsideris la rilaton inter la Euxropa Skolta Plano kaj la Strategiaj Prioritatoj de MOSM. Rezulte, la sekvajn respondecojn oni disdonis al la ESK-anoj: Gejunuloj kaj Junulara Programo (SPs 1, 2, 3) – Joao Armando Goncalves Organizo por la 21a Jarcento (SPs 4, 6) – Johan Strid Plenkreskulojn ni bezonas (SP 5) – Craig Turpie Skoltisma profilo (SP 7)– Paolo Fiora Pro la plena tagordo, suplementa kunveno de la Euxropa Skolta Komitato okazos en Auxgusto por plene konsideri la manieron per kiu la Komitato laboros por efektivigi la Regionan Planon inkluzivonte kontroladon de la Kontaktsistemo, disdonadon de landaj kontaktoj kaj la gravan punkton pri Membrara Kresko kaj Disvolvigo. Dum la Kuna Komitatata kunveno, laboron oni prizorgis pri la taksado de la kuna konferenco, maniero por efektivigi la Kunan Planon kaj kreskigxanta nombro da landoj kie la du Regionoj ofertos kunan subtenon al Asocioj. En neformala evento dum la semajnfino de la Komitataj kunvenoj, ambauxaj Komitatoj tributis al Jocelyne Gendrin-Guinebault kiu forlasos sxian postenon kiel Regiona Direktorino la 30n de Junio. Membroj de ambauxaj Komitatoj varme parolis pri la streboj de Jocelyne al Skoltismo kaj junulara laboro kaj ili deziris al sxi bonon por la estonteco. Novajxoj el la profesia teamo Richard Amalvy, antauxa Direktoro de Eksteraj Rilatoj bazita en la Brusela Oficejo de la Euxropa Skolta Oficejo, enpostenigxis kiel Direktoro de Eksteraj Komunikadoj cxe la Monda Skolta Oficejo. David McKee enpostenigxis kiel Regiona Direktoro kaj skribos pli vaste pri sia sperto, celoj kaj prioritatoj en la venonta numero de Euro.Scout.Info. La 18a Euxropa Skolta Konferenco kaj la 11a Geskolta Konferenco: Raportoj Laboro progresas pri la raportoj de la Euxropa Skolta Konferenco kaj la Geskolta Konferenco. Ilin oni disdonos en Euxropak en auxtuno. GEJUNULOJ KAJ JUNULARA PROGRAMO Kie restadi en Euxropo 2005 Kontaktilon pri la reta aligxilo al "Kie restadi en Euxropo" eldono 2005, oni povas trovi cxe la Regiona retpagxo (cxe la pagxo pri "Kie restadi en Euxropo": http://scout.kaleis.com/index.php?idsousrubrique=68 same kiel cxe la cxefa pagxo: http://scout.kaleis.com/) same kiel elsxuteblan aligxilon per pdf. versio (oni uzu faksilon aux kutiman posxton). Se Centro elektas retan manieron, kopion de la aligxo oni sendos al gxia respektiva Internacia Komisiito por validigo. Konfirminte gxin, oni gxin ensxutos en la retejon de "Kie restadi en Euxropo" 2005. Kunveno por Ambasadoroj de Landoj de Aventuro Landojn de Aventuro, la nova Euxropa programo por gejunuloj agxaj 11-16n, oni difinis kaj jam efektivigis en kelkaj Euxropaj landoj. La plimulto de la Asocioj, tamen, decidis lancxi "Landoj de Aventuro" por gxiaj Skoltoj ekde auxtunon 2004. Por taksi kiel la programon oni efektivigis en landoj kiel Auxstralio, Turkio, Nederlando aux Anglio, kie la projekto estas konceptita por diskonigo, adaptado kaj subteno por la estonteco, la Euxropa Skolta Regiono organizos aliajn Euxropajn kunvenojn de Ambasadoroj de Landoj de Aventuro, en Genevo, inter la 1-3a Oktobro 2004. La oficiala invitilo, regularaj aligxiloj kaj retaligxilo disponeblas cxe la Regiona retpagxo (http://www.scout.org/europe). Rekta ligilo al cxiuj dokumentoj troveblas cxe la cxefa pagxo de la retejo. La 4a Euxropa Skolta Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj Ekde 1999, estroj el tuta Euxropo laborantaj landnivele pri junulara programo aux plenkreskulaj rimedoj kunvenis cxiun duan jaron por partopreni la Euxropan Skoltan Forumon pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj. La Forumo estas unu el la plej popularaj eventoj okazantaj en Euxropo, kaj gxi havas specialan etoson pro la partoprenontoj havantaj la saman sperton kiel laborantoj aux implikatoj pri junulara programo aux plenkreskulaj rimedoj landnivele. Post Malto (1999), Malago (2001) kaj Slovenio (2003) estas nun tempo por komenci planadon de la venonta Forumo, okazonta en Majo 2005. Por certigi la plej bonajn kondicxojn por cxi tiu tre grava Euxropa evento, la Regiono invitas kandidatigxojn por landoj dezirantaj gastigi la Forumon la venontan jaron. Vi povas trovi la dokumenton pri kandidatigxoj cxe la regiona retpagxo (cxe Eventoj: 4a Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj, cxe: http://scout.kaleis.com/index.php?idsousrubrique=219, same kiel cxe la reta cxefpagxo: http://www.scout.org/europe) Novajxoj pri EuroJam Impeto pri EuroJam – la Euxropa Skolta Jxamboreo en 2005 – dauxre kaj rapide kreskigxas tra Euxropo. EuroJam okazos inter la 29a Julio kaj la 10a Auxgusto 2005, cxe Hylands Parko Chelmsford, Essex en Anglio. Gxi estas malferma al geskoltoj agxaj inter 11 kaj 18 el tuta Euxropo kaj foren, kaj oni esperas ke gxi estos la plej granda Euxropa Skolta evento dum 10 jaroj. Jam estas pli ol 5,000 aligxoj ekster Anglio, inkluzivante 22 Euxropajn landojn kaj 17 aliajn landojn. Plie, estas proks. 4,000 partoprenontoj el Anglio, kaj remarkebla estonta intereso. Retpagxoj pri EuroJam ankaux aperas rapide tra Euxropo – per la lasta kalkulo, 13 landoj havas sian propran retpagxon pri EuroJam, de Portugalio gxis Latvio, kaj de Italio gxis Svedio. En Junio 2004, EuroJam kunordigantoj kaj teamoj el 15 Euxropaj landoj kunvenis cxe Gilwell Parko en Anglio por interkoni kaj pridiskuti iliajn lastajn planojn. Somere de 2004, la "EuroVan" vizitas tendarojn kaj eventojn tra Euxropo por diskonigi EuroJam. Gxi vizitos ejojn kiel Danlando, Nederlando, Germanio, kaj Auxstrio. Plie, EuroJam estos diskonigata per vizitoj al tendaroj en Finnlando, Francio, Italio, kaj Anglio " kaj cxe la Internacia Skolta Centro Kandersted en Svislando. Ankoraux estas multe da loko en EuroJam – kaj la organizantoj speciale kaj entuziasme kuragxigas cxiujn 40 landojn el la Euxropa Skolta Regiono esti reprezentotaj. Por plia informo pri EuroJam kaj aligxoj, vizitu http://www.eurojam.org/ Brownsea Resxargxita Aligxoj estas malfermaj por Brownsea Resxargxita – ununura ebleco en la somero de 2005 por individuaj Geskoltoj kiuj spertos 100 jarojn de Skoltismo dum du tagoj nur. Brownsea Resxargxita estas serio da specialaj tendaroj cxe la sama Insulo kie la unuan eksperimentan Skoltan tendaron starigis S-ro Baden-Powell kaj gxi estos ero da speciala festo pri la 100a datreveno de la unua tendaro. Brownsea Resxargxita ne estas nur – estas ankaux pri nuna Skoltismo, kunvenigo de Geskoltoj el tuta Euxropo kaj plie gxui amikecon kaj agadojn. Pri pli da informo rilate al Brownsea Resxargxita kaj aligxoj, vizitu http://www.scouting2007.org/brownsea/reloaded SKOLTISMA PROFILO Kunlaboroj 6a Euxro-Araba Kunveno, Kipro, 11-15a Julio La 6a Euxro-Araba Kunveno okazis en Larnako, Kipro de la 11a gxis la 15a Julio, gxin cxeestis 40 partoprenintoj el 10 landoj el la Araba Regiono kaj 9 Euxropaj landoj. La cxefa temo pridiskutita estis tutglobigo, surbaze de dokumentaro pretigita por la prokrastita Algeria Seminario pri la sama temo. Laborsesiojn pri triu temo oni okazigis kaj grava parolanto donis inspirigan mesagxon. Partoprenintoj ankaux konsideris la efektivigon de la Manifesto de Beirut kaj pretigis skizajn agadplanojn konsiderotajn far la Araba kaj Euxropa Skoltaj Komitatoj. La logxistikajn arangxojn bonege liveris la Kipra Skolta Asocio kiu ankaux arangxis kulturajn vizitojn kaj interagadon kun loka Skoltismo. La venontan Euxro-Araban Kunvenon gastigos Les Scouts Tunisiens en 2006. La raporto pri la evento disponeblos baldaux cxe la retpagxo de la Euxropa Skolta Regiono: http://scout.kaleis.com/index.php?idarticle=402&langue=gb SUBTENO AL LANDAJ SKOLTAJ ASOCIOJ La Kunvenoj de la Retoj Nordo-Sudo kaj Overture okazos en Dublino, Irlando de la 15a gxis 17a. La kosto por la semajnfino estas €85, gxi inkluzivas gastigadon kaj mangxajxojn. Ni multe sxatus havi partoprenontojn el kiel eble plej multe da landoj tra Euxropo. Gxi estas grandioza ebleco por ekkoni geskoltojn havantajn similajn celojn kaj estos multe da eblecoj por intersxangxi ideojn. Ni garantias ke vi estos plifortigata kaj ideoplena por projektoj. La mastruma kaj plan-komitato antauxvidas semajnfinon plenan je laboro kaj amuzo. La Reto Overture estas neformala reto de Geskoltoj kiu laboras aux sxatus labori pri minoritatoj en siaj asocioj. La Reto centrigxas pri plurkultura kaj interkultura laboro. La kunveno estas loko kie eblecojn oni liveras por ekkoni bazajn metodojn, ilojn kaj ekzemplojn kiuj povos esti utilaj al Geskoltaj asocioj implikataj pri interkulturaj agadoj. La temo de cxi tiu kunveno estos "Spiriteco". Ni esploros manierojn por inkludi spiritan dimension en niajn agadojn pri geskoltismo, kiuj disvolvigos junulon kaj inkludos cxiujn, ne gravas siaj sperto aux lertecoj. La Reto Nordo-Sudo estas neformala reto de Geskoltoj kiu laboras pri kunlaboraj projektoj kun aliaj Geskoltaj asocioj. La reto liveras forumon por kunlabori inter Landaj Asocioj tra Euxropo kiuj partoprenos similajn projektojn kun Sudaj landoj. La Reto ankaux estas loko por interkonigi informojn pri la disvolvigo de edukaj projektoj kaj interkonigi edukmaterialon. La Euxropa Skolta Fondajxo – alvoko por projektoj! Se vi estas membro de Skolta Organizo de Orienta Euxropo, kaj havas malgrandajn, sed bonajn!, projektojn, rilatajn al via Skolta Programo, bv ne heziti elsxuti la financan petformularon de ESF el la regiona retpagxo, aux kontaktu Blaise cxe la Regiona Oficejo, cxe bbachmann@euro.scout.org. Bv sendi viajn projektojn plej laste la 30n de Septembro. La Euxropa Skolta Fondajxo deziras al vi multe da gxojo kaj sukceso en viaj projektoj! VIVO DE LA MOVADO 7a Internacia Junulara Renkontigxo por Kultura Intersxangxo, Kairo, 1-10a Septembro 2004 Asocioj plej eble jam ricevis invitilon partopreni la supran eventon. La Araba Regiono liveras malavaran subtenon por ebligi senkostan partoprenon kaj vojagxon tra Egiptio al du reprezentantoj, agxaj 18-22-jarojn kaj viraj. Bv noti la findaton: 30an Julio 2004 por aligxoj ricevotaj. Informo: http://www.arabscout.org/arabic/arabic.htm La Amikoj de Skoltismo en Euxropo renkontigxos en Slovakio La Amikoj de Skoltismo en Euxropo renkontigxos en Slovakio la vesperon de Oktobro 14a por longa semajnfina amikeco. Cxi tiun 6an renkontigxon organizas la Euxropa Skolta Fondajxo por diskonigi Skoltismon en Centra kaj Orienta Euxropo. Aligxu kontaktante HRKarla@aol.com aux la Euxropan Skoltan Oficejon en Genevo (eurobureau@euro.scout.org) Internacia Invito: 8a BdP Nacia Jxamboreo 2005 en Wolfsburg, Germanio - 27a de Julio al la 7a de Auxgusto 2005 Ni sxatus inviti grupojn el viaj Geskoltaj asocioj partopreni la 8an BdP Landan Tendaron 2005. Oni atendas 4000 partoprenontojn el la tuta mondo kiuj kunvenos apud Wolfsburg en la federacia sxtato de Niedersachsen. Geskoltoj agxaj inter 11 kaj 16 estas invitataj. La tendara temo estos "Vineta". Gxi rilatas al la legendo pri enfundigita urbo en la Balta Maro. La programo cxefe pritraktos patrolajn agadojn. Por ebligi longdauxran amikecon inter lokaj skoltaj grupoj, ni liveros Germanan kunlaboran grupon al cxiu eksterlanda grupo. Ili logxos kune cxe la sama tendaro. Ni ofertos hejmgastigado antaux aux post ol la tendaro al cxiuj interesigxantaj grupoj. Vi ricevos plian informon, rilatan al la programo, kostojn kaj aligxon en Julio 2004. Pri ajna demando bv ne heziti kontakti nin: BdP Bundesamt, Robert-Bosch-Straίe 10, D-35510 Butzbach Fakso: +49–6033–924910 E-posxto: international@pfadfinden.de UTILA INFORMO Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml Euxropa Skolta Konferenco: http://scout.kaleis.com/index.php?idarticle=261&langue=gb EuroPak, Euxropa Regiono: http://www.europak-online.net/ukeurop.html Esperantigis: Ricardo Carrillo Revizis: Guido Ricci